El Parnaso de Popoloj/El hejm’ fordonis min patrineto

Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de PopolojPola Esperantisto (p. 224)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

 Oddała mene moja matrirka  Ta na ĉuĵuju storononjku.

El hejm' fordonis min patrineto
Al fremdaj homoj, en fremda land';
Kaj ŝi proponis, kaj ŝi ordonis,
Sep jarojn resti for,
Sep jarojn resti for!