Don Juan aŭ la ŝtona festeno/Akto 3

Tradukita de Émile Boirac
Hachette et CieParis (p. 50-71)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

AKTO TRIA


La teatro prezentas arbaron.



SCENO UNUA


Don Juan, kun vesto de kamparo; Sganarelo, kiel kuracisto.

Sganarelo

Je mia fido, Sinjoro, konfesu, ke mi estis prava, kaj ke jen ni estas ambaŭ mirinde transvestigitaj. Via unua intenco tute ne estis oportuna, kaj tio ĉi nin kaŝas multe pli bone ol ĉio, kion vi volis fari.

Don Juan

Vere estas, ke ĉi tiel estas bona; kaj mi ne scias, de kie ci elterigis tiun ridindan aranĝaĵon;

Sganarelo

Jes. Ĝi estas la vesto de maljuna kuracisto, kiu estis lasita kiel garantiaĵo en la loko, kie mi ĝin prenis, kaj kostis al mi multe da mono por havi. Sed ĉu vi scias, sinjoro, ke tiu vesto faras jam min konsiderinda, ke mi estas salutata de la renkontatoj, ke oni venas peti konsilojn de mi kiel de lertulo?

Don Juan

Kiel do?

SGANARELO

Kvin ses vilaĝanoj, vidante min pasi, venis al mi peti mian opinion pri diversaj malsanoj.

Don Juan

Ci respondis al ili, ke ci nenion komprenas pri tio?

SGANARELO

Mi? Tute ne. Mi volis defendi la honoron de mia vesto; mi argumentadis pri la malsano, kaj faris al ili receptojn por ĉiu.

Don Juan

Kaj kiajn kuracilojn ci ordonis al ili?

SGANARELO

Je mia fido, sinjoro, mi prenis ilin, kie ajn mi povis kapti; mi faris miajn receptojn laŭ bontrovo, kaj estus ridiga afero, se la malsanuloj resaniĝus, kaj oni venus danki min pro tio.

Don Juan

Kial ne? Pro kia kaŭzo ci ne havus la samajn privilegiojn, kiel ĉiuj ceteraj kuracistoj? Ili ne havas pli da parto ol ci en la resaniĝoj de malsanuloj, kaj ilia tuta arto estas nur grimaco. Ili faras nenion, krom ricevi la gloron de la feliĉaj okazoj; kaj ci povas profiti, same kiel ili, la feliĉecon de la malsanulo, kaj vidi aljuĝita al tiaj kuraciloj ĉion, kio povas veni el la favoroj de l'sorto kaj fortoj de l'naturo.

SGANARELO

Kiel, sinjoro, vi estas ankaŭ malpia pri la kuracarto?

Don Juan

Ĝi estas unu el la grandaj eraroj, kiuj estas inter la homoj.

Sganarelo

Kio! vi ne kredas je la seneo, nek je la kasio, nek je la vino emetika?

Don Juan

Kaj kial ci volas, ke mi kredu je ili?

Sganarelo

Vi havas ja animon tre malkredeman! Tamen vi vidas, de kelka tempo, ke la vino emetika bruigas siajn ŝpinilojn[1]. Ĝiaj mirakloj konvertis la plej malkredemajn spiritojn; kaj antaŭ tri semajnoj, mi vidis, mi kiu parolas kun vi, mirindan de ĝi efikon.

Don Juan

Kaj kian?

Sganarelo

Estis viro, kiu, de ses tagoj, agoniis; oni ne sciis plu kion ordoni; kaj ĉiuj kuraciloj nenion efikis; oni ekpensis fine doni al li emetikon.

Don Juan

Li resaniĝis, ĉu ne?

Sganarelo

Ne, li mortis.

Don Juan

La efiko estas mirinda.

Sganarelo

Kiel! de ses tagoj li ne povis morti, kaj tio mortigis lin tuj. Ĉu vi deziras ion pli efikan?

Don Juan

Ci estas prava.

Sganarelo

Sed ni lasu la kuracadon, je kiu vi ne kredas, kaj ni parolu pri aliaj aferoj, ĉar tiu vesto donas al mi spriton, kaj mi sentas en mi emon por diskuti kontraŭ vi. Vi scias ja, ke vi permesas al mi la diskutojn, kaj malpermesas nur la riproĉojn.

