Eneido/Kanto Naŭa
Dume, dum tiuj agadoj fariĝas en lokoj diversaj,
Saturnidino el alta ĉielo al Turno kuraĝa
sendas Irison. En valo sanktega de avo Pilumno,
Turno sidadis okaze, sub ombro de verda arbaro.
5Al li do Taŭmasidino ekdiras per buŝo rozeta:
«Tion ĉi kion neniu diaĵo promesi kuraĝus,
Turno, nun al vi prezentas Fatalo, en tiu ĉi tago.
Urbon, ŝiparon, kunulojn Eneo forlasis, por trafi,
sur Palatina monteto, la regnon de reĝo Evandro.
10Plie li poste penetris ĝis plej malproksimaj Koritaj
urboj, por armi korpusojn Lidanajn, kamparan amason.
Ne ŝanceliĝu; rapide ĉevalojn ekpetu kaj ĉaron;
kaj senprokraste, ekkaptu tendaron sen ĉefo lasitan».
Diris ŝi; kaj ŝi flugilojn etendas por trafi ĉielon,
15luman arkegon post sia irado lasinte sub nuboj.
Ŝin rekoninte, junulo du manojn direktas al astroj,
kaj, forkurantan okule sekvinte, li tiel parolas:
«Kiu, Iriso, ĉiela ornamo, el nuboj al tero
vin por min helpi alsendis? De kie devenas lumego
20tiel subita? En malfermiĝanta ĉielo mi vidas
astrojn vagantajn. Mi, kia ajn estas ĝi, vole obeas
tian miraklon, kaj prenas armilojn». Li, tiel dirinte,
alproksimiĝas riveron; kaj, ondon ĉerpinte klaregan,
diojn li preĝas, kaj je kordeziroj plenigas aeron.
25Rajdis jam militistaro tra vasta kamparo malplena,
riĉa per belaj ĉevaloj, per vestoj broditaj kaj oraj.
Ĉefas Mesapo korpuson unuan, kaj lastan junuloj,
filoj de Tiro: en mezo aliras, tenante armilojn,
Turno la reĝo; li ĉiujn aliajn je kapo superas.
30Tiel do, de sep riveroj kvietaj pli ampleksigita,
Gango fluadas silente; kaj tiel el kampoj eliras
Nilo, je ondoj ĝermigaj, por sian reiri kuŝujon.
Sed malproksime ekvidas Trojanoj de polvo densega
nubon nigretan, dum kovras kamparon subita mallumo.
35Staris Kaiko sur turo antaŭa: li krias unue:
«Kia do estas, urbanoj, ĉi tiu turniĝo malluma?
Glavojn alportu rapide, kaj sagojn preparu remparajn:
jen malamiko; atentu». Rapidas al pordoj Trojanoj,
forte kriante, kaj ili lignaĵajn aranĝas fermilojn.
40Estis Eneo tre lerta ĉefanto; ĉar li forironta
diris: «Se ia okazo fariĝos, ĝi kia ajn estu,
vi ne ekprovu batalon, en kampon ne malsupreniru;
sed, nur malantaŭ bariloj, tendaron defendu kaj domojn».
Vane al sanga batalo kuraĝo kaj same kolero
45ilin instigas; ĉi tiuj obeas, malfermas pordegojn,
kaj malamikon atendas armate, en turaj ĉambretoj.
Turno sed, antaŭirante iradon de tro malrapida
aro, kaj akompanate de dudek ŝatindaj rajdantoj,
urbon subite aliras: lin blankmakulata ĉevalo
50portas Tracuja, lin kasko ruĝfaska kaj ora protektas.
«Kiu unua kunvenos min al malamikoj?» li diris.
«Jen!». Tuj li lancon balancas kaj forte ĵetegas aeren,
kiel averto milita, kuraĝe tra kampo kurante.
Ĉiuj kriegas kunuloj, lin ili kun gestoj timindaj
55sekvas: ĉar ilin mirigas la malkuraĝemo Trojana.
Kiel do, viroj ne irus en kampon, ne glavon prezentus,
sed nur tendaron protektus: kaj Turno kolere direktas
ĉirkaŭ murego ĉevalon, kaj serĉas ĉu estas eniro.
Kiel do lupo rabema, ĉe pordo de plena ŝafejo,
60venton kaj pluvon toleras, tremante de varma deziro,
meze de nokto, dum junaj ŝafidoj sub ventroj patrinaj
kuŝas, senriske blekante; sed besto kruela kolere
flaras akiron neeblan; de longe malsato ne sata
ĝin turmentegas, kaj gorĝo sekega je sango soifas.
65Tiel en koro de Turno, vidanta tendaron kaj muron,
flamas kolero; ĝis ostoj malmolaj eniĝas doloro.
Kiun eniron ektrovi? per kiu rimedo forpeli
el rifuĝejo Trojanojn, kaj ilin irigi en kampojn?
Flanke de tiu tendaro sin kaŝis ŝiparo Trojana.
70Ĝin protektitan de muro tendara kaj ondoj riveraj
li tuj okupas, de bravaj kunuloj ekpetas bruligojn;
li mem triumfe de pino flamanta alportas branĉaĵojn:
viroj klopodas, ĉar ilin instigas ĉeesto de Turno;
ĉiuj junuloj sin armas per nigraj brulaĵoj flamantaj;
75ili senigas fajrujojn: malklaran eklumon disverŝas
torĉoj fumigaj, kaj nubon ruĝhelan direktas al astroj.
Kiu diaĵo, ho Muzo, de tiu kruela brulado
savis Trojanojn, kaj tiom da fajroj forigis el ŝipoj ?
Diru: ĉar kredon antikvan tra jaroj la Famo konservis.
80Kiam Eneo, ĉe Ido Friguja konstruis ŝiparon,
kaj ĝin preparis por ondojn transiri de maro senfina,
oni rakontas ke tiam Cibelo, Patrino de dioj,
diris al granda Jupitro: «Ho filo, plenumu deziron,
kiun karega patrino ekpetas de estro Olimpa.
85Pinan arbaron mi havas, amatan de jaroj multegaj;
supre de monto ĝi kreskas, kaj en ĝi fariĝas piaĵoj:
nigraj abioj kaj kverkoj densegaj ĝin ĉiam ombrigas.
Al Dardanida junulo, por ke li konstruu ŝiparon,
arbojn mi ĝoje donacis: nun timo min kaptas kruele.
90Ĝin kvietigu; kaj tion konsentu, pro petoj patrinaj:
ilin do rompu nek ia kurado, nek ia ventego;
Estu favora por ili naskiĝo sur niaj montaroj».
Filo, ĉi tiu mem kiu de mondo turnigas astraron;
«Kien Fatalojn, Patrino, per tiaj petegoj vi volas
95puŝi? Do ŝipoj faritaj de mano mortema senmortan
havus indecon! Suferus Eneo danĝerajn okazojn,
sed sen danĝero! Ĉu tian potencon eĉ dioj posedas?
Ne! Sed tuj kiam, post kuro finita, Aŭzonan havenon
ili ektrafos, ĉi tiuj do, kiujn indulgis ventego,
100kiuj ĝis bordoj Laŭrentaj ĉefanton transportis Dardanan,
formon ekperdos morteman: diinoj de maro vastega
ĉiuj fariĝos, kaj ondon ŝaŭmantan per brusto sulkados,
kiel Galato kaj Doto, idino de dia Nereo».
