Esperanto kaj Homaranismo

Esperanto kaj Homaranismo ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

En „Germana Esperantisto" (Aug. - Sept. 1924) troviĝas germanlingva artikolo pri la interna ideo de Esperanto, represita el „Arbeiter - Esperantist". La redaktoro mem rimarkigas, ke Ii ne en ĉiuj punktoj konsentas, sed tarnen volas represigi ĝin, ĉar Ii volas substreki la kernon: „ke ne la interna ideo — se ĝi ankoraü estas meneiinda — sed la praktika flanko sukeesigos fine nian aferon". Kvankam ankaü mi en multaj punktoj samopinias kiel la aütoro kaj Ia redaktoro, mi tarnen devas protesti — kaj verŝajne en konsento kun multaj samideanoj — kontraü tia maniero pritrakti la internan ideon, kvazau ĝi estus malbona kaj forigenda. Do estu per- mesate, pliklarigi kelkajn punktojn.

En la citita artikolo troviĝas kelkaj troigoj, per kiuj estiĝas malveraj asertoj, ekzempie la frazoj: La anoj de la interna ideo opinias, ke „la ideo de mondlingvo estas identa kun popoiinterfratiĝo". — Zamenhof opiniis, „ke komuna lingvo malebligos malamon inter diversaj popoloj". — „Kion Zamenhof travivis en Bialystok, ke anoj de diversaj gentoj interbatalis, ne estis sekvo de lingva divers- eco." El tiaj frazoj la aütoro volas pruvi, ke Zamenhof grave eraris, kaj kvankam ni al tiu ĉi eraro dankŝuldas la eltrovaĵon de Zamenhof, tarnen tiu £i eraro malhelpis lin mem, iri Ia ĝustan vojon. Nur devige Ii iom post iom cedis, ĝis kiam Ii fine 1912, je Kongreso en Krakau, rezignis pri la estreco, komprenante, ke Ia lingvo mem ne povas esti la dis- vastigilo por la Homaranismo.

