Fundamenta Krestomatio (1903)/Kanto de l’ligo

Kanto de l'ligo
(De W. A. Mozart.)

Fratoj, manon donu kore
Kaj senzorge, sendolore
Belan horon festu ni!
Ĉion teran forĵetante,
Daŭru forte kaj konstante
Nia bela harmoni'!