Fundamenta Krestomatio (1903)/Kronika katara konjunktivito

de E. Fuchs
Tradukita de L.L. Zamenhof
Fundamenta Krestomatio (p. 229-234)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Kronika katara konjunktivito

(el la libro de profesoro E. FUCHS).

Simptomoj. Ĉe la kronika kataro de la konjunktivo la objektive trovataj ŝanĝoj estas entute malmulte signifaj. Estas modera ruĝeco de la konjunktivo, aŭ nur super la tarso, aŭ ankaŭ en la parto transira. La konjunktivo estas glata kaj ne ŝvelinta; nur en malnovaj okazoj aperas hipertrofio de la konjunktivo kun ĝia dikiĝo kaj velursimila karaktero. La sekrecio estas malgranda kaj montras sin precipe per kungluiteco de la palpebroj matene. La blanketa ŝaŭmo, kiun oni ofte trovas en la anguloj de la palpebroj, venas de tio, ke en sekvo de ofta palpebrumado la larma fluidaĵo kun la eligaĵo de la Meibomaj glandetoj per batiĝado fariĝas speco de ŝaŭma emulsio. La konstanta malsekiĝado de la haŭto en la anguloj de la palpebroj kondukas al la formiĝado de ekskoriacioj. En kelkaj okazoj la sekrecio, anstataŭ esti pliigita, ŝajnas eĉ malpliigita. Pro la tre malgranda aŭ eĉ tute mankanta pliiĝo de la sekrecio kelkaj aŭtoroj difinas multajn okazojn de kronika kataro ne kiel tian, sed kiel hiperemion de la konjunktivo. Ĉe la sensignifeco de la simptomoj objektive rimarkeblaj, tiom pli granda atento devas esti turnata al la plendoj de la paciento. Efektive la subjektivaj simptomoj pleje estas tiel karakteraj, ke el ili oni facile povas meti la diagnozon de kronika kataro de la konjunktivo. La plendoj ordinare estas la plej grandaj vespere. La pezeco de la palpebroj, tage apenaŭ rimarkebla, vespere estas tiel granda, ke al la pacientoj estas tre malfacile teni la okulojn nefermitaj; ili havas la senton, kvazaŭ ili volus dormi. Per la nemulta eligaĵo, kiu en formo de mukaj fadenoj restas en la konjunktiva sako, naskiĝas teda sento de fremda korpo, kvazaŭ en la okulo estus polvero; kiam tiaj mukaj fadenoj metiĝas sur la korneon, tiam la vidado malklariĝas aŭ tiam ĉirkaŭ la flamo de kandelo montriĝas ĉielarkaj koloroj; krom tio la pacientoj rakontas pri malagrablaj sentoj de diversaj specoj, nome pri brulado kaj jukado, pri blinduliĝado per lumo, rapida laciĝado de la okuloj ĉe la laborado, ofta palpebrumado k. t. p. Matene la okuloj estas iom kungluitaj aŭ iom da flava sekiĝinta eligaĵo trovas sin en la interna angulo de la okulo. En aliaj okazoj ekzistas turmenta sento de sekeco kaj la okuloj povas esti malfermataj nur kun malfacileco, kaj la paciento havas la senton kvazaŭ la palpebroj pro manko de malsekeco estas algluitaj al la okulpomo (kataro seka).—Tiuj ĉi tiel diversaspecaj plendoj tute ne trovas sin en difinita interrilato al la objektiva stato. Ĉe multaj homoj oni vidas la konjunktivon sufiĉe forte ruĝiĝinta kaj tamen ili plendas pri nenio eĉ plej malgranda, dum ĉe aliaj, kiuj la kuraciston simple elturmentas per siaj piendoj, oni ofte apenaŭ rimarkas iajn ŝanĝetojn en la konjunktivo.

