El Parnaso de Popoloj/En Svisujo
[ Tiu ĉi poemo estas poezia konfeso, rekreanta realaĵon, de l' poeto travivitan, sed refanditan en perlon de poezio. — En Ĝenevo la poeto ekkonis la polan familion de gesinjoroj Wodzinski, en kies societo li faris ekskursojn, dum kiuj, meze de ĉarmaj svisaj naturbildoj inter li kaj fraŭlino Marja Wodzinska komenciĝis ama idilio, interrompita kiam gesinjoroj W. kun sia filino subite forlasis Svisujon. — En la poemo la potenca fantazio de l' poet prezentas en belegaj bildoj kaj agordiĝoj unue, kion li vidis, revis kaj sentis per sia imageco dum tiuj feliĉegaj tagoj (II — XVII), kaj kiel "Post ŝia forflugo, post sonĝo la ora" (XVII — XXI) funebre plendis lia dolorŝirata animo pro la perdo de la amatino, kiun la poeto imagas al si kvazaŭ mortintan. ]
Odkąd zniknęła jak sen jaki złoty,
Usycham z żalu, omdlewam z tęsknoty.
I.
Post ŝia forflugo, post sonĝo la ora,
Mi svenas sopire, sekiĝas dolora.
Ne scias mi, kial anim' al ĉieloj
ne flugas el cindroj post ŝi, al anĝeloj?
Pro kio ne flugas al mondo alia,
Al ŝi, la savita, amata la mia?
II.
En svisa montaro ekzistas kaskado,
De l' Aar lazura la akvo-falado.
Vi tien rigardu kun kap' turniĝanta!
Vi vidas pluvarkon sur kavo ŝaŭmanta?
Sur blankaj nebuloj sin tuta pendigas,
Nenio ĝin miksas, nenio forigas;
Nur iam ŝafido la blanka trairas
Al rando de l' valo tra l' arko ĉiela,
Mordeti je roza arbet aŭ avela;
Aŭ ia kolombo, ĉar akvon deziras,
Fiera, iĝante al briloj simila,
Brilarkon rapide traflugas, mem brila.
Mi tie ŝin vidis! tuj amo min prenis;
Ke ŝi el pluvarko, el ŝaŭmo elvenis,
Mi kredi komencis, la kredo nun restis,
Tiel luma de sunaj radioj ŝi estis!
Tiel plena ŝi estis de lumo anĝela!
Kaj ŝia lazura pupil' tiel hela!
Okuloj leviĝis de pied' al plekt' hara:
Por ili ŝi estis amata kaj kara;
Kaj post la vidsento, ekami iganta,
Ekiris la koro, animo sekvanta;
Kaj tiel rapide ekiĝis amado,
Ke volis mi flugi al ŝi tra l' kaskado.
Mi timis, ke flugos ŝi, pala vidaĵo,
Antaŭ' ol animo kun krio vekiĝos,
Al arko ĉiela, kaskad', profundaĵo,
Ŝi falos, sin solvos kaj de mi foriĝos.
Ektimis mi kiel en sonĝo magia,
Ĉar jam mi ŝin amis, ŝi estis jam mia.
Mi tiel renkontis ŝin solan sub hela
Pordego kolora de l' arko ĉiela.
Surblovis min ĉarme de l' amo ekblovo,
Okulmallevinte, mi staris sen movo.
III.
Mi poste ŝin sekvis tra monto kaj valo,
Kaj apud lavanga la piedestalo,
Kie neĝ', kiel plata naĝil' de giganta
Delfeno, ĝis homaj piedoj aliras,
Vaporon arĝenta naztruo elspiras,
Kaj kuras Rodano el faŭko bluanta.
En suna mateno jen tie, en fruo,
Du ĉamojn ni iom timigis per bruo;
Kiele de homa feliĉo konsciaj,
Ekstaris la ambaŭ, senmovaj, radiaj,
Kaj turnis okulojn kun fulmo-ekbriloj
Al bluaj de mia amata pupiloj;
Rigardis ŝin longe, en muta adoro,
Sur sin kuŝiginte la kapojn el oro.
Mi diris: vin ili ekamis en koro!
