Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine Heinrich Heine Friedrich Pillath
Donna Klara | Indekso : Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine de Heinrich Heine Tradukita de Friedrich Pillath Per masko |
Min malofte vi komprenis |
Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine Heinrich Heine Friedrich Pillath
Per masko min envolvu lerta mano:
Mi estu ĉifonul'!, por ke friponoj,
En siaj karakteraj maskoj fanfaronaj,
Ne opiniu min samideano.
Malnoblajn vortojn uzas mi pamflete,
Imitas la plebejan vivmanieron
Kaj malkonfesas ĉiujn spritfajrerojn,
Per kiuj dandoj ludas nun kokete.
Jen kia en la maskitaro mi dancadas,
En rond' de kavaliroj, reĝoj stultaj,
Ĉe brak' de arleken', konata de malmultaj.
Per sia ligna glavo ili min ekbatas ...
Jen la spritaĵ'! Ĉar, se mi senmaskiĝus,
La tuta friponaro ekmutiĝus.