Idoj de Orfeo/II/Ĉapitro Kvina

(p. 232-248)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Kvina Ĉapitro

Pri neĝo kaj iu, kiu vagadas en la neĝo — Rifuzita rifuĝejo — La izolita dometo — Stranga sonĝo kaj... hundoj kaj katoj — Stranga dumnokta muziko — La ratkaptisto de Hameln — La "Kol-Nidrej" de Maks Bruch — Violonĉelisto kaj flutisto — Pri multekosta muzikilo — Ripozo post laciga nokto.

Neĝo..., neĝo..., neĝo en la aero, kie milionoj da rulŝvebantaj neĝeroj sin interpuŝadas... Neĝo sur la domoj, sur la senfoliaj arboj, sur la kamparo kaj sur la frostiĝinta akvo en la longfosoj kaj kanaloj... Neĝo sur la vojoj... Neĝo ĉie...

Unu vasta dika tavolo griza kovras kvazaŭ unu sola vata tuko la tutan ĉirkaŭaĵon. Nur la arboj elstaras el ĝi, kaj ĉar la vento forpelis de ili iom de la falanta neĝo, la malhelaj branĉoj sin etendas ĉiuloken kvazaŭ por peti protekton kontraŭ la rigida malvarmo, kaj ili malakre konturiĝas sur la griza ĉielo.

Estas la kvina horo en la mateno. Ĉie regas granda nokta silento, nur kelkfoje interrompata de la muĝanta vento, kiu ĉirkaŭpelas la neĝerojn, ĝis kiam ili atingas siajn antaŭ ili falantajn kamaradojn malsupre sur la griza tero.

Nur unu sola homo al si liberigas vojon tra la neĝo sur la vojo al Brej. De kie li venis, neniu povus diri; kien li iras, ankaŭ neniu povus diri, eĉ li mem ne ŝajnas tion scii, ĉar de tempo al tempo, kiam la neĝeroj al li ne malhelpas, li vidas ĉirkaŭe, kvazaŭ por esplori, ĉu baldaŭ sin montras loko por rifuĝi. Kun peno liaj rigidaj kruroj portas lin pli malproksimen. Jen li ekhaltas, blovante en la malvarmajn manojn, kiujn li tuj poste remetas en la profundajn poŝojn de la longa surtuto, jen li ekmarŝas plue. Pro la neĝeroj kaj la griza ĉirkaŭaĵo ne estas eble diri, kiel li aspektas; oni nur vidas, ke li konstante sin klinadas teren por ne perdi la egalpezon, ĉar sur la dorso li portas objekton, kiu ŝajnas esti peza kaj kiu similas grandan longforman sakon.

Spiregante li iras plue sian vojon tra la griza tavolo, kiu ĉe ĉiu minuto plidikiĝas, ĉar la neĝeroj daŭradas fali kaj frapadas al li en la vizaĝon. La viro, ne vidante unuan lokon por ekhalti, marŝas kaj marŝadas plue. Ĉe ĉiu paŝo la ŝuoj faras profundajn truojn en la neĝo kaj ju pli longe li marŝadas, des pli multe li sentas, ke liaj fortoj fine lin forlasos. Li tamen ne perdas la kuraĝon kaj iras plue. Li pasas la preĝejon, sed tute ne rimarkas ĝin pro la falanta neĝo, preskaŭ blindiganta lin. Li nur vidas antaŭ sin sur la vojo kaj sur la iom pli mallumajn longfosojn ĉe liaj flankoj. Ankoraŭ kvarono da horo, kaj li staras sur loko, kie li devas turni sin dekstren aŭ maldekstren, ĉar tie la vojo subite trafas alian vojon, kun kiu ĝi formas grandan ĉefliteron T.