Sendube Zamenhof estis bonkora idealisto, sed ii estis samtempe homo kun tre praktika menso. Pli profunde, ol la aütoro ŝajnigas, Ii komprenis la oirkonstancojn en sia hejmurbo. Oni nur legu atente Ia „leteron pri la deveno de Esperanto", kaj oni rimarkos tion. Laü opinio de Zamenhof precipe pro la malklereco de la popolaj amasoj sukcesis demagogoj, per malveraj frazoj akiri grandan anaron kaj instigaĉi la naciajn grupojn unu kontraŭ la alia. Zamenhof vidis, kiel homoj simplaj kaj bonkoraj furioze batalis kontraŭ aliaj ankaŭ simplaj kaj bonkoraj, kiujn ili ne kcmis, sed nur opiniis, ke ili devas esti malamikoj, ĉar iii apartenis al alia grupo kun alia lingvo. Li sentis, ke — se tiuj povus interrilati — ili forĵetus la malverajn antaŭjuĝojn kaj povus vivi kune kiel amikoj. Do Ii klopodis, kompili lingvon ne nur lemeblan por kleruloj, sed kiom eble simplan, por ke ankaŭ simplaj homoj povu ĝin uzi. Do la praktika sento kondukis lin al la ĝusta fundamento de internacia lingvo. Pro praktika sento li ankaŭ komprenis, ke lia sistemo devas esti elprovita antaŭ ol li ĝin publikigos. Do persista laboro kondukis lin al la konvinko, ke li nun ne plu devas timi la kritikon, kaj bone sciante la sekvojn por sia privata vivo, li kuraĝis fari la decidan paŝon. Krome li jam de komenco komprenis, ke internacia lingvo devas iĝi vivanta lingvo, sekve esti propraĵo de ĉiuj uzontoj; tial li jam antaü la publikigo sciis, ke li devos rezigni pri rajtoj de 1' eltrovinto, kaj jam 1888 en la „dua libro" li trovis oportune, ĉi tion publike sciigi. Nur pro la sintenado de la anaro ii estis devigata, unuflanke kelkan tempon ludi la rolon de majstro kaj aliflanke ree kaj ree de- klari, ke por natura evoluo de Esperanto krom daüra fundamento estas nepre necese, ke restu certa grado de libereco, pro kio li ne volas esti majstro, sed nur konsilanto, kiom longe necesas. Rilate al la interna ideo, Zamenhof jam de komenco komprenis, ke, kvankam la lasta kaj plej profunda celo estas la Homaranismo, tarnen la unua kaj ĉefa celo devas esti la disvastigo de Esperanto por praktika uzo. Li mem de komenco serĉis kaj rekomendis formojn por plej baidaŭa praktika uz- ado de la ling-vo. Por ke troa akcentado de la interna ideo ne malhelpu la disvastigon de la uz- ado, li mem ĝustatempe proponis la Deklaration, per kiu Esperanto kiel neütrala ilo por diversaj celoj estas laüprincipe disigata de la direkta propa- gando por la Homaranismo. Li povis fari tiun paŝon sen ŝanĝi sian opinion, ĉar li sciis, ke lau psikologia naturleĝo la disvastigon de Esperanto sekvos disvastigo de homarana sento. Homoj, kiuj interrilatas per Esperanto kun aliaj fremdaj homoj, kiuj havasalian vidpunkton, iom post iom korektos sian vidpunkton kaj forigos el sia opiniarö mal- prudentajn antaŭjuĝojn rilate al la anoj de alia 6u nacio, ĉu religio, ĉu partio. Pro peresperantaj interrilatoj iom post iom per si mem kreskos la tuthomara klereco. Oni komprenos, ke ne la aneco al iu ajn sistemo religia aŭ nacia aü polt- tika estas la distingilo pri la boneco aü malboneco de la homoj, sed ĉefe la interna karaktero de la ünuopaj homoj. Per tiaj spertoj oni lernos kompati la erarantojn kaj kontraŭbatali ne la homojn, sed la malverojn kaj maljustajn opiniojn. Tiel la ideo, ke ĉiuj homoj estas homoj fundamente egalrajtaj, per si mem profundiĝos en la koroj kaj mensoj de bonvolemaj homoj kaj kondukos al stato, : en kiu justeco kaj natura amo al homai gefratoj j pli kaj pli regos la diversajn interrilatojn. Nur j por plicertigi tian efikon kaj por pli rapide atingi j ĝin, li akcentis la Homaranismon speciale. Cu Zamen- I hof opinias, ke lia nobla celo, la plena inter- fratiĝo de la homaro, iam estos atingebla, pri tio mi ne povas respondi, sed lau lia persistema agado malgraü multaj malhelpoj mi konkludas, ke li komprenis, ke jam estas granda beno por la homaro, eĉ se la celo nur parte estos atingebla. Do mi konstatas, ke Zamenhof ne nur laboris kiel bon- kora idealisto, sed kiel celkonscia praktikulo, uz- ante persiste kaj sage la necesajn ilojn, por inaü- guri novan progreson de tutmonda kulturo por granda beno al la tuta homaro. Zamenhof ne eraris, irante antauen nur paŝon post paŝo, ĝis kiam pro konsumiĝo de siaj fortoj li devis konfidi sian komencitan verkon kiel valoregan heredajön al aliaj homoj, kiuj scias ĝin daŭrigi laŭ sama maniero.

Malkaŝe mi konfesas, ke mi ne kredas la plenan venkon de Homaranismo, konsistanta en tio, ke ne plu intenca3 unu grupo de homoj perforte subigi la alian pro diverseco d e opinioj aü pro celoj de malica kaj false komprenita egoismo. Mi esperas, ke multaj antaŭjuĝoj estos forigataj kaj malhelpataj per interkompreno kaj pli vigla interrilato; multaj troigaj opinioj povos esti korektataj per aüskultado de opinioj, kiujn havas aliaj. Per Esperanto ne nur plifaciliĝas la interrilatado, sed ĉefe, kiam Esperanto estos enkondukita en la lernejojn, pli- altiĝos generale la klereco de la homaj amasoj. Iii fariĝos pli memstaraj rilate al la prijuĝo de opinioj. Do multaj aferoj, kiuj nun pro celkonscia, ofte malica incitado kondukas la amason al freneza stato de blinda malamo, estos kondukataj en pure spi- rita interbatalo al prudenta kömpromiso kaj reci- proka justeco. Sed aliflanke mi opinias, ke la egoismo ofte estas pro pasioj tiom blinda, ke oni eĉ la veran propran profiton ne povas vidi kaj tial estas preskaŭ ne korektebla. Krome valoras la naturleĝo de inerto aü malvigleco ne nur en la fiziko, sed eble eĉ pli en psikaj aferoj, au per pH simplaj vortoj: kleruloj kaj bonvolaj homoj ne laboras tiom, kiom ili devus kaj povus. Kultura progreso lau la ideo de Zamenhof do nur estas realigebla ĝis certa grado, kiu ne mezuriĝas laŭ bezonota energio, sed nur lau disponebla energio. Do oni ne troigu Ja Valoron de Homaranismo, sed oni ne malŝatu ĝin, ĉar eĉ nur parte realigite ĝi jam estas grandega beno por la homaro kaj helpos atingi la plej eblan tuthomaran feliĉon. Sufiĉas la turmentoj, kiujn ĉiu homo devas sperti pro malforteco de sia kaduka korpo; ni klopodu, ke ne krome unu malprudente turmentu la aiian.

