El Parnaso de Popoloj/Mia koro

Mia koro ()
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de PopolojPola Esperantisto (p. 206-207)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Rodika  ►

 Ah! se moun cor avié d'alo,
 Sus toun cóu, sus toun espalo.

Se estus mia kor' flugila,
Al via kolo, blanke-brila,
Ĝi flugus kiel flam',

Kaj en orelon, karulino,
Al vi rakontus ĝi sen fino
Miraĵojn pri la am'.

Se estus mia kor' flugila,
Al via buŝ', koral'-simila,
Ĝi flugus, kanari';

Per kisoj vin karesus kante,
Sur via buŝo, silentante,
Ekdormus fine ĝi.

Kor' senflugila estas mia!
Ĝin premas vintro la glacia;
Do vi varmigu gin!

En manojn prenu ĝin favore,
Rigardu: ŝafideto plore,
Karese kaŝas sin!