Idoj de Orfeo/II/Ĉapitro Sesa

(p. 249-267)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Sesa Ĉapitro

Pri pastro verkanta predikaĵon kaj per kio li estas interrompata — Letero de nekonatulo — Kovacs — La rompiĝanta taseto — Pri terura malsano — Kial artisto ne plu ludas antaŭ la publiko kaj kiel li venis en Brej — Pri tio, kion Kovacs intencas fari kun la trovito.

Estas sabato kaj la tria horo en la posttagmezo. La pastro de la domareto Brej sidas en sia antaŭĉambro verkante sian predikaĵon por la venonta dimanĉo. Pro sia miopeco li sidas en kurba sintenado antaŭ la skribotablo kaj diligente laboras. Sian longan pipon el argilo, kies bruniĝinta kapo ripozas sur ĵurnalo meze de la tablo, li firmtenas per la dentoj, kaj ĉe ĉiu elblovo de fumo la antaŭstaranta suba makzelo sin movas supren. Tiel li skribis jam pli ol unu horon kaj estas skribonta ankoraŭ longan tempon, se nenio interrompos lian skribadon. Ordinare neniu interrompas lin, kiam li verkas la predikaĵon, ĉar nur pro urĝaj aferoj la servistino havas permeson ĝeni lin.

Ekstere ĉio estas silenta kaj kvieta. Jam ne neĝas; la ĉielo estas klara kaj la vetero agrabla, kvankam malvarma.

Sur la longfoso laŭlonge de la makadama vojo kelkaj knaboj forbalais la neĝon de la frostiĝinta akvo kaj nun glitiras. Jam pli ol centfoje ili pasis kaj repasis la mortintejon antaŭ la pastra domo, sed la pastro ne vidas ilin; li estas tro miopa. Krom tio la glitirado de la knaboj ne interesas lin, li atentas nur la predikaĵon, kiun li devos legi voĉe la postan tagon, ĉar en la preĝejo li ĉiam voĉlegas la predikaĵon, skribitan kun dikaj literoj en maldika kajero. Ĉiun semajnon li plenskribas unu el tiaj kajeretoj, kaj zorge kolektante ilin, li jam posedas grandan aron.

Estas varme en la ĉambro. Gratante la plumo sin movas sur la papero. De tempo al tempo la pastro ekhaltas por rapide tralegi la jam plenskribitajn folietojn sed senlace li ĉiam ree komencas skribi; dume li ne ĉesas fumadi kaj preskaŭ regule la malsupra makzelo moviĝas supren kaj malsupren, pelante antaŭ si malgrandajn nubetojn da tabaka fumo. La pastro skribas:

"Kaj la akvo revenis kaj kovris la ĉarojn kaj la rajdantojn de la tuta militistaro de Faraono, kiu venis post ili en la maron; ne restis el ili eĉ unu. Sed la Israelidoj iris sur seka tero tra la mezo de la maro, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre. Kaj la Eternulo savis en tiu tago la Israelidojn el la mano de la Egiptoj, kaj la Israelidoj vidis la Egiptojn mortintaj sur la bordo de la maro. Kaj la lsraelidoj vidis la grandan manon, kiun la Eternulo aperigis sur la Egiptoj, kaj la popolo...

Subite mallaŭta frapo aŭdiĝas. Iu frapis la pordon, sed ŝajne li frapis kun timo, ĉar la pastro verkas je sia predikaĵo. Li ne aŭdas la frapon kaj li skribas plue:

ektimis la Eternulon kaj ekkredis al la...

Refoje frapo aŭdiĝas, sed pli laŭte, tiel laŭte, ke ĝi trafas la orelojn de la skribanto. Li sulkigas la frunton, la dikaj brovoj preskaŭ sin tuŝas reciproke kaj la buŝo ellasas la pipon, ĉar la pastro devas turni la kapon por rigardi al la pordo, kie iu lin interrornpas.

Tria frapo.

—Eniru!

Li estas obeata; la pordo malfermiĝas kaj la kapo kaj unu ŝultro de la servistino timeme montriĝas en la ĉambro.

—Kio estas?— la pastro demandas.

—Moseo.

—Kion li deziras?

—Li venas kun komisio de fremda sinjoro.

La pastro metas la pipon sur la tablon kaj diras kun surprizo:

—De fremda sinjoro? ... Nu, enirigu la knabon.

