Fabloj de I. A. Krilov/La muzikantoj

9. La muzikantoj.

Najbar' invitis la amikon
Tagmanĝi, sed la penson havis
Alian: lin kantistoj ravis,
Kaj volis li, ke aŭdu la najbar' muzikon.
Sovaĝe, dise ekkriegis la bravuloj:
La gaston kaptis ia skrapo,
Mallum' aperis en okuloj
Kaj ekdoloris eĉ la kapo.
«Forpelu ilin, kara» diris li sincere:
Pardonu min! Pro via ĥoro
Min kaptis la doloro!»
Sed lin la mastr' respondis: «estas tute vere,
Kriegas ili dise iom,
Pri brando tamen pensas eĉ neniom,
Kaj ĉiuj montras sin modere».

Laŭ mi: en brand' pli bone ne sin ĝenu,
Sed pri afer' komprenu.