El Parnaso de Popoloj/Edziĝa kanto

Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de PopolojPola Esperantisto (p. 75-76)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

41.

EDZIĜA KANTO.

 Didebà ŝenda cata mkrobeŭo
 Didebà ŝenda bunebis dzaŭo.

Gloron al vi, reganto la ĉiela,
Al forto de l' naturo sonu glor'!
Gloron al vi, ho fianĉino bela,
Kaj al fianĉo en feliĉa hor'!

El amo plektos mi por ambaŭ kronon,
Belornamita estos ĝia rond':
Mi malavare ligos ĉian bonon,
Trovitan ie en la vasta mond'.

Sincere dediĉita violfloro
Por gefianĉoj estu kap-ornam'.
Ĉar ame batas ankaŭ mia koro,
Do ĝin falmigas via granda am'.

Karesa sent', liganta feliĉulojn,
Allogas ĉies koron kaj okulojn.