El Parnaso de Popoloj/Aŭtuna kanto
Aŭtuna kanto ()
22.
AŬTUNA KANTO.
(El Paul Verlaine.)
Les sanglots longs
Des violons
De l’automne.
Des violons
De l’automne.
◡—◡ | —◡
—◡ | ◡—(◡)
—◡ | ◡—(◡)
Dum ĝeme-sona,
La violona
aŭtuna spir',
Premiĝas koro
De monotona
Sopir'.
Iĝante pala
Ĉe la metala
Horo-sonor',
De l' rememoro
Iras kun ploro
Mi for.
La vento blovas
Kaj for min ŝovas,
Kaj estas mi,
Kiel falinta
Kaj flaviĝinta
Foli'.