Don Juan

Nu?

Sganarelo

Mi volas iom scii viajn pensojn funde. Ĉu estas eble, ke vi tute ne kredas je la ĉielo?

Don Juan

Ni lasu tion.

Sganarelo

Tio estas ne. Kaj je la infero?

Don Juan

He!

Sganarelo

Tute same. Kaj je la diablo, mi petas?

Don Juan

Jes, jes.

Sganarelo

Tiel malmulte. Ĉu vi ne kredas, je l' alia vivo?

Don Juan

Ha! ha! ha!

Sganarelo

Jen homo, kiun mi havos multe da malfacilo por konverti. Kaj diru al mi iom, pri la koboldmonako, kion vi kredas? He!

Don Juan

La peston por la malspritulo!

Sganarelo

Kaj jen estas, kion mi ne povas elporti; ĉar nenio estas pli vera, ol la koboldmonako, kaj mi riskus la pindiĝon por tiu ĉi. Sed tamen oni devas kredi ion en la mondo. Kio estas do tio, kion vi kredas?

Don Juan

Kion mi kredas?

Sganarelo

Jes.

Don Juan

Mi kredas, ke du kaj du estas kvar. Sganarelo, kaj ke kvar kaj kvar estas ok.

Sganarelo

Jen estas bela kredo kaj belaj artikoloj de kredo! Via religio, kiel mi vidas, estas do la aritmetiko? Oni devas konfesi, ke strangaj frenezoj sin metas en la kapon de la homoj, kaj ke, kvankam oni bone studis, oni tamen estas multe malpli saĝa plej ofte. Miaflanke, sinjoro, mi ne studis kiel vi, dank' al Dio, kaj neniu povas fanfaroni esti iam instruinta min pri kio ajn; sed per mia malgranda senco, mia malgranda prudento, mi vidas la aferojn pli bone ol ĉiuj libroj, kaj mi komprenas tre bone, ke tiu mondo, kiun mi vidas, ne estas fungo, kiu naskiĝis tute sola en unu nokto. Mi tre volus vin demandi, kiu faris tiujn arbojn, tiujn ŝtonegojn, tiun teron, tiun ĉielon jenan tie supre; kaj ĉu ĉio tio ĉi sin konstruis mem. Jen vi estas, vi, ekzemple, vi staras tie; ĉu vi naskiĝis tute sola, kaj ĉu ne estis necese, ke via patro gravedigu vian patrinon por vin naski? Ĉu vi povas vidi ĉiujn elpensaĵojn, el kiuj la maŝino de l'homo konsistas, ne admirante, kiamaniere tio estas aranĝita unu kun la alia? tiujn nervojn, tiujn ostojn, vejnojn, arteriojn, ktp., tiun pulmon, tiun koron, tiun hepaton, kaj ĉiujn ceterajn enmetitajn, kiuj estas tie, kaj kiuj… Ho! je Dio, interrompu do min, se vi volas. Mi ne povas disputi, se oni ne min interrompas. Vi silentas intence, kaj lasas min paroli pro bela malico.

Don Juan

Mi atendas, ĝis cia argumento estos finita.

Sganarelo

Mia argumento estas, ke ekzistas en la homo, kion ajn vi povas diri, io admirinda, kion ĉiuj scienculoj ne povas klarigi. Ĉu tio ne estas mirinda, ke jen mi staras tie ĉi, kaj ke mi havas ion en la kapo, kio pensas cent diversajn aferojn en unu momento, kaj faras el mia korpo ĉion, kion ĝi volas? Mi volas frapi la manojn, altigi la brakon, levi la okulojn al ĉielo, mallevi la kapon, movi la piedojn, iri dekstren, maldekstren, antaŭen, posten, turniĝi… (Li falas turniĝante)

Don Juan

Bone! jen cia argumento havas la nazon rompita!

Sganarelo

Morton de Dio! mi estas ja malsprita amuziĝante argumenti kontraŭ vi, kredu kion vi volas: tute egale por mi, ke vi estos malsavita!

Don Juan

Sed dume argumentante, mi kredas, ke ni forvojiris. Voku iom tiun homon, kiu estas tie, por lin demandi pri la vojo.



