Fabloj de I. A. Krilov/La simioj

8. La simioj.

Se ni imitas saĝe, tiam ni de tio
Nin povas senti tute bone;
Sed imitadi senrezone,—
De tio nin defendu Dio!



Ekzemplon donos mi el lando malproksima.
Simiojn kiu vidis, scias tion,
Ke ĉiam ili imitadas ĉion.
En sud-Afriko, en arbar’ senlima
Anaro da simioj sidis
Sur densa arbo, sur la branĉoj kaj branĉetoj.
Kaŝitaj, ili la ĉasiston vidis,
Baraktis kiu sur herbejo en la retoj.
Kaj jen interrigardas tuta ar’ simia,
Flustrante unu al alia:
«Rigardu, vidu lin, amikoj,
Senfinaj estas ĉiuj liaj artifikoj:
Jen bravulo!
Kvazaŭ bulo
Li volviĝas,
Poste rektiĝas
Li estas ĝusta petolulo.
Ĉu ni ne estas la ŝerculoj?
Sed tiel ni ne povas salti, gliti!

Amikoj-petoluloj!

De li ni devas tion-ĉi imiti.
Sed jen li sin amuzis, ŝajne, jam sufiĉe;
Kredeble li foriros baldaŭ, — tiam... Vidu,
Li efektive jam foriris kaj, feliĉe,
Por ni forlasis siajn retojn. Nu, rapidu,
Amikoj, amuziĝi!»
Alvenas ili. Por la gastoj atenditaj
Sur tero estas multaj retoj dissternitaj.
Komeneis [tiel] ili salti kaj ruliĝi,
Volviĝi, kuri, malvolviĝi;
Kriegas ili, ĝojas senmezure!
Sed jen terure:
Ne liberigas ilin nun la retoj!
La mastro ilin bone gardis
Kaj ĝustatempe li alvenis kun saketoj.
Timeme ili ekrigardis,
Sed vane el la retoj kuri penis, —
Kaj oni ilin ĉiujn prenis. —