Fundamenta Krestomatio (1903)/Vizito de la steloj sur la tero

VIZITO DE LA STELOJ SUR LA TERO


Ĉiuj steloj ekdecidis
Ekvojaĝi sur la teron.

Al mastrino ili diris
Sian volon kaj esperon:
"Ni ja tie tre mallonge
Gastos—unu, du monatojn;
Ni vizitos regnon homan,
Vidos niajn koramatojn . . ."
Sed mastrino al la steloj
Tiam donis la respondon:
"Restu tie ĉi en domo—
Vi malbenos poste mondon!"
Saĝajn vortojn ne aŭskultis
Tamen steloj la trudemaj
Kaj senĉese ili tedis
La mastrinon—nespertemaj:
"Sed komprenu nin, mastrino,
Sur ĉielo ni sidante
Tute ja ne konas tiujn,
Kiuj kantas nin konstante!
Ĉiu ja el ni sur tero
Havas siajn adorantojn,
Kiuj sendas al ĉielo
Himnojn, ĝemojn, amokantojn!"
—"Vere", diris la mastrino,
"Ili kantas vin laŭdinde;
Sed, vin ili ne konante,
Vin adoras ja—en blinde!
Ili, dum vi sur ĉielo,
Ĵuras ami vin eterne,
Ĉar neniu ja atingos
La kaŝitan en interne!
Se vi tamen volas scii
Malfeliĉan vian sorton,
Iru—sed vi rememoros
Mian nunan patran vorton".
Kaj la steloj al vojaĝo
Tuj pretigis sin kun ĝojo.—

Kaj jen baldaŭ ili estis
Al la tero sur la vojo. . . .

***

Kiam aŭdis nun la tero,
Ke atendas ĝin honoro.
Ĉie en plej dolĉaj tremoj
Tuj ekbatis homa koro.
Tuta tera junularo
De la ĝoj' ne sciis finon
Kaj sen pacienc' atendis
Ĉiu sian amatinon.
Ĉiu kantis, ĉiu saltis
Kun feliĉ' en la mieno,
Ke li havos de proksime
"Ŝin" en sia ĉirkaŭpreno
Ĉiu homo dankas Dion,
Ĉiu benas la ĉielon,
Ke li fine nun ekkonos
Sian karan, sian stelon!

***

Dum la tera junularo
Estas plena de espero,
Belaj steloj de l' ĉielo
Alveturis al la tero.
Tuj sin ili jam dismetis
En plej granda la hotelo;
Ĝis vespero ĉe la pordoj
Ĉiuj staris—sed sen celo.
Je l'vespero ili aŭdis,
Ke gastinoj la belegaj
Morgaŭ montros sin matene,
Nun estante tro lacegaj.

Tiam tre malĝojigitaj
Ĉiuj iris for la domon;
Post mallonge la Morfeo
Ĉirkaŭprenis ĉiun homon.
Kio estis en la sonĝo,
Ni priskribi eĉ ne provos,
Ĉar ni sentas, ke precize
Tion fari ni ne povos.
Ni en tiu ĉi loketo
Iom nur priskribi volas,
Kiel . . . tamen tss! mi aŭdas,
Oni el la sonĝ' parolas:
"Ho, vi! . . . ho, vi! . . . mia bela,
Mia kara, ho, Heleno! . . .
Viaj kisoj kaj karesoj. . . ."
Unu preĝas al kuseno.
Kaj alia, flamemulo,
Ŝin jam havas ĉe l' altaro,
Kaj solene—en la lito—
Sonas ĵura promesaro. . . .
—"Ho! . . . karega . . . ho, anĝelo,
Fianĉino . . . ho, Mario! . . .
Mia vi nun je eterne,
Antaŭ homoj, antaŭ Dio!"
Tiel li karesas, ĵuras
Amon veran kaj brulantan,
Tiel kisas tiu homo. . . .
Lampon apud li starantan.
Sed subite al li ŝajnas,
Ke Marion iu tenas
Ĉirkaŭprene! . . . "Ho, pro Dio! . . ."
(Lampon tuj diabloj prenas).
Kaj cetere, kaj cetere
Daŭris tio ĝis mateno.—
Elrapidas el la domo
Ĉiu freŝa kun mieno.

La gastinojn de l' hotelo
Ni jam vidas sur la stratoj,
Kaj jen baldaŭ promenadas
Brak' en brak' la geamatoj…
Sed neniu tie aŭdas
De la amo dolĉan vorton!
Ĉiu el la junularo
Nun malbenas sian sorton…


Kio faris tian ŝanĝon,
Ke antaŭe tre amataj
Steloj, tiel deziritaj—
Nune estas malbenataj?
Kio faris, vi demandas,
Tian ŝanĝon nun subitan?
Kio kaŭzis malfeliĉon
Kaj esperon renversitan?
Ĉefa kaŭzo, ke malbenoj
Nun el ĉies buŝo sonis,
Estas—ke la "stelon" ĉiu
Pli proksime, pli ekkonis…


Ĉiuj steloj ofenditaj
Forveturis la ĉielon
Kaj post kelkaj larmaj tagoj
Jam atingis sian celon.
—"Saĝa nia stelmastrino!
Sankta estis via vorto!
Prenu nun la tutan teron
La diabloj kaj la morto!
Tamen kiel vi, mastrino,
Antaŭsentis nian sorton?

Kio gvidis vian saĝan
Kaj profetan vian vorton?"
—"Se vin iu ne rigardas
Tra ĉielaj tra speguloj,
Sed rigardas vin per sobraj
Ne trompantaj sin okuloj,—
Tiu vidos ja sendube,
Ke amata lia "stelo"
Estas sen la luma krono
Nur diablo—ne anĝelo.

Feliks Zamenhof.