La ŝultro kaj la kapo retiriĝas kaj anstataŭe aperas Moseo. Li ekhaltas, fermas la pordon post si kaj atendas.

—Nu, Moseo, nur venu; kio estas?

Moseo alproksimiĝas al la pastro. En unu mano li tenas la ĉapon, sub kiu ordinare estas premkaŝitaj la harbukloj, kiuj nun libere pendas sur liaj frunto kaj oreloj; en la alia mano li tenas letereton.

—Bonan tagon, pastro; fremda sinjoro ordonis al mi enmanigi al vi ĉi tiun letereton.

—Ĉu li atendas mian respondon?

—Jes, pastro.

La pastro ekprenas la letereton el la koverto, legas la enhavon kaj rigardas fikse al Moseo.

—Kie estas tiu sinjoro?

—Ĉe ni, pastro.

—En la domo de via patrino?

—Jes, pastro.

—Kiam li venis tien?

—Hodiaŭ nokte, mi kredas, ĉar hieraŭ vespere, kiam mi enlitiĝis, li ne estis ankoraŭ veninta.

Tiu respondo surprizas la pastron supermezure.

—Tion mi ne komprenas, Moseo.

—Nek mi, pastro. Hodiaŭ matene jam tre frue mi kuŝis maldorme en mia lito sur la subtegmentejo, ĉar jam kelkajn monatojn mi dormas tie. Mia patrino estis vekinta min, kiam ŝi vestiĝis por iri al la farmodomo; ŝi ĉiam vekas min per la bruo, kiun ŝi kutime faras. Mi ne povis reekdormiĝi kaj fajfludis. Subite mi ekaŭdis sub mi en la ĉambro strangan belegan muzikon, tiel belegan, kian mi neniam aŭdis antaŭe. Mi komence ektimis, ne sciante, kio tio estas, sed la muziko estis tiel belega, ke larmoj envenis al mi en la okulojn... Fine mi ne plu timis kaj leviĝis por vidi, kiu ludas, kaj venante en la koridoron, mi ekvidis en la ĉambro fremdan sinjoron, kiu ludis sur granda staranta violono. La letereto estas de tiu sinjoro.

—Sed tio estas tre stranga... Kiel li eniris? Via patrino do lasis la pordon nefermita?

—Jes, ŝi ja devas tion, alie mi ne povus eliri, sed tio ne estas grava, ŝtelistoj neniam eniris, nek malbonfarantoj.

—Tiu fremdulo tamen eniris.

—Jes, sed ne por ŝteli..., li nur ludis.

—Sed kial li faris tion?... Kion li diris al vi, kiam vi venis en la ĉambron?

—Ho, li estis tre amika... Li ne parolas holande, nek laŭ nia dialekto.

—Ĉu vi do povis lin kompreni?

—Jes, ĉar li parolas kiel la vojaĝantaj muzikistoj.

—Ĉu li estas germano?

—Mi ne scias..., ne demandis pri tio.

—Sed, li ne diris al vi kial li venis?

—Tion mi ankaŭ ne demandis; li diris, ke li volus paroli pri mi al Klomp, sed mi lin petis, ke li prefere parolu kun la lernejestro aŭ kun vi; kaj tial li skribis tiun letereton.

—Bone, Moseo, estas tre saĝe, ke vi petis lin sin turnis al mi; diru al li, ke mi petas lin al mi ĉi tiun posttagmezon je la sesa horo.

La pastro rigardas momenton antaŭ sin; tiam li prenas la pipon, elblovas kelkajn dikajn tabaknubojn kaj meditas; fine li diras:

—Ĉu li ne informiĝis pri vi?

—Jes; li demandis pri mia nomo, pri mia aĝo kaj cetere; tiam li diris, ke li scias, kies filo mi estas.

—Ĉu li diris tion!!?

—Jes, li diris, ke mia patro estas dresisto de sovaĝaj bestoj.

—Kaj kie estas nun via patro?

—En Grekujo.

—En Grekujo!!?

La miopaj okuloj de la bonkora pastro pligrandiĝis, kiam li ekaŭdis, ke la patro de Moseo estas dresisto de sovaĝaj bestoj, sed eksciante, ke tiu dresisto loĝas en Grekujo, li ne kredas al siaj oreloj.

—En Grekujo?— li rediras.

—Jes, tion la fremdulo rakontis al mi.

