Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine/La grenadistoj

Reĝo estas la paŝtisto Indekso : Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine
de Heinrich Heine
Tradukita de Friedrich Pillath
La grenadistoj
Belsazer

Du grenadistoj en Rusland'
Kaptite, Francujon revenis.
Kaj dum haltado en Germanland'
Malĝojo ilin ekprenis.

Car ili aŭdis kun „ho ve!“:
„Francujo estas perdita,
Batita, venkita la grandarme',
Kaj la imperiestro kaptita!“

Ŝiriĝis kuna dolora kri'
Ilia el koroprofundo.
La unu ĝemis: „Ve al mi,
Ho, kiom doloras la vundo!“

La dua: „Tio estas la fin',
La morton mi serĉus prefere,
Sed hejme miaj infano, edzin'
Sen mi pereus mizere.“

„Ne pri edzino kaj infan'
Mi pensas, de l' sorto batitaj, ―
Almoze ili petu je pan'! ―
La imperiestro kaptita!

Jen, frato, mia finesper',
Se mi nun baldaŭ mortos,
Por entombigi en franca ter',
Ke hejmen vi min portos.

Per kruc' milita kun ruĝa ruband'
La brusto estu kovrata,
Pafilo estu en la man'
Kaj glavo ĉirkaŭligata.

Kaj mi atendos, garda soldat'
En tombo, preta batali,
Ĝis min ekvekos kanona pafad'
Kaj brua galop' de ĉevaloj:

La imperiestro super la tomb'!
Mil glavoj brilas sonore, ―
Kaj mi armite leviĝos el tomb',
Por lin defendi fervore!“