Eneido ()
Tradukita de Henri Vallienne
(p. 197-221)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
KANTO DEKA

Dume de ĉiopotenca Olimpo sin domo malfermas.
Patro de dioj kaj Reĝo de homoj en astra sidejo
konsilantaron kunvokas: de tiu altaĵo li vidas
mondon kuŝantan, Dardanan tendaron kaj gentojn Latinajn.
5Ili sidiĝas en ĉambro duporda: kaj Patro parolas:
«Ĉielloĝantoj potencaj, nu, kial do viaj konsentoj
tiel ŝanĝiĝis? kaj kial malame vi interbatalas?
Mi malpermesis ke lando Itala militu Trojanojn:
vi malobeis ordonon; sed kial? kaj kia timido
10ilin instigis ekkapti armilojn kaj glavon agiti?
Tempo alvenos Fatala, - ĝin ne rapidigu, - en kiu
sur fortikaĵojn Romanajn kruele Kartago verŝados,
tra malfermitaj Alpegoj, teruron kaj malfeliĉegon.
Tiam vi povos satigi malamojn, kaj provi militon.
15Nun vin haltigu, kaj inter vi ĵuron starigu volontan».
Tiel mallonge parolis Jupitro: sed ora Venuso
malpli mallonge respondas:
«Patro, de dioj kaj homoj eterna reganto, ĉu estas
povo alia sur kiun mi povas apogi preĝadon?

20Vi de Rutuloj ekvidas insultojn: fiere ĉevalojn
Turno kondukas en batalantarojn; ĉar Marsa helpado
lin favoregas. Jam muroj ne povas protekti Trojanojn:
eĉ malantaŭ pordegoj kaj inter remparoj, batalo
ilin premegas, kaj kavaj fosaĵoj je sango pleniĝas.
25Sed forestanta ne scias Eneo. Ĉi tiun sieĝon
ĉu vi neniam ĉesigos? De nove naskita Trojurbo
la malamiko minacas muregojn: alian armeon
de Etolanoj Tidido direktas, el urbo Arpisa,
kontraŭ Trojanojn. Mi kredas ke ree mortema armilo
30vian filinon kruele minacas de nova vundego.
Ĉu sen permeso, ĉu malgraŭ Jupitra volado, Trojanoj
landon Italan aliris? nu, kulpon punegu; kaj ili
helpon ĝuadu nenian: sed ili se de Superuloj
kaj Inferuloj obeis avertojn, ĉu viaj komandoj
35neaj kaj vanaj fariĝos? ĉu novaj okazos Fataloj?
ĉu mi rakontos ŝiparon brulitan sur bordo Eriksa,
reĝon ventegan igantan kolerojn de ventoj senĉenaj
en Eolujo, Irison el nuboj kurjere senditan?
Nun mem Infero moviĝas; - ĝis nun ĝi ne estis uzita. -
40eksupreniras Alekto subite al lokoj superaj,
kaj ŝi en mezon de urboj Italaj malpacon enigas.
Pri imperio mi diros nenion; ĉar ĝin mi esperis,
kiam nur estis feliĉe: ve! venku de vi protektatoj!
Se al Trojanoj neniun permesas patrujon edzino
45via kruela, per Trojaj ruinoj fumantaj, ho Patro,
mi vin petegas, senkulpan Askanon min lasu eligi
el pereigaj armiloj, kaj nepon min lasu konservi.
Tra nekonitaj ondaroj Eneo do estu ĵetita;
vojon, de sorto donitan, li sekvu; mi tion akceptas.
50Sed lin mi povu protekti, kaj el li forigi militon.
Mi Amatonton, Citeron posedas, kaj Pafon altegan,
kaj Idalujan palacon: li tie, lasinte armilojn,
vivon pasigu sengloran. Ordonu potenca volado
ke Aŭzonujon Kartago premegos; per ia barilo
55ni ne malhelpos Tiranojn. Pro kia profito, Trojanoj
armojn danĝerajn evitis, Argujan forkuris bruladon,
tiom da maraj, da landaj minacoj, senhalte trairis,

por en Latujo de nova Pergamo ekprovi konstruon?
Estus pli bone por ili restado ĉe cindroj patrujaj,
60kampoj en kiuj eksestis Trojurbo. Simoon kaj Ksanton
al mizeruloj redonu, ho Patro, mi petas: kaj ili
povu reigi hazardojn!
Sed tiam reĝina Junono,
multe kolera: «Nu! kial do vi min devigas silenton
rompi, kaj longan doloron kaŝitan konigi per vortoj?
65Kiu do, homo aŭ dio, devigis Eneon militon
provi, kaj sin malamike prezenti al reĝo Latino.
Landon Italan lin trafi ordonis Fatalaj avertoj,
aŭ frenezaĵoj Kasandraj prefere: sed ĉu mi konsilis
ke li forlasu tendaron, esperon konfidu al ventoj,
70ekkomisiu al knabo militon kaj zorgon de muroj,
ligon ekpetu Tirenan, kaj gentojn agitu kvietajn?
Estas ĉu dio, ĉu mia potenco, nun kiu lin premas?
Kaj ĉu pro tio Irison el nuboj alsendis Junono?
Vi nun indignas, vidante Italojn ĉirkaŭi per flamoj
75novan Trojurbon: sed Turno defendas la landon de patroj,
de Venilio diina patrino, de avo Pilumno.
Estas Trojanoj pli krimaj; ĉar ili atakas Latinojn,
premas kamparon malpropran, rabitan ŝteladas akiron,
kaj fianĉinon tiregas el brustoj fianĉa kaj patra.
80Pacon li petas kun branĉoj, sed ligas armilojn sur ŝipojn.
Tiri Eneon vi povis el manoj de Grekoj, anstataŭ
viro nebulon prezenti flugantan, kaj vanan vaporon;
same vi povis en tiom da Nimfoj ŝanĝadi velŝipojn;
ĉu al ni estus do malpermesite helpadi Rutulojn?
85Sed forestanta nescias Eneo: li ĉiam nesciu.
Vi Idalujon kuj Pafon posedas kaj altan Citeron;
kial milite vi urbon kaj korojn instigas kolerajn!
Vere, ĉu estas mi kiu Frigujan restaĵon malfortan
rompas, aŭ tiu kiu mizerajn liveris Trojanojn
90al Aĥajidoj? Sed kiu do kontraŭ Eŭropaj armiloj
metis Aziajn, kaj pacon disrompis per rabo insida?
Ĉu mi adultan Trojanon konsilis por Sparton insulti?
Ĉu, lin vundinte per sagoj Kupidaj, mi naskis militon?
Tiam pro viaj vi povis ektremi: tro estas malfrue

95nun por maljustan aŭdigi plendadon, kaj peton malpravan».
Tiel parolis Junono; kaj ĉiuj, pro sentoj diversaj,
Ĉielloĝantoj murmuris. En densaj arbaroj, unuaj
blovoj malliberigitaj similajn aŭdigas murmurojn,
kiuj pri gravaj ventegoj estontaj informas maristojn.
100Tiam la sola reganto de mondo, la Patro potenca,
ekparoladis: silentis subite diaro atenta;
tera sidejo tremetis, malbruis vastega etero,
haltis Zefiroj, kaj maro kvietan haltigis ondaron:
«Tiujn parolojn en viajn animojn akceptu kaj fiksu.
105Ĉar ni ne povas per ĵuro Trojanojn kaj anojn Aŭzonajn
ligi, kaj ĉar vi ne volas ke inter vi haltu malpaco,
ĉiu do sian esperon nun sekvu kaj sian Fatalon.
Sendiference mi agos kun Trojoj kaj anoj Rutulaj,
kaj ne distingos, ĉu juste Italoj sieĝas tendaron,
110aŭ ĉu maljuste trompemaj avertoj instigis Trojanojn:
same mi agos Rutulojn. Kaj ĉiu de sia laboro
sekvon toleros Fatalan: al ĉiuj samiĝos Jupitro.
Vojon sekvados Fataloj». Ĉi tion li ĵuris sur Stikson,
fratan riveron, sur nigran torenton, sur peĉajn turniĝojn:
115poste li kapon klinetis; kaj tuta tremegis Olimpo.
Tiam, kunvenon fininte, ortronon forlasas Jupitro;
kaj lin la Ĉielloĝantoj ĝis perdo respekte kondukas.
Dume Rutuloj de ĉiuj pordegoj sieĝas eniron,
virojn buĉadas kruele kaj murojn ĉirkaŭas per flamoj;
120ĉar enfermita en muroj troviĝas Enea legio.
Estas forkura espero nenia. Sur turoj altegaj
staras la malfeliĉuloj maldensaj, kaj vane remparojn
kronas: Imbrasid’ Azio, Hicetaonido Timeto,
du Asaracoj, Kastoro kaj Timbro maljuna unuan
125lokon okupas, dum ilin kuniras Temeno kaj Klaro,
fratoj Sarpedoj ambaŭ venintaj de monta Licujo.
Ĉiujn streĉante muskolojn, por pezan alporti ŝtonegon,
grandan pecegon da monto, jen Akmo, de urbo Lirnesa,
forta, ne malpli ol patro Klitio , ol frato Mnesteo.
130Tiuj sin penas defendi per sagoj, ĉi tiuj per ŝtonoj;
ili preparas flamĵetojn, kaj sagojn almetas al kordoj.
Meze de aro, objekto plej kara de zorgoj Venusaj,