SCENO II-a


DON JUAN, SGANARELO, MALRIĈULO

Sganarelo

Hem! ho! homo! baptano! ho! amiko! vorteton mi petas. Sciigu al ni iom la vojon, kiu kondukas al la urbo.

Malriĉulo

Vi devas nur sekvi tiun ĉi vojon, sinjoroj, kaj deturniĝi dekstramane, kiam vi estos ĉe la fino de l'arbaro; sed mi vin avertas, ke vi devas vin gardadi, kaj ke de kelka tempo estas rabistoj ĉirkaŭ tie ĉi.

Don Juan

Mi tre ŝuldas al vi, amiko, kaj dankas vin tutkore.

Malriĉulo

Ĉu vi volas min helpi, sinjoro, per kelka almozo?

Don Juan

Ha! ha! via averto celas profiton, kiel mi vidas.

Malriĉulo

Mi estas malriĉulo, sinjoro, rifuĝinta tute sola en tiu ĉi arbaro de dek jaroj, kaj mi ne forgesos preĝi la ĉielon, ke ĝi donu ĉiuspecajn bonojn.

Don Juan

He! preĝu la ĉielon, ke ĝi donu al vi veston, ne zorgante pri la aferoj malpropraj.

Sganarelo

Vi ne konas la sinjoron, bonulo: li kredas nur, ke du kaj du estas kvar, kaj ke kvar kaj kvar estas ok.

Don Juan

Kia estas via okupo inter tiuj arboj?

Malriĉulo

Preĝi la ĉielon dum la tuta tago por la prospereco de la honestuloj, kiuj donas ion al mi.

Don Juan

Ĉu ne povas do esti, ke vi estu komforte?

Malriĉulo

Ho ve! sinjoro, mi estas en la kiel eble plej granda mizero.

Don Juan

Vi mokas; homo preĝanta la ĉielon dum la tuta tago ne povas ne esti bone en siaj aferoj.

Malriĉulo

Mi certigas vin, sinjoroj, ke plej ofte mi ne havas pecon da pano por meti sub la dentojn.

Don Juan

Jen kio estas stranga, kaj vi estas tre malbone rekompencata pro viaj zorgoj: ha! ha! mi tuj donos al vi ormoneron, se vi volas ĵuri.

Malriĉulo

Ha! sinjoro, ĉu vi volus, ke mi faru tian pekon?

Don Juan

Vi devas nur vidi, ĉu vi volas gajni ormoneron aŭ ne; jen estas unu, kiun mi donos al vi, se vi ĵuros. Tenu; vi devas ĵuri.

Malriĉulo

Sinjoro…

Don Juan

Sen tio, vi ne havas ĝin.

Sganarelo

Nu, nu, ĵuru iom: ne estas malbono en tio.

Don Juan

Prenu, jen ĝi estas, prenu, mi diras; sed ĵuru do.

Malriĉulo

Ne, sinjoro, mi pli amas morti de malsato.

Don Juan

Iru, iru, mi donas ĝin al vi pro amo al la homaro. (Rigardante en la arbaron) Sed kion mi vidas tie? Unu homo atakatan de tri aliaj! La parto estas tro malegala, kaj mi ne devas toleri tian malkuraĝaĵon. (Li prenas la glavon en manon kaj kuras al la loko de l'batalo)



SCENO III-a


Sganarelo, sola.

Mia mastro estas vera furiozulo, irante sin prezenti al danĝero ne lin serĉanta. Sed, je mia fido, la helpo utilis, kaj la duo forkurigis la trion.



SCENO IV-a


DON JUAN, DON KARLOS, SGANARELO, ĉe la fundo de l'teatro.

Don Karlos, remetante sian glavon.

Oni vidas, per la forkuro de tiuj rabistoj, kian helpon povas alporti via brako. Permesu, sinjoro, ke mi vin danku pro faro tiel noblanima, kaj ke…

Don Juan

Mi nenion faris, sinjoro, kion vi ne farus en mia loko. Nia propra honoro estas interesata en tiaj aventuroj; kaj la faro de tiuj kanajloj estis tiel malkuraĝa, ke oni partoprenus en ĝi ne kontraŭstarante. Sed per kia okazo vi troviĝis inter iliaj manoj?

