El letero al kdo D. (1944)

El verkoj de E. LantiSennacieca Asocio Tutmonda (p. 94-95)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
EL LETERO AL K-DO D.
Meksiko, 23-7-1944
Kara Amiko,

… Tre interesis min viaj diroj pri britusona influo en Argentinio. Pri Meksikio mi povas diri la samon. Cetere mi ne scias precize kial, sed ĉi tie pli kaj pli svarmas la usonanoj. Kaj preskaŭ ĉiutage mi havas la okazon aŭdi almenaŭ unu meksikon, kiu diras al mi: "Thank you, sir", tial ke li kredas, ke mi mem estas usonano. Kaj en grandaj magazenoj kaj luksaj restoracioj oni preskaŭ ĉiam estas alparolata anglalingve.

Tiu konstato kelkrilate apogas la marksan teorion: kiu ĉi tie posedas dolarojn, povas fari ŝatindan mondonacon al servistoj kaj similuloj…

Oni ne povas nei la fakton, ke la anglosaksaj popoloj estas pli organizkapablaj ol la latinaj. Tial mi volonte konsentus, ke ili organizu la ekonomian vivon en la tuta mondo. Sed rilate arton mi abomenus ilian hegemonion. Kaj la Historio instruas, ke Arto povas venki per tute pacaj rimedoj. Ekz-e, la Romanoj konkeris Grekion milite; sed poste Grekio konkeris Romanion arte…

Eĉ pli interesis min viaj sciigoj pri d-ro J.A.Q.G. Se fakte li konsentis rilati tute neŭtrale kun la aliaj membroj nekatolikaj de la Ligo, kaj se ĉi tiuj lastaj riproĉis lian katolikecon, tio signifas, ke li estas pli larĝmensa kaj pli tolerema ol ili. Kaj tio pensigas min pri Mikaelo Serve (Servet), kiu estis vive brulmortigita laŭ la instigoj de Kalvin; kio pruvas, ke la protestantoj ne estis malpli fanatikaj ol la katolikoj. Kaj mi ne dubas, ke se mi mem ĉeestus en Stalinio, jam de longe mi ne plu vivus – kio, cetere, ne tre gravus. Ĝenerale la homoj bezonas kredon kaj ĉiu firma kredulo nepre estas fanatika. Tian konstaton jam delonge mi faris kaj ĝi inspiris mian paroladon en Antverpeno dum la jaro 1934, kaj kiu estas eldonita kun la titolo Absolutismo.

Mi respektas ĉiun sincerulon; ne gravas al mi, ĉu li estas katoliko, budaisto, islamano aŭ bolŝevisto. Sed, kompreneble, kondiĉe, ke tiuj sinceruloj ne celu trudi al mi perforte sian kredon…

Kiam mi estis en Santiago, mi povis sperti, ke la katoliko Renato Garcia estas malpli fanatika ol la Stalinano Kastijo. Kaj antaŭnelonge mi ricevis de tiu ĉilia katoliko leteron, en kiu li konfesas sian nunan simpation al la sennaciismo. Oni neniam povos unuigi la mondon per unu sola kredo, religio aŭ filozofia sistemo; tion oni povas fari nur per toleremo al ĉiaj kredoj.

Sed mi emas… kredi! (pensi), ke la toleremaj eklezianoj ne havas absolutan kredon; dubo iafoje atakas ilin; sed tial ke ili sentas la neceson de kredo, ili kvazaŭ alkroĉiĝas al sia propra. Kredeble s-ro J.A.Q.G. apartenas al tiu kategorio de homoj.

Mi mem estis kredulo ĝis 1914-15. Antaŭe mi estis katolika kredulo ĝis mia 17-18-a jaro; kaj mi poste forlasis la katolikan kredon por alpreni la anarkian. Kaj de kiam mi fariĝis skeptika pri anarkismo, de tiam mi ofte povis sperti, ke la skeptiko ne estas agrabla animstato. Sed mi ĉiam restis saturita je idealismo. Kaj mi pensas: se ne eblas atingi absolutan belon, absolutan bonon, absolutan juston, estas tamen dezirinde, ke oni celadu per ĉiuj fortoj al tiuj ecoj. Ne eblas konstrui, ekz-e, radon absolute rondan; sed ĉiu radfaristo devas penadi al tiu absoluta rondeco.

Ĝis nun tia idealismo estis por mi sufiĉa viv-, laborinstigo. Celi al universala paco, al starigo de justa sociordo en la mondo ŝajnas al mi idealo nepre inda je ĉiuj, ĉiaj penadoj. Kaj ŝajnas al mi klare, ke la homoj devas esti kapablaj interkompreniĝi por povi efektive interfratiĝi. Tial mi sincere ĝojas, kiam esp-o progresas; eĉ se tio okazas en reakciaj medioj…