Don Juan aŭ la ŝtona festeno/Akto 2

Tradukita de Émile Boirac
Hachette et CieParis (p. 23-49)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  Akto I
Akto III  ►

AKTO DUA


La teatro prezentas kamparon sur la marbordo.



SCENO UNUA


ĈARLO, PECĴO

Ĉarlino

Vere, Paĉjo, ci troviĝis tie tre ĝustatempe.

Peĉjo

Je Dio, mankis nur dikeco de pinglo, por ke ili dronu ambaŭ.

Ĉarlino

Ĉu do la blovado hodiaŭmatena ilin renversis en la maron?

Peĉjo

Nu do, Ĉarlino, mi tuj rakontos al ci tute rekte, kiamaniere tio okazis; ĉar, kiel diris la alia, mi ilin ekvidis unua, unua mi ekvidis ilin. Fine do, mi estis sur la marbordo, kune kun la dika Lukaso, kaj ni amuziĝis petolante per terbuloj, kiujn ni ĵetis al la kapo unu de la alia; ĉar, kiel ci bone scias, la dika Lukaso amas petoli; kaj mi, iafoje, petolas ankaŭ. Petolante do, se tio estas petoli, mi ekvidis de tie malproksime ion, kio svingis en la akvo, kaj kiu venis kvazaŭ al ni per skuo. Mi vidis tion videbla, kaj poste subite mi vidis, ke mi vidas plu nenion. He Lukaso! mi diris, mi pensas, ke jen estas homoj naĝantaj tie malproksime. Vere, li diris, ci ĉeestis al la mortiĝo de kato, ci havas la vidon malklara. Sangon de Dio, mi diris, mi ne havas la vidon malklara: ĝi estas homoj. — Tute ne, li diris, ci havas malvidecon — Ĉu ci volas veti, mi diris, ke mi ne havas malvidecon, mi diris, kaj ke ĝi estas du homoj, kiuj naĝas rekte tien ĉi, mi diris. — Morton de Dio, li diris, mi vetas, ke ne. — Ho! mi diris, ĉu ci volas veti dek soldojn, ke jes? — Mi tute volas, li diris, kaj por ĝin montri al ci, jen estas mono kiel garantiaĵo, li diris. — Mi ja ne estis freneza nek sencerba: mi brave metis teren kvar monerojn kaj kvin soldojn, je Dio, tiel kuraĝe kiel se mi englutus glason da vino; ĉar mi estas ja riskema kaj agadas laŭ mia bontrovo. — Mi bone sciis kion mi faris. Iu alia naivegulo! Fine do, apenaŭ mi estis ekvetinta, mi vidis la du homojn, tute videble, kiuj faris al ni signojn, ke ni iru al ili; kaj mi unue forprenis la garantiaĵon. — Nu, Lukaso, mi diris, ci vidas bone, ke ili nin vokas; ni iru rapide por ilin helpi — Ne, li diris, ili igis min malgajni — Ho do! tiel estas, ke fine, por mallongigi, mi tiel predikis al li, ke ni nin metis en barkon, kaj poste ni tiom klopodis bone malbone, ke ni tiris ilin el la akvo, kaj poste ni kondukis ilin al nia domo apud la fajro; kaj poste ili sin senvestigis tute nudaj por sin sekigi, kaj poste venis ankoraŭ du el la sama bando, kiuj sin savis tute solaj, kaj poste Mateino tien alvenis, al kiu oni faris amindumajn okuladojn. Jen estas ĝuste, Ĉarlino, kiel ĉio tio ĉi okazis.

Ĉarlino

Ĉu ci ne diris al mi, Peĉjo, ke unu estas multe pli beltalia ol ceteraj?

Peĉjo

Jes, li estas la mastro. Kredeble li estas ia granda, granda sinjoro, ĉar li havas oron sur sia vesto de supre ĝis malsupre; kaj liaj servantoj estas mem sinjoroj; kaj tamen kiom ajn granda sinjoro li estas, li droniĝus, je mia fido, se mi ne ĉeestus tie.

Ĉarlino

Vidu iom!

Peĉjo

Ho! je Dio, sen mi li havus sian plenbuŝelon da faboj.

Ĉarlino

Ĉu li estas ankoraŭ tute nuda ĉe ci, Peĉjo?