staras Dardana infano: li kapon malkovras belegan.
Tiel lumegas juvelo, zonata de rondo orata,
135kiu ornamas ĉu kolon ĉu kapon; aŭ elefantosto,
kiun , lokitan en busko aŭ terebintujo Orika,
arto briligas. Hararo rivere fluadas sur kolo
laktokolora, kaj ringo el oro ĝin ligas maldika.
Tiuj nacioj grandkoraj vin same ekvidis, Ismaro ,
140sagojn ĵetantan, kaj ilin armantan per nigra veneno,
ido de gento Liduja, en kiu kamparon riĉegan
viroj kulturas, kaj kiun fruktigas orhava Paktolo.
Same ĉeestas Mnesteo: el muroj remparaj li iam
Turnon repuŝis; lin tiu ĉi gloro ĝis nuboj altigas:
145fine Kapiso; de nomo mem urbon li nomis Kapuan.
Tamen dum ili, por tiun kruelan subteni militon,
penojn kunigis, en nokto Eneo tranĉadis ondaron.
Kiam, lasinte Evandron, tendaron li trafis Etruskan,
reĝon li petas, kaj lin memorigas pri nomo kaj gento:
150kion li volas li poste konigas, kaj kion li povas
fari, kaj gentojn armitajn por helpi Mezencon, kaj fine
Turnajn kolerojn: dum malkonstantecon de homaj aferoj
li rimarkigas, li preĝe parolas. Sen ia prokrasto,
Tarko kunigas armeojn, kaj ligon akceptas. Fataloj
155efektiviĝis, ĉar ĉefas fremdulo Lidanojn: do ili
ŝipojn eniras, laŭ diaj ordonoj. Aliras unua
ŝipo Enea, sur sprono Frigujajn portante leonojn;
ilin superas Idmonto, karega al Trojaj migrantoj.
Sidas ĉi tie la granda Eneo: profunde li pensas
160pri sortovicoj militaj: ĉe flanko maldekstra Palaso
staras, kaj li lin demandas pri astroj, pri vojoj sekvotaj
nokte, pri teraj kaj maraj danĝeroj de li triumfitaj.
Nun Helikonon malfermu, diinoj, kaj kanton komencu.
Diru do kiaj herooj eliris el bordoj Etruskaj,
165armis ŝiparon kaj maron sulkadis por sekvi Eneon.
Fendas ondaron unua Masiko sur Tigro bronzita:
li mil junulojn komandas lasintajn Kluzian remparon,
kaj fortikaĵon de Koso: sagujo malpeza sur ŝultroj,
sagoj rapidaj, mortiga pafarko, jen estas armiloj.
170Flanke, Abaso kruela: je riĉaj armiloj brilegas

lia korpuso, kaj ora Apolo ornamas ŝipvoston:
ses cent junulojn milite lertegajn al li komisiis
Populonia patrurbo, kaj tri cent aliajn alsendis
Ilva insulo, famega pro ŝtalaj minejoj senfinaj.
175Trie alvenas Asilo, diveno de dioj kaj homoj ,
kiu tradukas intestojn de brutoj kaj astrojn ĉielajn,
lingvon de birdoj, kaj profetadantajn fajrerojn de fulmo:
de mil soldatoj, kun lancoj teruraj, li ĉefas amason.
Ilin donacis Pisurbo, naskita sur bordo Alfea,
180urbo de lando Etruska. Lin sekvas belega Asturo;
lin fierigas ĉevalo kaj multekoloraj armiloj:
tri cent armitoj, kontentaj, - ĉar ili kuniras Eneon, -
Ceran forlasis muregon, riveron kaj kampon Miniajn,
Pirgon malnovan, kaj domojn de la malsaniga Gravisko.
185Kaj vin, Ciniro, vin, reĝon kuraĝan de bravaj Liguroj
mi ne forgesos, kaj aron malmultan de ĉefo Kupavo,
kiu sur kasko surmetas fasketon el plumoj de cigno,
viva emblemo de patro; ĉar amo lin malfeliĉigis.
Ĉar Faetonon amatan dum Cikno senfine ploradis,
190apud branĉaro ĝemanta, sub ombro de poplaj fratinoj,
dum li kantadis, kaj amon malĝojan konsolis per kantoj,
dolĉa plumaro subite maljunan ekkovris amanton:
tiam li teron forlasis, kaj astrojn kantante trafadis.
Filo nun, kiun kuniras sur ŝipo kunuloj samaĝaj,
195grandan Centaŭron movigas per pezaj remiloj: sur ondoj
tiu ĉi staras fiere, simila al granda ŝtonego,
kaj ĝi, per ŝelo profunda, longegan desegnas sulkaĵon.
Same el bordoj patrujaj aliras korpuso de Okno.
Naskis lin Manto, divena pastrino, kaj Tuska Rivero:
200viajn muregojn, Mantuo, li nomis de nomo patrina.
Granda per avoj, loĝita de gentoj diversaj, Mantuo
havas tri rasojn, kaj ĉiun dividas kvar gentoj malsamaj:
kapo de tiuj popoloj, ĝin sango fortigas Etruska,
kontraŭ Mezencon ĝi armis tricenton da viroj kuraĝaj.
205Ŝipon direktis sur ondoj Mincio, ŝipnaze pentrita,
filo de lago Benako, kronita de kanoj flavverdaj.
Peze aliras Aŭlesto: remistoj batadas akvaron
per cent remiloj; kaj ondoj frapitaj je ŝaŭmo kovriĝas:

