Idoj de Orfeo/II/Ĉapitro Kvara

(p. 217-231)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Kvara Ĉapitro

Kermeso en la vilaĝo — La karuselo kaj kio plej multe interesas Moseon — La Valpurgisnokto — Du flutoj — Kion oni vidas en la cirko — Moseo estas rajdisto kaj li mem scias nenion pri tio.

Estas en la jaro 1904a kaj en la monato Junio, kaj en tiu monato la vilaĝo Warfum ĉiujare havas sian kermeson.

En la tiel nomita Turstrato, tio estas tiu strato, ĉe kies okcidenta flanko staras la preĝejo kun la alta turo, sin etendas du vicoj da kermestendetoj, kie la kermesaj vizitantoj povas aĉeti ludilojn por infanoj, kukojn, ĉokoladon, fritpastaĵojn kaj cetere.

Inter tiuj tendetoj staras aliaj, kie oni vete ĵetas ringojn ĉirkaŭ tranĉiloj, starantaj iom poste kaj en longaj vicoj sur dekliva tabulo. En aliaj la vizitantoj trovas okazon farigi siajn portretojn, esplori sian estonton, vidi dikegan, tricent-kilograman sinjorinon, aŭ ĉevalon kun kvin piedoj kaj aliajn mirindaĵojn.

Proksime de tiu tendetaro, en flankstrato antaŭ la publika lernejo sin turnadas karuselo. Ĝi estas plena je knaboj kaj knabinoj. Unuj sidas sur ligna ĉevalo, aliaj sur ligna virineto de maro kun bela kurba vosto, aŭ sur ligna oscedanta leono kun longaj kolharoj.

Tuj apud la karuselo staras longa fosto, sur kiu estas najlita fera kesteto, en kies mezo troviĝas ronda elstaranta butono. La infanoj, kiujn rapidege turnas la karuselo, tenas en la mano maldikan lanceton el fero, kaj ĉiu laŭ sia vico klopodas tuŝi kaj puŝi la butonon en la kesteton. La butono korespondas kun aŭtomato kaj se la butono estas sufiĉe forte tuŝata, tiu aŭtomato efikas kaj supren saltas el la kesteto ligna grimacanta kapo de viro. La feliĉa knabo, kiu laŭ tiu maniero supren saltigis la kapon, ne bezonas pagi por la sekvanta turnado.

Dum granda orgeno, staranta ĉe la dika akso de la karuselo, ludas, la geknaboj kun kapturniĝanta rapideco preterflugas la kesteton kaj la tintado de iliaj lancoj sur la kesteto sin miksas kun la sonoj de l' orgeno kaj la laŭtaj krioj kaj ridoj de l'infanoj.

Moseo tamen ne partoprenas tiun turnirludadon. La lanco, kiun li de la komenco de l' turnado havis en la mano, restas tie sen movo. Li ne celas la butonon por aŭtomate aperigi la grimacantan virkapon; li nur rigardas antaŭ sin kaj al sia patrino, kiam lia leono en fluganta rapideco preterpasas ŝin. Li aŭskultas la orgenon, kiu ne ludas psalmojn, sed valsojn kaj muzikaĵojn el operoj. Ĝi ĵus ekludis la Valpurgisnokton el Faust, kaj la knabo estas ravita de la bela muziko, kiu tuŝas tutan lian animon. Intertempe li turniĝas kaj turniĝas; ĉiufoje, kiam la leono flugpasas la mutulinon, li ŝin rigardas, ĉiam aŭskultante la operomuzikaĵon. Li ne ekpensas pri tio forlasi sian lokon kaj por ĉiu turnado de la karuselo, daŭranta proksimume tri minutojn, li pagas unu cendon al la karuselisto. Ĉi tiu trovas, ke li estas bela knabo; li frapetas al li sur la ŝultron aŭ sur la vangon aŭ sur la belajn buklojn ĉiufoje, kiam li ricevas la cendon kaj Moseo ridetas, turniĝadas kaj aŭskultadas. Jam pli ol dudekfoje li pagis unu cendon kaj dume li aŭdis la Valpurgisnokton almenaŭ dek fojojn, tiel ke li konas parkere la tutan melodion, kiu tamen ne enuigas lin. Fine li sentas, ke lin kaptos vertigo, kaj li ekstaras post la leono. La mutulino tuj alkuras kaj helpas al li eliri la karuselon, kaj ili iras duope al la Turstrato por rigardi kaj admiri la tendetojn. Antaŭ unu el tiuj ili ekhaltas.

Oni vendas tie ludilojn, kaj Rika okule serĉas, kion ŝi aĉetos por la knabo, ĉar ŝi vidis, ke ankaŭ aliaj virinoj faris tion por siaj knaboj kaj knabinoj. La tendisto montras pafiletojn, soldatajn ĉapeletojn kaj tiel plu, sed Moseo ne volas ilin havi. La tendisto serĉas plue kaj ekkaptas fajfilojn el lado, ekfajfas sur ili por aŭdigi la belan sonon, kaj Moseo elektas unu. Rika tamen aĉetas tri de diferenca longeco, kaj la knabo estas feliĉa kun la trezoro. Nun li ja povos fari muzikon mem. Rika pagas kaj ŝi promenas plue kun Moseo.