La viro rigardas dekstren kaj ekpripensas. Kiun direkton li sekvos? Li ne scias, kaj ne sciante kial, li sin turnas maldekstren. Ĉi tiu nova vojo, same kiel la ĵus forlasita, estas ambaŭflanke limigita de longfoso kaj montras la saman aspekton. Nur tie kaj tie ĉi staras malalta arbeto, arbetaĵo aŭ krado, tra kiu oni povas eniri la kamparon aŭ la herbejon transe de la longfosoj. Nenie sin montras domo. Ĉirkaŭe dum kvarono da horo li sekvas la ĵus elektitan vojon kaj jen li por la dua fojo iras maldekstren, ĉar la vojo faras rektan angulon kaj de tie plilongiĝas tiom, kiom la okuloj povas vidi. Feliĉe je kelka distanco tuj apud la vojo kaj en ĝardeneto tute ĉirkaŭita de plektobarilo, staras dometo. La viro ekmarŝas iom pli rapide, kaj enirinte la ĝardeneton, kie staras nur du nudaj neĝkovritaj pirarboj kaj kelkaj ribarbetoj, li ekhaltas antaŭ la dometo. Li klopodas enrigardi tra la du fenestroj, sed ĉio interne estas malluma. Li iras al la pordo, frapas kaj atendas. Neniu respondas la frapadon; li frapegas dufoje kaj denove atendas kaj aŭskultas. Fine li aŭdas brueton en la domo kaj malrapide la pordo malfermiĝas. Estas tre mallume post la pordo, la viro distingas tute nenion de persono, kiu retenas la pordon per unu piedo, kvazaŭ ĝi timus, ke ĝi perforte estos tute malfermata de nekonatulo, staranta eksterdome en la neĝo. En la interspaco de la pordkadro kaj la pordo aŭdiĝas la neĝentila voĉo de la loĝanto:

—Kio estas?

La vaganto respondas germane:

—Vojaĝanto, kiu perdis la vojon.

— Kion vi volas?

—Ĉu vi bonvolas diri, kie mi estas?

—Apud Warfum.

—Warfum!?

—Jes, Warfum estas tute proksime. Iru laŭ la vojo ĉe via dekstra mano. Ĉe via maldekstra estas la vojo al Brej.

La voĉo eksilentas kaj la pordo refermiĝas. La vojaĝanto, kiu estas petonta rifuĝejon, ekkonscias, ke plua frapado por remalfermigi la pordon estos vana. Li el iras la ĝardeneton kaj daŭrigas iri al Brej. Estas al li indiferente, iri al Warfum aŭ al Brej, ĉar li konas nek unu, nek la alian, li sekve sin donas al la hazardo kaj post duono da horo estas tre surprizita sin trovi ĉe loko, kie la vojo refoje sin dividas. Ŝajnas nun al li, ke li ĉirkaŭiris grandan kvadratan pecon da kamparo kaj post kelka tempo revenos sur la saman lokon, kie li sin trovis antaŭ unu horo kaj duono. Li tamen ne estas certa pri tio kaj esplorrigardas dekstren kaj maldekstren. Ĉe lia dekstra mano la vojo kondukas al granda farmejo, ĉirkaŭita de altaj arboj, kiuj etendas la nudajn senfoliajn branĉojn ĉielen. Tie sekve ne povas esti la vilaĝeto. Li rigardas maldekstren kaj ekrimarkas subite je sufiĉe longa distanco ion, kio ŝajnas esti preĝejo kun tureto. Tio do devas esti Brej. Estas la sama tureto, kiun li pasis antaŭ pli ol unu horo, sed kiun li tiam ne ekrimarkis pro la neĝeroj. Esperante trovi en Brej hoteleton por ripozi, li estas ekmarŝonta tien, kiam subite trafas liajn okulojn stranga estaĵo rapide alproksimiĝanta. Ĝi similas grandan moviĝantan sonorilon. Aŭtomate ĝi alvenas per rapidaj movetadoj. La vojaĝanto, ekkonante virinon envolvitan en larĝa mantelo, tiel ke la kapo kaj la brakoj estas tute kaŝitaj, ekĝojas. Eble ŝi povas diri al li, kie li povos trovi la deziratan hoteleton en Brej kaj irante al ŝi renkonten, li estas alparolonta ŝin, sed tre li miras, kiam la sonorilego, tute ne atendante lin, pasas kaj aŭtomate iras plue al la granda farmejo. Senbrue, sed rapide la stranga figuro, ĉe ĉiu paŝo ĵetante flanken nubeton da neĝo, daŭrigas sian vojon, eĉ ne rigardante malantaŭen kaj baldaŭ malaperas en la grizaj neĝeroj. La vojaĝanto ekintencas kuratingi la marŝantan sonorilegon por peti informojn, sed li estas multe tro laca kaj jam ne vidante la strangan figuron, li kun malĝojo iras plue sur la antaŭ li sin etendanta vojo al Brej. Li estas nun tiel laca kaj liaj piedoj estas tiel rigidaj, ke nur kun granda peno li sin trenas antaŭen. Je kelka distanco li subite ekvidas dometon antaŭ si ĉe la maldekstra flanko de la vojo. Du vicoj de malhelaj truoj en la neĝo, venantaj kurblinie de la pordo al la vojo kaj perdiĝantaj en la direkto al la farmejo, montras, ke antaŭ nelonge persono kun grandaj ŝuoj aŭ botoj forlasis tiun dometon. La vojaĝanto ekpensas, ke ili nepre devenas de viro, ĉar virino, laŭ lia opinio, ankoraŭ neniam portis tiajn grandaj ŝuojn. Estas do verŝajne, ke virino estas interne kaj ŝi sendube ne rifuzos doni al li informojn aŭ la jam tiel longe deziritan ripozejon. Eble ŝi ne ĵetfermos antaŭ lia nazo la pordon, kiel faris tiu alia kamparano. Pensante pri tio, li direktas la paŝojn al la pordo.

