El Parnaso de Popoloj/Donu min al Janko

Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de PopolojPola Esperantisto (p. 199)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Matuś, moja matuś, dajże mnie za Jaśka,
Spodobały mi się kółeczka u paska.

Donu min al Janko, mia patrineto!
Plaĉis al mi liaj ringoj ĉe l' zoneto,
Plaĉis al mi ringoj, kaj liphar' tordata,
Do min edzinigu, patrinet' amata!
Oj dana! oj dana!

Diru al mi, kion diri nun vi volas,
Ĉar mi ĝin ne scios, se vi ne parolas.
Oj dana! oj dana!

Ho edziĝu, kara, vi bonfartos, frato:
Havos vi amadon, plendos pri malsato.
Oj dana! oj dana!