Deka Universala Kongreso de Esperanto

Deka Universala Kongreso de Esperanto ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Deka Universala Kongreso de Esperanto Paris, 2a ĝis 10a de Aŭgusto 1914

Aliĝoj kaj pago de kotizo — La nombro de la kongresanoj ĝis la 25 a de Februaro estis 1332. La liston de la kongresanoj oni komencos publikigi eil la marta numero de la Kongresa Gazeto. Ordigitaj lau landoj estas kongresanoj el: Francujo 569; Granda Britujo248; Germanujo 149; Aŭstrio 69; Hispanujo62; Belgujo, Ruslando po 52; Svislando 22; Hungaruio- Kroatujo 19; Italujo 17; Danujo 13; Usono 11; Ho- lando 10; Francaj Posedaĵoj kaj Norvegujo po 9; Rumanujo, Svedujo, Kanado, Argentino kaj Aŭstralio po 2; Anglaj Posedaĵoj, Portugalujo, Serbujo, Turkujo, Brazilio, Kubo, Peruvio, Kaplando,_ Uruguajo, Porto- Riko kaj Filipinaj Insuloj po 1. Car post la la de Junio la kongresa kotizo plialtiĝos (25 Fr. anstataü 15 Fr. kaj 20 Fr. anstataü 10 Fr. por familianoj), estas rekomendinde, kiel eble plej baldaü aliĝi. Aliĝintoj, kiuj tarnen estos malhelpataj iri al la kongreso, reri- cevos la pagitan sumon, se ili sciigas tion al la Komi- tato ĝis la la de Aŭgusto. La Komitato retenos nur 1 Fr. por elspezoj kaj por la Kongresa Gazeto, kiun ĉiu aliĝinto ricevas, kaj kiu sola jam pli valoras ol 1 Fr. La kotizon oni sendu al Societe Generale (Agence AR) Boulevard Montmartre, Paris, aü oni pagu per ĉeko aŭ transpagilo de Ĉekbanko Esperantista.

Alvojaĝo —- Por kongresanoj loĝantaj en landoj Oriente de Francujo, Germana Esperanto-Asocio kaj Germana Esperantisto aranĝos karavanon en speciala vagonaro al kaj reen. La vagonaro jam nun estas certigita; ĝi veturos de Berlin rekte ĝis Paris, verŝajne tra Frankfurt a. M. kaj Metz, kaj la saman vojon reen. Detaloj sekvos en la venontaj kajeroj de G. E.

Korespondado — Telegramoj atingas la organi- zantojn sub la telegrafa adreso „Esperanto Paris".

Pro kaj por la leteroj, kiuj pritraktas diversajn punktojn, oni uzas la jenan metodon: Por ŝpari poŝt- elspezojn, la Komitato ĉiumarde kunvenas, kaj en ĉi tiuj kunvenoj ĉiu fakestro ricevas la leterojn lin kon- cernantajn. Per tio klariĝas, ldal letero ne tuj estas respondata. Se ĝi, ekzemple, alvenas merkrede, ĝi devas atendi ses tagojn. Kompreneble urĝajn leterojn oni tuj respondas. Por eviti malfruon, la demandantoj estas petataj, aü en unu letero trakti nur unu aferon, aŭ skribi ĉiun aferon sur apartan folion. Fine la Komitato petas la korespondantojn, sufiĉe afranki siajn leterojn lau internacia tarifo. Vendejo kaj ekspozicio Por pliriĉigi la propagandan materialon en la ekspozicio dum la Deka, kaj por montri al neesperantistoj la mirindan disvas- tiĝon de nia helplingvo sur Ia tuta terglobo, la ĉiu- landaj esperantistoj estas petataj, sendi unu poŝtkarton Esperante skribitan al la