lin veturigas grandega Tritono; kaj maron lazuran
210konko timigas : ĝis zono barbhavan vizaĝon kaj frunton
viran ĝi montras, sed korpo finiĝas en ventron balenan:
ŝaŭmas kaj bruas kolera ondaro sub brusto sovaĝa.
Tiuj elektaj armitoj sur tridek remŝipoj aliris,
Trojon helponte, kaj sulkis salondon per kupraj ŝipnazoj.
215Suno jam lasis ĉielon, kaj Febo diina, sur nokta
ĉaro, jam mezan trairis arkaĵon de alta Olimpo,
kiam Eneo, - ĉar li pro zorgadoj neniam ripozas, -
de direktilo ekprenas tenilon, kaj velojn aranĝas.
Tiam en mezo de maro aperas ĵus ĥoro de liaj
220ekskunulinoj, de Nimfoj mem, kiujn Patrino Cibelo
faris diinoj de maro, eksŝipoj ŝanĝitaj en Nimfojn.
Ili alnaĝas sammove kaj ondon sulkadas samvice,
nombre egalaj al kupraj ŝipnazoj ĉe bordo starintaj.
Ili rekonas Eneon kaj reĝon salutas per kantoj.
225Cimodoceo, plej lerta el ĉiuj por arte paroli,
sekvas sulkaĵon, per dekstra ŝipvoston ekprenas kaj, dorson
suprenigante, ŝi, per la maldekstra, forigas ondetojn.
Tiam ŝi lin nesciantan sciigas: «Diido Eneo,
ĉu vi atentas? Atentu; kaj velajn ellasu ŝnuregojn.
230Pinoj ni estas, sur Ida montaro sanktega naskitaj,
Nimfoj de maro hodiaŭ, kaj via ŝiparo. Sed kiam
nin ekminacis per fero kaj flamoj perfida Rutulo,
niajn ligilojn bedaŭre ni rompis j kaj ni vin tra ondoj
serĉas. Kompatis Patrino, kaj, niajn ŝanĝinte formaĵojn,
235el ni ŝi faris diinojn, en maro senfine vivontajn.
Nun enfermita troviĝas Askano en muroj tendaraj,
meze de sagoj kaj glavoj mortigaj de aro Latina.
Jam rajdantaro Arkida kaj fortaj Etruskoj okupas
lokojn montritajn: sed Turno klopodas kaj sendas korpuson,
240por ke ne ili kuniĝu, kaj povu protekti tendaron.
Do, ne prokrastu; kaj kiam Aŭroro sin levos, al armoj
voku unue kunulojn, kaj ŝildon ekprenu, donitan
al vi de Fajrpotenculo, zonitan de ora ringego.
Kaj, se vi pensas ke ni ne mensogas, kredeble morgaŭa
245suno de multaj Rutuloj grandegan ekvidos buĉadon».
Tiel ŝi diras, kaj malsupreniras, puŝinte per mano

lerta ŝipvoston: sur ondoj subite ĝi glitas rapide,
kiel sagego rapida, kaj sago fluganta tra ventoj.
Iras samtempe aliaj. Pro tiu strangega fariĝo,
250miras la filo Anĥiza; sed koron fortigas miraklo.
Tiam li supran rigardas arkaĵon, kaj preĝas mallonge:
(«Ida Patrino de dioj, diino de monto Dindima,
kiu jungitajn amegas leonojn kaj urbojn turhavajn,
vi al milito min ĉefas: promeson plenumu donitan,
255helpu Friganojn, kaj ilin konduku per mano favora».
Tiujn nur vortojn li diras: sed dume jam suno sin levis,
lumon verŝante sur teron kaj nokton pelante tra ombroj.
Tiam ordonas Eneo: «Signalojn atentu, kunuloj:
vin por batalo preparu; kaj zorge kolektu armilojn».
260 Jam li, sur alta ferdeko starante, de siaj Trojanoj
vidas tendaron, kaj ŝildon brilantan per mano maldekstra
tuj plialtigas: el muroj al astroj puŝegas kriadon
idoj Dardanaj; ĉar nova espero fortigas animojn.
Manoj pluvigas saghajlon. Ja, tiel sub nuboj nigregaj,
265gruoj Strimonaj signalon konigas, tra vento traflugas,
multe bruante, kaj Noton forkuras kun ĝojaj kriadoj.
Tion aŭdinte, la reĝo Rutula kaj ĉefoj Aŭzonaj
miras, ĝis kiam ŝipnazojn al bordo alproksimiĝantajn
ili ekvidas, dum mara alfluo aliras kun ŝipoj.
270Kasko Enea brilegas sur kapo; el fasko fiera
flamoj eliras; kaj vomas fajrerojn orrando de ŝildo.
Tiel, en nokto kvieta, funebre ruĝiĝas kaj sangan
ĵetas rebrilon kometoj; kaj tiel Sirio bruliga
soifon kaj poste malsanojn alportas al malfeliĉuloj,
275kaj malgajigas ĉielon sennuban per lumo malĝoja.
Tamen ne perdas esperon malhelpi aliron al bordo
Turno kuraĝa, kaj elŝipiĝantojn el tero forpeli.
Plie li penas jen korojn relevi, jen ilin riproĉi:
«Vi malamikon deziris; vi havas ĝin; sekve ĝin rompu:
280Marso ĝin al vi liveras. Al sia edzino kaj hejmo
ĉiu pripensu, kunuloj; kaj patrajn memoru agadojn
plej memorindajn. Sammove al maro ni ĉiuj alkuru,
kiam timantaj Trojanoj unuan ekprovos aliron.
Ĉar kuraĝulojn Fortuno protektas».

285Tiel dirinte, li virojn elektas al maro marŝontajn,
kaj militistojn por murojn observi kaj zorgi sieĝon.
Dume Eneo, por virojn eligi el altaj ŝipvostoj,
pontojn metigas. Sed multaj observas elfluon de maro,
kiam ĝi estas kvieta, kaj tuje sur bordon saltegas:
290uzas remilojn aliaj. Sed Tarko rimarkas bordlokon,
kie ne ŝvelas ondegoj, ne bruas salakvo rompita,
kie marondo profunda ŝoviĝas sen malfacileco.
Li tuj sipnazojn alturnas, kaj petas insiste maristojn:
«Bravaj kunuloj, fortege sur ondon apogu remilojn;
295ŝipojn sublevu kaj puŝu; per sprono ekfendu landlimon
de malamikoj; kaj ĉiu remŝipo mem faru sulkaĵon.
Ŝipon en tiu ĉi loko mi rompi konsentas, se mi nur
povas aliri marbordon». Kaj tiel apenaŭ parolis
Tarko, fortege maristoj sin klinas sur pezajn remilojn,
300kaj rapidigas ŝiparon ŝaŭmantan ĝis kampoj Latinaj:
fine ŝiprompintoj ektuŝas marsablon; kaj ĉiu remŝipo
sendifektite kuŝiĝas, escepte la via, ho Tarko.
Ĝi, haltigita per dorso de sabla monteto kaŝita,
pendas, dum ondoj muĝantaj ĝin frapas longtempe, ĝin skuas,
305fine ĝin rompas, kaj ĉiujn maristojn faligas en maron.
Pecoj remilaj kaj benkoj remistaj, - flosanta miksaĵo! -
ĝenas naĝantojn, dum ilin maralten elĵetas elfluo.
Turno ne haltas: li tutan armeon fervoran rapide
kontraŭ Trojanojn direktas, kaj lokas sur bordon de maro.
310Sonas trompetoj. Unua Eneo kamparajn atakas
bandojn, kaj, - signo feliĉa por malkuraĝigi Latinojn, -
buĉas Teronon: pli granda ol viroj aliaj, ĉi tiu
celis Eneon; sed filo Anĥiza, per frapo de glavo
flankon malfermas, tra kupra kiraso, tra vesto orbrila.
315Poste li Likon mortigas; el ventro patrina malviva
fero lin tiris: ĉar feron evitis infano, lin oni
donis al Febo. Fortikan Ciseon kaj Gion grandegan,
kiuj per pezaj bastonoj faligis korpusojn, li poste
ĵetas en morton: ne ilin protektis armiloj Herkulaj,
320brakoj fortegaj, kaj patro Melampo: de granda Alcido
iam li estis kunulo, dum dio tra mondo plenumis
gravajn laborojn. Jen Faro diranta ventaĵojn: Eneo