Antaŭ ol atingi ĝin, li ekhaltas, ĉar misteraj sonoj de du flutoj streĉas lian atenton. Ŝajnas al li, ke la sonoj venas el tiu dometo, sed li ne estas certa pri tio. Li aŭskultas atente kaj aŭdas la melodion de bela muzikaĵo. La flutistoj ludas tiel bele kaj tiel korekte, ke la viro estas surprizita en plej alta grado. Ĉiam li opiniadis, ke kamparanoj neniam sin okupas pri muziko, kaj jen tute neatendite kaj eĉ en tia frua horo de la mateno li aŭdas dueton tiel belan, ke eĉ artistoj ne povus plibeligi ĝin. Kio plej multe surprizas lin, estas, ke la du flutistoj ĝuste laŭ la sama maniero aldonas fantaziaĵojn al la melodio, kvazaŭ unu persono ludus samtempe sur du flutoj. Li aŭskultas plue, ĝis kiam la muzikistoj ĉesas ludadi. Malrapide li nun sin direktas al la pordo. Estas kvazaŭ la mistera dumnokta muziko altirus lin, kaj li jam ne povas kontraŭstari frapi al la pordo. Antaŭ ol frapi, li enrigardas tra unu el la du fenestretoj. Li vidas ĉambreton kun malmultaj mebloj. Lampeto staras sur la tablo en la mezo de la ĉambro kaj ĝia lumo disĵetas nigrajn grandajn ombrojn sur la plankon, kiu estas tute farita el kaheloj. Homojn li ne vidas, kaj tion li trovas stranga, ĉar la dometo estas laŭ lia opinio tiel malgranda, ke ĝi enhavas nur ĉi tiun unu ĉambreton. Li iras al la pordo por frapi, sed antaŭe li turnas la feran ringon, per kiu ordinare la kamparanaj dompordoj estas malfermataj. Mallaŭta grincado anoncas al li, ke la riglilo leviĝas, kaj puŝetante la pordon per la genuo, li estas kaptata de granda surprizo. Frapado estas tute superflua, la pordo subite ekmalfermiĝas. La viro deskuas de si la neĝon, kiu ĉie kovras lin, kaj prenante la longan sakon de la dorso, li mallaŭte enŝoviĝas internen kaj sen bruo refermas post si la pordon. Li staras en malluma koridoro, sed strio da lumo malsupre ĉe la muro, tri paŝoj antaŭ li, montras, kie sin trovas la pordo de la ununura ĉambro. Sciante ke neniu homo enestas, li ŝovpaŝas al la lumstrio, tuŝetas la pordon kaj trovinte ringon, turnas ĝin kaj malfermas singarde la pordon. Li enrigardas kaj samtempe varma aero venas renkonte al li. Estas do varme en tiu ĉambro kaj la varmo enlogas lin pli proksimen, tiel proksimen, ke fine li estas en la ĉambro. Starante kelkan momenton ne sciante kion fari, li senkonscie fermas la pordon kaj metinte la sakon sub la tablon, li eksidas sur seĝo kaj aŭskultas denove. La muziko tamen ne rekomenciĝas. Strange estas, ke li nenie aŭdas eĉ la plej mallaŭtan brueton. En la ĉambro eĉ ne horloĝo tiktakas, ŝajnas, kvazaŭ la morto regas en la domo. Kion li faros? Ĉu li vokos por veki personon, kiu eble dormas post tiuj duone malfermitaj pordoj transe de la tablo? Nenia signo de vivo tamen sin montras post tiuj pordoj, en kies malgranda interspaco pendas multkolora tuko, servanta kiel litkurteno. La viro eĉ ne aŭdas mallaŭtan spiradon de dormanto. La tie dorminto verŝajne jam sin levis por eliri. La vojaĝanto pensas pri la du vicoj da truoj en la neĝo, irantaj de la pordo al la vojeto kaj plue al la farmejo; eble (tiel li pensas) ili estas faritaj de iu, kiu estas dorminta post tiu litkurteno kaj eble la lito estas malplena. Metante la kubuton sur la tablon, li ripozigas la kapon sur la pugnita mano kaj ekrevas. En tiu momento kelkaj lignaĵoj sur la kameno ekkrakas kaj ekflamas; hele ili lumigas la vizaĝon de la vojaĝanto. Li estas ĉirkaŭe kvindekjara, bela viro kun kurba nazo kaj longaj griziĝantaj lipharoj. Profundaj sulkoj sur la alta frunto kaj ĉe la buŝanguloj donas melankolian esprimon al la nobla vizaĝo kaj montras klare, ke la viro ne estis sen zorgoj kaj ĉagreno en la lastaj tempoj. Li havas grizajn buklajn harojn, kiujn kovras granda artista ĉapelo, de kies rando, pendanta malsupren, fluetas sinsekve gutoj da neĝakvo sur la longan jakon, de kie ili, kune kun la fandiĝantaj neĝeroj, gutfalas klaketante sur la kahelojn de la planko. Tiu klaketado tamen ne malhelpas al li enprofundiĝi en pensojn. La nigraj okuloj, ombrigitaj de grizaj brovegoj, post momento fermiĝas kaj la meditado de la viro iom post iom ŝanĝiĝas en profundan dormon. Dormante li sonĝas:

