El Parnaso de Popoloj/Ensorĉita rondo

Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de PopolojPola Esperantisto (p. 148-149)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  La destino
En la valo  ►
Ensorĉita Rondo
elpoligis Antoni GRABOWSKI


Wezmę świecę i latarnię
I głownię z komina.

Li:
Kun kandelo kaj lanterno
Kaj brulŝtipo pina
Serĉos mi, ĉu estas ie
Honestec' knabina.

Ŝi:
Serĉos mi kun luno, steloj,
Kaj la sun' lumanta,
Eble trovos mi junulon
Kun koret' amanta.

Li:
Mi, serĉinte la knabinon,
Scias en ĉi-horo:
Por eltrovi plej honestan —
Sonu per la oro!

Ŝi:

Lumiginte, rigardinte,
Nun mi diros vere,
Ke junulo ĉiu amas,
Sed — sin mem sincere.

Li:

Mi jam trovis plej honestan,
Karan, la serĉitan,
Belan, dolĉan, en butiko —
Pupon la pentritan.

Ŝi:

Mi jam trovis unu solan,
Estas tiu kara:
Brava, juna militulo
Sur portret' centjara.

Li:

Ekrigardu pup' pentrita
Ame per okulo,
Eble el portret' ĉevalen
Saltos militulo.

Ŝi:

Militul' pentrita saltu
Sur ĉevalon flame!
Eble en pentrita pupo
Kor' ekfrapos ame!