Tiel li diris, kaj tion certigis per ĵuro sur Stikson,
105fratan riveron, sur nigran torenton, sur peĉajn turniĝojn.
Poste li kapon klinetis: kaj tuta tremegis Olimpo.
Sed promesita momento do estis veninta, kaj Parkoj
tempon plenumis ŝuldotan, ĵus kiam atenco de Turno
dian Patrinon avertis ke torĉoj minacas ŝiparon.
110Antaŭ okuloj ekbrilas subite ĝis nun nekonita
lumo, kaj nubo grandega, el limoj Aŭroraj, portanta
ĥorojn de Ido, ĉielon transiras; dum voĉo terura
bruas aere, kaj arojn Rutulan kaj Trojan tremigas:
«Viroj Trojanaj, ne penu pro helpo de miaj velŝipoj;
115manojn ne armu; ĉar Turno bruligus sukcese marondon,
pli ol ĉi tiujn sanktegajn abiojn. Vi, iru libere;
iru, diinoj de maro: Patrino ordonas». Subite,
ĉiu ŝipvosto disrompas ligilojn al bordo ligantajn,
akvon per spronoj malfermas, kaj, kiel delfenoj, sub ondojn
120sin subakvigas: kaj virgaj knabinoj - mirinda miraklo!-
nombre egalaj al kupraj ŝipnazoj ĉe bordo starintaj,
montras vizaĝojn samnombrajn, kaj ĉarme alnaĝas maralton.
Miras fortege Rutuloj: Mesapo mem, tute tremanta,
terurigitajn haltigas ĉevalojn; kaj Tibro, ĝemante
125raŭke, al fonto reigas fluadon de sia rivero.
Tamen ne ĉesas konfido ĉe Turno kuraĝa;
plie li tuj kvietigas animojn, kaj tiel riproĉas:
«Tiu miraklo koncernas Trojanojn: Jupitro mem ilin
volis senigi je helpo kutima: nun sagojn, nun fajrojn,
130ne plu bezonas Rutuloj: ĉar maro fermiĝis, por ili
mondo cetera ne estas; kaj ili ne povas forkuri;
dum ni posedas la teron, dum miloj da gentoj Italaj
prenos armilojn. Ne nin terurigas Fataloj, per kiuj
nun fanfaronas Friganoj, kaj vanaj respondoj de dioj.
135Ĉar fruktodonan kamparon Aŭzonan ektrafis Trojanoj,
estas kontentaj Venuso kaj diaj dekretoj. Mi same
havas Fatalojn: per fero krimegan mortigi nacion,
kiu ve! ŝtelis edzinon: ĉar ne nur Atridojn vundegis
tia doloro, ĉar ne nur Mikeno sin armis rajtege.
140Tamen sufiĉus unua pereo? Jes, se post unua
krimo, plej zorge sin ili forigus el ĉiu virino.
Tiuj muretoj kaj tiuj fosaĵoj, malforta protekto
kontrau mortigo, en korojn de tiuj fremduloj inspiras
tamen konfidon. Ĉu ili ne vidis ke muroj de Trojo,
145kvankam faritaj de mano Neptuna, falegis en flamojn.
Kiu do, inter vi, tiun barilon per fero detruos,
bravaj kunuloj, kaj kun mi tremantan okupos tendaron?
Kontraŭ Trojanoj Vulkanajn armilojn kaj milon da ŝipoj
mi ne bezonas, eĉ kiam Etruskoj sin ligus kun ili.
150Nokton malluman kaj rabon insidan de la Palasaĵo,
fine mortigon de viroj gardantaj fortikan altaĵon,
ili ne timu: en ventron de ligna ĉevalo mi ne min
kaŝos; sed tage, plenlume, mi muron certege bruligos.
Kontrau si ili ne trovos Danaojn kaj bandojn Pelasgajn,
155tiujn ĉi kiujn haltigis Hektoro dum deko da jaroj.
Tamen, ĉar preskaŭ nun estas finita la tago, restaĵon
uzu por ĝoje ripozi kaj fortojn ripari per manĝo,
viroj, kaj estu vi pretaj por provi konfide batalon».
Dume li vokas Mesapon por ke li gardistojn atentajn
160metu ĉe pordoj, kaj ĉirkaŭ murego prizorgu pri fajroj.
Oni elektas du sepojn da bravaj Rutuloj por muron
zorge observi; kaj ĉiun el ili cent sekvas aliaj.
Tiujn junulojn briligas ruĝfaskoj kaj oraj armiloj.
Ili kuradas, reprenas la gardon, sur herbo kuŝantaj
165ĝojas, kaj vinon trinkadas verŝitan el kupraj kalikoj.
Flamas fajrujoj tra kampo; kaj ludo por istoj gardantaj
nokton pasigas sendorman.
Sur defendaĵoj rigardas Trojanoj; kaj ili armitaj
turojn okupas: de timo premitaj, ĉi tiuj kontrolas
170pordojn, kaj turojn altegajn kun muroj kunigas per pontoj.
Oni alportas sagaron. Mnesteo kaj brava Seresto
ĉefas; ĉar patro Eneo, se ia danĝero okazus,
volis ke ili direktu junulojn kaj agon militan.
Tuta legio lotita okupas ĉe pordoj danĝerajn
175lokojn, kaj pri defendotaj remparoj laŭvice prizorgas.
Niso troviĝis gardanto de pordoj, kuraĝa junulo,
filo Hirtaka, tre lerta pri lancoj kaj sagoj malpezaj;
kiel kunulo li sekvis Eneon, de Ido ĉashava.
Eurialo, plej bela el anoj Eneaj, el ĉiuj
180kiuj Trojanan ekvestis armilon, ĉi tiun kuniris,
knabo havanta junaĝajn haretojn sur vangoj senbarbaj;
ilin egale kuraĝajn kunligis egala korsento.
Ili do kune troviĝis gardistoj de unu el pordoj.
Niso parolis: «Ĉu dioj en koron instigas fervoron?
185Eurialo, ĉu forta deziro fariĝas diforto?
Ĉar en milito famegan agadon plenumi de longe
mia animo deziras, ĝin ne kontentigas ripozo.
Iom rigardu do kiel Rutuloj montriĝas memfidaj:
lumoj briletas maldense: per vino kaj dormo senmovaj,
190ili kuŝegas, kaj ĝis malproksimo silentas kamparo.
Jen nun pri kio mi pensas kaj kion mi kore meditas.
Ĉiuj deziras revenon Enean, popolo kaj Patroj:
ili do sendos kurjerojn por al li konigi nunaĵojn.
Mian se oni plenumas deziron pri vi - ĉar sufiĉos
195por mi la gloro de ago - mi kredas ke tiu monteto
vojon enhavas, min kiu kondukos al muroj Palantaj».
Miras fortege, de amo grandega al gloro flamante,
Eurialo, kaj diras samtempe kuraĝan amikon:
«Ĉu vi rifuzas min kun vi kunule, por tiaj agadoj,
200Niso, akcepti; mi lasus vin sola en tiaj danĝeroj!
Certe ne tiel min patro edukis Ofelto, militojn
tre kutimanta: mi kreskis en mezo de Trojaj laboroj,
inter bataloj Argujaj: kaj pri vi ĉu tiel mi agis,
kiam de granda Eneo gloregan mi sekvis Fatalon.