Li sin trovas en granda hele lumigita salono plena je rigardantoj, antaŭ kiuj li devas ludi. Li ja estas artisto, kies famo disflugis tra la tuta mondo.

Li ludas. Majstre li manuzas la arĉon kaj la belaj tonoj de lia instrumento ravas ĉiujn aŭskultantojn ĝisplore. Post la ludado li ekhavas girlandon el belaj floroj kaj denove li devas ludi. Li estas ekkomencanta, sed io neatendita malebligas al li ludi plue. El iu loko, li ne scias kie, subite eksonas dolĉa muziko de du flutistoj. Ĉiuj ĉeestantoj kun miro rigardas ĉiuloken; la flutistoj tamen estas nevideblaj, sed ili daŭrigas la ludadon, jen duope, jen unuope. Rave ili ludas la Valpurgisnokton el Faŭst, tiel rave, ke la aŭskultantaro jam ne atentas, pri la violonĉelisto, kaj la violonĉelisto mem mallevas la manon, lasas fali la arĉon kaj ankaŭ aŭskultas...

Intertempe io stranga okazas je la girlando, kiun li pendigis sur la dorso de sia seĝo. Estas, kvazaŭ ĝiaj koloroj aliiĝus kaj kvazaŭ mistera forto enblovus vivon en ĝin. Ĝi aŭdigas mallaŭtan krion, similantan al miaŭado de kato kaj tuj poste ĝi desaltas de la seĝdorso sur la plankon, kie ĝi prenas la formon de vera kato, kaj dum la flutistoj ludas plue kaj neniu en la salono jam atentas lin, la violonĉeliston, la besto miaŭadas pli laŭte kaj eksaltas sur lian ŝultron...

Kun ekkrio li vekiĝas... La salono malaperis, sed ne la kato, ĉar efektive ĝi staras sur lia ŝultro kaj ŝovas sian tutan korpon laŭ lia vango por karesi lin.

La flutoj eksilentis, kaj nenio aŭdiĝas en la ĉambreto krom la kontenta murmurado de la kvarpiedulo.

Katoj estas karakterhavaj bestoj, pli karakterhavaj ol ni pensas.

Ordinare malmultaj homoj opinias, ke valoras la penon studadi la karakteron de katoj kaj sen plua pripensado juĝas ilin falsaj bestoj, tute aliaj ol hundoj, kiujn ili rigardas kiel sincerajn kaj bonajn amikojn de la homoj. Fakte tamen la kato estas estiminda besto pro la firmeco de karaktero.