Peĉjo

Ne, ili envestigis lin tute antaŭ ni. Dio mia! mi neniam vidis iun tiel envestiĝi. Kiom da aferaĵoj kaj ornamaĵoj surmetas sur sin tiuj sinjoroj korteganoj! Mi perdiĝus en ĉio tio ĉi, kaj mi estis tute mirigata, vidante ĝin. Nu, Ĉarlino, ili havas harojn, kiuj ne teniĝas ĉe ilia kapo; kaj tion ili surmetas post ĉio, kvazaŭ kufon el stupo. Ili havas ĉemizojn, kiuj havas manikojn, en kiujn ni enirus tute starante, ci kaj mi. Anstataŭ pantaloneto, ili portas jupeton tiom larĝan kiom de nun ĝis Pasko; anstataŭ jako, malgrandan brakveston, kiu ne atingas eĉ ilian brustoston, kaj anstataŭ kolumo, grandan poŝtukon el retaĵo, kun kvar dikaj penikoj el tolaĵo, kiuj pendas sur ilia stomako. Ili havas ankaŭ aliajn kolumetojn ĉe la fino de l'brakoj kaj grandajn funelojn el pasamento ĉe la kruroj; kaj inter ĉio tio ĉi, tiom da rubandoj, tiom da rubandoj, ke ĝi estas vere kompato! Eĉ la ŝuoj estas surtegitaj de rubandoj, kaj ili estas faritaj tiamaniere, ke mi rompus per ili mian kolon.

Ĉarlino

Je mia fido, Peĉjo, mi devas iri vidi ĉion tion ĉi.

Peĉjo

Ho! aŭskultu iom antaŭe, Ĉarlino. Mi havas ion alian por diri al ci.

Ĉarlino

Nu, diru, kio ĝi estas?

Peĉjo

Vidu, Ĉarlino, estas necese, kiel diras la alia, ke mi malŝtopu mian koron. Mi amas cin, ci bone scias, kaj ni estas edziĝontaj kune, sed je Dio, mi ne estas kontenta pri ci.

Ĉarlino

Kiel do? Kio estas?

Peĉjo

Estas, ke ci ĉagrenas mian spiriton, senkaŝe.

Ĉarlino

Kaj kiamaniere?

Peĉjo

Kapon de Dio! ci ne amas min.

Ĉarlino

Ha! ha! ĉu estas nur tio?

Peĉjo

Jes, estas nur tiu, kaj estas ja sufiĉe.

Ĉarlino

Dio mia, Peĉjo, ci venas ĉiam diri al mi la samon.

Peĉjo

Mi diras ĉiam al ci la samon, ĉar ĝi estas ĉiam la samo; kaj se ĝi ne estus ĉiam la samo, mi ne dirus ĉiam al ci la samon.

Ĉarlino

Sed kion ni bezonas? Kion ci volas?

Peĉjo

For Dio! mi volas, ke ci amu min.

Ĉarlino

Ĉu mi cin ne amas?

Peĉjo

Ne, ci ne amas min; kaj tamen mi faras ĉion, kion mi povas por tio. Mi aĉetas por ci, senriproĉe, rubandojn de ĉiuj trairantaj pasamentistoj; mi rompas al mi la kolon elnestigante merlojn por ci; mi igas ludi por ci violonistojn, kiam okazas cia festotago; kaj ĉion tion ĉi, kvazaŭ mi batus mian kapon kontraŭ muro. Vidu, tio ne estas bela nek honesta ne ami tiujn, kiuj nin amas.

Ĉarlino

Sed, Dio mia! mi amas cin ankaŭ.

Peĉjo

Jes, ci amas min belmaniere!

Ĉarlino

Kiel do ci volas, ke mi faru?

Peĉjo

Mi volas, ke ci tiel faru, kiel oni faras, kiam oni tiel amas, kiel oni devas.

Ĉarlino

Ĉu mi ne amas cin tiel ankaŭ, kiel oni devas?

