Fabloj de I. A. Krilov/Leona divido

7. Leona divido.

Leono, hundo, vulp’ kaj lupo
Hajbare enlokiĝis,
Kaj jen okupo
Ĉe tiu trupo
Komune kiel difiniĝis:
Ni unu la alian fidu,
Kaptitajn kune bestojn juste ni dividu.
Ne scias mi, per kio kaj por kia kulpo,
Sufokis cervon vulpo,
Kaj la kolegojn ĝi vizitas
Kaj ilin al divid’ invitas:
Akiro tia estas bono!
Alvenis baldaŭ ĉiuj kune; la leono
Rigardas ĉiujn’, la piedojn ĝi eltiras,
Akiron disvididas.
«Ni estas ja kvarope nun“ li diras,—
Kaj je kvar partoj ĝi la cervon tuj disŝiras.
«Kaj nun ni ekdividu! Vi, kolegoj, vidas:
Ĉi-tiu parto estas mia
Laŭ la kondiĉo nia;
Ĉi-tiu dua parto, kiun nun mi prenas,
Kaj tiu-ĉi al mi sendube apartenas;
Kaj tiun-ĉi se iu preni ekdeziros,
Ĉi hejmen ne foriros».