lancon enpuŝas en buŝon kriantan de fanfaronanto.
Same vin, Cido mizera, dum ame vi sekvas Klition,
325novan amaton, montrantan sur vangoj unuajn haretojn,
mano Dardana traborus; kaj amon al junaj viretoj,
vian zorgadon, lasinte, vi tute plendinda nun kuŝus;
sed, por vin savi, Eneon atakas anaro da fratoj:
filoj de Forko sep estas; kaj ĵetas samtempe sep sagojn.
330Sed, repuŝitaj per kasko kaj ŝildo, kaj malakrigitaj,
unuj ekfalas, nur korpon tuŝetas aliaj; ĉar ilin
zorge deturnis Venuso. Fidelan li diras Akaton:
«Donu do sagojn, - ĉar ili ne vane atingos Rutulojn;
tion mi kredas, - per kiuj mi vundis en kampoj Iliaj
335korpojn Danaajn». Li tiam grandegan ekprenas sagegon,
kaj li ĝin ĵetas: ĉi tiu flugante de ŝildo Meona
kupron traboras, kaj rompas samtempe torakon kaj pulmon.
Dum Alkanoro rapidas al frato, kaj viron falantan
mane subtenas, jen nova sagego ekflugas, kaj, lian
340brakon borinte, sangplena ĝi sian daŭrigas iradon:
mano el ŝultro de viro mortanta pendadas per nervoj.
Sed Numitoro, sagegon el korpo de frato tirinte,
celas Eneon: ĉi tiu ĵetito neniel atingas
reĝon Trojanan, sed boras femuron de granda Akato.
345Tiam, fidante al korpo junaĝa, la reĝo Sabana,
Klaŭzo, alkuras, kaj de malproksime Diopan mentonon
frapas per sago mortiga: armilo tra gorĝo penetras,
vivon rabinte kaj voĉan organon; per frunto li teron
frapas, dum sango malpura eliras el buŝo ŝirita.
350Same pereas tri Tracoj de gento antikva Borea,
tri Idasidoj, senditaj de urbo patruja Ismaro,
ĉiuj diverse frapitaj. Haleso kaj bandoj Aŭruncaj
tiam alkuras: lin sekvas Mesapo, la filo Neptuna,
kun rajdantaro kuraĝa. Kaj penas sin interrepuŝi
355malaj partioj ĉi tien kaj tien: sur sojlo Aŭzona
ili batalas mem. Tiel, en vastaj kamparoj aeraj,
ventoj rapidaj militas per samaj fervoroj kaj fortoj:
inter si volas ekcedi nek ventoj, nek maro, nek nuboj:
ĉiuj obstinas, kaj estas longtempe necerta batalo.
360Tiel armeoj Trojanaj kaj anoj Latinaj freneze

kontraŭbatalis, piedo tuŝanta piedon, vir’ viron.
Dume, en parto alia, en kiu torento alportis
ŝtonojn rulantajn kaj arbojn falintajn el bordoj, Arkidoj,
ne kutimante batali piede, hontinde forkuris.
365Ilin devigis naturo de loko forlasi ĉevalojn.
Kiam ekvidis Palaso ke ilin forpelis Latinoj,
ilin por rekuraĝigi, riproĉojn kaj preĝojn li uzas,
sola rimedo uzebla en tiuj malĝojaj okazoj:
«Kien vi kuras, kunuloj? Per vi, kaj per viaj heroaj
370aĵoj, per nomo de ĉefo Evandro, per liaj triumfoj,
kaj per espero fariĝi simila al patro famega,
vi al piedoj ne fidu: per fero, tra viroj, jen estas
vojo falĉota, kaj kien plej densaj nin premas armiloj.
Tien vin vokas fiera patrujo kaj ĉefo Palaso,
375ne nin minacas diaĵoj; sed nur mortemuloj batalas
virojn mortemajn, per manoj kaj koroj similaj al niaj.
Jam nin haltigas la maro per vasta barilo de ondoj;
tero nin mankas: ĉu maron ni trafos, ĉu Trojan tendaron?».
Tiel li diras, kaj tra malamikoj rapidas densegaj.
380Kontruŭstarantan, puŝitan de sorto maljusta, unue
Lagon li frapas: dum tiu ĉi ŝtonon tiregis pezegan,
sago ĵetita lin boras en mezon de dorso, en lokon
kie la spino disiĝas el ripoj: li, sin klinetante,
penis el ostoj tiregi sagegon; sed Hisbo rapidas,
385lin esperante suprizi, kolera pri morto kruela
de samlandano: sed, antaŭ ol Hisbo sukcesos, Palaso
lin preteriras, kaj glavon trapuŝas tra pulmo kolera
poste Stenelon li frapas, de Taso antikva de Reto,
kaj Ankemolon: li duonpatrinan krimigis kuŝejon.
390Same vi falis, en kampoj Rutulaj, Larido kaj Timbro,
vi dunaskitoj de Daŭko, kaj tiel similaj, ke ne vin
malsimiligis gepatroj, - tialo de dolĉaj eraroj. -
Malsimilecon kruelan nun inter vi metis Palaso,
dum Evandrida ferglavo de Timbro ektranĉas la kapon,
395dume la mano Larida, tranĉita el brako, serĉadas
mastron, kaj fingroj mortantaj moviĝas por premi armilon.
Tamen Arkidojn, - ĉar ilin flamigis paroloj kaj agoj
gloraj de ĉefo, - ĉagreno kaj honto instigas kaj armas.

Tiam Palaso traboras Reteon sur ĉaro kurantan.
400Tiu momento rapida nur morton de Ilo prokrastis:
Ilon ĉar de malproksime celadis la peza sagego,
kiun Beteo kuranta ricevis, dum Teŭkron kuraĝan
li forkuradis, kaj fraton Tirenon: li duonmortanta
falas el ĉaro, kaj kampon Rutulan kalkane frapadas.
405Tiel do, kiam, vidinte ke vento somera plenumas
sian deziron, pajlerojn kuŝantajn bruligas paŝtisto:
eksrikoltaro subite flamiĝas, kaj poste tra kampo
aro brulanta de spikoj Vulkane pli kaj pli vastiĝas:
flamojn venkantajn li ĝoje rigardas, sur ŝtono sidante.
410Same kuraĝo de kunaj Arkidoj atakas Rutulojn.
Tio ĝojigas Palason. Sed militkuraĝa Haleso
al batalantoj rapidas, ŝirmita de ŝildo kaŝanta.
Li Demodokon, Ladonon, Fereton mortigas; per glavo
manon li de Strimonio ektranĉas; ĉar li supreniris
415por lin al gorĝo ataki: per ŝtono li frapas Toantan
frunton, kaj ostojn disigas miksitajn kun sanga cerbaĵo.
Patro Halesa diveno lin kaŝis en densaj arbaroj:
kiam la morto fermadis okulojn de patro maljuna,
filon ekkaptis la Parkoj kaj tuj lin dediĉis al sagoj
420de Evandrido. Sed, lin atakonta, ekpreĝas Palaso:
«Tibro, ho patro, direktu fersagon de mi ĵetegotan:
vojon favoran ĝi havu kaj bruston traboru Halesan:
kaj mi armilon de viro sur kverkon de bordo pendigos».
Dio lin aŭdis: ĉar, dum Imaonon Haleso protektas,
425bruston de malfeliĉulo traboras la sago Arkida.
Laŭzo, plej granda subteno milita, ne volas ke viroj
estu tremantaj pro buĉo. Li Abon unue mortigas
Kontraŭstarantan; ĉar tiu ĉi venkon kuraĝe haltigis.
Estas buĉitaj idaro Arkida, idaro Etruska,
430kaj vi, Trojanoj, vi kiujn indulgis ferglavo de Grekoj.
Ambaŭ armeo batalas kun ĉefoj kaj fortoj egalaj.
Lastaj soldatoj kunpremas unuajn ; ne movi permesas
sagojn kaj manojn amaso. Jen tie Palaso klopodas
kaj persekutas, jen Laŭzo ĉi tie. Ve! ambaŭ samaĝaj,
435ambaŭ belformaj, ne volis Fatalaj dekretoj ke ili
karan patrujon revidu: sed reĝo de granda Olimpo