Don Karlos

Mi okaze forvojaĝis de frato kaj de tuta nia sekvantaro; kaj, dum mi penis ilin reatingi, mi renkontis tiujn rabistojn, kiuj tuj mortigis mian ĉevalon, kaj sen via braveco estus farintaj same al mi.

Don Juan

Ĉu via intenco estas iri al la Banko de l'urbo?

Don Karlos

Jes, sed ne volante eniri; kaj ni vidas nin devigataj, mia frato kaj mi, resti en la kamparo pro unu el tiuj aferoj, kiuj finkondukas la nobelojn oferi sin kaj sian familion al la severeco de sia honoro, ĉar fine ilia plej bona sukceso estas ĉiam pereiga, kaj se oni ne lasas la vivon, oni estas trudata lasi la reĝlandon; kaj en tio ja mi trovas malfeliĉa la situacion de nobelo, ke li ne povas sin trankviligi per la tuta singardeco kaj honesteco de sia konduto, sed li, estas sklavigata per la leĝoj de l'honoro al la malreguleco de konduto malpropra, kaj vidas vivon, ripozon kaj havaron siajn dependi de la kaprico de ĉiu ajn fibravegulo, kiu ekkuraĝos fari al li unu el tiuj ofendoj, pro kiuj honestulo devas perei.

Don Juan

Oni havas tiun bonaĵon, ke oni trudas ricevi la saman riskon, kaj pasigi same malbone la tempon al tiuj havantaj la kapricon ekfari al ni ian ofendon senkaŭze. Sed ĉu ne estus maldiskretaĵo demandi vin, kia povas esti via afero?

Don Karlos

Tien ĝi venis, ke ne plu estas eble fari sekreton pri ĝi; kaj kiam l'insulto fine aperiĝis, nia honoro jam devigas nin ne kaŝi nian honton, sed aperigi nian venĝon kaj eĉ publikigi la intencon, kiun ni havas pri tio. Tial, sinjoro, mi ne ŝanceliĝos diri al vi, ke l'ofendo, kiun ni penas venĝi, estas fratino forlogita kaj forrabita el monakejo, kaj ke la faranto de tiu ofendo estas iu Don Juan Tenorio, filo de Don Luiz Tenorio. Ni serĉas lin de kelkaj tagoj, kaj ni sekvis lin hodiaŭ matene laŭ la raporto de servisto, kiu diris al ni, ke li eliris rajde, kun kvar aŭ kvin akompanantoj, kaj ke li sin direktis laŭlonge de tiu marbordo; sed ĉiuj niaj zorgoj estis senutilaj, kaj ni ne povis eltrovi, kio fariĝis el li.

Don Juan

Ĉu vi konas lin, Sinjoro, tiun Don Juan, pri kiu vi parolas?

Don Karlos

Ne, miaflanke. Mi neniam vidis lin, kaj nur aŭdis lin priskribitan de mia frato; sed la famo ne diras pri li multe da bono, kaj li estas homo, kies vivo…

Don Juan

Haltu, Sinjoro, mi petis. Li estas iom el miaj amikoj, kaj estus ĉe mi kvazaŭ malkuraĝaĵo, se mi aŭdus malbone pri li.

Don Karlos

Pro l'amo al vi, sinjoro, mi diros pri li nenion, kaj tio estas la plej malgranda afero, kiun mi ŝuldas al vi savinta de mia vivo, ke mi silentu antaŭ vi pri persono, kiun vi konas, kiam mi ne povas paroli pri li ne dirante malbonon; sed kiom ajn amiko vi estas por li, mi kuraĝas esperi, ke vi ne aprobos lian faron, kaj ne trovos stranga, ke ni penas ĝin venĝi.

Don Juan

Kontraŭe, mi volas vin servi por tiu kaj indulgi al vi senutilajn zorgojn. Mi estas amiko de Don Juan, mi ne povas ne esti tia, sed ne estas konsenteble, ke li ofendos senpune nobelojn, kaj mi promesas havigi al vi rekontentigon pri li.

Don Karlos

Kaj kian kontentigon oni povas doni por tiaspecaj ofendoj?

