Fundamenta Krestomatio (1903)/Vespero

VESPERO
(El K. A. Nikander.)

Benite vi venas, vespero,
Vi, klara, trankvila, al ni!
Pleniĝas la kor' de espero;
Feliĉon ni havas de vi.

Kun oraj flugiloj anĝelo
Malsupren venetas vesper':
Vivantojn pacigas ĉielo
Kaj donas ripozon al ter'.

Filino de nokto kaj tago,
Konsola, paciga liber'!
Jen! bele sur akvo de l' lago
Pentriĝas ĉielo kaj ter'.

Vi pentras bluantajn montetojn,
Kverkaron brilantan en or';
Vi kisas ruĝantajn rozetojn,
Dormetas senzorge la flor'.

Kaj birdo libere ĝojadas,
Espero fidela en ĝi,
La "Ave Maria'n" kantadas
En valo ĝi en harmoni'.

La ter' per mallumo kovriĝas,
Pensema amik'; kion pli?
La sun' de ĉiel' malleviĝas,
Sed morgaŭ revenos al ni.

Ĝi sidas sur nubo, la brila,
Kaŝita en la okcident';
Tuj, homan esperon simila,
Tuj levos sin en l'orient'.

Pleniĝas nun kor' de espero,
Feliĉon ni havas de vi!
Vi, klara, trankvila vespero,
Benite vi venas al ni.

O. Zeidlitz.