volis neniam permesi ke kontraŭ si ili batalu.
Baldaŭ pli famajn venkantojn al ili rezervos Fataloj.
Dume fratino diina al Turno konigas ke Laŭzo
440estas helpota: per ĉaro fluganta li tranĉas anaron.
Kiam li vidas kunulojn: «Nun lasu batalon. Mi volas
sola Palason mortigi; nur al mi Palaso ŝuldota
estas: mi forte dezirus ke patro mem tie ĉeestu».
Tiel li diras: obeas Rutuloj kaj kampon forlasas.
445Kiam li vidas ke ili eliris, Palaso, miranta
pro aroganta ordono, mirege rigardas de Turno
korpon grandegan: longtempe li viron observas silente;
fine al malhumilega tirano li tiel respondas:
«Baldaŭ ĉu riĉaj akiroj kaptitaj , ĉu morto glorega,
450fama min igos; ĉar ambaŭ okazo por patro egalas,
ĉesu minacoj». Dirinte, li mezon de kampo aliras.
Sango en koroj Arkidaj pro timo frostiĝis kaj haltis.
Turno el ĉaro eliras: piede, proksime, li volas
venki Palason. Leono el monta supraĵo saltegas,
455kiam ĝi vidas bovviron en kampo starantan, kaj pretan
por la batalo: jen estas vidiĝo de Turno marŝanta.
Kiam li kredas ke spaco sufiĉas por ĵeto de sago,
lin tuj atakas Palaso, por ke malsamecon de fortoj
povu korekti Fataloj, kaj vastan rigardas eteron:
460«Nun mi, per patra gastigo, per tablo ĉe kiu vi sidis
kvankam fremdulo, vin preĝas, Alcido: favoru penadon,
Turno mortanta min vidu kaptantan sangplenajn armilojn;
Turnaj rigardoj mortantaj venkantan ekvidu vizaĝon».
Aŭdis Alcido junulon: profunde li premis de koro
465grandan ĝemadon, kaj vanajn okuloj fluigis larmegojn.
Tiam la Patro konsolis naskiton per vortoj amikaj:
«Estas por ĉiuj morthoro: mallongan kaj neripareblan
ĉiu posedas vivtempon: sed famon grandigi per agoj,
jen la laboro de virto. Ĉe altaj de Trojo muregoj,
470kiom pereis da filoj de dioj? ĉu mian naskiton
mi mem ne perdis Sarpedon? Jam Turnon alvokas Fataloj
liaj, jam limon de vivodlonita li alproksimiĝas».
Tiel li diris, kaj kampojn Rutulajn denove rigardis .
Tamen Palaso per tuta forteco alĵetas sagegon,

475poste li glavon lumantan el ingo rapide eltiras.
Sago fluganta aliras al supro de ŝildo kovranta
ŝultrojn, kuradon daŭrigas tra rando borita de l’ ilo,
kaj nur tuŝetas haltante la korpon de Turno grandega.
Turno longtempe balancas kverksagon armitan de fero
480akra, kaj kontraŭ Palason ĝin forte ĵetegas, dirante:
«Vidu ĉu mia sagego ne estas la pli penetranta».
Tiel li diras: kaj pinto traboras, per frapo vibranta,
mezon de ŝildo, kaj, malgraŭ tavoloj el fero kaj kupro,
malgratŭ felaĵoj bovviraj kovrantaj supraĵon de ŝildo,
485masojn kirasajn kaj bruston fortikan penetras profunde.
Vane li penas el vundo varmetan tiregi sagegon,
sango kaj vivo samtempe eliras per sama vojiro.
Tiam li falas sur vundon: kaj sur li sonoras armiloj,
dum malamikan li teron mordetas per buŝo sangplena.
490Antaŭ li Turno starante ekkrias:
«Miajn parolojn, Arkidoj, memoru reporti al via
reĝo Evandro: meritis li tiel revidi Palason.
Tombajn honorojn kaj de enterigo konsolon al li mi
lasos bonvole: sed kare li pagas gastigon Enean».
495Tiel li diras: sur korpon metante maldekstran piedon,
pezan kaj riĉan pendilon de glavo li kaptas rapide.
Krimon artisto desegnis: dum unu nur nokto edziĝa,
kvindek junuloj buĉitaj, kaj plenaj je sango kuŝejoj.
Klono la filo Eŭrita ĝin ĉizis interne de oro.
500Turno armilon ekkaptas kaj ĝojas pri tiu akiro.
Homa animo ne konas Fatalon kaj sorton estontan,
mezan mezuron forgesas; kaj ĝin pereigas sukcesoj.
Venos momento en kiu li kare deziros aĉeti
vivon Palasan, en kiu li tiun akiron kaj tagon
505kore malamos. Kun multaj ĝemadoj kaj larmoj, kunuloj
korpon de brava Palaso forportas, sur ŝildo kuŝantan.
Kiam lin patro revidos, ve! kia doloro, sed gloro!
Sama mateno vin sendis militen kaj vivon ektranĉis:
sed vi almenaŭ Rutulojn vi lasas amase buĉitajn.
510Sed, pli fidinda ol Famo, kurjero avertas Eneon:
«Stato farigis tre grava; Trojanojn minacas danĝeroj
grandaj: ĉar ili forkuras, tuj ili bezonas helpadon».

Glavon li svingas, rapidas, buĉadas armitojn, tra aroj
vojon larĝegan malfermas, ardanta, kaj, Turno, vin serĉas,
515por vin mortigi. Ĉar antaŭ okuloj, Palason, Evandron,
tablon ĉe kiun li gaste sidiĝis, kaj manojn premitajn,
ĉiam li vidas. Li kvar Salmonidajn ekkaptas junulojn
vivajn, kaj tiom da filoj Ufensaj: ĉar antaŭ altaroj
ilin li volas buĉadi, por Ombron satigi Palasan,
520kaj malsekigi flamegojn ŝtiparajn per sango kaptita.
De malproksime sagegon timindan li ĵetas al Mago:
li genufleksas, kaj lin superiras ĵetito bruiga.
Tiam, Eneajn kisante genuojn, preĝante li diras:
«Mi vin, per Manoj patrujaj, per via Iulo kreskanta,
525preĝas: al filo, al patro konservu jen patron jen filon.
Grandan mi havas palacon: sub tero, kaŝitaj moneroj
kuŝas, kaj aĵoj arĝentaj, kaj krudaj kaj prilaboritaj
oraj amasoj. De mia pereo ne certe dependas
venko Trojana; kaj unu nur viro ne havas gravecon».
530Tiel li diras: per tiuj paroloj Eneo respondas:
«Tiujn amasojn arĝentajn kaj orajn por viaj parencoj,
Mago, konservu: ĉar ĉiun komercon militan haltigis
Turno unua, tuj kiam li junan mortigis Palason.
Tiel ordonas Iulo kaj Manoj de patro Anĥizo».
535Tiel dirinte, per mano maldekstra li kaskon ekprenas,
kapon renversas, kaj glavon profunde trapuŝas en gorĝon.
Sed Hemonido, Trivia kaj Feba ĉefpastro, proksime
staris, liginte sur frunto sanktaĵojn per blanka rubando,
tute lumante per riĉa vestaro kaj brilaj armiloj.
540Lin atakitan, tra kampo kurantan, Eneo renversas,
buĉas kaj kovras de ombro de korpo; armilojn Seresto
prenas sur ŝultrojn, kaj tiun trofeon dediĉas al Marso.
Ambaŭ naskitaj de raso Vulkana, refaras korpusojn
ĉefoj Cekulo kaj Umbro, venintaj el monta Marsujo:
545ilin mortigas Dardana heroo. Per glavo li tranĉas
manon maldekstran Anksuran kaj tutan rondaĵon de ŝildo.
Li arogante parolis; kredante ke certa efiko
sekvus parolojn, esperon li portis ĝis alta ĉielo,
kaj maljunecon al si li promesis feliĉan kaj longan.
550Kontraŭ Eneon saltegas, sub brilaj armiloj, Tarkvito:

