Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine/Reĝo estas la paŝtisto

Krepuskiĝas la vespero Indekso : Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine
de Heinrich Heine
Tradukita de Friedrich Pillath
Reĝo estas la paŝtisto
La grenadistoj

Reĝo estas la paŝtisto,
Verda monto lia tron',
Super lia kap' la suno
Estas peza, ora kron'.

Ĉepiede kuŝas ŝafoj ―
Flatemuloj ― sur la ter';
La bovidoj ― kavaliroj ―
Ĉirkaŭvagas kun fier'.

Jen aktoroj ― virokaproj;
Kaj la birdoj, bovinar'
Kun la flutoj, sonoriloj
Estas reĝa ludistar'.

Ĉio sonas, kantas ĉarme,
Kaj pli milde muĝas eĉ
Akvofal' kaj pinaj arboj, ―
Jen ekdormas juna reĝ'.

Intertempe devas regi
La ministro ― hund-fripon', ―
Kies grumbla bojegado
Rondaŭdiĝas kun reson'.

Dorme diras juna reĝo:
„La regado tedas min;
Ho, mi volus, ke mi hejme
Estu jam ĉe la reĝin'!

En la brakoj de l' reĝino
Kiel reĝ' ripozos mi;
En okuloj ŝiaj ĉarmaj
Estas mia imperi'!“