Don Juan

Ĉiun, kiun via honoro povas deziri; kaj ne klopodante por serĉi Don Juan'on plue, mi promesas trovigi lin en la loko, kiun vi volos, kaj kiam plaĉos al vi.

Don Karlos

Tre dolĉa estas tia espero, sinjoro, al koroj ofenditaj; sed, post tio, kion mi ŝuldas al vi, estus por mi tre sentebla doloro, se vi estus parto en la afero.

Don Juan

Mi estas tiel kunigita kun Don Juan, ke li ne povas dueli, se mi ne duelas ankaŭ; sed fine mi respondas pri li same kiel pri mi mem; kaj vi devas nur diri, kiam vi volas, ke li aperu kaj donu al vi kontentigon.

Don Karlos

Kiel kruela estas mia fatalo, ho ve! ke mi ŝuldas al vi la vivon, kaj ke Don Juan estas el viaj amikoj!



SCENO V-a


DON ALONZO, DON KARLOS, DON JUAN, SGANARELO

Don Alonzo, parolante al sia sekvantaro, kaj ne vidante Don Karlos kaj Don Juan.

Trinkigu tie miajn ĉevalojn, kaj oni konduku ilin post mi; mi volas marŝi iom piede. (Ekvidante ilin ambaŭ) Ho ĉielo! Kion mi vidas tie ĉi! Kio! mia frato, jen vi estas kun nia morta malamiko!

Don Karlos

Nia morta malamiko!

Don Juan, metante la manon sur la kapon de sia glavo.

Jes, mi estas Don Juan mem, kaj la supereco de l'nombro ne devigos min voli malmontri mian nomon.

Don Alonzo, metante la glavon en la manon.

Ha! perfidulo! vi devas perei, kaj…

Don Karlos

Ha! frato, haltu! Mi ŝuldas al li la vivon, kaj sen la helpo de lia brako, mi estus mortigita de la rabistoj, kiujn mi renkontis.

Don Alonzo

Kaj vi volas, ke tia konsidero malhelpu nian venĝon? ĉiuj servoj, kiujn faras al ni malamika mano, havas nenian meriton por aldevigi nian animon, kaj se oni devas mezuri la ŝuldon laŭ la ofendo, via dankeco, mia frato, estas tie ĉi ridinda; kaj ĉar la honoro estas senfine pli kara ol la vivo, tio estas ĝuste nenion ŝuldi, se ni ŝuldas la vivon al tiu, kiu forprenis de ni la honoron.

Don Karlos

Mi scias la diferencon, frato, kiun nobelo devas ĉiam meti inter unu kaj la alian; kaj la dankeco pro la ŝuldo ne nuligas ĉe mi la venĝecon pro la ofendo; sed permesu, ke mi tion redonu al li, kiun li pruntis al mi, ke mi elpagu tuj la ŝuldatan vivon per prokrasto de mia venĝo, kaj lasu al li la liberecon ĝui dum kelkaj tagoj la frukton de lia bonfaro.

Don Alonzo

Ne, ne, prokrasti nian venĝon, tio estas ĝin enriskigi, kaj la okazo ĝin kapti povas ne plu reveni. La ĉielo prezentas ĝin al ni nune: ni ja devas profiti ĝin. Kiam la honoro estas morte vundita, oni ne devas pripensi iajn uzotajn mezurojn; kaj se vi maldeziras prunti vian brakon al tiu faro, vi devas nur deiri, kaj lasi al mia mano la gloron de tia ofero.

Don Karlos

Indulgu, frato…

Don Alonzo

Ĉiuj paroladoj estas superfluaj; li devas morti.

Don Karlos

Haltu, mi diras, frato. Mi tute ne permesos, ke oni ataku lian vivon; mi ĵuras la ĉielon, ke mi defendos lin tie ĉi kontraŭ kiu ajn, kaj mi scios fari al li remparon el tiu sama vivo, kiun li savis; por trafigi viajn batojn, vi bezonas trabori min.

Don Alonzo

Kio! vi prenas la partion de nia malamiko kontraŭ mi; kaj, anstataŭ esti kaptita ĉe lia vido de la samaj ekscitoj, kiujn mi sentas, vi kontraŭe vidigas por li sentojn plenajn je dolĉeco!