205Koro ĉi tie batanta malsatas pereon, kaj kredas
pagi ne kare per vivo honoron al kiu vi kuras».
Niso respondis: «Mi rajte ne dubas pri via kuraĝo;
kaj mi esperas ke granda Jupitro, aŭ kiu ajn dio
min instiganta, permesos ke mi vin venkinte revidos:
210sed, min se ia hazardo se ia diaĵo mortigus
- ĉar entrepreno milita multegajn enhavas danĝerojn -
volus mi ke vi postvivu: por morti vi estas tro juna,
Iu min prenu sur kampo batala, min mone aĉetu,
kaj min en teron enmetu, aŭ, se malpermesos Fatalo,
215al forestanto prezentu honorojn kaj tombon oferu.
Vian mi timus per tiaj doloroj ĉagreni patrinon:
inter ĉar multaj virinoj ŝi sola vin sekvi kuraĝis;
kaj ŝin ne povis deteni muregoj de granda Acesto».
Tamen ĉi tiu: «Pretekstojn vi al mi prezentas vanegajn;
220kaj decidecon neniam vi povos el koro tiregi.
Ni tuj rapidu». Li diris; samtempe li vekas gardistojn.
Ili sin levas kaj gardon reprenas: lasinte postenon,
Eurialo kaj Niso eliras por reĝon ekpeti.
Ĉiu bestaro, de dormo premita, tra tuta kamparo
225zorgojn forlasis; kaj koroj malmolajn forgesis laborojn.
Ĉefoj Trojanaj, precipaj junuloj, pri gravaj aferoj
en konsilejo diskutis: al kiu decido sin turni?
Ĉu al Eneo nun estus sendota kurjero, kaj kiu?
Sin apogante sur longajn sagegojn, kaj ŝildojn tenante,
230staris ĉi tiuj en mezo de placo tendara. Insiste
Eurialo kaj Niso ekpetas por ke sen prokrasto
oni bonvolu tre gravan aŭskulti aferon. Iulo
tuj fervorulojn akceptas, kaj petas de Niso klarigojn.
Tiam la filo Hirtaka: «AŭskuItu per sentoj favoraj
235kion ni faros: pro nia junaĝo ne moku projekton,
anoj Eneaj. Rutuloj, per dormo kaj vino senmovaj,
ĉiuj silentas: por fari embuskon ni lokon ektrovis,
en intervoja teraĵo, ĉe pordo proksima de maro.
Ĉar estingiĝas fajrujoj, ĉar fumo nigrega al astroj
240ĵus supreniras, permesu do ke ni profitu okazon.
Ni tuj eliros por serĉi Eneon ĝis muroj Palantaj;
kaj revenantajn kun multaj akiroj vi baldaŭ nin vidos,
grandan buĉadon farintajn. La vojon ni konas tre bone:
urbajn dometojn, ĉasante senĉese tra valoj mallumaj,
245ni jam ekvidis; kaj bordojn riverajn ni tute esploris».
Tiam maljuna Aleto, igita de jaroj tre saĝa:
«Dioj patrujaj, vi ĉiam de Trojo protektas idaron,
kaj vi ne volas ke genton Dardanan detruu Fataloj,
ĉar vi en korojn de tiaj junuloj kuraĝaj inspiris
250tiajn dezirojn». Kaj, tiel dirinte, li ŝultrojn kaj manojn
premis de ambaŭ, kaj kovris per larmoj vizaĝojn kaj fruntojn.
«Kio, ho viroj, per inda premio, pro tiaj agadoj,
vin rekompensos sufiĉe? Plej grandan kompenson diaĵoj
kaj konscienco ekdonos unue; restaĵon ŝuldotan
255pagos la pia Eneo, kaj same honesta kaj juna
filo Askano; ĉar li ne forgesos ĉi tian sindonon.
Plie, mi kiu nur savon ekvidas en patra reveno
- diris Askano - ho Niso, per grandaj Penatoj kaj Laroj
de Asaraco, per piaj sanktejoj de Vesto antikva,
260mi atestigas, subtenon kaj solan esperon mi metas
en vin, en vian sukceson. Nu! Dank’ al vi patro revenu;
lian redonu ĉeeston: nur tiam mi ĝoja fariĝos.
Mi du pokalojn donacos arĝentajn kaj bone ĉizitajn,
kiujn akiris naskinto en kapto de urbo Arisba,
265du tripiedojn, du grandajn talentojn el oro, kaj fine
unu kalikon antikvan, donacon de Dido Sidona.
Iam se landon Italan kaj sceptron mi povos venkinte
kapti, se iam per sorto lotiĝos akiro rabita,
- certe armilon el oro de Turno kaj belan ĉevalon,
270kiun li rajdas, vi vidis - nu! ŝildon kaj faskon ruĝetan
aŭ el lotaĵoj eligos, kaj al vi mi donos, ho Niso.
Plie de mia naskinto vi dudek sklavinojn ricevos
belajn, kaj sklavojn, kaj ĉiujn armilojn el ili kaptitajn,
fine la tutajn bienojn havitajn de reĝo Latino.
275Pri vi, ĉar via junaĝo al mia pli alproksimiĝas,
Ilo estiminda junulo, vin kore mi tute akceptas,
kaj nun alprenas vin kiel kunulon de miaj laboroj:
famon neniam en gloraj agadoj mi sen vi ekserĉos;
ĉiam milite kaj pace, por agoj, por saĝaj konsiloj,
280al vi mi donos konfidon». Al tiuj paroloj respondis
Eurialo: «Neniam en ia momento de vivo
mi mensogigos promeson, se tamen min sorto favora
helpi bonvolas. Sed, super premioj de vi promesitaj,
unu mi petas: mi havas patrinon de gento Priama:
285ŝin malfeliĉan, kun mi vojaĝantan, nek lando Ilia
povis deteni, nek muroj Sicilaj de reĝo Acesto.
Ŝin, nesciantan al kiuj danĝeroj mi kuras, mi lasas
ne salutitan; ĉar, mi atestigas kaj Nokton kaj vian
manon, mi larmojn de mia patrino ne povus toleri.
290Sed, mi vin petas, konsolu mizeran kaj helpu lasitan.
Mi do certigon kunportu donitan, kaj mi pli kuraĝe
ĉiujn ekprovos okazojn». Sed, tion aŭdinte, Dardanaj
idoj ekverŝas larmegojn, precipe la bela Iulo;
ĉar li pripensas kortuŝe al amo fervora de patro.
295Tiam li tiel parolas:
«Al vi, al iu kapabla de tiaj projektoj, mi kore
ĉion promesas: patrino fariĝos do mia; nur mankos
nomo de Kreŭso: ĉar nasko de tia naskinto ne estas
danka titolo malgranda, eĉ kia ajn estos la fino
300de l’ entrepreno. Do, kiel kutimis la patro, sur tiun
kapon mi ĵuros: premiojn donotajn al vi, se vi venkos,
mi tuj redonos al via patrino kaj viaj parencoj».
Tiel li diras, plorante, samtempe el ŝultro elprenas
glavon mirindan el oro: Likao Gnosia ĝin arte
305faris, kaj ilon enfermis en ingon el elefantosto.
Felon harriĉan de flava leono Mnesteo al Niso
donas; kaj kaskon kun li interŝanĝas fidela Aleto.
