Fabloj de I. A. Krilov/La lupo kaj la ŝafido
;13. La lupo kaj la ŝafido.
Fortul' neniam premi malfortulon hontas;
Al ni ekzemplojn tiajn donas historio,
Sed ni forgesis jam pri tio;
Kaj jen pri kio fabl' al ni rakontas.
Ŝafido dum varmego trinkis el rivero;
Subite venis la mizero:
Vagadis tie-ĉi malsata lup' proksime.
Tuj mem rapidas ĝi al la ŝafid'—ofero;
Gi [tiel] volas tamen agi leĝe, sed ne krime,
Kaj krias: «vi, bastard', forgesis pri estimo,
Ĉar vi trinkaĵon puran tian
Mian
Ekmiksis kun la ŝlimo!
Por tia kondutaĉo
Vi restos tuj sen la kapaĉo!
— «Se via lupa moŝt' permesos,
Mi diros: evidente mi ja vin konvinkas,
Ke mi de vi cent paŝojn malproksime trinkas;
Do vi koleron vian nun forgesos:
Trinkaĵon vian malpurigi mi ne povas»
— «Do sekve mi mensogas!
Fripono! Kiel ne forglutos vin la tero!
Ĉi tie ankaŭ en pasinta vi somero
Insulti min al vi permesis:
Mi tion-ĉi, amiko, ne forgesis!»
— «De mia tagnaskiĝ' ne pasis unu jaro»
Respondas la ŝafid'. — «Nu, sekve frato via».
— «Ne havas mi la fratojn». — «Nu bofrato ia,
Baptan', aŭ iu ajn el via parencaro.
Vi mem, kaj ĉiuj hundoj, kaj paŝtistoj viaj—
Vi per malamo spiras
Kaj ĉiuj ĉiam pereigi min deziras,
— Kaj mi nun punos vin por la suferoj miaj».
— «Ĉu estas kulpa mi?» — «Nu, mi vin ne aŭskultas.
Ne volas mi prijuĝi vian parencaron!
Vi estas kulpa, ĉar malŝato min tumultas»
Kaj ĝi forportis la ŝafidon en arbaron.