El Parnaso de Popoloj/Kora enuo

Kora enuo ()
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de PopolojPola Esperantisto (p. 72)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

38.

KORA ENUO.

Caro mio ben,
Credi mi almen'

Ho, karulin',
Vi kredu ĝin:
Sen vi, trezor',
Enuas kor'.

Por mi, fidela,
En ĉiu hor',
Ĉesu kruela
Via rigor'.

Ho, amatin',
Vi kredu ĝin:
Sen vi, trezor',
Sopiras kor'!