Fabloj de I. A. Krilov/La orakolo

12. La orakolo.

En ia idolejo estis ligna dio;
Kaj jen profeti li komencis tre kuraĝe
Kaj ĉiujn eĉ konsili saĝe.
Kovrita estas li por tio
Per ora ŝtofo, per arĝento
De l'kapo ĝis la fundamento,
Per preĝoj, per oferoj tute ĉirkauita,
Per timiano sufokita.
La orakolon ciuj [tiel] fidas;
Subite — mirindaĵo kia!
Absurdas orakolo nia:
Ĉi-tion vizitantoj ĉiuj vidas,
Car ĉiam, se al li pro io iu venas,
La orakol' nenion jam divenas;
Do ĉiuj vizitantoj miris,
Pro kio la talent' de li foriris!
Sed ĉio simpla estis:
En la malplena orakolo ĉiam nestis
Profeto-idolulo,
Kiam
Profeto saĝa estis, la idol' neniam
Malsaĝe profetadis tiam;
Sed nun li estas malsaĝulo.

Mi aŭdis — vere — kvazaŭ iam
Juĝisto tia estis
Tre saĝa kaj tre sperta, nur ĝis kiam
Ce [tiel] li sekretario saĝa restis.