Ili armitaj eliras, dum ĉiuj, ĉe pordo starante,
manojn agitas, ĉefantoj, junuloj kaj eĉ maljunuloj,
310bonajn sendante dezirojn. Samtempe la bela Iulo,
kvankam junaĝa jam koron kaj zorgojn de viro havante,
donis multnombrajn avertojn al patro portotajn; sed ventoj
ĉion forpelis, kaj vanajn al nuboj redonis parolojn.
Ili eliras, transiras fosaĵon, tra nokto malluma,
315kaj pereigan ekcelas tendaron, estontan por multoj
loko mortiga. Sur herbo, pro dormo kaj vino senmovajn,
ili dormantojn ekvidas: sur bordo, starigas timonojn
ĉaroj; kaj inter rimenoj, armiloj, kalikoj kaj radoj
kuŝas soldatoj; do tiel parolas la filo Hirtaka:
320«Eurialo, ni provu kuraĝon; jen estas okazo,
estas jen vojo. Vi, por ke neniu korpuso nin povu
de malantaŭe surprizi, prizorgu, rigardu atente:
dume mi rabos tendaron, kaj vojon mi faros larĝegan».
Tiel dirinte, li poste per glavo silente atakas
325la malhumilan Ramneson: kuŝante sur multaj tapiŝoj,
tiu ĉi dormas okaze, kaj forte plenpulme ronkadas;
reĝo samtempe kaj kara diveno de Turno la reĝo,
el li ne povis scienco divena forigi pereon.
Li tri servistojn mortigas tra sagoj okaze kuŝantajn,
330kaj ĉevalestron de Remo: kaj, veturigiston trovinte
apud ĉevaloj, per fero li kolon ektranĉas pendantan.
Poste li kapon de estro faligas kaj trunkon forlasas
sin movigantan en sango, dum nigraj, sangfluoj ruĝigas
liton kaj teron. Li poste Lamiron mortigas kaj Lamon,
335fine junaĝan kaj belan Saranon: li, dum la plej granda
parto de nokto, ludadis; kaj nun li, de Bako venkita,
membrojn etendis senmovajn: ve! estus feliĉe ke ludo
daŭru dum nokto la tuta ĝis luma reveno de suno.
Tiel leono rabema tra plena ŝafejo saltegas:
340ĉar ĝin instigas malsato, ĝi mutajn pro timo ŝafidojn
ŝiras, manĝegas, kaj dume blekegas per sanga buŝego.
Eurialo ne malpli buĉadas: kuraĝe flamanta,
multajn soldatojn, sennoman anaron, li frapas kurante,
poste mortigas Herbeson, Abaron, kaj Fadon, kaj Reton,
345senkonsciantajn: ja Reto ne dormis kaj ĉion ekvidis;
sed li, fortege timanta, sin kaŝis malantaŭ kaliko.
Tutan ferglavon puŝinte en bruston kontraŭan de viro,
kiu sin levis, li vivon kaj feron samtempe eligas.
Sangan li vomas animon kaj vinon kun sango miksitan,
350poste li mortas: kaj buĉojn daŭrigas fervora Trojano.
Li sin direktis al anoj Mesapaj, kaj kien li vidis
estingiĝantajn fajrujojn, kaj kien ĉevaloj, ligitaj
kiel kutime, tra herbo sin paŝtis. Sed Niso, pensante
ke li tro ŝatas buĉadon kaj rabon, lin diras mallonge:
355«Haltu kaj ĉesu: ĉar alproksimiĝas danĝera sunlumo.
Tra malamikoj ni vojon malfermis; nun venĝo satiĝas».
Multajn objektojn belegajn el plena arĝento, armilojn,
ili forlasas, kaj same kalikojn, kaj riĉajn tapetojn.
Eurialo Ramnesan ekkaptas glavŝelkon kaj zonon,
360kiun ornamis globetoj el oro: ĝin iam Cediko
donis al riĉa Remulo Tibura, ĉar lin forestantan
al si alligi li volis; ĝin tiu mortante al nepo
lasis; post morto, ĝin, kiel akiron militan, Rutuloj
kaptis. Junulo sur ŝultrojn fortikajn ĝin vestas, ve! vane;
365poste malpezan kaj faskornamitan li kaskon Mesapan
metas sur kapon. Tendaron lasinte, tuj ili forkuras.
Dume, rajdantoj senditaj el urbo Latina, dum staris
tuta legio cetera bonorde en kampoj proksimaj,
iris, kaj portis respondon de ĉefo al Turno la reĝo.
370Tiujn ĉi tricent armitojn ŝildhavajn komandis Volscenso.
Ili jam alproksimiĝis tendaron kaj muron ektuŝis,
kiam maldekstre, sur kruta vojeto, Trojanojn kurantajn
ili ekvidas, dum kasko, lumanta tra ombro de nokto,
Eurialon perfidas, ĉar frapis ĝin lunaj radioj.
375Oni ne vane ĝin vidis. En aro Volscenso ekkrias:
«Haltu do! Kien vi iras? kaj kial vi estas armitaj?
Kial vi kuras sur tiu vojeto?». Sed ili silentis,
kaj rapidigis forkuron, fìdante arbaron kaj nokton.
Tien kaj tien, al vojoj konitaj, sin tuje direktas
380aro rajdanta; kaj ĉiun eliron gardistoj observas.
Estis arbaro kovrita de kverkoj kaj nigraj arbetoj;
ĝis malproksimo ĝin dornarbetaĵoj plenigis densegaj,
kaj, tra mallumaj arbejoj, vojetoj montriĝis maloftaj.
Eurialon mallumo sub branĉoj kaj peza akiro
385malrapidigas; kaj timo lin trompas pri vojo sekvota.
Niso foriras, malsaĝa! Jam li, malamikon lasinte,
lokon atingis, nomitan Albano de Albo antikva,
kie la reĝo Latino stalaron posedis altegan.
Tie li haltas, kaj vane foreston rimarkas amikan:
390«Eurialo plendinda, vin kie mi povis forlasi?
Kien mi serĉos?». Li vojojn de tiu arbaro trompema
ree trakuras, kaj li malantaŭe lasitajn postsignojn
zorge demandas, vagante tra densaj arbejoj silentaj.
Bruon li aŭdas, ĉevalojn, rajdantojn lin persekutantajn.
395Tiam, apenaŭ kriadoj atingis orelojn, subite
Eurialon li vidas. Nescio de lokoj kaj nokto
trompis junulon. Lin kaptis kaj premas, tra granda tumulto,
aro kolera, dum vane multegon li penas batali.
Kion li faros? Per kiu atako, per kiuj armiloj,
400savi li povos amikon? Ĉu li sin ĵetegos en mezon
de malamikoj, kaj petos mortigon de vundo honora?
Brakon rapide li streĉas al kapo kaj lancon balancas:
sed ekvidinte vizaĝon de Luno, ŝin tiel li preĝas:
«Estu favora, diino, kaj mian helpadu laboron,
405gloro de astroj, vi kiu Latonajn prizorgas arbarojn.
Iam se patro Hirtako sur viajn altarojn, por Niso,
donojn oferis; se mi plinombrigis per miaj ĉasaĵoj
ilin, najlinte donacojn sur pordojn, sur sanktan arkaĵon,
tiun korpuson forpelu, kaj sagojn direktu tra ventoj».
