Cezaro/Vivĉaso
El la branĉkabano gvidas tra kano kaj junko mallarĝa, zigzaga vojeto, longa proksimume cent kvindek paŝojn. Ĝi trairas sur la kotvoma, marĉa grundo, kiu subpaŝe elaste encedas kaj ĉe piedlevo ŝmacas for de la plandoj. Veninte al la fino de tiu ĉi vojeto oni ĝuas liberan perspektivon sur la grandan marĉregionon, kiu, sen iu ajn arb-ombro, etendiĝas tra la tuta horizonto. Nek ĉirpeto de birdo aŭdeblas, nek besto videblas. Nur svarmoj da muŝetoj dancas en la tremetanta aero, kies putran haladzon arda bloveto foje — foje tiras ĉi tien kaj tien. Abunde kaj riĉe kreskas herboj intermiksitaj kun herbaĉoj kaj maloftaj floroj. Super la ebenaĵo, en senŝanĝa bluo, vastas la giganta ĉielkloŝo. De ĝi la ardega suno dispafas siajn senkompatajn radiojn.
La Juliano lasas kunfermiĝi la kantrunketojn, kiujn li ambaŭmane dispuŝis kaj ekiras returne. Liaj manoj estas glacietaj kaj ostaj, sub la terbruna haŭto elŝvelis vejnoj, en kiuj furioze pulsas. Febrotreme la junulo envolvas sin pli forte en la krudan, disŝiritan mantelon; malgraŭ la sunardo li frostas ĝis la ostmedolo. Nur la kapo brulas kaj en la tempioj neelporteble martelas: la tutan kapon premegas fera ringo, brute kuntirante la kranion: la kampania febro…
Senfina estas la vojeto. Ĉiufoje, kiam ŝajnas ke tuj montriĝos la kabano, jam aperas nova vojkurbo, gvidante eĉ pli internen en la netraireblan kanaron. Estas vojo, kiu rememorigas per sia kruela monotoneco la antikvajn fabelojn pri la labirintoj. En ili, la vojaĝanto, serĉante vane la elirejon, malespere vagas, ĝis kiam la plena elĉerpiĝo liberigas lin de la turmentoj. Ion similan al tia malespero sentas ankaŭ la junulo, trenanta sin antaŭen ŝanceliĝe, pezpiede. Ambaŭmane li kaptas en la trunkaron, ĝin puŝklinas, boras sin antaŭen, plue, kun obtuze sovaĝa furiozo, pelanta lin tute sen lia volpovo.
Fine — la kabano. Li frappuŝas la malaltan pordon kaj paŝas en la malluman ejon. Aero pezas kaj sufokas, sed la tegmento tamen ŝirmas kontraŭ la sunradioj, tiom dolore brogantaj lian nekovritan kapon. Li sin ĵetas sur la kuŝejon el sekaj, fagaj folioj kaj fiksirigardas antaŭ sin.
Jam tri semanojn tiel daŭras: de loko al loko, de kaŝejo al kaŝejo. Nenie ripozo, nenie sekureco: ĉiam saltpreta por kuri for — ien ajn, kiel li espereble almenaŭ dum kelkaj horoj, libere respiros. Kio estas dormo, la natura, profunda dormo, dum tiuj ĉi tri semajnoj, li preskaŭ forgesis. Nutraĵon donas al li sovaĝaj beroj, nokte ŝtelataj fruktoj el la vilaĝaj ĝardenoj kaj manĝradikoj kaŝe elfosataj en la kampoj. Unu-dufoje liaj amikoj en Romo sukcesis havigi al li per sekretaj senditoj nutraĵon: fumaĵitan viandon, kiun la malforta stomako ne povis digesti; panon, kiu dum la longtempa transporto ŝtoniĝis. Antaŭ ol manĝi, li devis ĝin eĉ akvumi en malpuraj kotmarĉoj. La sciigoj, kiujn li samtempe akceptis, estis malesperigaj: Sullo per teruraj, sangaj ediktoj frakasadis la lastan reziston. Sed la Juliano estas nur unu el la miloj, kiujn frapis la fulmo de ekzilo. En la tuta lando oni bruldetruas kaj mortigas: senatanojn, kavalirojn, popolajn tribunojn, kiuj kulpiĝis kontraŭ la diktatoreco aŭ fariĝis nur suspektindaj; centope oni ekzekutas ilin sen juĝ-enketo, eĉ ne provante trovi ian ajn pretekston! Formiĝis tutaj bandoj da vivĉasistoj: la sangavidaj volontuloj de Sullo. Rondirante tra la tuta Italio ili plenumas la murd-ordonojn de la ĉiopova, profitante ĉe tio sekrete bonan rabaĵon. La pripensita teroro de Sullo eĉ pli ol duobligis la malbonon, kiun faris al la nobelaro la alkoholumita frenezo de la maljuniĝinta Mario. Romon konsistigas nun nur du specoj de estuloj: la ĉasistoj kaj la ĉasatoj, la ekzekutistoj kaj la proskribitoj.