Don Karlos

Mia frato, ni montru moderecon en rajta faro; kaj ne venĝu nian honoron kun tia senbrideco, kiun vi vidigas. Ni havu koron, kies ni estu regantoj, kuraĝon, kiu havu nenion sovaĝan, kaj rilatu al la aferoj per pura konsiliĝo kun nia prudento, kaj ne per la movo de blinda kolero. Mi ne volas, mia frato, resti ŝuldanta al mia malamiko; mi havas al li ŝuldon, kiun mi bezonas antaŭ ĉio elpagi. Nia venĝo, kvankam prokrastita, ne estos malpli frapanta; kontraŭe, ĝi tiros el tio plibonaĵon; kaj tiu okazo, ke ni povis ĝin preni, aperigos ĝin pli justa antaŭ la okuloj de ĉiuj.

Don Alonzo

Ho! kia stranga malforteco kaj terurega blindeco tiel enriskigi la interesojn de sia honoro pro la ridinda penso de malreala ŝuldo!

Don Karlos

Ne, mia frato, ne vin maltrankviligu. Se mi faras kulpon, mi scios ja ĝin ripari, kaj mi prenas sur min la tutan zorgon de nia honoro; mi scias al kio ĝi min aldevigas, kaj tiu halto unutaga, kiun mia dankeco petas de ĝi, nur pligrandigos la deziregon, kiun mi havas ĝin kontentigi. Don Juan, vi vidas, ke mi zorgas redoni al vi la bonon, kiun mi ricevis de vi, kaj vi devas per tio juĝi pri la cetero, kredi ke mi elpagas kun la sama fajreco, kion mi ŝuldas, kaj ke mi ne estos malpli akurata pagi al vi la ofendon ol la bonfaran. Mi ne volas vin devigi tie ĉi klarigi viajn sentojn, kaj mi donas al vi la liberecon pripensi viatempe la prenotajn decidojn. Vi konas sufiĉe la gravecon de l'ofendo, kiun vi faris al ni, kaj mi vin faras mem juĝanto pri la rekontentigoj, kiujn ĝi postulas. Ekzistas kvietaj rimedoj por nin kontentigi; ekzistas ankaŭ perfortaj kaj sangaj, sed fine, kian ajn elekton vi faros, vi donis al mi vian vorton, ke vi havigos al mi rekontentigon el Don Juan. Pripensu havigi ĝin, mi petas, kaj memoru, ke ekster tie ĉi mi jam ŝuldas nur al mia honoro.

Don Juan

Mi nenion elpostulis de vi, kaj plenumos, kion mi promesis.

Don Karlos

Ni iru, mia frato; momento da kvieteco faras nenian malservon al la severeco de nia devo.




SCENO VI-a


DON JUAN, SGANARELO

Don Juan

He! he! Sganarelo!

Sganarelo, elirante de la loko, kie li estas kaŝita.

Kio estas?

Don Juan

Kiel! ci forkuras, kiam oni atakas min?

Sganarelo

Pardonu, Sinjoro, mi nur venas de tiu ĉi apude. Mi kredas, ke tiu vesto estas laksa, kaj ke oni prenas laksilon ĝin portante.

Don Juan

La peston por la senhontulo! Kovrigu almenaŭ cian malbravecon per pli honesta vualo! ĉu ci scias, kiu estas tiu, kies vivon mi savis?

Sganarelo

Mi? Ne.

Don Juan

Li estas frato de Elviro.

Sganarelo

Frato...

Don Juan

Li estas sufiĉe honesta viro; li bone agis, kaj mi bedaŭras havi malpacon kun li.

Sganarelo

Estus facile al vi pacigi ĉion.

Don Juan

Jes, sed mia pasio estas eluzita por Sinjorino Elviro, kaj la aldeviĝo ne konsentas kun mia humoro. Mi amas liberecon en amo, ci scias, kaj mi ne povas decidiĝi enfermi mian koron inter kvar muroj. Mi diris tion al ci dudekfoje, mi havas naturan deklivon lasi min iri al ĉio, kio altiras min. Mia koro apartenas al ĉiuj virinoj; kaj ili ja devas ĝin preni laŭvice, kaj konservi tiel longe, kiel ili povas. Sed kiu estas la belega konstruaĵo, kiun mi vidas inter tiuj arboj?

