El Parnaso de Popoloj/Al Luzicujo

Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de PopolojPola Esperantisto (p. 83-84)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  La korvo
Konsilo  ►

49.

AL LUZICUJO.

 Haj, za was, Serbja, bjez woddycha
 Chcu dźełać spochi wo dnjo, w nocy.

Ho Luzicujo, senripoze
Laboros mi por via celo,
Por vi, fiero mia sola,
Vi, fortofonto, mia stelo!

Ne logas min brilanta oro,
Nek pri honoroj mi ekrevos;
Feliĉon vian mi penados,
Dum mia brako plu sin levos.

Ĝis kiam fajr' en koro flamos,
Kaj per flugil' al firmamento,
For de malbona sorto tera,
Spiriton levos nobla sento, —

Popolo serba, vian nomon
Alskribos mi al popolaro;
Por vi mi vivos, por vin savi
De la doloro kaj eraro.

Mi vin glorigos, kaj se fine
Mi falos arbo-folieto,
Vi tiam sub luzican herbon
Min metu por etern-kvieto.