Por tio, el buŝo, modeste fermita,
Unua ridet' al mi flugis vizita,
Sed baldaŭ reflugis el voj', por ripozo,
Al sia nesteto, al perloj kaj rozo.
Ĉar miaj okuloj observis vojaĝon,
Rideto rozigis la blankan vizaĝon.
Ho sciu: ne tiel ektuŝas je l' koro
Ruĝiĝo de ĵus ekflorinta la floro,
Nek ravas migranton, per sia karmino,
De alpa montaro la neĝa Virgino,
Kun vangoj rozitaj de sun-ilumino,
Kiel tiu senpeka, senhonta, subita
Ruĝiĝ' sur vizaĝo ridete naskita.
IV.
Feliĉaj kaj solaj, de nun en veturoj,
Ni estis naĝantaj sur lago-lazuroj.
Sub ni, mi ne scias, ĉu estis boato,
Ĉar mi de spiritoj fariĝis jam frato:
Mi paŝis sur akvoj, ĉieliris flugile,
Kaj ŝi min kondukis nun ĉien facile!
Ŝi estis simila al blankaj la cignoj,
De lago estrino, kun estraj insignoj;
Ŝi naĝis flugante, boat' sur postsignoj;
Helaĵ' post boato treniĝis safira,
Kaj post la helaĵo, al ŝi, fiŝetaro
Sin supren ĵetadis el akva la klaro!
Ni naĝis kun tia arego postira,
ridete en lando lazura sen fino;
Ĉar estis ŝi kvazaŭ de akvoj diino:
Ŝin trenis kolomboj, delfenoj profunde
Kristalaj palacoj atendis ŝin funde,
En nokto malhela de luno la kronoj,
Kaj mi obeema al ĉiuj ordonoj.
V.
Ŝi eble ne estas anĝelo ĉiela,
Mi tiel meditis dum horo-duono!
La kulpon forlavis konfeso fidela.
Aŭskultu! Jen antaŭ preĝejo la Tella,
Unua elsaltis sur ŝtonon ŝi sole,
Ke amas min, laŭte ŝi diris petole
Kaj reen min sendis sur lagan la helon,
Per blanka la brusto puŝinte boaton.
Kaj mi -- ĉu konscii mi povis la staton!
Ĉu prenos anĝeloj min en la ĉielon?
Ĉu tondre de l' lago forglutos min ondoj?
Ĉu bruston krevigas ridetoj-respondoj?
Ĉu kora degelas glaci' varmigite?
Anim' ĉu ricevas flugilojn subite?
Ĉu ora anĝelo animon eniras?
Ĉu ĝoje ridetas la kor' aŭ sopiras?
Kunflugis subite potencoj korsentaj
Kiel ar' da kolomboj, ektrinki kontentaj
Gutetojn el bano por plumoj arĝentaj,
Kaj pure disflugi en ĉielostraton.
Sed jen -- ŝi alvokis kun mi la boaton.
Ŝin aŭdis, ekvidis boat', el lazuro
Al ŝi tuj alnaĝis ĝi mem en la kuro.
VI.
Ĉe muro el rokoj, arbara sub krono,
Jen staras trankvile, en plen' de koloroj,
La Tella kapel'. Tie estas sur ondo
La sojl', kie buŝoj konfesis per sono,
Ke longe ni ambaŭ nin amis per koroj.
Sub tiu ĉi sojlo, sur akvo-speguloj,
De pinoj balancaj, de rokoj makuloj
Pentriĝas; ĉi tie, interparolante,
En akvon fiksitajn okulojn ni tenis.
Sub sojlo la akvo ruliĝas konstante,
Per ond' moviĝema kaj tiel petola,
Ke ĝi niajn ambaŭ portretojn ekprenis,
Kaj ilin per manoj interproksimigis,
Dum sole nin ligis esprimo parola.
Ho ondo! freneza kaj tiel petola,
Ke eĉ niajn buŝojn ĝi ankaŭ kunligis,
Dum ja ni ligitaj per kor' estis sola.
La ond' moviĝema, radia la ondo,
Nin ĉirkaŭpreninte per unu lumrondo,
Anĝelojn du kvazaŭ ĝi miksis, ŝancela.
Ĉe l' penso — dolor' min turmentas kruela.