Peĉjo

Ne. Kiam tio estas, tio vidiĝas, kaj oni faras mil simiaĵojn al la personoj, kiam oni amas ilin bonkore. Rigardu la dikan Tomasinon, kiel ŝi malsaĝas pri la juna Rabeno: ŝi estas ĉiam ĉirkaŭ li por lin inciteti, kaj neniam lasas lin ripoze. Ĉiam ŝi faras al li ian ŝercaĵon, aŭ donas al li ian bateton pasante; kaj unu tagon, kiam li estis sidanta sur skabelo, ŝi subite ŝovis ĝin el sub li, kaj faligis lin, kiel longa li estas, teren. Je Dio, jen kiamaniere oni vidas la amantojn; sed ci ja, ci diras neniam vorton, ci estas ĉiam kvazaŭ vera lignoŝtipo; kaj eĉ se mi pasus dudekfoje antaŭ ci, ci ne ekmoviĝus por doni al mi la plej malgrandan baton aŭ diri al mi la plej malgrandan aferon. Ventron de Dio! tio ne estas bona, malgraŭ ĉio; kaj ci estas tro malvarma por la personoj.

Ĉarlino

Kion ci volas, ke mi faru? Mia humoro estas tia kaj mi ne povas min refandi.

Peĉjo

Kia ajn estas la humoro, tute egale. Kiam oni sentas amikecon por la personoj, oni ĉiam donas kelkan signeton de ĝi.

Ĉarlino

Fine, mi cin amas tiom multe, kiom mi povas, kaj se ci ne estas kontenta pri tio, ci devas nur ami iun alian.

Peĉjo

Nu, jen estas mia konto! Kapon de Dio! se ci amus min, ĉu ci dirus tion al mi?

Ĉarlino

Kial do ci venas turmenti al mi la spiriton?

Peĉjo

Morton de Dio! kian malbonon mi faras al ci? Mi petas nur iom da amikeco.

Ĉarlino

Nu, lasu do fari, kaj ne premu min tiel forte. Eble tio venos subite ne pripensante.

Peĉjo, etendante la manon

Tuŝu do tie, Carlino.

Ĉarlino, donante la manon

Nu, tenu.

Peĉjo

Promesu do al mi, ke ci penos min plimulte ami.

Ĉarlino

Mi faros ĉion, kion mi povas por tio; sed tio devas fariĝi propramove. Peĉjo, ĉu jen estas tiu sinjoro?

Peĉjo

Jes, jen li estas.

Ĉarlino

Ha! Dio mia! kiel ĉarma li estas, kaj kiel domaĝe estus, se li dronus!

Peĉjo

Mi revenos tuj; mi iras trinki botelon da vino por min rebonigi iom post la laciĝo, kiun mi havis.

SCENO II-a


DON JUAN, SGANARELO, ĈARLINO

sur la fundo de l’teatro.

Don Juan

Ni maltrafis nian aferon, Sganarelo, kaj tiu neantaŭvidita blovado renversis kune kun nia barko la projekton, kiun ni faris; sed, por diri vere, la vilaĝanino, kiun mi ĵus lasas, kompensas mian malfeliĉon, kaj mi trovis en ŝi ĉarmoĵn, kiuj forigas el mia spirito la ĉagrenon, kiun donis al mi la malsukceso de mia entrepreno. Ne devas, tiu koro sin forsavi de mi, kaj mi ĵetis jam en ĝin disponojn por ne elporti longatempe, ke mi puŝos ekĝemojn.

Sganarelo

Sinjoro, mi konfesas, ke vi mirigas min. Apenaŭ ni forsavis nin el morta danĝero, kaj anstataŭ danki la ĉielon por la kompato, kiun ĝi bonvolis havi por ni, vi laboras tute denove por altiri ĝian koleron per viaj kutimaj fantaziaĵoj, kaj viaj amoj kri… (Don Juan prenas minacan mienon.) Silentu, vi fripono, vi ne scias, kion vi diras, kaj lia Moŝto scias, kion li faras. Ni iru.

Don Juan, ekvidante Carlinon.

Ha! ha! de kie eliras tiu ĉi alia vilaĝanino, Sganarelo? Ĉu ci iam vidis ion pli beletan? Kaj ĉu ci ne trovas, diru al mi, ke tiu ĉi egalvaloras la alian?

Sganarelo

Certe (flanken) Alia peco nova.

Don Juan, al Carlino.

De kie venas al mi, belulino, tiel agrabla renkonto? Kiel! en tiuj kamparaj lokoj, inter tiuj arboj kaj ŝtonegoj, oni trovas personojn faritajn, kiel vi estas.

Ĉarlino

Vi vidas, sinjoro.

Don Juan

Ĉu vi estas el tiu ĉi vilaĝo?

Ĉarlino

Jes, sinjoro.

Don Juan

Kaj ĉu vi loĝas en ĝi?