410Tiel dirinte, kaj ĉiujn streĉinte muskolojn, li feron
ĵetas: la sago fluganta trairas tra ombro de nokto,
dorson kontraŭe renkontas Sulmonan kaj tie rompiĝas;
pecoj de ligno penetras en bruston kaj koron traboras.
Tere ĉi tiu ruliĝas malvarma, vomante el brusto
415varman fluaĵon, dum flankojn skuadas senĉesaj singultoj.
Ĉien rigardas Rutuloj. Ĝojega pri tiu sukceso,
apud orelo li sagon alian balancas rapide:
dum malamikoj klopodas, tra ambaŭ tempioj de Tago
sago penetras siblante kaj haltas en mezo de cerbo.
420Serĉas kolere Volscenso de kie elvenas fersagoj,
ĉar li ne scias sur kiun li devos faligi kulpigon:
«Nu! vi min pagos per sango verŝita mortigon de tiuj
ambaŭ armitoj, li diris!». Samtempe, per glavo seninga,
li tuj aliras al Eurialo. Sed terurigita
425Niso ekkrias freneze, sin kaŝi en ombro pli longe
ne plu volante, ne tian povante suferi doloron:
«Mi! mi! jen kiu ĝin faris! Kaj kontraŭ mi feron direktu.
Mi kulpigota nur estas, Rutuloj: neniam kuraĝis
tiu, nek povis; ĉielon kaj astrojn mi nun atestigas:
430li malfeliĉan tro amis amikon; jen estas kulpego».
Tiel li diris, plorante. Sed glavo fortege puŝita
ripojn traboras maldikajn, kaj bruston blanketan disrompas.
Eurialo ekfalas en morton: el membroj graciaj
sango elfluas; kaj kolo senforta klinetas sur ŝultrojn.
435Tiel do floro purpura, tranĉita de fera plugilo,
senkoloriĝas kaj mortas; kaj tiel papavo faligas
kapon sur kolon lacetan, tuj kiam ĝin ŝargis pluvego.
Niso samtempe saltegas en mezon de aro; li celas
solan Volscenson, de sola Volscenso li morton deziras.
440Ĉefon ĉirkaŭas Rutuloj, kaj Nison ĉi tie kaj tie
penas repuŝi: sed Niso multigas atakojn, turnigas
glavon fulmigan, en buŝon kriantan de ĉefo Rutula
ĝin trapuŝegas, kaj li malamikon mortante mortigas.
Tiam, borita de frapoj, sur korpon de sia amiko
445li sin faligas, kaj fine ekdormas en morto kvieta.
Ambaŭ feliĉaj! Se miaj versaĵoj sufiĉe daŭrados,
vian jarcentoj konservos memoron en homaj animoj
ĉiam, dum staros sur rifo senmova de Kapitolmonto
domo Enea, dum Patro Romana posedos potencon.
450Tiam Rutuloj venkantaj, ŝarĝitaj de multaj akiroj,
sed, ve! plorantaj malvivan Volscenson, reiras tendaron.
Tie ne malpli bruiĝis plendadoj, tuj kiam Ramneson
oni ektrovis sensangan, kaj tiom da ĉefoj aliaj,
Numon, Saranon, buĉitaj. Sin ĉiuj kolektas por vidi
455korpojn de viroj duone mortantaj, de nova buĉado
lokojn varmetajn, kaj sangon ankoraŭ rivere fluantan.
Ili rekonas akiron Mesapan kaj kaskon brilantan,
fine globetojn el oro rabitajn per tia penado.
Dume, por novan eklumon disverŝi sur teron, lasinte
460ruĝan kuŝejon Titonan, unua stariĝis Aŭroro;
kaj jam videblaj montriĝis objektoj sub sunaj radioj.
Turno, vestinte armilon, al armoj alvokas soldatojn,
kaj pro milito li kuproarmitajn kolektas korpusojn.
Ĉiuj lin sekvas: diversaj rakontoj instigas kolerojn.
465Plie sur lancoj rigidaj - plorinda vidaĵo! - fiksataj
estas kaj akompanataj de grandaj kriegoj, du kapoj,
tiuj de Niso kaj Eurialo.
Sed Eneanoj senlacaj en parto maldekstra de muroj
tutan armeon kolektis; ĉar dekstran protektas rivero.
470Ili fosaĵon defendas profundan, kaj staras sur altaj
turoj malĝoje: ĉar ilin kortuŝas la vido de kapoj,
ve! tro konitaj, kovritaj de nigraj sangaĵoj fluantaj.
Dume, tra urbo timanta, kurjere alflugas rapide
famo flugila, kaj trafas orelojn de bona patrino
475Euriala. Subite el ostoj de mizerulino
varmo eliras: ŝpinaĵon kaj linon ŝi tuj ekfaligas.
Tiam saltegas malfeliĉulino, virine kriante,
kaj tiregante hararon: ŝi murojn kaj kampojn unue
trafas per kuro freneza; ŝi virojn, ŝi sagojn danĝerajn
480tute forgesis: kaj plendoj senĉesaj plenigas ĉielon.
«Tia vin, Eurialo, mi vidas! Ĉu, de maljuneco
mia malfrua protekto, vi povis min sola forlasi,
filo kruela? kaj, kiam vi kuris al tiaj danĝeroj,
lastan kisadon ne povis vin doni mizera patrino.
485Sanga akiro por hundoj kaj birdoj Latinaj, ve! nun vi
kuŝas sur fremda kamparo! Ne via patrino tombpreĝojn
povis konduki, nek fermi okulojn, nek lavi vundegojn,
korpon kovrinte per vesto, sur kiu, dum noktoj kaj tagoj,
mi laboradis senĉese, por mian konsoli grandaĝon.
490Kien mi serĉos? Kaj kiu nun lando posedas de filo
membrojn rompitajn kaj korpon senforman? Jen estas restaĵo,
kiun vi lasas! Pro ĝi vin tra maroj kaj landoj mi sekvis!
Min tuj traboru, se vi min kompatas, Rutuloj, kaj sur min
ĉiujn ĵetegu sagegojn: unuan min fero mortigu!
495Sed vi prefere, ho Patro grandega de dioj, kompatu;
malamegitan virinon per fulmo enĵetu Tartaren;
ĉar mi alie ne povas seniĝi je vivo kruela!».
Korojn tuŝegas ĉi tiuj plendadoj: ĝemado malgaja
kuras tra aro, kaj rompas kuraĝojn al sanga milito.
500Ŝi pligrandigas dolorojn. Pro tio Ideon, Aktoron
Ilioneo kaj multe ploranta Iulo komandas.
Ili ŝin prenas en brakoj kaj portas en ŝian loĝejon.
Sed malproksime trumpeto resonas je kupra sonoro;
ĝin kunbruegas kriegoj, dum muĝas ĉielo frapita.
505Volskoj alkuras rapide, egalan farinte testudon,
kaj sin preparas por kavon plenigi kaj rompi remparon.
Iuj ekserĉas eniron, kaj per ŝtupetaroj surrampas
muron, ĵus kie armeo aperas maldensa, kaj kie
kronas ĝin malpli da viroj. Sur ilin Trojanoj ĵetadas
510sagojn multspecajn, kaj ilin repuŝas per stangoj malmolaj,
tre kutimintaj, per longa milito, al muraj defendoj.
