Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine/Printempe en dolĉega Maj'

Mi sonĝis Indekso : Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine
de Heinrich Heine
Tradukita de Friedrich Pillath
Printempe en dolĉega Maj'
Milde pasas tra la kor'

Printempe en dolĉega Maj',
Dum la burĝonoj krevis,
El mia koro ĝerme
Amsento sin eklevis.

Printempe en dolĉega Maj',
Dum birda kanto sonis,
De l' kora mi sopiro
Konfeson al ŝi donis.