Ĉarlino

Jes, sinjoro.

Don Juan

Via nomo estas…?

Ĉarlino

Ĉarlino, por vin servi.

Don Juan

Ha! kiel bela persono, kaj kiel penetremaj estas ŝiaj okuloj!

Ĉarlino

Sinjoro, vi faras min tute hontanta.

Don Juan

Ha! ne hontu aŭdi pri vi veraĵojn. Sganarelo, kion ci diras? Ĉu oni povas vidi ion pli agrablan? Turnu vin iom, se plaĉas. Ha! Kiel beleta estas tiu talio! Altigu iom la kapon, per favoro. Ha! kiel ĉarma estas tiu vizaĝo! Malfermu viajn okulojn tute. Ha! kiel belaj ili estas! Mi vidu iom viajn dentojn, mi petas. Ha! kiel amaj ili estas, kaj tiuj lipoj dezirigaj! Miaparte, mi estas ravata, kaj neniam vidis tiel ĉarman personon.

Ĉarlino

Sinjoro, tion plaĉas al vi diri, kaj mi ne scias, ĉu ĝi estas por min moki.

Don Juan

Mi, moki vin Dio min gardu! Mi tro amas vin por tio, kaj el la fundo de l'koro mi parolas al vi.

Ĉarlino

Mi estas al vi tre danka, se tiel estas.

Don Juan

Tute ne, vi ne devas esti danka al mi pro ĉio, kion mi diras al vi; kaj nur al via beleco vi ĝin ŝuldas.

Ĉarlino

Sinjoro, ĉio tio ĉi estas tre bone dirita por mi, kaj mi ne havas spriton, por respondi al vi.

Don Juan

Sganarelo, rigardu iom ŝiajn manojn.

Ĉarlino

Fi! sinjoro! ili estas nigraj, kiel mi ne scias kio.

Don Juan

Ha! kion vi diras? Ili estas la plej belaj, kiujn oni povas vidi: permesu, ke mi kisu ilin, mi petas.

Ĉarlino

Sinjoro, tro da honoro vi faras al mi; kaj se mi scius tion antaŭe, mi ne forgesus ilin lavi per brano.

Don Juan

He! diru iom al mi, bela Ĉarlino, vi ne estas edzinigita, kredeble?

Ĉarlino

Ne, sinjoro, sed mi estas baldaŭ edzinigota kun Peĉjo, la filo de najbarino Simonjo.

Don Juan

Kio! Tia persono, kiel vi, estus edzino de simpla vilaĝano! Ne, ne, tio estus profani tiom da belaĵoj, kaj vi ne estas naskita por resti en vilaĝo. Vi meritas, sendube, pli bonan sorton; kaj la ĉielo, kiu tion bone scias, min kondukis tien ĉi intence por malhelpi tiun edziĝon, kaj fari justecon al viaj ĉarmoj; ĉar fine, bela Ĉarlino, mi vin amas el mia tuta koro; kaj nur de vi dependos, ke mi vin fortiru el tiu mizera loko, kaj metu vin en la staton, kie vi meritas esti. Tiu amo estas tre rapida, sendube; sed kio! ĝi estas efiko, Ĉarlino, de via granda beleco, kaj oni amas vin post unu kvarono da horo egale, kiel oni amus iun alian post ses monatoj.

Ĉarlino

Tute vere, sinjoro, mi ne scias, kiel fari, kiam vi parolas. Tio, kion vi diras al mi, faras min ĝoja, kaj mi havus ĉiujn dezirojn vin kredi; sed oni diris ĉiam al mi, ke neniam kredindaj estas la sinjoroj, kaj ke vi korteganoj estas ensorĉantoj, kiuj pripensas nur trompi la knabinojn.

Don Juan

Mi ne estas el tiuj homoj.

Sganarelo, flanken.

Tute ne.

Ĉarlino

Vidu, sinjoro, ne estas plezuro trompiĝi. Mi estas malriĉa vilaĝanino; sed mi havas la honoron en atento, kaj mi pli volus vidi min sen vivo ol sen honoro.

Don Juan

Mi, ĉu mi havus animon sufiĉe malbonan por trompi tian personon kiel vi? Ĉu mi estus sufiĉe malnobla por vin senhonorigi? Ne, ne, mi havas tro da konscienco por tio. Mi vin amas, Ĉarlino, laŭ tuta virto kaj tuta honoro; kaj por montri al vi, ke mi diras vere, sciu, ke mi ne havas alian intencon, krom edziĝi kun vi. Ĉu vi volas pli grandan ateston? Jen mi estas preta, kiam vi volos; kaj mi prenas la homon jenan kiel atestanton de la vorto, kiun mi donas al vi.

