El Parnaso de Popoloj/Excelsior

Excelsior ()
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de PopolojPola Esperantisto (p. 21-23)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
6.
EKCELSIOR[1]
(El Henry Longfellow.)


The shades of night were falling fast,
As through an Alpine village passed-
◡—◡ | ◡—◡ | ◡—◡ | ◡—◡


La nokto rapide la ombrojn delasis,
Dum alpan vilaĝon junulo trapasis;
Li portis sur vojo la neĝa, glacia,
Standardon, kun stranga devizo ĉi-tia:

Excelsior!


La frunto — malgaja, kaj lia okulo —
Jen glavo en suno, flamanta per brulo;
Kaj sonis kiele trumpeto arĝenta,
La vort’ nekonata tra nokto silenta:
Excelsior!

Li vidis: en hejmoj feliĉaj, jen ĉarme
Bruladis la fajro, lumante kaj varme;
En supr’ glaciaroj fantome sin tiris;
El lipoj junulaj ekĝemo eliris:
Excelsior!

„Ne provu la pason!“ avertis hom’ griza,
„En supro minacas ventego surpriza;
Profunda torento fortrenas per ondo!“
Sed laŭte eksonis la klara respondo:
Excelsior!

„Ekhaltu!“ lin vokis knabino, „de l’ laco,
Sur tiu ĉi brusto ripozu en paco!“.
La larmoj ekbrilis en blua okulo,
Kaj tamen kun ĝemo rediris junulo:
Excelsior!

„Vin gardu je l’ pina branĉet’ sekigita!
Kaj antaŭ terura lavango subita!“

Lin laste por nokto salutis kampulo;
Kaj voĉo respondis el monta nebulo:
Excelsior!

Kun sia ĉielen levita rigardo
La piaj monaĥoj de Sankta Bernardo
En frua mateno la preĝojn murmuris,
Kaj krio skuanta aeron trakuris:
Excelsior!

Migranto, duone en neĝo fosita,
De l’ hundo fidela li estis trovita;
Li tenis ankoraŭ en mano glacia
Standardon kun stranga devizo ĉi-tia:
Excelsior!

Kaj en duonlumo, la griza, malvarma,
Li kuŝis senviva, sed bela kaj ĉarma,
Kaj de malproksime, el klara ĉielo,
Defalis la voĉo, simile al stelo:
Excelsior!



  1. Pli alten.