El Parnaso de Popoloj/Ebenigu vi
Ebenigu vi ()
EBENIGU VI.
(Popola kanto)
Porównaj Boże
Góry, doliny!
Góry, doliny!
—◡ | —◡ | —
◡—◡ | —◡ | —◡
◡—◡ | —◡ | —◡
Ebenigu vi
Montojn, valojn, Di’,
Ke estu tut-ebene!
Gvidu, ho Sinjor’,
Lin al mia kor’,
Dimanĉe frumatene!
Malgraŭ la dimanĉ’
Pelu, ho fianĉ’,
Ĉevalon vian voje;
Estas mia kor’
Plena de dolor’,
Kaj plendas mi malĝoje.