Irado de la malsano. La kronika kataro de konjunktivo estas unu el la plej oftaj malsanoj de la okuloj, kiu estas renkontata precipe ĉe personoj grandaĝaj kaj nome pli maljunaj. Ĉe maljunuloj ĝi estas preskaŭ regulo, ke ni trovas facilan gradon da kronika konjunktivito, kiun oni nomas kataro maljunula. La daŭrado de la konjunktivito estas ordinare longa; multaj homoj suferas je ĝi grandan parton de sia vivo. La malsano povas konduki al komplikaĵoj, kiuj parte donas nerebonigeblajn ŝanĝojn. Al la plej oftaj komplikaĵoj apartenas la brulumo de la palpebra rando—blefarito—sekve de la ofta malsekiĝado de la randoj de la palpebroj per la pli riĉe eligataj larmoj. Ankaŭ sekve de la malsekiĝado per la larmoj la haŭto de la malsupra palpebro estas atakata de ekzemo, aŭ ĝi fariĝas rigida kaj mallongiĝas, tiel ke la libera rando jam ne perfekte almetiĝas al la okulpomo. Sekve de tio la larma punkto jam ne trempiĝas en la larman lagon, per kio la forkondukado de la larmoj en la larman sakon estas malhelpata, la fluado de la larmoj estas pligrandigata kaj tio ĉi denove efikas malutile sur la staton de la haŭto. Tiamaniere formiĝas rondo da eraroj, kiu kondukas al ĉiam plua malleviĝo de la malsupra palpebro, al la ektropio. Tiu ĉi eliro estas ankoraŭ akcelata per tio, ke la pacientoj ofte deviŝas la defluantajn larmojn kaj ĉe tio pasigas la tukon de supre malsupren, per kio la malsupra palpebro estas tirata malsupren. Se la mallongiĝo de la palpebra haŭto, malsekigata de larmoj, aperigas sin pli en direkto horizontala, tiam naskiĝas blefarofimozo. Fine la kataro ofte kaŭzas ulceretojn de la korneo.

Etiologio. La kaŭzoj de la kronika kataro estas : 1. Antaŭirinta kataro akra, kiu, anstataŭ plene saniĝi, transiris en la stadion kronikan. 2. Komunaj malutilaĵoj de diversaj specoj. Al ili apartenas antaŭ ĉio malbona aero, difektita per fumo, polvo, varmego, kunestado de multe da homoj k. t. p. La laboristoj en fabrikoj, kie estas multe da polvo, la kelneroj en la fumoplenaj restoracioj k. t. p. suferas tre ofte je kronika konjunktivito. Al tio disponas ankaŭ malfrua irado dormi, nokta maldormado, troa ĝuado de alkoholaj trinkaĵoj. Ĉe personoj, kiuj jam suferas je kronika konjunktivito, ĝi multe malboniĝas post ĉia tiaspeca malutilaĵo, ekzemple post vespero pasigita en teatro aŭ en fumoplenaj ĉambroj. La daŭra efikado de vento kaj malbona vetero kaŭzas ĉe la vilaĝanoj, veturilistoj k. s. tiel oftan kataron. Pro tiu sama kaŭzo ankaŭ okuloj forte elstarantaj, aŭ kies palpebroj estas mallongigitaj (lagoftalmo), estas atakataj de kataro, ĉar ili tro malmulte estas defenditaj kontraŭ la aero. La efiko, kiun faras sur la konjunktivon la konstanta kuntuŝiĝado kun la aero, montriĝas la plej bone ĉe la ektropio, ĉe kiu la nekaŝita konjunktivo de la tarso fariĝas forte ruĝa kaj dika, velursimila aŭ eĉ tuberplena. Tiom same malbone kiel longedaŭran kuntuŝiĝadon kun la aero, la konjunktivo elportas ankaŭ la konstantan foreston de tiu ĉi lasta, tial ĉe longe daŭranta ĉirkaŭligo de la okulo ankaŭ aperas kronika kataro. 3. Troa streĉado de la okuloj, precipe ĉe personoj hipermetropiaj kaj astigmatismaj, povas kaŭzi kronikan kataron. 4. Lokaj malutilaĵoj. Al ili apartenas incitado de la konjunktivo per fremdaj korpoj, kiuj restas en la konjunktiva sako; al tiaj fremdaj korpoj oni devas alkalkuli en pli vasta senco de la vorto ankaŭ okulharojn, kiuj estas turnitaj kontraŭ la okulpomo. En la plimulto da okazoj la loka malutilaĵo konsistas en ia alia malsano de la okulo, kiu aperigas post si la kataron kiel suferon sekvan, kiel ekzemple blefarito aŭ infarktoj en la glandetoj Meibomaj. Reteniĝo de larmoj en sekvo de blenoreo de la larma sako aŭ de nesufiĉa trempiĝado de la larmaj punktoj en la larman lagon estas ofta kaŭzo de la kataro, tial oni neniam devas forgesi ĉe unuflanka kataro esplori, ĉu ne ekzistas ia sufero de la larmaj vojoj. La kataroj kaŭzitaj de cirkonstancoj lokaj distingiĝas de la kataroj kaŭzitaj de malutilaĵoj komunaj per tio, ke ili tre ofte estas unuflankaj, dum en la lasta okazo laŭ la naturo de la afero pleje suferas ambaŭ okuloj.