Sganarelo

Ne, ne timu. Li edziĝos kun vi tiel ofte, kiel vi volos.

Don Juan

Ha! Carlino, mi vidas ja, ke vi ne konas min ankoraŭ. Vi estas maljusta kontraŭ mi, juĝante pri mi laŭ pri la ceteraj; kaj se estas artifikuloj en la mondo, homoj kiuj celas nur trompi la knabinojn, vi devas tiri min el la nombro, kaj ne dubi pri la sincereco de mia amo; kaj cetere via beleco vin certigas pri ĉio. Kiam oni estas farita, kiel vi estas, oni devas esti ŝirmata kontraŭ ĉiuj timoj tiaspecaj; vi ne havas la mienon, kredu min, de persono trompebla, kaj miaflanke, mi konfesas al vi, mi traborus al mi la koron per mil batoj, se mi havus la plej malgrandan penson vin perfidi.

Ĉarlino

Dio mia! mi ne scias, ĉu vi diras vere aŭ ne, sed vi faras, ke oni kredas vin.

Don Juan

Kiam vi kredos min, vi certe faros justaĵon al mi; kaj mi ripetas ankoraŭ la promeson, kiun mi faris. Ĉu vi ne akceptas ĝin? Kaj ĉu vi ne volas konsenti esti mia edzino?

Ĉarlino

Jes, se nur mia onklino volos.

Don Juan, etendante la manon.

Tuŝu do, Carlino, ĉar vi volas viaflanke.

Ĉarlino

Sed, almenaŭ, sinjoro, ne trompu min, mi petas! Estus afero de konscienco por vi, kaj vi vidas, kiel mi agas bonfide.

Don Juan

Kiel! Ŝajnas, kvazaŭ vi dubus ankoraŭ pri mia sincereco! Ĉu vi volas, ke mi faru terurajn ĵurojn? Je la ĉielo…

Ĉarlino

Dio mia! ne ĵuru! mi vin kredas.

Don Juan

Donu al mi kiseton, kiel garantiaĵon de via vorto.

Ĉarlino

Ho! sinjoro, atendu, ĝis ni estos edzigitaj, mi petas. Post tio mi kisos vin, tiel ofte, kiel vi volos.

Don Juan

Nu, bela Ĉarlino, mi volas ĉion, kion vi volas; fordonu sole al mi vian manon, kaj permesu, ke per mil kisoj mi esprimu al ĝi la ravon, en kiu mi estas…



SCENO II-a


DON JUAN, SGANARELO, PEĈJO, ĈARLINO

Peĉjo, puŝante Don Juanon, kiu kisas la manon de Ĉarlino.

Kviete, sinjoro; tenu vin, mi petas. Vi tro forte varmiĝas, kaj vi povus akiri pleŭrezion.

Don Juan, repuŝante fortege Peĉjon.

Kiu alkondukas al mi tiun malrespektulon?

Peĉjo, metante sin inter Don Juan kaj Ĉarlino.

Mi diras al vi, ke vi tenu vin, kaj ne karesu niajn fianĉinojn.

Don Juan, repuŝante ankoraŭ Peĉjon.

Ha! kiom da bruo!

Peĉjo

For Dio! ne tiamaniere oni devas puŝi la personojn.

Ĉarlino, prenante Peĉjon je la brako.

Ha! lasu do lin fari, Peĉjo!

Peĉjo

Kiel! ke mi lasu lin fari! Mi ne volas, mi.

Don Juan

Ha!

Peĉjo

Kapon de Dio! tial ke vi estas sinjoro, vi venos karesi niajn edzinojn antaŭ nia barbo? Iru karesi viajn.

Don Juan

Hem!

Peĉjo

Hem! (Don Juan donas al li survangon). Kapon de Dio! ne min frapu. (alia survango) Ho! for Dio (alia survango) Ventron de Dio! (alia survango) Sangon de Dio! Morton de Dio! ĝi ne estas bone, bati la personojn, kaj tio ne estas rekompenco, ke mi vin savis de la drono.

Ĉarlino

Peĉjo, ne ekkoleru.