Sganarelo

Ĉu vi ne scias?

Don Juan

Ne vere.

Sganarelo

Bone; ĝi estas la tombujo, kiun la Komandoro estis fariganta, kiam vi mortigis lin.

Don Juan

Ha! Ci estas prava. Mi ne sciis, ke je tiu ĉi flanko ĝi sidas. Ĉiuj diris al mi mirindaĵojn pro tiu faraĵo, same kiel pri la statuo de l' Komandoro; kaj mi ekvolas ĝin viziti.

Sganarelo

Sinjoro, ne iru tien!

Don Juan

Kial?

Sganarelo

Tio ne estas ĝentila viziti homon, kiun vi mortigis.

Don Juan

Kontraŭe, tio estas vizito, per kiu mi volas fari al li ĝentilaĵon, kaj kiun li devas ricevi favore, se li estas ĝentilulo. Nu ni iru ĉi tien. (La tombujo malfermiĝas, kaj oni vidas la statuon de la Komandoro).

Sganarelo

Ha! kiel bela tio estas! kiel belaj statuoj! bela marmoro! belaj kolonegoj! Ha! kiel bela tio estas! Kion vi diras pri tio, Sinjoro?

Don Juan

Ke oni ne povas vidi la gloramon de mortinta homo iri pli malproksimen; kaj kion mi trovas admirinda, estas tio, ke homo, kiu kontentiĝis dum sia vivo per sufiĉe simpla loĝejo, volas havi tiel belegan por la tempo, kiam li ne havas plu kion fari el ĝi.

Sganarelo

Jen estas la statuo de l' Komandoro.

Don Juan

Je Dio! Jen li estas bona, kun sia vesto de romana imperiestro!

Sganarelo

Mian fidon, Sinjoro, jen estas io bone farita! Ŝajnas, kvazaŭ li estus vivanta, kaj tuj ekparolonta. Li ĵetas al ni rigardojn, kiuj min timigus, se mi estus tute sola, kaj mi pensas, ke li ne plezuras vidante nin.

Don Juan

Li estas malprava; kaj tio estus danki malbone la honoron, kiun mi faras al li. Demandu lin, ĉu li volas veni vespermanĝi kun mi.

Sganarelo

Ĝi estas afero, kiun li ne bezonas, mi kredas.

Don Juan

Demandu lin, mi diras.

Sganarelo

Ĉu vi mokas? Oni estus frenezulo, se oni irus alparoli statuon.

Don Juan

Faru, kion mi diras al ci.

Sganarelo

Kia strangaĵo! Sinjoro Komandoro… (flanken) Mi ridas je mia malsaĝaĵo, sed mia mastro min devigas fari. (laŭte) Sinjoro Komandoro, mia mastro Don Juan vin demandas, ĉu vi volas fari al li la honoron veni vespermanĝi kun li. (La statuo mallevas la kapon) Ha!

Don Juan

Kio estas? Kion ci havas? Diru do! ĉu ci volas paroli?

Sganarelo, mallevante la kapon, kiel la statuo.

La statuo…

Don Juan

Nu, kion ci volas diri, perfidulo?

Sganarelo

Mi diras al vi, ke la statuo…

Don Juan

Nu, la statuo! Mi elbategos cin, se ci ne parolas.

Sganarelo

La statuo faris signon al mi.

Don Juan

La peston por la kanajlo!

Sganarelo

Ĝi faris al mi signon, mi diras; nenio estas pli vera. Iru mem alparoli ĝin. Eble…

Don Juan

Venu, fripono, venu. Mi volas, ke ci tuŝu bone per la fingro cian malbravecon. Atentu. Ĉu lia Komandora Moŝto volas veni vespermanĝi kun mi? (La statuo mallevas ree la kapon).

Sganarelo

Mi ne volus veti pri tio dek pistolojn. Nu, Sinjoro?

Don Juan

Ni iru, ni eliru de tie.

Sganarelo, sola

Jen estas niaj libersprituloj, kiuj volas nenion kredi!

————————


  1. Popola esprimo por diri: faras multe da bruo en la mondo.