Ho! ond' malfidela! — kaj tiel fidela!
VII.
Min foje kondukis anĝelo radia
Tra bela herbejo al groto glacia.
Blankigis ŝin tie marmor'-ilumino,
Kaj frosto sur frunto de l' hela reĝino
Surkovris kamp-rozojn per perloj malvarmaj.
Arkaĵo ploradis per larmo tre granda,
Kaj falis helegaj la silfoj, la larmaj,
Sur ŝin kiel glanka gutaro rubanda.
Ĉar laŭta fariĝis murploro la ĝema,
Ŝi tute sin kovris per vest' enviema,
Kaj ĉion tuj perdis okulo sciema.
Kaj ankaŭ la manojn ŝi metis krucitajn
Sur la alabastrojn ne tute kovritajn.
Dum tiel ŝi staris sen mov', en trankvilo,
Kaj ĉirkaŭ ŝi ludis pluvarka mirbrilo,
Subite komencis mi preĝi per pia:
Ave Maria!...
Kaj kiel blank-roza disvolvo folia
Ruĝecon ekmontras sur brust' malfermita,
Jen tiel roziĝis la vango benita;
Kaj flanken turninte la kapon, medita
Ŝi metis la fingron kristalaj al muroj,
Kiele la nomon amatan skribante,
Aŭ kiel en penso pri ĉiellazuroj;
Kaj fine ŝi diris, al mi turniĝante:
Min eble por amo forprenos infero,
Kaj en la inferan malvarmon vgidita
En glacikristalojn mi estos premita,
Jen, kiel la brila vezik' el aero!...
Sed, se turmentiĝas tiele en vero
Helaĵo, kreita de suna radio,
Kaj tie premata de frosta glacio,
Do ĝin liberigu sopiro la pia:
Ave Maria!...
VIII.
Ekiros ni kune sur neĝajn la kronojn!
Ekiros ni kune al pinaj arbaroj,
Ekiros ni, kie sonoras brutaroj!
Kaj kie surmetas brilarkajn la zonojn
La Jungfraŭ ĉe l' suna subira deklino;
Kie cervo nebulon trakuras rapida,
Funebro-flugila aglaro avida,
Kie ombras la nubojn kurantajn sen fino;
Mi tien ekiros kun vi, amatino!
Se ni ne revenos el altoj ĉi tiaj,
La homoj ekpensos: spiritoj radiaj
forportis nin al la lazaro ĉiela,
Kaj ni, ekkaptinte je ĉeno la stela,
Ekflugis jen for kun stelaro plejada;
Kaj falos malsupren post ni nur mirhela
Torent', kiel brila larmaro kaskada.
IX.
Ho! eĉ plej feliĉaj sur ter' ne scietas,
Kie siajn flugilojn spiritoj kunmetas,
Kaj kiel cignaro eksidas en rondo.
Ho! eĉ plej sciemaj ne diros en mondo,
En kian ni tendon por viv' nin ekzilis,
Kiom rozoj tra niaj fenestroj mirbrilis,
Kiom arboj ĉerizaj al ni ombron ĵetis,
Kiom birdoj sur ili la ovojn demetis,
Kaj kiel en ĉiu nokt' luna, la pala,
Malpacis kaskado kun plor' najtingala.
Kiom iris brutaroj sur herboj sonori,
Ne eble eĉ sonĝe prezenti, esplori,
Nek montri, nek fermi en vorto ajn ia!
Herbejo, tend', arboj en val' estis tia,
Ke blanka, gardanta anĝelo de l' loko,
Etendis flugilojn de roko al roko,
Kaj kovris la tutan sovaĝan remparon:
La rozojn, nin, tendon kaj najtingalaron.
X.
Sed estis jam tro da cipresa odoro,
Kaj tro da flamanta en rozoj koloro;
Kaj kapti nin volis surprize amado.
Matene — memoras mi — apud kaskado
Ni estis jen solaj, sen timo en koro,
Kaj legis ni libron larmplenan, kun ploro.
Sed flustris spirito al mi en orelon,
De libr' mi turniĝu al ŝi per okulo!