Estas klare kaj nature, ke ambiciaj homoj ne amas katojn, sed des pli la humilajn hundojn, kiuj sen kontraŭstaro sin submetas sub ilia volo kaj ambicio. Estas konate, ke la ambicia franca reĝo Henriko la tria malamis la katojn kaj ekzilis ilin de sia kortego, dum li ĉiam estis akompanata de belaj humilaj hundoj. Nur malmultaj ambiciuloj amis katojn kaj unu el ili estis la fama kardinalo Richelieu. Ĉi tiu tamen ne nur estis ambicia, sed ankaŭ homo de fortika karaktero, same kiel liaj miaŭantaj amikoj.

Oni eraras tamen opiniante, ke katoj estas indiferentaj pri homa amikeco. Hundoj estas, kiel ni jam diris, humilaj kaj ĉiam sin submetas al la volo de siaj mastroj, kies sklavoj ili estas. Per tio ili montras malsincerecon kaj malfirmecon de karaktero.

La katoj kontraŭe iras nur siajn proprajn vojojn kaj rifuzante ĉiun laboron, nur agas laŭ sia plaĉo kaj oni konas nur tre malmultajn ekzemplojn, kiuj instruas al ni, ke ilia karaktero povas esti facile regata de la homa volo. Ĉiuj hundoj lernas artaĵojn, vole-nevole ili reportas al sia mastro forĵetitajn bastonojn, ili prezentas al li la antaŭan piedon kaj obeas ĉiujn ordonojn, kiujn la mastro konigas, ĉu buŝe, ĉu geste. Tion neniam faras la katoj. Ili agas nur propraplaĉe kaj montras amikecon nur al personoj, elektitaj de si mem. Instinkte la katoj konas siajn amikojn kaj malamikojn inter la homoj. Kelkfoje ili saltas sur la genuon de persono, kiun ili neniam antaŭe vidis kaj montras al ĝi per tio sian amikecon. Sammaniere agis la kato, kiam ĝi saltis sur la ŝultron de la sonĝanta fremdulo. El amikeco al li, ĝi karesas per la tuta korpo la vangon de la vekiĝinta fremdulo kaj malrapide kaj singarde irante de lia ŝultro, ĝi eksidas plenfide sur lia genuo, ĉiam kontente murmurante kaj rigardante lin per la grandaj rondaj okuloj, kvazaŭ por peti reciprokan amikecon kaj karesadon.

La besto juĝis prave, vidante en la fremda viro novan amikon, ĉar li karesas ĝin ridetante. La fremdulo pripensas pri la stranga sonĝo, pri la mistera muziko kaj rigardas ĉirkaŭe.

La flamo en la kameno disĵetas ne nur agrablan varmon en la ĉambro, sed samtempe heligas ĝin sufiĉe, por ke li povu distingi ĉiujn objektojn. Ĉie regas trankvilo kaj paco, sed estas al li enigmo, ke en la ĉambro, kaj eble en la tuta domo malestas loĝantoj, kaj ke ili eliris ne ŝlosinte la pordon. Por kiu do brulas tiu fajro sub la kamenkapuĉo? Eble la elirintoj revenos baldaŭ? ... Kiu loĝas en ĉi tiu izolita, sed agrabla dometo? Jen demandoj, kiujn la fremdulo ne povas respondi.

Li ekstaras, elrigardas eksteren tra la fenestretoj kaj vidas nur neĝon, nur unu blankan vastan dikan tavolon, kiu kiel unu sola ondiĝanta blanka tuko kovras la kamparon, la longfosojn kaj vojojn. Liaj vestoj estas jam sekaj, la varma kamena fajro sekigis ilin, nur sur la kaheloj montriĝas kvazaŭ lageto da neĝakvo ĉe la seĝo, sur kiu li sidis dum sia dormado, malgranda lageto, dissendanta du aŭ tri mallarĝajn serpentumantajn striojn sur la ruĝaj kaheloj. Al li estas nun varme kaj li ne sentas plu la rigidecon en la kruroj. Li sentas, ke la dika surtuto lin ĝenas kaj estas demetonta ĝin, kiam subite ree la sonoj de tiuj samaj flutoj ekaŭdiĝas. Ŝajnas al li, ke ili venas el la subtegmentejo de la domo, kaj malferminte la pordon de la ĉambro, li ekstaras en la pordokadro por aŭskulti. Li pravis, ie sur la subtegmentejo estas la misteraj flutistoj; jen unu, jen ambaŭ ludas. En tiu ĉi momento bela dueto sonas de supre kaj tuj poste unu flutisto majstre ludas la "Ave Maria". La fremdulo estas ravita, sed vane li streĉas la okulojn, la flutistoj estas kaj restas nevideblaj kaj ŝajnas sin kaŝi tie supre kiel koboldoj el fabelaro.

