El Parnaso de Popoloj/Al la vespera stelo

Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de PopolojPola Esperantisto (p. 59)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
AL LA VESPERA STELO.
(El „Tannhäuser” de Richard Wagner.)
Wie Todesahnung Dämm’rung deckt die Lande,
Umhüllt das Tal mit schwärzlichem Gewande.
◡—◡ | —◡ | —◡ | —◡ | —(◡)
◡—◡ | —◡ | —◡ | —(◡)

Funebre kovras la krepusko valon,
Etendis nokto nigran la vualon.
Deziras supren flugi la anim’,
Sed tenas ĝin de nokt-teruroj tim’.

Aperas jen, vi stelo la plej kara!
De malproksimo fluas lumo klara,
Diŝigas ombrojn ĉarma la radi’,
Amike montras la vojon al mi.

Ravite, ho vespera stel’,
Mi vin salutas sur ĉiel’;
Kaj de fidela mia kor’
Salutu ŝin en tiu hor’,
Kiame flugos ŝi de l’ tero,
Al anĝelar’ en supra sfero.