Nimfo Driopo lin naskis de Faŭno la arbardiaĵo:
li fanfarone heroon esperis haltigi. Per sago
forte ĵetita, li kune kun ŝildo najlegas kirason:
kapon de viro, vanege preĝanta, kaj diri volanta
555multojn, li tranĉas; kaj, trunkon varmetan ĵetinte sur teron,
tiujn parolojn malamajn el koro kolera eligas:
«Ho timindulo, ĉi tie kuŝadu: amanta patrino
teren ne metos vin, kaj vin ne portos en patran tombejon.
Birdoj rabemaj vin manĝos: aŭ eble en profundegaĵo
560ondoj vin skuos, kaj sangon de vundoj suĉados fiŝaro».
Poste Anteon kaj Lukon, en vico unua starantajn,
li persekutas, kaj Numon kuraĝan kaj blondan Kamerton,
filon de ĉefo grandkora Volscenso, plej bienriĉulon
de Aŭzonujo: silentan li urbon regadis Amiklan.
565Kiel Egeo, laŭ Famo, cent brakojn, cent manojn agitis,
fajron el kvindek buŝegoj kaj tiom da brustoj vomadis,
kiam li, kontraŭ Jupitro tondranta igonte batalon,
tiom da ŝildoj bruege svingadis kaj tiom da glavoj;
tiel Eneo tra tuta kamparo kolere rapidas,
570kiam de sango sorbiĝis la glavo. Nun antaŭ venantajn
brustojn de kvar ĉarĉevaloj Nifeaj tuj li sin direktas,
sed, ekvidinte koleran vizaĝon kaj kuron frenezan
de atakanto, tuj ili timegas, rapide reiras,
posten forkuras, kaj, ĉefon ĵetinte, aliras al bordo.
575Tamen Lukago kaj frato Ligero veturas sur ĉaro,
kiun fortiras du blankaj ĉevaloj: dum frato ĉevalojn
fulme direktas, seningan ferglavon agitas Lukago.
Tian fervoron batalan ne povis toleri Eneo:
Kontraŭstarante, li ilin minacas per granda sagego.
580Al li Ligero:
«Nek Diomedajn ĉevalojn, nek ĉaron Aĥilan vi vidas,
nek militkampon Frigujan: ĉi tie samtempe militon
eble kaj vivon vi finos». Paroloj Ligeraj aeren
kaj malproksimen flugadas: pro ĉiu respondo, heroo
585Troja, sagegon preninte, ĝin al malamiko ekĵetas.
Dum sin klininte antaŭen, Lukago, per vipo ĉevalojn
penas instigi, kaj dum li piedon maldekstran autaŭen
metas, por sin al batalo prepari, de ŝildo brilanta

randon inferan penetras sagego, kaj boras ingvenon:
590tuje li, falinte el ĉaro, ruliĝas mortanta sur kampo.
Tiam lin pia Eneo per mokaj insultas paroloj:
«Malforkurantaj ĉevaloj ne vian perfidis kaleŝon;
kaj timigilo neniu ilian instigis forkuron:
vi mem, saltinte el rodoj, forlasis jungilon». Dirinte,
595li du ĉevalojn ekkaptas. El sama kaleŝo falinte,
frato du manojn prezentis senarmajn, la malfeliĉulo:
«Per vi, per famaj prapatroj, naskintaj de tia heroo,
viro Trojana, min lasu vivadi, kompatu preĝanton».
Sed al ploranto, Eneo: «Alie, je unu momento,
600vi paroladis. Nun mortu; ĉar frato ne fraton forlasas».
Tiam per glavo li bruston malfermas kaj vivan kaŝejon.
Tiel tra kampoj funebrajn kaj sangajn multigis mortigojn
ĉefo Dardana, kaj, kiel torento aŭ nigra ventego,
verŝis koleron. Do fine eliras kaj lasas tendaron
605knabo Askano, kaj kun li junuloj ne plu sieĝataj.
Dume Junonon unue Jupitro mem interparolas:
«Kara fratino, kaj mia samtempe karega edzino,
estis vi prava. Venuso, - vi certe neniel eraris, -
helpas Trojanajn penadojn: ĉar brakoj iliaj ne estas
610fortaj, nek koro kuraĝa, kapabla por venki danĝerojn».
Sed submetita Junono: «Do kial, ho edzo belega,
koron malĝojan vi moke turmentas per vortoj petolaj.
Se al mi, kiel ĝi estis, kaj kiel ĝi devus nun esti,
via amego restadis, vi certe ne al mi rifuzus,
615Ĉiopovulo, ke dank’ al mi Turno forlasu militon,
por ke al Daŭno la patro mi povu lin sanan redoni.
Tamen li mortos; kaj venĝon sangverŝo satigos Trojanan!
Tamen de dia naskiĝo li sian eltiras devenon;
estas ĉar kvara prapatro Pilumno; kaj li malavare
620ofte, per multaj donacoj, de temploj plenigis altarojn».
Al ŝi respondis mallonge la reĝo de alta Olimpo:
«Por kondamnita junulo al morto proksima, templimon
se vi nur petas; se tiun kondiĉon vi bone komprenas,
Turnon formetu, kaj Parkajn minacojn haltigu momente:
625tion mi povas konsenti. Sed se vi pli altajn dezirojn
kaŝas sub viaj preĝadoj; se ŝanĝi vi pensas militon

aŭ ĝin alien direkti, vi vanan nutradas esperon».
Tiam Junono ploranta: «Se vivon de Turno, ve! kiun
vi malfacile per buŝo promesas, tutkore vi donus!
630Sed ne: lin morto kruela senkulpan atendas, se timoj
estas ne vanaj: mi volus ke falsaj teruroj min trompu!
Kial, ĉar tion vi povas, vi do ne dolĉigas dekretojn?» .
Kiam ŝi tiel parolis, el alta ĉielo Junono
malsupreniris, pelinte ventegon, flugante tra nubo;
635kaj ŝi tendaron ektrafis Laŭrentan kaj aron Ilian.
Tiam diino vaporan kaj vanan fabrikas fantomon,
- stranga miraklo! - kaj donas al Ombro vizaĝon Enean,
poste ĝin armas per sagoj Dardanaj; ŝi ŝildon imitas
kaj haregfaskon de frunto, al ĝi senideajn parolojn
640donas, nur voĉajn sonadojn, kaj fine marŝadon de viro.
Tiel, laŭ kredo, flugetas fantomoj de homoj malvivaj;
tiel, en dormo, de sentoj trompitaj sin ludas sonĝaro.
Tiam ĉe fronto armea saltetas fiere figuro
falsa: ĝi Turnon senlace atakas per sagoj kaj voĉo.
645Turno ĝin sekvas, kaj de malproksime vibrantan sed vanan
ĵetas sagegon: fantomo forkuras kaj dorson prezentas.
Turno nun kredas ke vere Eneo forlasas batalon,
kaj li, de malhumileco ebria, insultas vanombron:
«Kien vi kuras, Eneo? Ne certan forlasu edziĝon.
650Mi al vi donos tuj tiun ĉi teron serĉitan tra ondoj».
Tiel kriante, li sekvas ŝajnaĵon, svingante brilantan
glavon, kaj ne rimarkante ke ĝojon forportas venteto.
Staris okaze ĉi tie velŝipo; sur alta ŝtonego
ligis ĝin ĉenoj, kaj pretaj troviĝis ŝtuparoj kaj pontoj.
655Sur ĝi veturis el bordoj Klusiaj la reĝ’ Osinio.
Tien figuro tremanta de falsa Eneo forkuras,
kavon malluman celante: sed Turno fervore ĝin sekvas,
super bariloj saltegas, kaj altan ektrafas ferdekon.
Ŝipon apenaŭ li tuŝis, idino Saturna ligilon
660tranĉas; kaj ŝipon elfluo rapide tra ondoj forportas.
Tiam fantomo malpeza ne serĉas plu ian kaŝejon;
sed ĝi, flugante ĉielen, al nuboj sin miksas nigretaj.
Dum, forestanton tra sanga batalo serĉante, Eneo
korpojn mizerajn de multaj soldatoj sendadas al morto,