—Sed, ĉu vi bone lin komprenis, Moseo?

—Mi kredas, ke jes; sed li diris ankaŭ, ke mia patro estas la lia.

—Jen la afero fariĝas pli stranga ankoraŭ... Ĉu la fremdulo estas tiel juna?

—Ho ne, li jam havas griziĝantajn harojn kaj longajn lipharojn.

—Kaj li parolas germane? ... Vi nepre ne bone komprenis liajn parolojn, Moseo, li ja neeble povas esti via frato...

La pastro estas parolonta plue, sed eksilentas, rigardante al la letero, kies subskribon li refoje legas.

—Rikardo Kovacs— li flustras; tiam meditante li rigardas antaŭ sin. Post momento li diras plue, kvazaŭ al si mem:

—Kie mi antaŭe legis tiun nomon? ... Mi legis pri fama violonĉelisto, kiu tiel sin nomis, sed li ne estis Greko, sed Bohemo... Nu, li ja mem klarigos al mi tiun enigmon, ĉar enigmo ĉi tio ĉio estas—, tiam sin turnante al la knabo, li diris:

—Aŭskultu, Moseo; reiru al tiu fremda sinjoro kaj diru, ke mi akceptas lin ĉe mi kun plezuro, eĉ antau la sesa horo.

Moseo iras al la pordo kaj estas elironta la ĉambron, sed li hezitas.

—Pastro—, li diras, —la sinjoro diris, ke li intencas instrui al mi ludi sur la violonĉelo kaj li volas paroli pri tio al vi, ĉu vi...

—Ho, li vere intencas? Nu Moseo, ni vidos.

La knabo foriras kaj la pastro restas sola. Li refoje sin klinas super la kajero por skribi. Li legas la laste skribitajn liniojn por daŭrigi la predikaĵon kaj li pripensas; tiam li skribas kelkajn vortojn, sed ekhaltas, trastrekas ilin kaj denove pripensas, rigardante fikse antaŭ sin al la muro, kvazaŭ por legi tie, kion li devas skribi. La muro tamen ne helpas al li, ĉar vane li serĉas la skribotan daŭrigon de la predikaĵo. Sinsekve li pensas pri ĝi kaj pri la fremdulo, kiu eble ĵetos lumon sur la misteran naskiĝon de Moseo. Li ekkaptas sian pipon kaj elblovas dikajn nubojn, dum la granda malsupra makzelo regule moviĝas supren kaj malsupren, sed ankaŭ la fumado ne helpas al li trovi la taŭgan daŭrigon, ĉar liaj pensoj pri tio kaj pri la fremdulo intermiksiĝas tiagrade, ke estas neeble al li fini la predikaĵon. Kunpremante la lipojn kaj sulkigante la frunton, li fine metas la plumon sur la tablon, ekstaras kaj dum tabaknubo post tabaknubo eliras lian buŝon, li promenadas tien kaj reen en la ĉambro.

—Rikardo Kovacs—, li diras al si mem. — Mi legis pri li, li sen ia dubo estas la violonĉelisto, kies famo antaŭ kelkaj jaroj disflugis la mondon. Sed kion li volas tie ĉi ĉe la mutulino? Ĉu li vere scias, kiu estas la patro de la trovito? Kial li venis tiel neatendite en la mezo de la nokto en la domon de Rika? Ĉu li estas eble la patro de Moseo? ... Nu, mi ja baldaŭ ekscios tion.

Nubo post nubo refoje eliras el inter la lipoj de la pastro, neniam antaŭe li tiel fumis. Subite li ekpensas pri sia tasko, la nefinita predikaĵo, sed li konscias, ke nun li neeble povas finverki ĝin; la fremdulo vole-nevole flanken puŝas le ideojn verkotajn, kaj ĉar li nepre devas prediki morgaŭ, li aliras al librokesto kaj elprenas plenmanon da malnovaj predikaĵoj. Serĉante inter ili, li trovas unu, kiun li voĉlegis unu dimanĉon antaŭ tre longa tempo.

—Nu—, li diras al si mem, —miaj aŭskultantoj ja ne memoros, ke ili jam unu fojon aŭdis tiun ĉi predikaĵon, ĝi servos morgaŭ; la nefinitan mi povos uzi post semajno.