Ili pezegajn surrulis ŝtonegojn, kaj penis senlace
kupran tegmenton disrompi per maso falinta: sed Volskoj
povis sub dika testudo plej fortajn toleri frapegojn.
515Sed jam ne ili sufiĉas; ĉar, kien plej forta minacas
aro, Trojanoj ruligas kaj ĵetas pezegan masegon,
kiu premegas Rutulojn, kaj tre malproksime armilan
rompas tegmenton: kuraĝaj Rutuloj ne volas pli longe
sub protektilo batali, sed penas per sagoj forpeli
520el fortikaĵo Trojanojn.
Sed aliflanke Mezenco la malhelegulo agitas
pinon Etruskan, kaj fajrojn fumantajn fervore ĵetegas.
Dume Mesapo, la ĉevaldresanto kaj ido Neptuna,
barojn tiregas, kaj petas ŝtuparojn por rampi sur murojn.
525Vin, Kaliopo, vin, Muzoj, mi preĝas: inspiru poeton.
Diru per kiaj buĉadoj per kiaj funebroj ferglavon
Turno famigis, kaj kiom da viroj li sendis al Orko:
antaŭ mi grandajn malvolvu pentraĵojn de tiu milito.
Diru: vi tion memoras, Diinoj, kaj povas rakonti.
530Turo troviĝis, altege staranta kun pontoj tre altaj,
bone lokita: ĝin ĉiuj Italoj per multaj rimedoj
penis okupi, kaj fortojn kunigis por ĝin renversegi.
Sed ĝin kontraŭe per ŝtonoj defendis Trojanoj; kaj sagojn
ili ĵetadis sennombrajn el kavaj fenestroj de turo.
535Turno unua de torĉo flamanta enĵetas bruligon;
kaj tuj ekflamo aliĝas al flanko: de vento nutrita,
ĝi alkroĉiĝas al pordoj, kaj baldaŭ manĝegas tabulojn.
Tamen interne Trojanoj ektimas kaj vane danĝeron
penas forkuri. Dum ili densiĝas kaj posten rifuĝas,
540kie ne iĝas brulado, subite sub ŝarĝo ekfalas
turo, kaj bruo terura resonas ĝis alta ĉielo.
Kun derompaĵoj de vasta ruino al tero aliras
ili, duone mortantaj, vunditaj de propraj sagegoj,
Brustojn rompinte sur trabojn malmolajn: kaj estas savitaj
545nur Helenoro kaj Liko. Unuan ankoraŭ junaĝan
naskis sekrete de reĝo Liduja sklavino Licimno,
kaj ŝi lin, malpermesitajn portantan armilojn, al Trojo
sendis, ne gloran pro glavo tro nuda, pro ŝildo tro glata.
Kiam li vidas, en mezo de miloj da viroj de Turno,
550tie armeon Latinan, kaj tie alian, starantajn
kontraŭ li, kiel bestego, zonata de rondo ĉasista,
kontraŭ pikilojn rapidas, sin antaŭ mortigon volonte
ĵetas, kaj sur ponardegojn saltegas per lasta kurego,
tiel junulo en mezon de glavoj alflugas, mortonta,
555kaj sin direktas ĵus kien plej densajn li vidas sagegojn.
Sed, pli rapida piede, tra sagoj kaj tra malamikoj
Liko forkuras: li, muron trafinte, penadas por mane
altan tegmenton atingi kaj manojn ekkapti kunulajn;
vane! Ĉar Turno lin sekvis kun sagoj, laŭ kuro egala,
560kaj lin insultas venkante: «Ĉu, malprudentulo, el mia
mano vi eblan esperis forkuron?». Samtempe pendantan
li lin ekkaptas, kaj lin altiregas kun parto de muro.
Tiel leporon aŭ cignon je korpo blanketa forportas
birdo Jupitra celante ĉielon, per ungoj kurbetaj;
565tiel ŝafidon, de ĝia patrino petitan per blekoj,
lupo en staloj ekrabas kruele. De ĉie sonadas
krioj: dum unuj aliras, kaj kavojn per tero plenigas,
torĉojn flamantajn aliaj ekĵetas ĝis altaj tegmentoj.
Ilioneo per granda ŝtonego, pecego de monto,
570frapas Luceton, ĵus kiam sur pordon li fajron alligis.
Emationon mortigas Ligero, Korinon Asilo,
tiu per forta sagego, ĉi tiu per sago perfida.
Buĉas Ortigon Ceneo: sed Turno Ceneon venkantan
same mortigas, kaj Iton, Klonion, Promulon, Sagaron,
575kiaj Diokripon, kaj Idon, starantan sur supro de turo.
Frapas Privernon Kapiso: unue lin vundis malpeza
lanco Temila; li ŝildon ekĵetis, malsaĝa, kaj manon
portis al vundo; sed sago, fluganta per plumoj, al flanko
manon fiksadis maldekstran, kaj, bruston borinte, profunde
580rompis per vundo mortiga organojn kaŝitajn de spiro.
Bela vizaĝe, vestita de jako kudrile brodita,
kolorigita de ruĝo Ibera, sub riĉaj armiloj,
staris la filo Arcensa. Naskinto Arcenso alsendis
lin, edukitan en Marsa arbaro, sur bordoj Simetaj,
585apud altaroj grasegaj de la kompatema Paliko.
Lancon lasinte, Mezenco ekprenas kaj streĉas rimenojn
de ŝtonĵetilo, ĝin ĉirkaŭ la kapo trifoje turnigas,
kaj, per varmega plumbaĵo rompinte tempiojn de viro
kontraŭstaranta, sur sablon flugantan lin ĵetas malviva.
590Tiam unue, ĵetinte sageton rapidan, Askano,
kiu ĝis nun nur bestegojn sovaĝajn trabori kutimis,
provis militon, kaj mane kuraĝan mortigis Numanon.
Li, alnomita Remulo, de Turno plej junan fratinon
nove edziĝis: kaj oni rakontas ke tiu junulo,
595antaŭ armeo starante, parolojn kriegis insultajn.
Li, malhumila pro nova parenco la reĝo Rutula,
antaŭeniris kaj diris senlace per voĉo bruanta:
«Ĉu vi ne estas hontemaj, Friganoj dufoje kaptitaj;
ĉar vi malantaŭ bariloj vin kaŝas por morton eviti?
600Kaj vi pretendas ke niaj edzinoj fariĝos la viaj!
Kia frenezo aŭ dio vin puŝis en landon Italan?
Tie ne estas Atridoj nek falsodiranta Uliso.
Gento de forta deveno, naskitojn en fluon riveran
ni subakvigas, kaj korpojn fortigas per frosto kaj ondoj.
605Filoj, senlacaj ĉasistoj, senĉese trakuras arbarojn.
Dresi ĉevalojn, kaj streĉi pafarkon per sago, jen ludoj.
Paciencemaj junuloj, al kiuj malmulto sufiĉas,
teron plugile laboras aŭ urbojn milite potencas.
Dum la tutvivo ni sagon manprenas, kaj dorsojn de bovoj
610per lancpikilo kontraŭa lacigas. Ĉe ni maljuneco
malpligrandigas neniel de penso kaj korpo fortecon.
Blanka hararo sin vestas per kasko; kaj ĉiam ni amas
novan forpreni akiron por vivi de ŝtelo kaj rabo.
