Fabloj de I. A. Krilov/Parnaso

10. Parnaso.

Post kiam oni diojn el Grekuj' forigis
Kaj al landanoj disdonadis dibienojn,
Al iu hom' Parnason oni allimigis;
La mastr' sur ĝi komencis paŝti la azenojn.
Azenoj, ŝajne, iam sonĝis,
Ke sur Parnas' la muzoj loĝis
«Ne vane sekve — ili diris —
Parnason oni nin altiris:
Al mondo tedis kantoj diaj.
Kaj revas ĝi pri kantoj niaj.»
«Aŭskultu, la unua krias, min atente!
Ekkantos mi, — kaj kantu vi konsente!
Nenio vin timigu!
Azenojn ni glorigu!
Pli laŭte eĉ, ol la muzaro,
La ĥoron faros kaj ekkantos azenaro!
Sed por [ke?] ne senordiĝu la azenamaso,
Al nia soĉiet' [tiel] mi faras la proponon:
Se iu en la voĉ' ne havas bonan tonon,
Ni tiun pelu el Parnaso».
Alpreni ĉiuj tuj ordonis,
Azeno kion nun proponis:
Kaj tiel bone ekkriegis nova ĥoro,
Ke ŝajnis en ĉi-tiu [tiel] horo,
Ekkrakis kvazaŭ multaj radoj ne ŝmiritaj.
Per kio do finiĝis tiu kant' sovaĝa?
La anoj de brutaro saĝa
En stalon estis enpelitaj.

Gi [tiel] estos por la kelkaj abomena,
Sed memorigos mi al vi sentencon:
Se estas ies kap' malplena,
Al tiu kap' neniu loko donos sencon.