Kaj ŝi, aŭskultante, similis anĝelon;
Subite per tia travida nebulo
Malgaja vizaĝo roziĝis kolore,
Ke, kiel fariĝis, mi ĝin ne komprenis,
Sed rozan la buŝon mi kisi fervore
Kaj sur miaj brakoj ŝin blankan mi tenis,
Kun koro batanta, okul' brilianta.
Subite kaskada plektaĵo lumanta
Sin iel tramiksis kaj iel malligis,
Sur nin ĵetis akvan inferon la vento,
Malseka nebul' nin el floroj forigis,
Ni solaj ne legis de tiu momento.
XI.
De nun en ridetoj por mi malplifoja,
Pli blanka, pli pala, mallaŭta, malĝoja,
En ĉiam pli densajn ombraĵojn ŝi iris
Kaj rozojn ĉe bordoj torentaj deŝiris.
Aŭ apud kaskada liut' agordita
Ŝi kapon mallevis kaj kiel medita
Aŭskultis; aŭ sole, en loko deflanka,
Ŝi metis la manojn al kolo la blanka,
Kiele pro tim' aŭ defend' en danĝero;
Aŭ kiel trinkanta kolomb' ĉe rivero,
Ĉielen ŝi flugis okulo per klara.
Ŝi iris dormeme, per paŝo erara,
Kaj pensis, viglecon perdinte hirundan,
Pri la senkulpeco mediton profundan.
XII.
Vidante ŝin tia, kaj por min defendi,
Mi diris: Amata! vi devas, pro Dio,
Ĉion kore pardoni al mi, kaj ne plendi;
La kulpo de ĉio jen estas lilio:
Hieraŭ en fonto vi lavis, sentime,
Sur hela herbejo, vizaĝon kaj kolon,
Kaj apud vi staris jen simple, proksime,
Kiel serva knabino, tenanta la tolon,
Lilio la blanka, kun hela la mano;
Ĝi vian eliron atendis el bano.
Vidante vin ambaŭ, la blankajn en paro,
Mi pensis, ke sonĝas mi pri l' anĝelaro;
Ektremis mi tial kaj tremis en tuto,
Kaj mi folieton per tuŝ' de kubuto
Ekmovis; ĉi tiu aliajn tuŝetis,
Brueto fariĝis, el font' vi kuretis,
Kaj tiel rapidis vi for, timigita,
Ke puŝis per brusto je l' eta forbranĉo,
Kaj estis lilia trunketo rompita,
Kaj falis la floro de via ektranĉo.
Do mi ekmeditis en reva pensado
Pri floro rompebla, vigleco la via.
Hieraŭ matene do, sub la kaskado —
Ne mi estis kulpa, sed floro lilia.
XIII.
Ŝi flamis kiele fumilo de mirho, —
Ke mem ŝi ne scias pri flamo, mi vidis;
Profunda fariĝis okula safiro,
Kaj blanka la ondo sur brust' pli rapidis.
De strange varmegaj tempioj influo
Velkigis cejano-floretojn en fruo.
Kaj kiel al sia patrino kor-pente,
Ŝi plendis al aro de steloj silente.
Kaj kiam subiras la luno arĝente,
Kaj flustras la floroj pri amo, ekscite,
Ŝi proprajn la pensojn aŭskultis medite.
XIV.
Ĉu ie, amata, vi nun, malespere,
Al diaj anĝeloj parolas malĝoje?
Kaj ploras plendante kaj diras sincere,
Ke estis fulmtondra venteg' iufoje,
Kaj groto malhela sub nokta vualo,
En groto — kaskada kurten' el kristalo;
Ke estis timeg', en mallumo, mistera,
Kaj kune forgeso pri dia la puno;
Kaj plendo, de puraj la nimfoj, subtera,
Ke tie nin solajn forlasis la suno
Kaj trovis kun fajra vizaĝ' en komuno,
Kaj tiel nin vekis birdaro la kanta —
Ĉu diras ĉi tion vi kiel plendanta?
Ne diru ĝin al la anĝeloj! radia!
Ĉar ĉiu brilanta larmeto la via
Al unu el ili de flam' estos brulo.
Ĉar mi, se mi ankaŭ anĝel' estus pura
Kun frunt' radianta sur helo lazura,
Kaj estus mi de l' senfinaĵ' posedulo,
Kaj povus regadi en stela la sfero,
Ne volus mi lumi per steloj ĉielaj,
Sed flugi el ĉiuj bluaĵoj la helaj,
Kaj havi nur solan vin, mian — sur tero!