Ni konas la rakonton pri la ratkaptisto de Hameln, kiu allogis al si ne nur la ratojn, sed eĉ ĉiujn infanojn el Hameln kaj malaperis kun ili en monton. Kial la fremdulo, kiu estas artisto, ne povus allogi al si la kaŝitajn flutistojn? Li demetas la surtuton, kaptas la longan sakon de sub la tablo, eltiras nigran strangforman skatolon, en kiu kuŝas brilanta violonĉelo. Li eksidas, starigas la muzikilon inter la kruroj, kaj dum la kato rigardas lin scivole de malproksime, li prenas la arĉon, atendas momenton kaj kiam la flutistoj finis sian muzikaĵon, la violonĉelisto ekludas la saman melodion. Ravige la sonoj de la unua parto triladas tra la ĉambro kaj supreniras al la subtegmentejo, kie nun regas subita silentego. La "Ave Maria" finiĝis, sed ĝin sekvas tuj la bela "Kol-nidrej" de Maks Bruĥ. Antaŭ ol ĉi tiu muzikaĵo finiĝis, aŭdiĝas supre mallaŭtaj paŝoj. La koboldoj venas, la sonoj de la violonĉelo allogis ilin malsupren kaj apenaŭ la lastaj triladoj formortis, kiam ekaperas en la kadro de la malfermita pordo la figuro de mirinde bela knabo. Li estas ĉemize vestita. Li ekhaltas sur la sojlo, rigardante la ludinton per grandaj nigraj surprizitaj okuloj kaj kun malfermita buŝo.

La fremdulo rigardas lin kaj lin frapas la beleco de la knabo. Longaj nigraj harbukloj serpentumiĝas ĉirkaŭ lia kapo. Li staras tie kiel kerubo, kaj ĉar li ŝajne ne kuraĝas alproksimiĝi, li restas staranta, rigardante jen la muzikilon, jen la artiston, kiu siaflanke sen interrompo fiksas la rigardojn sur la nudpieda, ĉemize vestita knabo.

Fine la viro ekrompas la silenton kaj ekparolas germane, tiel ke la knabo komprenas lin, ĉar la dialekto en la norda parto de Groningen kaj la germana lingvo tre similas unu la alian:

—Ĉu vi estas la koboldo, kiu ludis tiel bele sur la fluto tie supre?

—Jes, mi ludis.

—Jam tiel frue en la mateno?

—Mi kuŝis sendorma en mia lito kaj ludis; tion mi faras ofte.

—Kial vi ne alproksimiĝas?

La knabo ne respondas; li tremetas pro malvarmo, ĉar li staras en la aertrablovo, iranta de la varma ĉambro en la koridoron.

—Ĉu al vi estas malvarme?

—Miaj vestoj estas supre.

—Almetu ilin, kaj revenu por varmiĝi.

La knabo ne timas, sed li estas surprizita. Li pensas: Kiu do estas tiu fremda sinjoro? ... Kiel li venis kaj kion li volas?

Li tamen ne elparolas tiujn demandojn, sed post kiam li sin vestis, li aliras al la fremda sinjoro kaj diras:

—Mia patrino ne estas hejme.

—Kaj via patro?

—Mi ne havas patron.

—Ĉu li mortis?

—Mi neniam havis patron; mi havas nur patrinon.

Tiu stranga respondo kredigus al la fremdulo, ke la knabo estas idiota, sed liaj okuloj esprimas la malon, kaj li diras:

—Eble li mortis antaŭ via naskiĝo?

—Mi ne scias; li alportis min ĉi tien en kesteto, kaj neniam li revenis...

Jen dua respondo ankoraŭ pli stranga ol la unua, sed la okuloj de la knabo montras klare, ke li estas nek idiotulo nek simplulo kaj la fremda sinjoro ekpensas, ke li ne bone komprenis la respondon de la knabo, kaj metante la manon sur lian bukloriĉan kapon, li demandas plue:

—Kiel vi nomiĝas?