Estas nun la kvina horo, kaj ĉar la fremdulo eble ne forrestos longan tempon, la pastro rigardas ĉirkaŭe por ekzameni, ĉu ĉio en la ĉambro estas sufiĉe deca por akcepti vizitanton. Li metas la kajeron en la librokeston, kaj malfermante la pordon de la ĉambro, li vokas al si la servistinon kaj ordonas, ke ŝi pretigu teon por du personoj.

Alia horo pasas kaj obtuza krakado eksterdome en la neĝo anoncas, ke persono alproksimiĝas al la antaŭa pordo.

—Estas li—, diras la pastro, kaj rigardante tra la fenestro, li vidas, ke sinjoro ĵus suriris la solan ŝtupon de la doma peroneto.

En holandaj urboj kaj urbetoj ĉiu domo, kiel ajn malgranda ĝi estas, posedas sian sonorilon kaj leterujon je la antaŭa pordo. Tute kontraŭe al tio, la domoj en vilaĝetoj kaj sekve ankaŭ en Brej, malhavas ilin ambaŭ. Leterportisto kutime ŝovas la alportatajn leterojn kaj ĵurnalojn sub la pordon en la koridoron, se la pordo estas ŝlosita, aŭ malfermante ĝin, se ĝi ne estas ŝlosita, li vokas laŭte: —Leteron!— aŭ: —Ĵurnalon!—, kaj ĵetinte la leteron aŭ la ĵurnalon en la koridoron, li refermas la pordon kaj foriras, tute ne atendante, ĝis la loĝanto venas por ekpreni la ĵetitan objekton.

Personoj, kiuj volas viziti loĝanton de Brej, sen ceremonio malfermas la pordon, eniras ne nur la koridoron, sed eĉ la ĉambron kaj salutinte, eksidas ne invitite, kvazaŭ ili estas la mastro mem. Ĉar reciproke ĉiuj loĝantoj tie agas laŭ tiu sama maniero, neniu estas ofendita aŭ surprizita pri tiu agmaniero, kiu apartenas al la moroj de la vilaĝetoj.

Okazas kelkfoje, ke urbanoj, kiuj ne scias pri tiu kutimo, restas starantaj antaŭ la pordo de vizitota Brejano, atendante vane, ke la loĝanto venos por malfermi al li, ĉar ordinare oni ne malfermas, se oni okaze ne rimarkis lin venantan, aŭ atendantan sur la peroneto de la domo.

La pordo de la pastrejo de Brej ne deflankiĝas de la kutimo pri la malesto de sonorilo, kaj neniam la bona viro pensis pri tio, havigi unu al sia dompordo. Spite tio,[**] neniam vizitanto ankoraŭ atendis sur lia peroneto, por ke unu el la domloĝantoj malfermu al li, ĉar ĉiam la servistino aŭ la mastrumistino, kiuj laboras en la kuirejo, ekvidas jam de malproksime, ke iu venas por viziti la pastron, kaj se okaze ili ne rimarkus lin, tiam la pastro mem aŭdas, ke iu estas venanta kaj tiamaniere la pordo ĉiam malfermiĝas kvazaŭ per si mem por inviti la venanton eniri.

La pastro, aŭdante la krakadon de la ŝuoj en la frostita neĝo, tuj rapidas por saluti la fremdulon.

—Sinjoro Kovacs?— li demandas.

—Por servi al vi..., ĉu mi havas la honoron paroli kun la pastro de ĉi tiu domareto?

Kovacs diras tiujn vortojn germane kaj la pastro respondas samlingve:

—Vi ne eraras, sinjoro, ... estu la bonvenanto kaj bonvolu eniri—, kaj li montras la malfermitan pordon de la antaŭa ĉambro. La fremdulo plenumas la deziron de la pastro kaj ambaŭ eniras.

—Demetu vian surtuton, sinjoro—, diras la pastro, —ĉar estas varme en la ĉambro, kaj mi esperas, ke vi faros al mi la plezuron esti mia gasto dum kelke da horoj, ĉar mi opinias, ke ni havos multon por interparoli.

Minuton poste la du viroj sidas oportune ĉe la varma forno.

—Mi timis veni al vi en maloportuna horo—, diras la fremdulo, —sed post via afabla invito mia timo tute malaperis, kaj kun danko mi jam nun venas ĉi tien... Vi sendube miris, ricevante mian leteron, tiom pli, ĉar mia nomo estas al vi nekonata.

