Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine/Milde pasas tra la kor'

Printempe en dolĉega Maj' Indekso : Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine
de Heinrich Heine
Tradukita de Friedrich Pillath
Milde pasas tra la kor'
Mi ĉiam vin amis

Milde pasas tra la kor'
Dolĉa harmonio;
En printempon sonu for
Eta melodio.

Al floranta idili'
Flugu vi sonore;
Se renkontos rozon vi,
Ĝin salutu kore!