XV.
El grot' ne kuraĝis eliri la bela,
Ĉar eble ŝi timis, ke sun' por okulo
Montriĝos tro granda kaj estos tro hela,
Aŭ ŝi kiel nigra aperos makulo.
Sed pendis pordego la arko-ĉiela,
Brilante sur pluve plorinta nebulo.
Ŝi iris — kaj rozoj ŝin igis ekmiri,
Ke restis ja, kiel hieraŭ, brilplenaj.
Ŝi, rozon ŝirinte, komencis admiri
Kolorojn de arkoj ĉielaj matenaj,
La vitre travidan ĉielan helbluon,
Dronantan rondeton de lun' en lazuro,
Kaj kvazaŭ ŝi mirus de vivo nov-fluon,
Ŝi ion aŭskultis, ekiris en kuro,
Ĝis ekrigardinte en lagokristalon,
Sur sia vizaĝo ŝi vidis blankecon,
Laciĝon, pli vivan de l' buŝo koralon,
Sopiran rideton kaj la malgajecon.
Ŝi tute sin kovris per sia harplekto,
Ne levis okulojn en mia direkto.
XVI.
Moment' estas antaŭ ol luno eliras:
La najtingalar' eksilentas la kanta,
Kaj pendas folioj sen mov' bruetanta,
Herbeja fontaro mallaŭte pli spiras,
Kiel ion anonci tuj volus la stelo,
Pri io kvieta paroli ĉielo
Kun floroj, folioj kaj ar' najtingala.
Moment' estas kiam, kun arko arĝenta
La ringo Diana eliras la pala:
Ekĝemas la najtingalaro silenta,
Sur arboj folioj ekzumas en ĥoroj,
Vitr-sonan ekĝemon la fontoj eldonas.
En tia momento, ah! ploras du koroj!
Se ion pardoni nur havas — pardonas,
Se ion forgesi — forgesas memoroj.
Kun mia modesta estrin' en ĉi-horoj
Jam kune sur sojl' idilia ni sidis,
Al ni jam anĝelajn aferojn konfidis.
XVII.
Kiele alaŭda, ĉiela kant-trilo,
El montoj aŭdiĝis ermita sonilo.
Ni iru en ĉelon, ekdiris ŝi foje,
Ermito nin eble absolvos, gajigos,
Kaj manojn ligante, al am' kuraĝigos.
Kaj en la dometon enkuris ŝi ĝoje
Kaj fermis fenestro-kovrilojn el pino,
Por sin al rigardo de floroj vuali.
Kaj en la ornamo de mont-virgulino
Al mi ŝi elkuris — mi emis ekfali!
Neniam okulo de ŝi tiel hela,
Nek estis la buŝ' tiel freŝa kaj bela!
Sur kapo ŝi havis papilion nigran,
Ĉar ĝi la blankaĵon ŝirmgardas de l' bruno,
Kaj en la duon' tralumate de l' suno,
Ĝi ĵetas sur frunton flugile la migran
Ombraĵon; kaj sube, la rozoj kaŝitaj
Rigardis scieme tra gazon la nigran,
Ankoraŭ tutfreŝaj, duone fermitaj.
Ĉar flankon de l' kor' ili gardas konstante,
Do tien kliniĝis papili' obstina;
Disrompi flugilon mi estis inklina,
Ĝi sidis maldekstren al ŝultr' kliniĝante.
. . . . . . . . . . . . . . . . . .
Ĉu kredus timigan antaŭsenton ian
Imago, pro sia feliĉo, fiera!
El mont' ekrigardis mi valon la nian:
La tend' al mi ŝajnis — ĉerketo mizera;
kaj same vidiĝis, el alto aera,
La ĉerizarbaro — malhela tombejo;
Jen sentas kolomboj pri ni maltrankvilojn,
Brutaroj meditas pri ni sur herbejo,
Bluiĝis pli akvoj, malĝojas la tero,
la morto najlfermis fenestro-kovrilojn!
Kaj ĉie nur timo, malgaj', malespero.