Viajn beligas vestaĵojn safrano kaj brila purpuro.
615Mallaboremon vi amas, kaj vi nur dancadojn deziras.
Viaj kiteloj posedas manikojn, kaj ĉapoj rubandojn.
Frigujaninoj - ĉar ne Frigujanoj vi estas - do iru
sur Dindimmonton, kaj kanton aŭskultu de fluto bitrua.
Vokas vin de Berecinta Patrino tamburoj kaj Idaj
620flutoj: al viroj rezervu armilojn kaj lasu militon».
Sed fanfaronajn parolojn kaj dirojn insultajn ne povis
plie toleri Askano: sur kordon haregan li sagon
metas, kaj, kontraŭstaranton celante, li streĉas du brakojn.
Tamen antaŭe Jupitron li petas per vortoj preĝantaj:
625«Ĉiopotenca Jupitro, ekprovon favoru kuraĝan;
kaj mi al via preĝejo solenan alportos donacon.
Antaŭ altarojn mi metos bovviron je frunto orata,
blankan kaj junan, egalan per kresko al kresko patrina.
Ĝi jam frapadas per kornoj, kaj sablon per hufoj disigas».
630Patro, aŭdinte demandon, de alta ĉielo sennuba
tondris maldekstre: subite eksonas pafarko mortiga;
kaj, malantaŭen tirita, forflugas kun siblo terura
sago, dum, kapon trafinte Remulan, tra kavaj tempioj
fero penetras: «Nun moku kuraĝon per vortoj insultaj!
635Tiun respondon alsendas Friganoj dufoje venkitaj».
Tion nur diris Askano: Trojanoj fervore aplaŭdas:
ĝojo tremigas animojn, kaj ilin ĝis astroj sublevas.
Dume Apolo harriĉa okaze, de bordoj eteraj,
vidis, sur nubo sidante, armeojn Aŭzonajn kaj urbon.
640Tiel de alte li junan Iulon parolas venkintan:
«Virte grandiĝu, infano; ĉar tiel vi iros al astroj,
diojn naskonto, naskito de dioj: kaj rajte Fataloj
volas ke Asaracgento estontajn elfinu militojn:
ĉar vin enhavi ne povas Trojurbo». Samtempe el alte
645malsupreniras la dio, kaj, ventajn tranĉinte blovetojn,
trafas Askanon, vestinte vizaĝon kaj ŝajnon de Buto
la maljunulo. Li iam de ido Dardana Anĥizo
estis la ĉevalzorgisto fidela kaj porda gardanto.
Kiel kunulon, Eneo lin donis al filo. Do, tute simila
650venis Apolo, havante de la maljunulo koloron,
voĉon, kaj blankan hararon, kaj brue sonantajn armilojn:
poste al brava Iulo li tiujn ekdiras parolojn:
«Ido Enea, sufiĉas per sago senpune Numanon
ke vi mortigis, ke al vi permesis unuan triumfon
655granda Apolo; ĉar li pro lerteco ne estas ĵaluza.
Sed nun, infano, ne faru militon». Kaj, tiel dirinte,
lasis Apolo mortemajn rigardojn en mezo de diro,
kaj, malproksime de homaj okuloj, fandiĝis aeren.
Dion kaj sagojn timindajn de dio rekonas precipaj
660idoj Dardanaj, kaj aŭdas pafarkon pro kuro sonantan.
Tiam, por Feban obei ordonon, de juna Askano
ili haltigas kuraĝon: denove al sanga batalo
ĉiu reiras kaj vivon ekriskas tra ĉiuj danĝeroj.
Bruo eksonas tra tutaj remparoj antaŭaj de muroj;
665estas streĉitaj pafarkoj malmolaj, ĵetitaj sagegoj;
tuta kamparo je sagoj kovriĝas, dum interpuŝiĝas
ŝildoj kaj kaskoj bruege: perforta fariĝas batalo.
Tiel per pluvoj frapegas kamparon pluvemaj Kapridoj,
el Okcidento venantaj; kaj tiel sur maron ĵetegas
670hajlon densegan nubaroj, tuj kiam Jupitro kolera
ventojn ekscitas en vintro, kaj nubojn disrompas eterajn.
Alkanoridoj Pandaro kaj brava Bitio, Idanoj,
kiujn Jupitro edukis en sanktaj arbaroj Ieraj,
tiom altkreskaj ja kiom abioj de montoj patrujaj,
675pordon malfermas, de ili gardatan laŭ ĉefa ordono,
kaj malamikojn, fidante armilojn, al muroj invitas.
Antaŭ la turoj, maldekstre kaj dekstre, staradas ĉi tiuj,
fere armite kaj kapojn fierajn per fasko kronante.
Tiel, sur bordo de klara rivero, ĉu ĉarma Adigo,
680ĉu Po, du kverkoj altiĝas eteren kaj ilin ombrigas.
Ili branĉaron direktas ĝis astroj ĉielaj, kapegojn
densajn agitas, kaj verdan hararon balancas aeran.
Tamen Rutuloj, vidante eniron, tuj al ĝi rapidas.
Tiam subite Kvercenso, kaj Tmaro je koro kuraĝa,
685kaj Akvikolo belega, kaj Hemo Marsido, puŝitaj
forte per tuta armeo, ĉu, dorson turninte, forkuras,
ĉu, sur la sojlo de pordo, kruelan ricevas mortigon.
Sed pligrandiĝas pli kaj pli koleroj en koroj frenezaj.
Jam kolektiĝas Trojanoj por pordan protekti malfermon;
690ili kuraĝas foriri, kaj ekster remparoj batali.
Dume, dum Turno la ĉefo ĉi tie kaj tie batalas,
kaj militistojn mortigas, kurjero tuj al li sciigas
ke malamiko, freneza pro buĉo, malfermis la pordon.
Granda lin kaptas kolero: buĉadon lasinte faratan,
695li tuj rapidas al pordo Dardana, al fratoj grandkreskaj,
kaj Antifaton unue - ĉar tiu unua sin montris -
filon bastardan de Teba patrino kaj granda Sarpedo,
li ekmortigas per sago. La ilo el ligno Itala
flugas tra mola aero, kaj, bruston perforte frapante,
700boras stomakon; el kavo de vundo profunda eliras
sango ŝaŭmanta, kaj fero varmiĝas fiksita en pulmo.
Tiam per glavo li tuj Erimanton, Meropon, Ofidnon
frapas, kaj okulflamantan Bition en koro frenezan,
sed ne per sago; ĉar sago ne povus mortigi giganton.
705Tiam sagego alflugas siblante, perforte ĵetita,
kiel flamfulmo: ne frapon du ledoj de bovo, kaj eĉ du
skvamaj tavoloj el oro de ĝis nun fidinda kiraso,
povis subteni. Li falas, kaj membroj senmove kuŝiĝas:
tero ĝemadas, kaj ŝildo grandega sonoras bruege.
710Tiel kelkfoje, sur bordo de Eŭbeana Baio,
kiam, antaŭen en maron, por digon konstrui fortikan,
oni faligas ŝtonegan masegon: amaso kliniĝas,
glitas kaj brue en profundegaĵon rapide falegas,
dum malklariĝas ondaro, dum ŝlimo nigreta flosiĝas:
715altan Procidon tremigas bruego kaj liton malmolan
de Inarimo, sur kiun Jupitro kuŝigis Tifeon.
