El Parnaso de Popoloj/Svatita junulino

Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de PopolojPola Esperantisto (p. 141)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Czyż ja nie w polu, jak kalina,
Czyż ja nie sama ta jedyna?

En kampo, kiel viburneto,
Ĉu mi ne estas knabineto?
Kial en printempo mia
Devas velki flor' lilia?
Ho, sorto mia!

Ĉu mi ne estas patr-idino,
Ĉu mi ne estas solfilino?
Mian ĝojon prenis oni,
Volas min el hejmo doni!
Ho sorto mia!

Se mi eliras el kabano,
Mi vagas kiel orf-infano.
Amikino min ekvidas,
Kvazaŭ time for rapidas.
Ho, sorto mia!