Turniĝante sur la kuŝejo, la Juliano sopiras je dormo, lin evitinta jam dum tri semajnoj. Tiel senlime laca li estas, ke en lia animo formortis ĉiuj pensoj, ĉiuj deziroj, krom unu sola: satripozi, fine devone disetendi la membrojn. Sed sen tiu senĉesa nervostreĉo, kiu devas lin neniam forlasi, se li ne deziras fali en la trisemajna rifuĝado. Neklare trairas lian febrobrulan cerbon rememoro pri la patrino, pri la juna edzino, pri la filineto, aĝanta jaron kaj duonon. Ilin li devis forlasi en tiu infera kaldrono, en Romo. Ĉu li iam ilin revidos? Terurite li sentas, ke la respondo al tiu ĉi demando iĝis por li indiferenta: lia tuta forto estas ja elĉerpita. Spite lian pli noblan memon en la furioza, ekribela egoismo, lia homnaturo avidas trankvilon, pacon, ripozon. Malrapide liaj pensoj disnebulas, sterniĝas jam la unuaj vualoj de dormo.
Ekbojo! Ankoraŭ fora, sed sufiĉa por elĵeti la Julianon el la dormodrono. Unusvinge li sidrektiĝas, baniĝante jam en glacia ŝvito ŝprucanta el ĉiuj poroj, Timteruro eksufokas: oni kaptos lin!
La bojado, jen denove — nun jam pli proksime. Verŝajne la hundo jam flarkaptis la paŝsignojn al la kabano. Tio redonas al la Juliano lian movkapablon. Li saltas al la pordo kaj streĉante sian tutan forvelkan forton, li fermopuŝas la pezan riglilon. Returne li forŝanceliĝas ĝis la kuŝejo, kaj serĉfosante ĉe la kaploko li eltiras mallongan ponardon, kiu kaŝite kuŝis inter la fagaj folioj. Tuj li treniĝas ĝis la muro kaj dorsapogas sin larĝe disokulante. Dume la mano spasme gluiĝis al tenilo de l’ armilo. Nur unu sola penso en la senorda cerbo; min viva ili ne kaptos! Ja, vivan ne!
Krurgratetoj, ternoj de l’ senspira hundo, flaroj, kolermurmuro, jam furiozaj albojoj: la hundo signalas la kaŝlokon, sovaĝe, diseĥe. Tiel senĉese. La paŝoj. Iu skuas ĉe la pordo. Tiam ies voĉo:
»For la pordon!«
Silento. La junulo streĉas ĉiujn muskolojn, kaj ĉesas spiri. Viva ne! li decidas.
Skuoj denove. Pugnobatoj sur la dancsaltajn tabulojn:
»Hej vi, for la pordon! Ĉio jam vana! For la pordon!«
Silento…
Tuta eterneco…
Min viva ne!
»Lastafoje: for la pordon!«
Senresponde.
Tondra diskrado, duafoje, triafoje: hakilbatoj. Splitpluve falas tabulo en la kabanon. Ankaŭ la dua.
Jam rikana vizaĝo en la disfendaĵo: inter blankaj dentoj la pikglavo. Sub ĝi kapo de la hundo: sangrulaj okuloj, bojaĉa buŝego kun ŝaŭmguta lango.
Subite en la okuloj de la atakanto surprizo, hezito. Lia vizaĝo seneriĝas, unu mano gestas al la glavtenilo elprenante la armilon el la dentkapto.
»Cezaro? Vi?«
En la vizaĝo de la Juliano same la surprizo. Liaj muskoloj malstreĉiĝas.
»Katilino?«
Denove la nervostreĉo:
»Min viva vi ne kaptos.«
Katilino repaŝas.
»Sensencaĵoj, Cezaro. Ni estas ja amikoj.«
La Juliano hezitas. Ne lasas Katilinon for el la vido.
»Ni estas ja amikoj.« malpaciencas ekstere la Sergiano.
»Je honora vorto, malfermu jam! — Kuŝ’ Barkas!« li diras la lastajn vortojn al la hundo, kies kapo tuj malaperas. Malrapide, ankoraŭ tute konfuzite, la Juliano sin trenas al la pordo, forpuŝas la riglilon kaj malfermas.
La Sergiano eniras, senzorge ĵetas la glavon sur la kuŝejon kaj esplore ĉirkaŭrigardante etendas la manon al Cezaro.
»Hej, kion vi faras ĉi tie?«
Ankaŭ la hundo postvenas, tere kuŝiĝas kaj langpende ekspiregas.
»Proskribita« respondas Cezaro.
»Ankaŭ vi? Kial?«
»Ĉar mi ne konsentis eksedziĝi.«
»Ĉar vi — eh jes, via edzino estas filino de Cinno. Nu jes, Sullo scias malami — eĉ post la tombo!« Paĝo:Jelusich - Cezaro, 1934, Rotkvić.pdf/36 Paĝo:Jelusich - Cezaro, 1934, Rotkvić.pdf/37 Paĝo:Jelusich - Cezaro, 1934, Rotkvić.pdf/38