—Ne tiom nekonata, kiom vi eble pensas, almenaŭ, se vi estas tiu sama Kovács, pri kiu mi legis.

—Ĉu vi legis pri unu Kovács?

—Jes, pri artisto portanta tiun nomon, kaj kies famo kiel violonĉelisto ĝis nia provinco disvastiĝis. Legante vian subskribon, mi jam ne dubis kaj tuj supozis, ke vi kaj tiu artisto estas la sama persono.

Melankolia rideto glitas sur la vizaĝo de la fremdulo, kaj post kiam li silentis momenton, li diras:

—Vi supozis prave; mi estas tiu Kovács.

Refoje li eksilentas kaj kvazaŭ ekmeditante pri io malĝoja, li fikse rigardas la fornon, dum lia vizaĝo esprimas la antaŭan melankoliecon.

La servistino nun enportas la teon, kaj dum ŝi metas la pladon sur la tablon kaj aranĝas la tasojn, la sukerujon kaj la kuleretojn, la pastro, sulkigante la frunton, streĉas la okulojn por ekzameni la eksteraĵon de la artisto kaj spite al sia miopeco ekvidas, ke la vizitanto havas simpatiindan vizaĝon, kiu tre kontentigas lin.

Post kiam la servistino forlasis la ĉambron, regas tie ankoraŭ mallongan tempon la sama antaŭa silentado, kiun fine Kovács interrompas, dirante:

—Mi tamen retiris min el la publika vivo kaj ne donas plu koncertojn.

—Tion la publiko bedaŭros.

—Eble; sed malsano, kiu jam longe subfosas min devigis min agi tiel—. Refoje la sama melankolia rideto montriĝas sur la vizaĝo de la parolinto.

La pastro miras, ĉar la artisto aspektas korpe, kvazaŭ li neniam estus estinta malsana; li tial diras:

—Espereble vi preskaŭ resaniĝis?

—Ho ne; verŝajne mi neniam resaniĝos... Verŝajne, mi diras, ĉar estas rimedo, sed nur unu, kiu povas resanigi min, kaj tiun rimedon kune kun absoluta spirita ripozo mi intencas apliki en via vilaĝeto.

—Ci tie en Brej?

—Jes; okaze mi venis tien ĉi, kaj okaze mi trafis sur mia vojo kamparanan dometon, kies ĉirkaŭaĵo spiras tiom da paco kaj feliĉo, kaj ĉio estas tie tiel trankvila, ke nenie mi povus trovi pli taŭgan lokon por mia nuna stato.

—Sed la loĝantino estas surda kaj muta.

—Tio ne malhelpas. Ŝi estas bonkorulino; tion mi sufiĉe klare spertis, post kiam tiu knabo konigis al ŝi sian deziron, ke mi provizore, kaj eble longan tempon restadu en la dometo; ĉar ŝi tuj konsentis... Ŝajnas al mi, ke la deziro de tiu knabo estas ankaŭ tiu de la virino.

—En tio vi pravas; li estas ŝia idolo... Kiam li venis kun via letero, li diris al mi, ke vi scias, kiu li estas.

Surprizite Kovács rigardas al la pastro.

—Ĉu li tion diris? ... Li eble ne bone komprenis min.

—Li diris, ke vi konas lian patron.

—Ho, mi memoras; mi diris al li, ke li estas filo de Orfeo, ĉar vera Orfeido li estas. Mi aŭdis lin ludi kaj tuj rimarkis en li mirindan muzikan talenton.

—Sed, sinjoro Kovács, permesu al mi la demandon: Vi do ne konas lian familion?

—Tute ne. Mi nur aŭdis de la knabo mem, ke oni alportis lin en kesteto, kaj tio ŝajnis al mi tre stranga.

La pastro kuntiras la dikajn brovojn, enverŝas du tasojn da teo, kaj ŝovante unu el ili al sia gasto, li diras:

—Li estas trovito. Nekonatulo postlasis lin en la dometo de la mutulino kaj ĉi tiu lin adoptis.

—Ŝi do ne estas lia patrino?

—Nur la adoptinto, sed vera patrino ne povas esti pli zorgema por sia infano, ol Rika por Moseo—; kaj detale la pastro rakontis ĉion, kio pri la knabo okazis.

Kovács aŭskultas atente, kaj post kiam la pastro eksilentis, li diras:

—Kiam vi legis mian leteron, tiam vi sendube tuj supozis, ke mia nuna vizito rilatas plejparte la knabon.