Peĉjo

Mi volas ekkoleri, kaj ci estas malĝentilulino tolerante, ke oni cin amindumas.

Ĉarlino

Ho! Peĉjo! tio ne estas, kion ci pensas. Tiu ĉi sinjoro volas edziĝi kun mi, kaj ci ne devas ekkoleri.

Peĉjo

Kiel! Far Dio! Ci estas fianĉigita je mi.

Ĉarlino

Tio nenion signifas, Peĉjo. Se ci min amas, ĉu ci ne devas esti tre kontenta, ke mi fariĝos sinjorino?

Peĉjo

For Dio! ne. Mi pli amas vidi cin krevintan ol apartenantan al alia viro.

Ĉarlino

Iru, iru, Peĉjo, ne maltrankviliĝu. Se mi estos sinjorino, mi faros, ke ci gajnos ion, kaj ci alportados buteron kaj fromaĝon al nia hejmo.

Peĉjo

Ventron de Dio! Mi alportos nenion, eĉ se ci pagus duoble. Ĉu tiamaniere ci aŭskultas tion, kion oni diras al ci? Morton de Dio! se mi scius tion antaŭe, mi min gardus ja lin fortiri el l'akvo, kaj donus al li bonan baton per remilo sur la kapon.

Don Juan, alproksimiĝante por lin bati.

Kion vi diras?

Peĉjo, sin metante post Carlinon.

Mi timas nenion.

Don Juan, pasante al la flanko, kie estas Peĉjo.

Atendu min iom.

Peĉjo, pasante al la alia flanko.

Mi mokas ĉion, mi.

Don Juan, kurante post Peĉjon

Ni vidu tion.

Peĉjo, forkurante ankoraŭ post Ĉarlinon

Mi vidis ja multajn aliajn aferojn.

Don Juan

Kiel do?

Sganarelo

He! Sinjoro, lasu tiun malfeliĉan mizerulon. Estas konscienco lin bati. (Al Peĉjo, sin metante inter li kaj Don Juan.) Aŭskultu, malfeliĉa knabo, deiru kaj nenion diru al li.

Peĉjo, pasante antaŭ Sgenarelo kaj rigardante fiere Don Juanon.

Mi volas diri al li, mi.

Don Juan, levante la manon por doni survangon al Peĉjo.

Ha! mi vin instruos. (Peĉjo mallevas la kapon, kaj Sganarelo ricevas la survangon.)

Sganarelo, rigardante Peĉjon.

La peston por la malspritulo!

Don Juan, al Sganarelo.

Jen ci estas pagata por cia bonfaro.

Peĉjo

For Dio! Mi iras diri al ŝia onklino ĉiun tiun ĉi mastrumadon.



SCENO IV-a


DON JUAN, ĈARLINO, SGANARELO

Don Juan, al Ĉarlino

Fine, mi baldaŭ estos la plej feliĉa el ĉiuj homoj, kaj mi ne ŝanĝas mian feliĉon kontraŭ ĉiuj aferoj en la mondo. Kiom da plezuroj, kiam vi estos mia edzino, kaj kiam…



SCENO V-a


DON JUAN, MATEINO, ĈARLINO, SGANARELO

Sganarelo, ekvidante Mateinon.

Ha! ha!

Mateino al Don Juan.

Sinjoro, kion vi faras do tie, kun Ĉarlino? Ĉu vi parolas ankaŭ al ŝi pri amo?

Don Juan, mallaŭte, al Mateino.

Ne. Kontraŭe, ĝi estas ŝi, kiu certigis al mi sian deziron esti mia edzino, kaj mi respondis, ke mi estas endevigita kontraŭ vi.

Ĉarlino al Don Juan.

Kion do volas de vi Mateino?

Don Juan, mallaŭte al Ĉarlino,

Ŝi estas ĵaluza vidante, ke mi vin alparolas, kaj tre volus, ke mi edziĝu kun ŝi; sed mi diras al ŝi, ke vin ja mi volas.

Mateino

Kiu! Ĉarlino!

Don Juan, mallaŭte al Mateino.

Ĉio, kion vi diros al ŝi, estos senutila: ŝi metis tion ĉi en sian kapon.

Ĉarlino

Kiel do! Mateino…

Don Juan, mallaŭte al Ĉarlino

Estas vane, ke vi ŝin alparolas: vi ne forprenos de ŝi tiun fantaziaĵon.