Kio devas esti la praktika uzado de la interna ideo por plua varbado de nova anaro? Ni ŝatu kaj komprenu la agadmanieron de Zamenhof ka imitu lin, tiel ni plej bone kunlaboras en la disvastigo de Esperanto kaj samtempe en granda progreso kultura. Interkonsente ni laboru por disvast igo de Esperanto per ĉiuj taŭgaj rimedoj sen ĵaluzaj flankenbatadoj. Unue oni devas konstrui la domon, poste oni povos en ĝi loĝi. Pro nura praktika vidpunkto ĉiu Esperantisto devas deziri disvastigon. Ju pli da homoj scipovas Esperanton, des pii grandan utilon ĉiurilate havas la unuopaj Esperant- istoj. Ne estas necese lau la intencoj de Zamenho! ke oni metu antaü cion la internan ideon. Oni propagandu Esperanton precipe per akcentado de 1h praktika utilo, ĉar tio ĉi havas ĉie la plej grandan propagandan efikon. En propagandparoladoj, en varbartikoloj, en komencaj kursoj tute ne estas ne- cese, tuŝi la internan ideon. Oni nepre restu ĉe la Deklaracio, ke ĉiu ajn uzanta Esperanton lau ia fundamento estas plenrajta Esperantisto. Sed oni ne penadu, forigi la internan ideon aü malpermesi ĝin al anoj de speeiala direkte. La ĝuste komprenata Homaranismo estas sendanĝera kaj tute ne malhelpas la aliajn celojn, kiujn apartaj grupoj volas prosperigi pere de Esperanto. Oni ne timu, ke anoj de la interna ideo pro tia aneco estas malpli bonaj filatelistoj, katolikoj aü sociaiistoj. Ciuj movadoj trovas inter la anoj de la Zamenhof-a ideo certe fervorajn propagandistojn. Bona ideo varbas per konvinko, sed ne per altrudo. Kaj se per ilia kunlaboro kelkaj troigoj malaperos, la partio ne malgajnas, preeipe ĉar oni povas kalkuli, ke sammaniere ankaü 6e la kontraüula flanko okazas la samo. Troigado kaj perforto nur sekvigas kon- traüan troio-adon kaj perforton. Maljusta sukeeso neniam povos havi daüran Valoron. Homaranismo ĉiurilate kunlaboras, por ke ĉiuj justaj postuloj estu plenumataj laü plej eble bona maniero. Tial la interna ideo ne estas forigenda, sed meritas plenan subtenon de ĉiuj flankoj.

Do ankaü estonte en Esperantistaj grupoj, precipe en neütralaj grupoj, oni parolu pri ĝi, sed sen troigado, Por profundigi la konon de Esperanto kaj ties esencon en kursoj por perfektigo kaj en pli altaj klasoj de lernejoj ne prisilentu ĝin; oni spertos, kiel ĝis nun, ke la plej fervoraj propagand- istoj estas tiuj, kiuj ne nur pro persona utilo ple- das por Esperanto, sed la idealistoj, kiuj scias, ke estas la plej nobla devo kunlabori por la progreso de la kulturo kaj la tuthomara feliĉo. Kiel ĝis nun ankaü estonte la Esperantistaro kantu kun entuziasmo la belan himnon „La Espero", en kiu Zamenhof tiel bele klarigis la programon de „nia diligenta kolegaro". Ni estu kaj restu veraj kava- iiroj de Ia verda stelo!