—Moseo.

—Kaj kiel estas via familia nomo?

Moseo pripensas kaj tiam respondas:

—Landman, ĉar mia patrino sin nomas Landman.

La fremdulo kredas, ke li trovis la solvon de la mistero, ekpensante ke la knabo estas bastardo, kies patro restis nekonata, kaj kompatante lin, li ekkaptas lian manon kaj sidiginte lin sur sian genuon tuj apud la violonĉelo, li demandas:

—Kiom da jaroj vi havas?

—La kesteto estis portata ĉi tien en 1896^a; mi estis tiam tre juna infaneto.

—Kie estas nun via patrino?

—Ĉe Klomp.

—Ĉe kiu?

—Ĉe Klomp.

—Kiu estas Klomp?

—Farmisto de la tiea farmejo—. Dirante tion, Moseo fingre montras en la direkton, kie malaperis la marŝanta sonorilego.

—Kion ŝi faras tie?

—Ŝi laboras kaj melkas la bovinojn, kaj poste ŝi faras komisiojn.

—Kaj vi mem? ... Ĉu vi ne laboras ĉe Klomp?

—Mi vizitas ĉiutage la lernejon en Brej, nur ne sabate kaj dimanĉe, ĉar tiujn tagojn la lernejo estas fermita..., kaj vespere dufoje en la semajno mi iras al la lernejestro por lerni muzikon.

—Kian muzikon?

—Li instruas al mi notojn kaj ludi sur la preĝeja orgeno.

—Ho, sur orgeno? ... Vi do ne lernas ĉe li ludis sur la fluto?

—Ne, tion mi lernis per mi mem.

—Sed kiu instruis al vi la muzikaĵojn, kiujn vi ĵus ludis.

—Mi aŭdis ilin dum la kermeso tiun someron; la granda orgeno de la karuselo ludis ilin, kaj nun mi konas ilin memore.

—Mi scias, kies filo vi estas, Moseo—, subite diras la viro.

—Ĉu vi scias?

—Jes, vi estas kiel mi, filo de Orfeo.

La knabo rigardas la fremdulon surprizite; pri Orfeo li neniam aŭdis, kaj li demandas:

—Kie do estas Orfeo? ... kaj kiu li estas?

—Ho, li estas fama kantisto de Grekujo kaj en li la mitologio unuigas ĉiujn fortojn de la poezio de Apolono aŭ de la riverdio Oiagruso kaj la muzo Kaliope. Per la fortoj de siaj kanto kaj liuto li malsovaĝigis la plej sovaĝajn bestojn kaj allogis al si arbojn kaj ŝtonojn.

Moseo aŭskultas kun streĉita atento, sed liaj surprizitaj okuloj klare diras:

—Pri tio mi komprenas nenion—, kaj la fremdulo demandas:

—Ĉu vi ne komprenas min?

—Ne, sinjoro.

—Nu, mia bubo, eble mi klarigos tion al vi poste, sed jam nun mi povas diri, ke en vi sin kaŝas artisto. Juna knabo, kiu tiel bone kaj korekte fajfludas tiujn muzikaĵojn, nepre povas fariĝi granda muzikisto. Sed diru, kiu fajfis kun vi?

—Mi fajfis sola.

—Sola!? ... Mi aŭdis tamen du fajfilojn.

—Mi ludis sur ambaŭ kune; sed mi neniam plu volas ludi sur ili.

—Kial?

La knabo silentas momenton, tiam rigardante al la violonĉelo kaj dolĉe tuŝante la kordojn, li diras:

—Mi ne amas plu la flutojn.

—Kial?

—Post kiam mi aŭdis la muzikon de ĉi tiu violonego, mi konscias, ke mi fajfludas malbele.

—Tio estas violonĉelo... Ĉu vi neniam aŭdis tian instrumenton?

—Mi aŭdis nur la blindan Petron, ludantan sur sia violono, sed li ne ludas bele; la sonoj de tiu ĉi granda violono estas multe pli belaj.

—Do, vi ĝin amas?

—Ho jes; ĝi estas ankoraŭ pli bela ol la orgeno en la karuselo kaj eĉ pli bela ol tiu de la preĝejo en Brej.