Marso sed armopotenca animojn kaj fortojn Latinajn
rekuraĝigas, kaj akran pikilon enigas en brustojn,
dum al Trojanoj li sendas Forkuron kaj Timon timindan.
720Venas de ĉie Rutuloj, ĉar grandan fervoron batalan
dio milita en korojn inspiris.
Kiam ekvidas Pandaro ke korpo de frato kuŝadas,
ke nun la ŝanco forkuris, ke estas hazarda la fino,
tiam per granda penado li pordon sur hokoj turnigas,
725ŝultrojn larĝegajn sur ĝin apoginte: li ekster remparo
multajn kunulojn forlasas, per sanga batalo prematajn,
dum li aliajn akceptas kurantajn, kaj kun li enfermas.
Sed li malsaĝa ne vidis ke reĝo Rutula troviĝis
meze de aro, kaj kun ĝi samtempe penetris en urbon:
730tigro kruela eniris en mezon de dolĉaj ŝafidoj.
Nova fajrero subite okulojn de Turno briligas;
sonas bruege armiloj; tremetas sur kapo sangruĝaj
faskoj; kaj ŝildo alĵetas flamerojn de fulmo lumantajn.
Malamegitan vizaĝon kaj membrojn fortikajn rekonas
735la Eneanoj subite tremantaj. Sed granda Pandaro
saltas antaŭen, kaj, forte kolera pri morto de frato,
diras: «Ne estas ĉi tie palaco Amata, donota
dote; kaj vi ne troviĝas en muroj de patra Ardeo.
El malamika tendaro neniam vi povos eliri».
740Sed ridetante kaj kore trankvila, jen Turno respondas:
«Se vi posedas en koro kuraĝon, komencu batalon:
kaj vi Priamon konigos ke novan vi trovis Aĥilon».
Tiel li diras. Sed tutan fortaron kolektas Pandaro,
kaj li ĵetegas sagegon tuberan, ankoraŭ ŝelhavan:
745sed ĝi nur vundis aeron; idino Saturna Junono
ilon flugantan deturnis; kaj sago fiksiĝis sur pordon.
«Tiun armilon ĉi, kiun per mano mi forte balancas,
vi ne evitos; ĉar miaj frapegoj neniun indulgas».
Tiel li diras; kaj glavo, el alte venante, refalas
750inter tempioj, en mezon de frunto fortege penetras,
kaj per vundego larĝega ĝi vangojn dividas senbarbajn.
Bruo eksonas, kaj tero tremegas sub pezo de viro;
membrojn malfortajn, armilojn de sango kaj cerbo kovritajn
teren forlasas mortanto; dum kapo, en mezo tranĉita,
755partojn egalajn, maldekstre kaj dekstre, pendigas sur ŝultrojn.
Tiam, premitaj de forta teruro, forkuras Trojanoj:
kaj se, en tiu momento, venkanto pripensus barilojn
rompi per mano, kaj pordon malfermi al siaj kunuloj,
estus finintaj samtempe Trojgento kaj nuna milito.
760Sed furiozo, deziro malsaĝa al buĉo, lin puŝas
al malamikoj.
Li do unue Faleron kaj Gigon atakas, genuojn
tranĉas, kaj sagojn el ili kaptitajn ĵetegas en dorson
de forkurantoj: ĉar fortojn kaj koron fortigas Junono.
765Frapoj mortigas Halison, Fegeon je ŝildo malgranda,
poste Alkandron, Halion, Noemon, Pritanon; ĉar ili
lian ne konis ĉeeston, kaj Marson sur muroj batalis.
Al li aliris Linceo, vokanta kunulojn: sed dekstre,
sin apoginte per dorso sur urban remparon, li glavon
770streĉas, kaj poste, per unu nur frapo, li kapon kaj kaskon
tre malproksimen flugigas Lincean: li poste mortigas
bestegdresanton Amikon - neniu pli ol li rimedojn
konis por sagojn kaj ĉiujn armilojn venene sorbigi -
kaj Eolidon, Klition, kaj Kreton, amikon de Muzoj.
775Kreto, kunulo de Muzoj, plezure per kordoj de citro
versojn deklamis poemajn; ariojn amante muzikajn,
ĉiam li kantis ĉevalojn, armilojn kaj sangan batalon.
Fine, aŭdinte buĉadon de siaj kunuloj, alkuras
ĉefoj Trojanaj; Mnesteo kaj brava Seresto; kaj ili
780disforkurantajn ekvidas Trojanojn kaj Turnon en urbo.
Tiam Mnesteo: «Nu! kien vi iras kaj kuras?» li diris.
«Pli malproksime ĉu vi do aliajn posedas remparojn?
Unu nur viro, urbanoj - kaj viaj korpusoj de ĉiuj
lokoj ĉirkaŭas lin - tiajn buĉadojn senpune tra urbo
785semis, kaj tiom da junaj kunuloj alsendis al Orko!
Ĉu malfeliĉa patrujo, ĉu dioj antikvaj, ĉu fine
granda Eneo en korojn ne verŝas kompaton kaj honton?».
Kuraĝigite de tiaj paroloj, kaj ne plu timante,
ili densiĝas; kaj iom post iom, lasinte batalon,
790Turno ektrafas riveron kaj ondon zonantan tendaron.
Lin persekutas pro tio pli forte Trojanoj, kun grandaj
krioj, kaj virojn kolektas. Do, kiam kruelan leonon
sagoj minacas ĉasistaj, se ĝi timigita deiras,
tamen rigardo sovaĝa tremigas: kuraĝe kolera,
795dorson ĝi turni ne volas; sed, kvankam ĝi tion deziras,
estas neeble ke ĝi tra sagegoj kaj viroj forkuru,
Same do, ŝanceligante kaj tre malrapide marŝante,
Turno deiras tendaron: ĉar koron flamigas kolero,
eĉ li dufoje tra aro Trojana terure rapidas,
800kaj pro forkuro konfuza dufoje ĝi muron ektrafas.
Baldaŭ sed tuta armeo kuniĝas el tuta tendaro;
kaj ne kuraĝas idino Saturna je tiaj multegoj
Turnon protekti. El alta ĉielo Jupitro Irison
sendis, por porti al sia fratino minacajn ordonojn,
805por ke el alta remparo Trojana tuj Turno eliru.
Tiam nek mano de brava junulo, nek ŝildo nun povas
kontraŭbatali: multegon da sagoj de ĉie pluvantaj
li ne repuŝas plu: ĉirkaŭ tempioj de bruo senĉesa
kasko resonas, ĉar firman kuprilon ŝtonfrapoj difektas:
810estas tranĉita plumfasko: por batojn eviti la ŝildo
ne plu sufiĉas; lin premas per sagoj Trojanoj kaj fine
fulmosimila Mnesteo. Sur korpo fluadas nigreta
ŝvito, kaj - ĉar li ne povas plu spiri - el nazo eliras
sterko malpura, dum membrojn lacegajn skuadas spirego.
815Fine, per salto altega, kun ĉiuj armiloj, sin ĵetas
li en riveron. Ĉi tiu en profundegaĵo flaveta,
junan heroon akceptas kaj kaŝas sub ondoj kvietaj,
kaj lin redonas al liaj kunuloj, je buĉo lavitan.