Supre staras sur la monto La silenta kapeleto, En la valo, ĉe la fonto, Ĝoje kantas paŝtisteto. Sonorado, mortkantado Nun eksonis tra l' silento,— Haltis knabo en kantado Kaj aŭskultas kun atento. En la tombojn de l' monteto El la valo ĉiu venos. Ankaŭ vin, ho paŝtisteto, Oni iam tien prenos.