Refoje la knabo eksilentas momenton; li rigardas avide al la violonĉelo, fine li diras:

—Jam longe mi lernas ludi sur la orgeno de la preĝejo; la instruisto de la lernejo instruis tion al mi, sed... mi ankaŭ ne volas plu ludi sur la orgeno...

—Kion do vi volas?

—Ludi sur tia violonĉelo..., eble la instruisto de Brej povos instrui min; mi lin petos.

—Povas tamen esti, ke vi ne povos lerni tion.

—Ho jes, mi povos, se mi nur havus ĝin kaj se nur ili min instruus.

—Sed mi kredas, ke la instruisto ne posedas violonĉelon.

—Mia patrino aĉetos unu por mi..., kiom ĝi kostas?

—Tio dependas de la kvalito, unuj estas multekostaj, aliaj ne.

Moseo jam fariĝis intima kun la fremdulo kaj ne sciante, ke li estas iom maldiskreta, li demandas:

—Kiom kostis la via?

La violonĉelisto ridetas; li respondas:

—Mia instrumento kostis dek mil rublojn.

—Kiom estas unu rublo?

—Ĉirkaŭe du guldenoj kaj duono.

La grandaj okuloj de Moseo fariĝas ankoraŭ pli grandaj; li iam aŭdis, ke la farmisto Klomp, kiu estas riĉulo, pagis dek mil guldenojn por la rekonstruado de sia farmejo; tiu ĉi violonĉelo sekve kostis pli ol du tiaj novaj farmodomoj. Li kredas, ke la fremdulo mokis lin kaj la esprimo de liaj grandaj okuloj klare montras lian pensadon.

—Vi ne kredas tion?— demandas la fremdulo.

—Vi mokis min, tia ligna muzikilo ja neeble povas valori tiom... la tuta farmodomo de Klomp ne kostis tiel multe.

—Estas kompreneble, mia bubo, ke vi ne kredas al mi, spite tio mi ne ŝercas. Sed ne ĉiuj violonĉeloj kostas tiom da mono, kiom la mia. Vi povos aĉeti uzeblan instrumenton por cent guldenoj.

—Cent guldenoj!? ... Ho, mia patrino konsentos pagi tion.

—Ĉu vi pensas, ke ŝi konsentos?

—Jes, ŝi konsentas ĉiam en ĉio, kion mi petas.

—Ĉu via patrino ankaŭ amas muzikon?

—Ŝi estas muta..., surdemuta, ŝi eĉ ne povas paroli kun ĉiuj homoj, sed min ŝi bone komprenas.

La vizaĝo de la fremdulo esprimas koran kompaton. Longe li fiksas la okulojn sur Moseon kaj ludante kun liaj bukloj, li enprofundiĝas en pensojn. Subite stranga kaprico lin ekkaptas kaj ekstarante li demandas:

—Ĉu via patrino konsentos, ke mi vin instruos?

—Vi!!?

La knabo laŭte eligas tiun unu vorton, la demando surprizas lin.

—Jes, mi..., ĉu ŝi konsentus?

—Ho jes, sinjoro.

—Kiam ŝi rehejmiĝos?

—Je la dekdua kaj kvarono.

—Bone; mi atendos ŝian revenon. Se vere ŝi konsentos, tiam mi iros al la farmisto, ĉe kiu ŝi laboras, por priparoli mian intencon, li...

Moseo interrompas lin: —Ne iru al Klomp, sinjoro; Klomp ne amas min, nek mian patrinon, mi petas: iru al la orgenisto aŭ al la pastro en Brej.

—Bone, mi iros tien.

La artisto remetas sian instrumenton en la ujon, kiun li starigas en angulo de la ĉambro; tiam li rigardas eksteren por vidi, ĉu jam ektagiĝas. La lampeto brulas ankoraŭ, sed ĝia lumo estas kiel varmega najlo, kiu ne dissendas plu lumon. Jam estas tiel lume en la dometo, ke lampo estas superflua. Moseo ĝin blove estingas, metas kelkajn torferojn en la kamenan fajron kaj pretigas sian matenmanĝon. La fremdulo intertempe sidas ĉe la tablo, li etendas la krurojn al la ekbrulantaj torferoj, metas la kubuton sur la tablon kaj apogante la kapon sur la mano, li fermas la okulojn, sin donas al meditado kaj iom post iom endormiĝas.