Averto ()
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de PopolojPola Esperantisto (p. 192)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  Prometeo
Frata paro  ►

 Mniemasz, że stoisz wysoko,
 Gdy inni ludzie zbyt nizko?

Vi pensas, ke pli alta staro
Vin levas super aliulojn?
Sur svarmon de la formikaro
Ekturni volu la okulojn!

Jen iras da formikoj strio ...
Egala nia vojo tera
Do ne ŝajniĝu duondio,
Dum vermo estas vi mizera.