Mateino

Ĉu?

Don Juan

Ne estas rimedo ŝin konvinki.

Ĉarlino

Mi volus…

Don Juan, mallaŭte al Ĉarlino

Ŝi estas obstina, kiel ĉiuj diabloj.

Mateino

Vere…

Don Juan, mallaŭte al Mateino.

Nenion diru al ŝi, ŝi estas frenezulino.

Ĉarlino

Mi pensas…

Don Juan, mallaŭte al Ĉarlino.

Lasu ŝin, ŝi estas delirulino.

Mateino

Ne, ne, estas necese, ke mi parolu kun ŝi.

Ĉarlino

Mi volas vidi iom ŝiajn pravigojn.

Mateino

Kio!…

Don Juan, mallaŭte al Mateino.

Mi vetas, ke ŝi tuj diros al vi, ke mi promesis edziĝi kun ŝi.

Ĉarlino

Mi…

Don Juan, mallaŭte al Ĉarlino.

Mi vetas, ke ŝi certigos al vi, ke mi donis al ŝi vorton, por preni ŝin kiel edzinon.

Mateino

Ha! Ĉarlino, ne estas bele kuri sur la kampon malpropran.

Ĉarlino

Ne estas honeste, Mateino, esti ĵaluza, ke la Sinjora Moŝto parolas kun mi.

Mateino

Min la Sinjora Moŝto vidis unuan.

Ĉarlino

Se li vidis vin unuan, li vidis min duan, kaj promesis al mi edziĝi kun mi.

Don Juan, mallaŭte al Mateino.

Nu, kion mi diris al vi?

Mateino, al Ĉarlino.

Mi kisas viajn manojn: ĝi estas kun mi, ne kun vi, ke li promesis edziĝi.

Don Juan, mallaŭte al Ĉarlino.

Ĉu mi ne divenis?

Ĉarlino

Diru tion ĉi al aliaj: ĝi estas kun mi, ankoraŭ unu fojon.

Mateino

Jen li estas por min kontraŭdiri, se mi ne diras la veron.

Ĉarlino

Ĉu, sinjoro, vi promesis al ŝi kunedziĝi?

Don Juan, mallaŭte al Ĉarlino.

Vi mokas min.

Mateino

Ĉu estas vere, Sinjoro, ke vi donis al ŝi vorton esti ŝia edzo?

Don Juan, mallaŭte al Mateino.

Ĉu vi povas havi tian penson?

Ĉarlino

Vi vidas, ke ŝi certigas ĝin.

Don Juan, mallaŭte al Ĉarlino.

Lasu ŝin fari.

Mateino

Ne, ne, estas necese scii la veron.

Mateino

Utilas juĝi tion ĉi.

Ĉarlino

Jes, Mateino, mi volas, ke la Sinjora Moŝto montru al vi vian naivegecon.

Mateino

Jes, Carlino, mi volas, ke la Sinjora Moŝto faru vin iom konfuzita.

Ĉarlino

Sinjoro, tranĉu la malpacon, mi petas.

Mateino

Metu konsenton inter ni, sinjoro.

Ĉarlino, al Mateino.

Vi tuj vidos.

Mateino, al Ĉarlino.

Vi tuj vidos mem.

Ĉarlino, al Don Juan.

Diru.

Mateino, al Don Juan.

Parolu.

Don Juan

Kion vi volas ke mi diru? Vi certigas egale ambaŭ, ke mi promesis al vi preni vin kiel edzinojn? Ĉu ĉiu el vi ne scias, kio estas efektiva pri tio, kaj ĉu estas necese, ke mi min komprenigu plie? Kial devigi min pri tio al ripetoj? Ĉu tiu, al kiu mi promesis efektive, ne havus ion en si per kio moki la paroladojn de l'alia; kaj ĉu ŝi devas maltrankviliĝi, se nur mi plenumos mian promeson? Ĉiuj paroladoj ne progresigas la aferojn. Estas necese fari, ne diri; kaj la faroj decidas pli bone ol la diroj. Tial nur per tio mi volas interkonsentigi vin; kaj oni vidos, kiam mi edziĝos, kiu el vi havas mian koron. (Mallaŭte al Mateino) Lasu ŝin kredi, kion ŝi volas. (Mallaŭte al Ĉarlino) Lasu ŝin sin flati en sia imagado. (Mallaŭte al Mateino) Mi vin amegas. (Mallaŭte al Ĉarlino) Mi estas tute via. (Mallaŭte al Mateino) Ĉiuj vizaĝoj estas malbelaj apud via. (Mallaŭte al Ĉarlino) Oni ne povas plu elporti la aliajn, kiam oni vidis vin. (Laŭte) Mi havas negravan ordonon por doni, mi venos vin retrovi post kvarono da horo.