—Kompreneble; sed mi supozis samtempe, ke vi povus doni al mi kelkajn informojn pri lia parencaro... Bedaŭrinde mi eraris.

Dirinte tion, la pastro prezentas cigaron al Kovács, sed ĉi tiu geste malakceptas, tiam li diras:

—Pardonu al mi, pastro, ke mi devas malakcepti, la kuracisto nepre al mi malpermesis cigarojn, same kiel alkoholaĵon, ili tre malhelpas al mia resaniĝo; laŭ ordonita dieto mi eĉ ne trinku teon kaj kafon, tamen kelkfoje mi trinkas unu taseton, sed neniam pli multe... Oni do ne scias tie ĉi, kies filo li estas?

—Oni scias nur tion, kion mi ĵus rakontis al vi, neniom pli.

Kovács enpensiĝas dum momento, trinkas sian teon kaj diras:

—Ĉu li rakontis, ke mi venis al ili tiel neatendite en horo de l' mateno?

—Jes, kaj mi konkludis el lia rakonto, ke vi nepre devas koni lin, aŭ almenaŭ lian parencaron.

—Kiel mi jam diris al vi, mi venis en tiun dometon tute okaze, post kiam mi estis vagadinta longan tempon kaj estis perdinta la ĝustan vojon; sed mi ja pli detale rakontos tion pli poste, ĉar mi esperas resti en ĉi tiu vilaĝeto kaj de tempo al tempo mi volonte interparolos kun vi pri la knabo, kiu tre min interesas. Mi intencas instrui al li ludi violonĉelon, tio distros min kaj mi antaŭvidas, ke mia peno portos fruktojn.

—Sed neniu ĉi tie havas tian instrumenton.

—Mi aĉetos unu por li en Groningen; la mia estas por li tro granda, kaj krom tio, li bezonas apartan instrumenton, la mian li eĉ ne devas ektuŝi.

—Ĉar ĝi estas tro granda?

—Ankaŭ tial, sed li malbonigus la tonon. Pri violonoj oni devas esti singarda, ili estas delikatuloj kaj ne toleras, ke ĉiu ludas sur ili; nesperta ludanto povas malbonigi la plej bontonan instrumenton en tre mallonga tempo.

—Sed la mutulino neniam— — —

La pastro subite ekhaltas paroli. Kovács, kiu ĝis tiam tenis la jam malplenigitan tason en la mano, subite etendas la brakon, kvazaŭ por montri ion eksterordinaran antaŭ si sur la muro; liaj fingroj rektiĝas kaj ektremetas. La taso falas, disrompiĝas en pecojn sur la tapiŝo. La pastro rigardas la montritan lokon de la muro, sed nenio eksterordinara troviĝas tie. Refoje fiksante la rigardon sur sian gaston, li vidas, ke ĉi tiu tremetas de la piedoj ĝis la kapo. Subite la fremdulo eligas laŭtan tirtonan krion, etendas la krurojn, glitas de la seĝo kaj falas sur la plankon, kaj dum la seĝo ŝoviĝas malantaŭen, la kapo de la artisto tuŝegas la plankon kun bruo kiel martelego, kiun forĝisto lasas fali sur amboson.

La pastro salte leviĝas pro ekteruro, ne sciante, kio okazas, kaj rigardante la falinton, li kredas lin tuj mortonta, ĉar la kompatindulo tremegas kvazaŭ tuŝata de elektra fluo. Lia vizaĝo paliĝas terurige kaj la larĝe malfermitaj okuloj estas fikse turnitaj kontraŭ la plafono; la buŝon kovras blanka ŝaŭmo kaj nun ne ellasas plu la antaŭan tirtonan krion, sed raŭkan penetrantan stertoron kvazaŭ de buĉata bovo.

La terurigita pastro staras alforĝita al la planko, li ne movas sin kaj preskaŭ ne kuraĝas spiri, kaj lia rigardo restas fiksita sur la malfeliĉulo tie antaŭ liaj piedoj.

Post ĉirkaŭe kvin minutoj, kiuj ŝajnas daŭri almenaŭ tutan horon, la tremaj skuadoj fariĝas malpli fortaj, sed la stertorado daŭradas.

—Kompatema Dio!— fine la pastro flustras, —tio estas epilepsio, la malsano, kiun li aludis.

