El Parnaso de Popoloj/Fabletoj por infanoj

Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de PopolojPola Esperantisto (p. 151)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  En la valo
La viburno  ►

 Staś na sukni zrobił plamę,
 Płucze i przeprasza mamę.

Staĉjo veston makuletis,
Ploris kaj pardonon petis.
Panjo la okazon trovas,
Por diri: "La veston purigi ni povas;
Sed la tuta vivo via
Restu sen makulo ia,
Ĉar vi kredu ĝin, karulo,
Ne puriĝos la makulo."

————————


 Nie rusz, Andziu, tego kwiatka,
 Róża kole, rzekła matka.

"Rozon vi ne tuŝu, Anjo,
Dornoj pikas!" diris panjo;
Sed Anneto ne obeis,
Pikis sin kaj poste veis.