SCENO VI-a


ĈARLINO, MATEINO, SGANARELO

Ĉarlino, al Mateino

Mi estas tiu, kiun li amas, almenaŭ.

Mateino, al Ĉarlino

Ĝi estas mi, kun kiu li edziĝos.

Sganarelo, restigante Ĉarlinon kaj Mateinon.

Ha! vi, malfeliĉaj knabinoj, mi kompatas vian senkulpecon, kaj ne povas elteni vidante vin kurantajn al via malfeliĉo. Kredu min unu kaj la alia; ne amuzu vin je ĉiuj fabeloj, kiujn oni faras al vi, kaj restu en via vilaĝo.



SCENO VII-a


DON JUAN, ĈARLINO, MATEINO, SGANARELO

Don Juan, en la fundo de l'teatro, flanken.

Mi tre volus scii, kial Sganarelo ne sekvas min.

Sganarelo

Mia mastro estas artifikulo, li nur intencas vin delogi kaj delogis jam multajn aliajn; li estas l'edziĝanto de l'homa gento, kaj… (Ekvidante Don Juann) Tio estas malvera; kaj kiu ajn diros al vi tion ĉi, vi devos diri al tiu ke li mensogas. Mia mastro ne estas l'edziĝanto de l'homa gento, li ne estas artifikulo, li ne intencis vin trompi, nek delogis aliajn. Ha! nu, jen li estas, demandu prefere lin mem.

Don Juan, rigardante Sganarelon kaj suspektante, ke li parolis.

Jes!

Sganarelo

Sinjoro, ĉar la mondo estas plena je kalumniantoj, mi iris renkonten al la aferoj, kaj mi diris al ili, ke se iu diris al ili malbonon pri vi, ili tre sin gardu ĝin kredi, kaj ne ŝanceliĝu diri al tiu, ke li mensogas.

Don Juan

Sganarelo!

Sganarelo, al Ĉarlino kaj Mateino.

Jes, Sinjora Moŝto estas honorulo; mi garantias pri li.

Don Juan

Hem!

Sganarelo

Ili estas malrespektuloj.



SCENO VIII-a


DON JUAN, LARAMEO, ĈARLINO, MATEINO, SGANARELO

Larameo, mallaŭte al Don Juan.

Sinjoro, mi venas vin averti, ke ne estas bone tie ĉi por vi.

Don Juan

Kiel?

Larameo

Dekdu viroj kun ĉevaloj vin serĉas, kiuj devas alveni tien ĉi post momento; mi ne scias, per kia rimedo ili povis vin sekvi; sed mi eksciis tiun novaĵon de vilaĝano, kiun ili pridemandis, kaj al kiu ili vin priskribis. La afero urĝas; kaj ju plej baldaŭ vi povos eliri de tie ĉi estos des plej bona.



SCENO IX-a


DON JUAN, ĈARLINO, MATEINO, SGANARELO

Don Juan, al Ĉarlino kaj Mateino.

Urĝanta afero min devigas foriri de tie ĉi, sed mi petas vin memori pri la vorto, kiun mi donis al vi, kaj kredi; ke vi havos novaĵojn de mi, antaŭ ol estos morgaŭ vespere.



SCENO X-a


DON JUAN, SGANARELO

Don Juan

Ĉar la ludo ne estas egala, mi devos uzi artifikon, kaj lerte eviti la malfeliĉon, kiu min serĉas. Mi volas, ke Sganarelo vestu miajn vestojn, kaj mi…

Sganarelo

Sinjoro, vi mokas! Riski esti mortigota sub viaj vestoj, kaj…

Don Juan

Ni iru, rapide, tro multe da honoro mi faras al vi; kaj tre feliĉa estas servisto, kiu povas havi la gloron morti por sia mastro!

Sganarelo

Mi dankas vin pro tia honoro. (Sola) Ho, ĉielo! ĉar la afero estas pri morto, faru al mi la favoron, ke mi ne estu prenota por iu alia!