  • Deka Universala Kongreso de Esperanto
  • 3, place Jussieu 3, Paris

Esperantistaj grapoj kaj unuopaj samideanoj, kiuj posedas montrindajn dokumentojn interesajn por la propagando dum la kongreso (ekz. afiŝoj, artaĵoj, por- tretoj, kongresmemoraĵoj, aibumoj aü kolektoj de poitkartoj, dokumentoj pri blinduloj, Ruĝa Kruco, muziko, religioj ktp.) kaj volas disponigi tiajn objek- tojn al la Komisiono de la Propaganda Ekspozicio, estas petataj, direkti tiurilatan proponon al S-ro C. Rousseau, 4, place de la Republique, Levallois- Perret (Seine). La Komisiono zorgos pri tio, ke la aĵoj estos plej bone lokataj en la konvena fako de la ekspozicio.

En la ekspozicio oni aranĝos ankaü specialan fakon por komercistoj uzantaj Esperanton en siaj kata- logoj kaj sur siaj komercaĵoj. La akcepto de Ia komercaĵoj kaj katalogoj estas senpaga en tiu ĉi propagando fako. (Vidu la alvokon sub „Ekspozicioj kaj propagandaj aranĝoj" en la venonta numero.)

Apud la propaganda ekspozicio estos bela vendejo, kie ĉiu firmo povas vendi Esperantajn komer- caĵojn. En tiu ĉi komercejo la akcepto de korner- caĵoj ne estas senpaga. La regularon oni petu de S-ro Rousseau (adreso supre).

Gejunuloj, kiuj deziras eventuale ricevi pagatan oficon en la vendejo, dum la kongresa semajno, bon- volu skribi al la prezidanto de la komisiono, S-ro Rousseau (adreso supre), leteron en Esperanto pri siaj aĝo, kutima profesio, adreso kaj pri la dezirita salajro. La nomaro estos komunikata per dungado al la firmoj, kiuj luos vendotablojn en la vendejo. Parolflueco de Esperanto kaj bonaj rekomendoj estas postulataj. Afiŝo, poŝtkarto, glumarko — La poŝtkartoj kaj glumarkoj reproduktas la afiŝon, kiun verkis S-ro Agache. Gi montras, en sunsubira lumo, orientan, ekdormantan parton de Paris. Oni vidas maldekstre parton de la Eiffel-turo, en la mezo la riveron Seine, dekstre la arbojn de Ia bordo kaj la du turojn de Trocadero. La tuto faras artan impreson. Presitaj estas 5000 afiŝoj, 50000 poŝtkartoj kaj 100000 glumarkoj. La afiŝoj kostas po 1,50 Fr. (inkluzive sendkostoj).

Por kolektantoj oni vendas du apartajn seriojn. Ciu el tiuj ekzempleroj estas nurnerita kaj surhavas la subskribon de la verkinto, S-ro Agache. La prezoj estas por

  • Serio A (numerita de 1 ĝis 100) . . . po 5 Fr,
  • Serio B ( „ „ 101 „ 105) ... „10 Fr.

La Serio B ne entenas verdan koloron. Ebla por esperantistoj tio estas nebonaĵo, sed la tre malmultaj afiŝoj de tiu ĉi serio faras tre pitoreskan efikon.

La postkartoj kostas po 0,10 Fr. (12 kostas 1 Fr., 100 kostas 7,50 Fr.). Tiuj ĉi prezoj ne entenas la sendkostojn.

La prezo de la glumarkoj estas 1 Fr. por 100 ekzempleroj.

Libristoj kaj revendistoj ricevas specialajn rabatojn.

Subtenoj kaj Garantia Kapitale — La Urba Konsilantaro de Paris donacis 1000 Fr. kaj la Distrikta Konsilantaro de Seine 500 Fr. Per tiuj ĉi donacoj la monsubtenoj por la kongreso atingis la sumon de 3750 Fr.

La sumo de la Garantia Kapitaio estis ĝis la 25 a de Januaro: 57200 Fr.

Lau Kongresa Gazeto kaj aliaj seiigoj