En tiu momento la pordo singarde malfermiĝas, kaj la paliĝinta vizaĝo de la mastrumantino sin ŝovas internen.

—Kio okazis?— ŝi demandas per tremetanta voĉo.

—Tsss!— ... li jam rekonsciiĝas.

—Sed kio estas al li?— ŝi demandas plue, enirante kaj alproksimiĝante sur la pintoj de la piedoj... —Ĉu li svenis?

—Jes, svenis..., sed baldaŭ...

—Sed lin atakis epilepsio!!—, diras la mastrumantino, kaj interfingrigante la manojn, ŝi kun kompato rigardas jen al la pastro, jen al la stertoranta viro.

Fine la stertorado ekhaltas kaj kviete la suferanto kuŝas sen movo kaj fermas la okulojn kiel kvieta dormanto.

En la ĉambro fariĝas morta silento nur interrompata de la regula tiktakado de la kamena horloĝo.

Kun vizaĝoj esprimantaj koran kompaton kun la suferanto, la pastro kaj la mastrumantino atendas...

Kovács ekspiras kviete, malfermas la okulojn kaj dum momento rigardas al la plafono; tiam li eksidas kaj ŝajnas orienti sin. Iom post iom li konscias, kie li estas, kaj dum li forviŝas la ŝviton de la frunto per la mandorso, liaj okuloj sin levas al la du antaŭ li starantaj. Esprimo, montranta profundan ĉagrenon, naskiĝas sur lia vizaĝo.

—Ĉu vi sentas vin pli bone?— demandas la kortuŝita pastro post momento.

—Mi dankas; jes mi sentas min pli bone.

—Ĉu vi deziras iom da akvo?

—Dankon; ĝi ne utilos al mi.

—Ĉu mi helpos al vi residiĝi?

—Vi estas... tre bona..., sinjoro...—, balbutas la artisto, —kaj mi devas peti vian pardonon pro... pro la maniero ... per kiu mi vin ĝenas...

—Tute ne; vi ja ne estas kulpa...

Kovács ekstaras malrapide, kaj etendante la manon al la pastro, li diras plue:

—Jes, mi estas kulpa; mi ja devus averti vin antaŭe.

—Vi tamen ne povis tion, la atako venis tro rapide.

—En tio vi pravas, sed mi devus averti vin, ke tia atako povus surprizi min, sed ĝi okazas tiel malofte en la lastaj monatoj, ke mi tute ne atendis ĝin hodiaŭ vespere.

Dirante tiujn vortojn, li ridetas kaj silentas momenton, dum kiu la mastrumantino forlasas la ĉambron, post kiam ŝi serĉkolektis la pecojn de la rompiĝinta taso.

La pastro prenas alian tason kaj enverŝinte teon kun strieto da kremo, li ekbruligas ree sian estingiĝintan pipon kaj ekfumas, tiam li demandas:

—Ĉu tia atako surprizas vin nur malofte?

—La lasta okazis antaŭ tri monatoj... en Parizo... dum koncerto.

—Dum koncerto?

—Ho ve, jes! ... Mi solludis en la granda teatro... antaŭ du mil ĉeestantoj... Kiam mi rekonsciiĝis, preskaŭ ĉiuj vizitantoj estis forkurintaj kun teruro... Kompreneble mi devis por ĉiam... senrevene forlasi la koncertojn kaj la postan tagon aperis longa artikolo en multaj Parizaj gazetoj pri la okazintaĵo, kiun la redaktoroj nomis granda skandalo... De post tiu tempo mi estas netaŭga por kunlabori en koncertoj, precipe kiel solludanto.

—Kaj estas eble, ke vi resaniĝos?