665Turnon forportas elfluo en mezon de ondoj muĝantaj.
Tion li kio okazis nescias kaj savon malŝatas.
Tiam li manojn prezentas al astroj kaj diras preĝante:
«Ĉiopotenca ho Patro, ĉu vi opiniis ke grandan
punon mi juste meritis, por tiel min grave malŝati?
670Kien mi iras? De kie mi venas? Nun kiel forkuri?
Kiel reveni, kaj ree Laŭrentan revidi tendaron?
Kion ekdiros viraro, armilojn kaj min mem sekvinte,
kiun ve! persekutitan de morto kruela mi lasis?
Ilin mi nun forkurantajn ekvidas; nun mi de mortantoj
675aŭdas ĝemadojn. Ja, kion mi faros? Ĉu tero sub paŝoj
ne malfermiĝos? Prefere, ho Ventoj, pri Turno kompatu,
mi vin fundkore petegas; sur rifojn, sur akrajn ŝtonegojn,
ŝipon forportu, ĝin poste sur Sirtojn disrompu mortigajn,
kien min trafos nek miaj Rutuloj, nek famo hontinda!».
680Tiel li diras, dum li ŝanceliĝas ĉi tien kaj tien:
ĉar ĉu, pro honto, li koron freneze per glavo traboros?
Mezen de ripoj, ĉu feron kruelan li puŝos en bruston?
Funden de ondoj ĉu li sin ekĵetos, kaj bordon kurbetan
celos naĝante, por ree Trojanajn batali armilojn?
685Ambaŭ rimedon trifoje li provas, trifoje Junono,
lin haltigante, kompate koleron eligas el koro.
Tiam li trafas maralton, helpite de fluo favora,
kaj al ĉefurbo antikva aliras de Daŭno la patro.
Sed, laŭ Jupitra ordono, ardanta Mezenco eniras
690en bataladon, kaj baldaŭ venkantajn atakas Trojanojn.
Bandoj Tirenaj alkuras, kaj ĉiuj, ĉi tiun nur viron
persekutante, lin premas per sagoj kaj forta malamo,
kiel ŝtonego antaŭeniranta en vastan ondaron,
kaj minacita de ventoj koleraj, de maraj frapegoj,
695kiu ĉielon kaj maron insultas, senmove staranta,
tiel Mezenco. Li Dolikaonan naskiton kuŝigas
teren, kaj Palmon, dum li ekforkuris, kaj poste Latagon.
frunton de kontraŭstaranta Latago li frapas per ŝtono,
peza pecego de monto: de Palmo la malkuraĝulo
700dekstran li tranĉas genuon, kaj donas al Laŭzo armilon,
kiel kovrilon por ŝultroj, kaj kreston brilantan por kapo.
Kaj li mortigas Evason Frigujan, Mimason, kunulon

de samtempula Pariso: samnokte de edzo Amiko
naskis Teano lin, kiam, kredante ke torĉon ŝi naskas,
705naskis Parison filino de Ciso: sed urbon patrujan
kuŝas Pariso, dum fremdan Laŭrenton okupas Mimaso.
Kiel do apro, pelita el montoj per mordo de hundoj,
kiun dum jaroj multegaj protektis Vesulo pinhava,
kiun longtempe marĉejoj Laŭrentaj en kanaj arbaroj
710nutris, tuj kiam per retoj mortigaj ĝi estas kaptita,
tuje ĝi haltas, starigas haregojn kaj blekas kolere:
ĝin ekataki kaj kontraŭbatali neniu kuraĝas;
de malproksime nur sagoj kaj krioj ĝin premas ĉasistaj;
besto sentima sin turnas al ĉiuj kaj ĉiujn batalas,
715dentojn grincante, kaj sagojn el dorso freneze skuante;
tiel Mezenco. Lin kvankam atakas tre justa malamo;
tamen pro timo neniu kuraĝas lin vundi per glavo;
sed malproksime per sagoj kaj krioj lin ili lacigas.
Venis Akrono el limoj antikvaj de urbo Korita,
720viro Grekuja; li lasis edziĝon ne tute finitan.
Vidas Mezenco ke li en armeon semadis konfuzon,
veston purpuran, edzinan donacon, portante kaj faskon.
Kiam leono ĉasanta profundan trairas arbaron,
- ĉar ĝin instigis malsato, - okaze se ĝi forkurantan
725vidas kaprinon aŭ cervon je kornoj altkreskaj, buŝegon
ĝoje ĝi grandan malfermas, starigas haregojn, sur beston
saltas rapide, al ventro sin ligas, dum sango nigrega
buŝon ruĝigas avidan:
tiel Mezenco kuraĝa tra densaj saltegas armitoj.
730Falas Akrono la malfeliĉulo: kalkane li teron
batas mortanta, kaj sagon ruĝigas en vundo rompitan.
Dume forkuris Orodo: kaj lin ne bonvolis Mezenco
frapi per sago, facile ĵetita en dorson kurantan;
sed li lin antaŭeniras, antaŭe atakas, kaj vire
735viron batalas: ne venkas insido sed forto armila.
Tiam, metinte piedon kaj lancon sur korpon kuŝantan:
«Kuŝas Orodo, de ĉefoj militaj ĵus la plej timinda».
Venkon aplaŭdas kunuloj, kaj ĝojan ekkantas Peanon.
Tamen mortanto: «Ha! kiu ajn estas vi, ne min insultu;
740ĉar vi de venko ne ĝojos tre longe: vin samaj Fataloj

eble atendas; kaj baldaŭ vi kuŝos en samaj kamparoj».
Tiam ridante, sed tamen kolera, Mezenco respondas:
«Mortu: kaj poste la Patro de dioj kaj Reĝo de homoj
zorgos pri tio». Li diras kaj sagon eltiras el korpo.
745Pezas sur liaj palpebroj kruela ripozo kaj dormo
fera; kaj fine fermiĝas okuloj por nokto eterna.
Dum Alkatoon mortigas Cediko, Hidaspo pereas,
de Sakratoro frapita; kaj Rapo sur Orson fortegan,
sur Partenion sin ĵetas; Mesapo Klonion ekbuĉas
750kaj Ericeton: unuan renversis ĉevaloj ardantaj;
dua batalas piede. Agiso Licuja alkuris:
lin, heredanton de ava kuraĝo, mortigas Valero.
Buĉas Tronion Salio, Salion Nealco, scianta
de malproksime pereon alsendi per sago rapida.
755Jam reciprokajn dolorojn, jam ĝemojn egalajn pluvigis
Marso: venkantoj, venkitoj, egale rapidas, egale
buĉas: ĉe tiuj nenia forkuro, ĉe tiuj ĉi same.
Vanan koleron de ambaŭ kompatas, en domo Jupitra,
dioj, kaj tiajn laborojn por homojn premegi mortemajn.
760Tie Venuso batalas, ĉi tie idino Saturna:
kaj Tisifono palega koleras tra miloj da viroj.
Tamen Mezenco, grandegan svingante sagegon, trakuras
kampon, kolere ebria, simila al granda Orio,
kiam li vastan marĉejon Nerean trairas piede,
765akvan tranĉante vojiron, dum ŝultroj eliras el ondo;
kiam li ulmon reportas jarcentan el monta supraĵo,
teron tuŝante piede, dum kapo kaŝiĝas tra nuboj;
tiel aperas Mezenco, vestita de larĝaj armalo.
Kontraŭ li, - ĉar li lin serĉis tra vicoj densegaj de viroj,-
770staras Eneo; kaj same Mezenco ne terurigita
kontraŭstaranton grandkoran rigardas, kaj staras per maso:
poste li spacon kalkulas necesan por flugo de sago.
«Tiu ĉi mano, ja sola diaĵo, kaj sago ĵetota,
estu favoraj. Mi al vi dediĉas akiron, ho Laŭzo,
775kiun sur korpo de tiu rabisto mi kaptos: vi estos,
filo, Enea trofeo». Li diras, kaj sagon vibrantan
de malproksime ĵetegas: sed ŝildo repuŝas sagegon,
kiu, en ventro kaj flanko, kuraĝan atingas Antoron.