Jam kvazaŭ neniam plu reen venonte,
Mi iris malgaje tra l' griza montlando: —
La rokoj kaj lagoj nigriĝas renkonte,
Sur blua glaci' jen aglara girlando;
Kiel sango ruĝiĝas subira sunrando,
Kaj jen ermitejo, per neĝo kovrita,
Ĝin gardas da hundoj grandegaj par' brita,
Krucet', de piroloj sidejo, sur ĉelo, —
Ĉel', libroj en polvo, la pastro ermita, —
Nun ĉio similas al sonĝo vidita.
Memoras mi nur: sun-subiro radie
Orumis vizaĝon de Kristo per helo,
Al ŝi sur la fingron, malvarman glacie,
Mi metis la ringon....
. . . . . . . . . . . . . . . . . .
XVIII.
Arbaro kaj valo! herbejo, torento!
Ho ve! ne demandu pri ŝi tiel plore!
Min larmoj malhelpas paroli ĉi-hore,
Kaj min meditigas parola momento,
Kaj montras helbluan rigardon vidsento,
De ŝi, komencanta kompati min kore,
Kaj buŝon -- ĝi volus min kisi fervore.
Mi tremas kaj ree ĉirkaŭas min brulo.
Do kien mi iros? kaj kien okulo
Kun larmoj sin kaŝos, kaj mi, la solulo?
Por ŝian portreton desegni, mi staras,
Aŭ skribas sur sablo la signojn de l' nomo,
Aŭ inter cipresoj kaj rozoj, eraras
Mi, kiel trezoron perdinta la homo,
Kiu plore sidiĝas, post perd' de prudento,
Ĉe urnoj, starantaj sur tomb'-monumento,
Ke tomboj parolu pri ŝi en silento.
XIX.
Sub miaj fenestroj ekzistas fontano,
Eterne ĝemanta per plora murmuro,
Kaj arb', kie sonas la harp-akompano
De najtingalar'; kaj fenestro en muro,
Tra kiu dum nokto rigardas Diano
Kaj logas la frunton malgaja poluro.
Kaj tiel min vekas en larma la bano
La arbo, la luno kaj tiu fontano.
Mi tiam rigardas tra l' vitra kristalo,
Aŭskultas mi plorojn ĉirkaŭe en valo:
Jen fluas fontan', najtingaloj plorĝemas,
Pri ŝi parolante. Mi kore ektremas
Kaj preĝas pri frua la mort', malespere.
Mi velkas, sed ve! mi ne mortas envere!
Kaj ĉiam fontanoj, vekante min, ĝemas.
XX.
La pens', revenante pasinton sen fino,
Ne scias en kia prezenti ŝin formo.
Ĉu, kiam ŝi venis min kisi en dormo,
Etendis flugilojn kiel' kolombino?
Ĉu kiam kuradis ŝi for, la timema?
Ĉu kiam kun mi, sur folion la saman
De libro, okulon ŝi fiksis la aman,
Pri miaj rigardoj restante gardema?
Ĉu kiam, de sia korteg' ĉirkaŭita,
Ŝi iris kiele reĝin' ensorĉita?
Ĉu dum la kvieta ekdorm' sub acero?
Ĉu kiam ŝi pelas? sin kaŝas humora?
En luna lum' — blanka? aŭ dum la vespero
De roza Alp-neĝo — mem rozokolora?
XXI.
El kie eklumos unuaj la steloj,
Mi iros ĝis al la mallumaj rok-randoj;
Rigardos mi cignojn en flug' sur ĉieloj
Kaj flugos kun ili al samaj la landoj.
Ĉar ĉie, post maro, ĉi tie, aŭ ie,
Kien iras sendite la pens' en mizero,
Ĉiam sekvas la sama malĝojo min ĉie,
Kaj estas kaj restos malbone sur tero.
Mi tial nur pensas pri unu afero:
Por mia malĝojo pri loko favora,
Ke tie neniu flugilo spirita
Ekpuŝu je mia kor' sange vundita;
Pri loko, ĝis kiu la luno aliros,
Naĝante sur ond' kun brueto la ora:
Anim' ĉe l' mistera tuŝet', eksopiros,
Ke ĝi revekiĝos en mi, kaj eliros.