Esperanto por Ĉiutaga Vivado

Esperanto por ĉiutaga vivado. ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ESPERANTO POR ĈIUTAGA VIVADO.

Ne malmultaj homoj jam pruvis per la reala sperto ke Esperanto ja posedas ĉiujn ecojn, kiujn praktika parolata lingvo bezonas, sed la loĝado de la Prezidanto de la Societo “Esperanto” en Havro (Francujo), kiu loĝado okazis antaŭ ne longe, donis pluan pruvon. Kun li ĉeestis sia edzino, kiu estis tre kontenta babilante kun la Havraj Esperantistinoj, la Sekretario de la sama societo, kaj amiko, al kiu Esperanto estis nova lingvo.

Post kelkaj tagoj, la Sekretario de la Esperanto Klubo ankaŭ alvenis kaj Fraŭlino Lawrence, la eks-sekretariino.

La kvar Kiĥlianoj pasigis dek-unu tagojn en unu loko, loĝante en hotelo kie kvar profesoroj ĉe la Havra Liceo ĉiutage manĝadis, kaj dum almenaŭ du kaj duono horoj ĉiutage la samaj personoj interparoladis Esperante. Necese, tre granda nombro da diversaj objektoj estis priparolata. Ne estis mallonga viziteto, ne estis kelkaj frazoj pri la vetero aŭ la sano, aŭ kelkaj demandoj pri pakaĵoj kaj biletoj, kaj la plej bona vojo al Ĉitie-aŭ-tie, sed vera interŝanĝo de opinioj pri ĉiaspecaj aferoj, pasanta inter personoj ĝis tiam apartigitaj de la manko de komuna ilo de parolado.

Plue, la loĝado prezentis okazojn por fari paroladojn, preparitajn kaj senpreparajn, Esperante, kaj la kara lingvo pasis tra la provo venkante. Nun Angloj havas Anglan ateston, ke Esperanto ne estas nur interesa ludilo por pasigi senokupajn horojn, sed sana, fortika lingvo, taŭga por ĉiuj praktikaj utilaĵoj, kaj ankoraŭ lernebla sen multa penado.

Samtempe, alia argumento, kiu tiuj, kiuj estas blindigitaj de la antaŭjuĝado, ofte uzas kontraŭ Esperanto, nome, ke pro la diferencoj de la elparolado kaj de la nacia idiomo, diverslandaj Esperantistoj ne povus kompreni Esperanton parolatan de alilandulo, estis efektive silentigita. De la unua momento, kiam la Angloj marŝis sur la Francan teron ĝis la finaj adiaŭoj, oni trovis nenion malfacilecon, nek parolante nek komprenante.

Tio estis pli rimarkinda, ĉar la vizitantoj havis tre malofte okazojn por interparoladi Esperante. Ili estis similaj al knaboj ĵetitaj en akvon, kiuj devigas aŭ naĝi aŭ droni. Certege ili ne dronis ; kontraŭe per Esperanto, kaj per Esperanto sole, ili pasigis plejplaĉantan libertempeton, kiun ili kore deziras ripeti la proksiman jaron, ĉu en Havro, ĉu aliloke.

John Ellis, № 7124.