Terapio. Estas kompreneble, ke la kuracado devas antaŭ ĉio turni atenton al la kaŭza momento, per konforma reguligo de la komunaj kondiĉoj de la vivo, kiom tion ĉi permesas la profesio de la paciento, per forigo de ekzistantaj lokaj kaŭzoj de la kataro k. t. p. Por la kuracado de la konjunktivo mem ni antaŭ ĉio, kiel ĉe la kataro akra, havas por nia dispono la nitran arĝenton, kiun oni uzas por ŝmirado per peniko (en solvo 2 p. 100) aŭ por engutado (en solvo 1/4—1/2 p. 100). Oni uzas ĝin nur en tiuj okazoj, en kiuj la kataro estas akompanata de pli forta sekrecio kaj do malfirmiĝo de la konjunktivo, ĉar tiaj periodoj de akra malsaniĝo ofte okazas en la daŭro de ĉiu kronika kataro, kaj ankaŭ tiam, kiam ekzistas jam hipertrofio de la konjunktivo. En la ceteraj okazoj sufiĉas adstringaj gutoj (okulakvoj), kiujn la paciento mem povas al si engutadi. La plej uzataj el tiuj ĉi okulakvoj estas : flava adstringa okulakvo (collyrium adstringens luteum), aŭ safrana tinkturo de opio (tinctura opii crocata), ambaŭ ordinare estas porskribataj ne pure, sed miksite kun egala kvanto da akvo; kupro aluna, zinko sulfura, ambaŭ en 1/2-1 p. 100 solvo; plue aluno, tanino, bora acido kaj aliaj adstringantaĵoj.

La vica ordo, en kiu tiuj ĉi okulakvoj estas cititaj, respondas proksimume al ilia laŭgradeco, de la plej fortaj ĝis la plej delikataj. Ili devas esti engutataj ĉiutage unu aŭ du fojojn, sed ne vespere. Ni elkalkulis tiom da ili, ĉar estas bone havi pli grandan elekton el ili, ĉar ĉe la longa daŭrado de la kataro oni ofte devas ŝanĝi la rimedojn. Ĉiu rimedo, uzata tro longe, perdas sian efikecon, ĉar la konjunktivo al ĝi alkutimiĝas. Kontraŭ la kungluiĝado de la palpebroj, kiel ankaŭ kontraŭ ekzistantaj ekskoriacioj oni igas vespere antaŭ la endormiĝo froti sur la fermitaj palpebroj ŝmiraĵon kun blanka hidrarga precipitato (1/2-1 p. 100).

[Piednoto: Tiu ĉi okulakvo, nomata ankaŭ okulakvo de Horst, nun en la plimulto da landoj jam plu ne estas oficinala; tamen ĝi faras bonegajn servojn kaj en kelkaj okazoj oni povas ĝin anstataŭigi per neniu alia] rimedo. Laŭ la nova Aŭstruja farmakopeo ĝi devas esti preparata en la sekvanta maniero

    Rp. Amonio klora . . . . . . . . . . 0,5
        Zinko sulfura. . . . . . . . . . 1,25
             Solve en :
        Akvo distilita . . . . . . . . . 200,0
             Aldonu :
        Kamforo. . . . . . . . . . . . . 0,4
             Solvita en :
        Spirito vina dissolvita. . . . . 20,0
             Aldonu :
        Safrano. . . . . . . . . . . . . 0,1
             Tenu 24 horojn ofte skuante, filtru.

La okulakvo de Romershausen, kiu ankaŭ estas multe uzata ĉe kronika kataro de la okuloj, konsistas el miksaĵo do fenkola tinkturo kaj fenkola akvo.