El Parnaso de Popoloj/Sur unu kordo

Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de PopolojPola Esperantisto (p. 10-12)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
SUR UNU KORDO.

(Defendo de l’ rimo.)

◡—◡ | —◡ | —◡ | —(◡)


Sur lir’ dukorda, diris oni, [1]
Ne ebla rima son’, kaj jen
Pro tio devas takt-bastoni
Antikvajn ritmojn Lafonten’.

Do mi demandas ridetante,
Ĉu ne aperos ankaŭ sen
Ornama rim’ estrin’ de Dante, [2]
Vestite en ĥiton’ aŭ ĥlen’. [3]

Dukorda liro? — Tial zumi
Kaj tinti adasiste[4] mem
Mi devas? Kordojn havas du mi,
Sed fingrojn kvin por kord-ekprem’!

Dukorda lir’ ne igas fini
La kanton, se nur en lernej’
De l’ granda majstro Paganini
Ni studis diligente plej.

Ŝiriĝis kord’!… Apollo punu
Liriston, se ne scias li
Ludadi plu, sur lasta unu[5]
En tri-kvin-sep-a pozici’!

Senrima kanto estas por mi
Flor’ sekigita, sen odor’,
Aŭtun-arbar’ iĝanta dormi —
La muzikistoj flugis for.

Jen fluis riveret’ antaŭ’ mi,
Sed marĉon formas nun, kaj jam
Ne scias murmureti, ŝaŭmi;
Ĝin kovris ia ŝima skvam’.

Kun rimoj dolĉa kant’, sen ili
Parol’ senmelodia, ĉar

Kiel’ ĝi povas fajfi, trili
Kun najtingal’ en arbetar’?

De l’ rim’ potencon konas ĉiu,
Ĝi muĝu, fulmu, tondru tuj!
Ekfrapu kor’, okul’ radiu:
„Antaŭen filoj de l’ patruj’!“[6]

Sur stel-standardo Majstro-bardo,
Skribante himnon, rimis ĝin;
Esper’ sonoru al homar’ do
Per rim’ en teropartoj kvin!

  1. En la antaŭparolo al "Elektitaj fabloj el la Fontaine esperantigitaj de G. Vaillant (senrime).
  2. Fama soneto "Al mia estrino"
  3. Antikvaj grekaj vestaĵoj.
  4. Adasisto, rimfaristo, trouzanta la dusufiksajn rimojn -adas, -adas, -iĝis, -iĝis, -ega, -ega k.t.p.
  5. En tiu ĉi poemo rimiĝas nur vortoj, apartenantaj al diversaj gramatikaj kategorioj, kion oni opiniis tute ne ebla.
  6. „Allons enfants de la patrie“ komenco de la fame
    konata franca revolucia kanto kaj nacia himno, la „Marseillaise“.