Tiu Herkula kunulo eliris el Argo, Evandron
780helpis fervore, kaj fine ekloĝis en urbo Itala.
Malfeliĉulo vundita de frapo senvola, mortanta
falas, rigardas ĉielon, kaj Argon memoras karegan.
Tiam sagegon ekĵetas Eneo: kupraĵon trioblan
fero traboras, tavolon el lino, trioblan bovviran
785ledon, ĵus kie troviĝas tenilo, kaj haltas en flanko,
forton kaj movon perdinte. Eneo, tuj kiam li vidis
sangon de reĝo Tirena fluantan, ferglavon el ingo
ĝoje eltiras, kaj al malamiko timanta rapidas.
Tamen, vidinte danĝeron, pro amo al patro karega,
790Laŭzo ekĝemas; kaj larmoj sur vangoj fluadas rivere.
Kia plorinda mortigo, kaj kia sindono laŭdinda!
Se al ĉi tiu poemo bonvolas konfidi jarcentoj,
brava junulo, neniam en versoj mi ilin forgesos.
Sed reeniris Mezenco kaj kampon forlasis batalan,
795kiel venkito, trenante sagegon sur ŝildo fiksitan.
Tiam rapidas junulo kaj inter armiloj sin ĵetas:
li minacantan Eneon haltigas por patron protekti,
frapon ricevas por li difinitan, kaj tiel ebligas
savan prokraston: kunuloj alkuras kun grandaj kriegoj.
800Dum protektita troviĝas Mezenco per ŝildo de filo,
ili, multegajn ĵetinte sagegojn, repuŝas atakon
de malamiko. Eneo kolera sin kaŝas sub ŝildo.
Kiam el nuboj eteraj falegas torentoj el hajlo,
ĉiuj plugistoj kuj ĉiuj paŝtistoj eliras el kampoj;
805kaj vojaĝanto, sub ia tegmento serĉante rifuĝon
eblan, ĉu bordon riveran, ĉu kavon de alta ŝtonego,
pluvon evitas, ĝis kiam reveno de suno permesos
taskon daŭrigi: do tiel, de ĉie frapita de sagoj,
nubon militan toleras Eneo, atendas ke haltos
810fera ventego, kaj Laŭzon riproĉas, kaj Laŭzon minacas:
«Kial al morto forkuri? Ĉu forto egalas kuraĝon?
Trompas vin, Laŭzo, pieco malsaĝa». Sed ardon junulo
volas nur aŭdi; kolero terura naskiĝas en koro
de Dardanido. Ve! lastan fadenon de Laŭzo jam ŝpinis
815Parkoj: ĉar glavon timindan en mezon de brusto junula
tutan Eneo trapuŝis; kaj ĝi malaperas en korpon.

Glavo traboras ŝildeton, malfortan armilon, kaj veston,
kiun patrino ornamis per oraj fadenoj teksitaj:
sango fluegas sur bruston; kaj korpon forlasas sensangan
820vivo malĝoja, por Manojn inferajn aliri tra ventoj.
Tamen, tuj kiam vizaĝon de viro mortanta ekvidis
filo Anĥiza, vizaĝon kovritan de ega paleco,
malfeliĉulon li grande kompatis, kaj manon prezentis;
ĉar lin kortuŝas memoro de fila amego al patro:
825«Kio do, ho kompatinda junulo, vin laŭdos sufiĉe?
Kion do, indan de tia noblaĵo, nun faros Eneo?
Viajn armilojn amatajn konservu; kaj mi vin redonos,
por ke, se tion vi ŝatas, en tombo gepatra vi kuŝu.
Sed okazaĵo vin povas konsoli pri morto kruela:
830ĉar vi pereas de mano de granda Eneo». Li tiam
ŝanceliĝantajn kunulojn alvokas, kaj korpon sublevas,
kiu hararon laŭ modo kombitan en sango trempiĝis.
Dume, sur bordo de Tibra rivero, Mezenco la patro
vundojn per akvo lavadis, kaj korpon apogis malfortan
835kontraŭ la trunkon de arbo. Apude, sur branĉon li kupran
kaskon pendigis, dum kuŝas sur herbo ceteraj armiloj.
Staras ĉirkaŭe junuloj precipaj; dum li spiregante
kolon fleksetas, kaj barbon densegan fluigas sur bruston.
Multojn pri Laŭzo li petas, kaj sendas kurjerojn, - ĉar ili
840lin revenigos, - por porti ordonojn de patro malĝoja.
Tamen de Laŭzo, sur ŝildo kuŝanta, kunuloj plorantaj
korpon alportas, glorege venkitan de glora venkanto.
Sed malfeliĉon de longe konigis al patro ĝemadoj.
Blankan hararon per polvo li tuj malpurigas, kaj manojn
845levas al astroj, kaj korpon de filo freneze kisadas:
«Ĉu por mi estis do tiel agrable vivadi, ho filo,
ke mi permesis al mia naskito ricevi frapadojn
al mi donotajn? Min, patron, savadis vundegoj de filo!
Via per morto mi vivas! Ve, nun de ekzilo mi sentas
850malfeliĉaĵojn: de vundo duobla mi nun suferegas.
Mi malpurigis per krimoj la nomon de mia naskito,
kiam malamo de gentoj el trono prapatra min pelis.
Eble mi devus per punoj elpagi patrujan koleron:
juste pro multaj krimegoj kulpulon punegus Fataloj.

855Tamen mi vivas, mi lumon kaj homojn ankoraŭ vidadas;
nu! mi forlasos!» Li diras, kaj poste sur kruro malsana
penas sin levi: kaj, kvankam la vundo malhelpas marŝadon,
li, ne venkita, venigas ĉevalon: ĝi estis gloraĵo
lia kaj lia konsolo; li, dank’al ĝi ĉiujn batalojn
860gajnis venkinte: do, beston vidinte malĝojan, li diras:
«Rebo, longtempe ni vivis, se, por mortemuloj, ekzistas
longaj aferoj. Sed venki ni devas hodiaŭ, armilon
sangan kaj kapon Enean kunporti, kaj venĝi de Laŭzo
lastajn dolorojn: se male Fatalo perfidas esperon,
865kune ni mortos; ĉar, plej kuraĝulo, mi kredas ke iam
vi ne toleros fremdestron, kaj ĉefojn obeos Trojanajn».
Diras li: ŝarĝon kutiman ĉevalo akceptas sur dorso,
poste li manojn plenigas per akraj sagegoj, kaj rajdas.
Kasko el kupro kaj fasko harega sur kapo brilegas.
870Tiel li tra batalantoj rapidas. Profunde de koro,
honto kaj lasta espero trompita miksiĝas kun sento
de kuraĝego, de venĝa deziro por filo malviva.
Do li Eneon alvokas trifoje per granda kriado:
sed lin rekonas Eneo, kaj ĝoje li tiel ekpreĝas:
875«Patro de dioj, kaj granda Apolo, permesu ke tuje
li mem komencu batalon».
Tiel li diras, kaj al li aliras kun lanco minaca.
Tamen Mezenco: «Ĉu min timigebla vi kredas? Mortigi
filon, jen estis la sola rimedo por min pereigi.
880Morton ne certe timante, mi dion indulgas neniun.
Ĉesu minacoj; mi venis por morti, sed tiun donacon
sendas unue». Li diris; kaj sagon li al malamiko
ĵetas, kaj poste alian, kaj trian, kaj fine pluvigas
aron da sagoj: sed ilin repuŝas la ŝildo orata.
885Rajdas trifoje Mezenco maldekstren de piedstaranto,
sagojn ĵetante multegajn: trifoje heroo Trojana
turnas armilon, kovritan de sagoj arbare pikitaj.
Sed, ĉar formeto de tiom da sagoj prokrastas la venkon,
fine tedita, li volas pli juste reigi batalon.
890Multojn en koro volvante, li antaŭeniras, kaj inter
kavaj tempioj ĉevalon militan ekfrapas per sago.
Besto stariĝas sur postaj piedoj, de hufoj antaŭaj

batas aeron, renversas rajdanton, kaj, sur lin falinte,
lin embarasas en iloj batalaj, kaj premas per maso.
895Frapas ĉielon per krioj Trojanoj kaj anoj Latinaj.
Tuje alkuras Eneo, ferglavon el ingo tirinte.
Tiam li diras: «Nu! kie do estas potenca Mezenco?
Kaj nevenkita kuraĝo?». Sed ĉefo Tirena okulojn
levas al astroj, spiregas, kaj reviviĝinte konscie:
10.900«Viro kruela, min kial insulte je morto minaci?
Krimo ne estas min buĉi: pro tio mi faris militon:
ne pri mi Laŭzo mortanta hontindan kontraktis promeson.
Unu favoron mi petas, se estas petebla favoro.
Korpon tereroj surkovru. Mi scias de miaj samanoj
10.905kiel ardegas malamo: mi petas; malhelpu insulton.
Fine permesu ke tombon de filo mi povu kunloĝi».
Tiel dirinte, en gorĝon li glavon akceptas Fatalan:
kaj sur armilo animo kun sango rivere fluadis.