—Mi esperas... Mi korespondis kun fama profesoro de la universitato en la urbo Groningen; eble li povos resanigi min. Hieraŭ mi intencis viziti lin kaj vojaĝis vagonare al la urbo, sed malfeliĉe mi ekdormis dumvojaĝe, kaj kiam la vagonaro eniris la stacidomon, neniu vekis min. Kiam mi vekiĝis spontanee, vojaĝanto diris al mi, ke mi troviĝas en... en Winsum, mi kredas. Mi tuj eliris la vagonon kaj volis marŝi returnen al la urbo. Vilaĝano, verŝajne malbone komprenante min, montris al mi neĝustan vojon, kaj post duhora marŝado, kiam mi pensis fine retroviĝi en la urbo, mi ekvidis, ke mi refoje estas en vilaĝo, nomata Eenrum. Intertempe ekneĝis, sed mi ne volis nokti en Eenrum kaj petis informojn de policano, kiun mi renkontis sur la strato. Li montris al mi la vojon al la urbo, kie mi nepre volis alveni kiel eble plej baldaŭ, ĉar la postan tagon jam la dekan horon en la mateno mi devus viziti la profesoron. Tamen mi por la dua fojo perdis la bonan direkton kaj erarmarŝis tien kaj returnen, ĝis kiam mi fine trafis vian vilaĝeton kaj la dometon, kie loĝas la mutulino kun sia knabo. Ĉe ili mi provizore restos. Se montriĝos, ke la knabo havas la talenton, kiun mi supozas ĉe li, tiam mi instruos lin.

—Sed ĉu tiu domo ne estas tro malgranda? Ĝi enhavas nur unu solan ĉambron.

—Kaj uzeblan subtegmentejon.

—Vi tamen ne povas loĝi tie.

—Sur la subtegmentejo? ... La virino dormos tie kun la knabo; mi luis la ĉambron.

—Vi jam interkonsentiĝis?

—Jes, mi nepre volas restadi en tiu dometo kaj ĉe tiu knabo. Io neklarigebla altiras min al li. Kiam mi vidis lin la unuan fojon en lia ĉemizo, tiam ŝajnis al mi, kvazaŭ mi vidis min mem kiel juna knabo..., li povus esti mia frato. Mi memoras, kiel mi aspektis kiel knabo de lia aĝo. Ni havis hejme en la dormoĉambro grandan spegulon, en kiu mi rigardis min mem ĉiuvespere, kiam mia patrino kondukis min al mia lito. Kiam mi vidis hodiaŭ matene aperi sur la sojlo tiun knabon, blanke vestitan same kiel mi antaŭ multaj jaroj, tiam estis al mi, kvazaŭ mi revidas min en la spegulo de mia dormejo... Eble mi trompiĝas, sed mi supozas, ke la knabo kaj mi estas samlandanoj; holanda knabo li ne estas, tion montras klare liaj okuloj kaj haroj.

—Moseo diris, ke vi rakontis al li, ke lia patro estas Greko.

—Greko!?

—Jes, Greka dresisto de sovaĝaj bestoj.

—Ho, mi komprenas, kial li diris tion; mi aludis Orfeon, kiu, kiel vi scias, allogis al si sovaĝajn bestojn per sia liuto. Tion mi rakontis al li, sed li ne komprenis.

La pastro ridetis kaj prezentante al Kovács la tason da teo, li diras:

—Kaj vi vere supozas, ke Moseo estas Orfeido?

—Mi estas preskaŭ certa pri tio. Mi rimarkis, kian impreson faris sur lin la muziko de mia violonĉelo; mi jam antaŭe aŭdis lin fajfi sur simpla fajfilo el lado, kaj mi ne dubas pri la rezultoj de mia instruado. Mi vidis la teoriajn taskojn, kiujn li verkis por sia instruisto, la orgenisto de via preĝejo, kaj mi estis surprizita pri lia muzika kono.

—Kies muziko, tiu de Moseo?

—Jes; foliante liajn notkajerojn, mi trovis komponaĵojn fakte plenajn je eraroj, sed en kiuj mi vidis ion tre belan kaj eksterordinaran. Kiam mi demandis, kiu estas la originala verkisto de tiuj komponaĵoj, kaj el kiu verko li kopiis ilin, li respondis naive, ke li mem skribis tiujn notojn. —Mi aŭdis ilin fantazie—, li diris, —kaj notis ilin en mian kajeron.

—Jen io stranga.

—Por vi tio ŝajnas esti strangaĵo, sed ne por mi. Mi komponis jam je mia sepa jaro.

—La instruisto neniam parolis al mi pri tiuj komponaj provoj.

—Moseo diris, ke li neniam montris ilin, konsiderante ilin kiel io tre natura; li mem ne konscias, ke li posedas muzikan talenton, kredante, ke liaj talentoj estas io tre natura, kion posedas ĉiuj homoj... Mi faros por li mian eblon. Morgaŭ mi iros al la profesoro en la urbon kaj mi uzos tiun okazon por aĉeti violonĉelon por mia nova lernanto. Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/274 Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/275