Estas nun la tria horo en la posttagmezo. Promenante preter ĉiuj tendetoj, ili fine atingas la finon de la strato. Irante maldekstren laŭ alia strato, ili vidas je kelka distanco sur placo antaŭ hotelo la cirkon de Blanuso kaj kompanio. Tiu cirko vizitas jam dum multaj jaroj ĉiujn kermesojn de la grandaj vilaĝoj en la provinco Groningen. La cirko estas negranda, posedas nur unu ĉevalon, sed pro kelkaj aliaj mirindaj bestoj kunlaborantaj, kaj pro kelkaj bonaj artistoj la direktoro Blanuso ĉie havas sufiĉan sukceson perlabori la ĉiutagan panon por ĉiuj kunludantaj homoj kaj bestoj. La prezentado estas komenciĝonta kaj arlekeno en mikskolora kostumo laŭte anoncas al "la estimata publiko", ke oni devas rapidi por aĉeti enirbiletojn, ĉar restas nur malmultaj neokupitaj sidlokoj en la cirko.

Multaj homoj kun infanoj eniras kaj Rika, legante la scivolecon sur la vizaĝo de Moseo, aĉetas du biletojn po[**] kvardek cendoj, kaj ŝi eniras kun la knabo. Estas la unua fojo, ke Rika vidas la internon de cirko. Ĝis nun Moseo estis tro juna por ĉeesti prezentadon, kaj ŝi mem neniam sentis deziron eniri. Ŝi nun eniras kun Moseo, kaj nur pro li. La arlekeno montras la lokojn, kie ili eksidu, kaj ili eksidas. Preskaŭ ĉiuj lokoj estas okupitaj. Rika kaj Moseo rigardas ĉirkaŭe, atendante pacience tion, kio okazos en ĉi tiu stranga, ronda, tolkovrita tendo, kies interno aspektas kiel giganta blanka pluvombrelo.

Sur la cirkloforma planko kuŝas dika tavolo da sablo bele rastita.

Ekstere la arlekeno ankoraŭ ĉiam instigas "la estimatan publikon" tuj aĉeti la lastajn disponeblajn enirbiletojn, kaj dum la ankoraŭ neokupitaj sidlokoj iom post iom estas prenataj, la prezentado komenciĝas.

Flanke de Rika, en loko apartigita de ĉiuj aliaj sidlokoj, sidas tri muzikistoj, kiuj ludas per ĉiuj siaj fortoj. La muziko ne estas tre bela, sed ĉar la oreloj de vilaĝanoj ordinare ne estas trodorlotitaj, la "estimata publiko" trovas ĝin sufiĉe bela; la plej multaj eĉ tute ne aŭskultadas la muzikon, faratan sur fluto, violono kaj malgranda tamburo.

Moseo aŭskultas atente la ĵus komenciĝintan valson, sed la mutulino, kiu ne komprenas, kion faras tiu violonisto, tiu flutisto kaj tiu tamburisto, jam ne atentas ilin. Ŝi rigardas ĉirkaŭe kaj fariĝas scivola. —Kio do okazos sub tiu ĉi grandega ombrelego, de kies pinta supro pendas du ŝnuregoj kun dika horizontala bastono? Al kio servos aliaj ŝnuroj fiksitaj al la palisegoj ĉe la enirejo de la cirko?— Tiel ŝi pensas.

Flanke de Moseo, kiu nur rigardas la rapidajn fingrojn de la flutisto kaj de la violonisto, sidas lia amiko, la spicisto Pentman, kiu tre ĝojas, ke la trovito okaze sidas tuj apud li, ĉar li amas babiladi kun la knabo.

—Bela cirko, ĉu ne vere, Moseo?— li diras.

—Jes... kaj bela muziko.

Pentman, kiu jam multfoje aŭdis la muzikon de la militista stabo en la urbo, ridas pro la naiveco de la knabo; li tamen diras:

—Ho jes, sufiĉe bela.

—Ĉu estas malfacile ludi sur tia instrumento?— kaj Moseo fingre montras la violonon.

—Sur violono?

—Jes.

—Mi ne scias, kial vi demandas tion?

—Ĉar mi dezirus lerni ludi sur ĝi.

La spicisto ridas, tiam li demandas plue:

—Ĉu vi neniam aŭdis violonon antaŭe?

—Nur la orgenon en Brej, kaj tiun en la karuselo... Tiu en la karuselo ludas belege, mi aŭskultis ĝin—, kaj aperigante fluton el sub la frako, li demandas:

—Ĉu mi povus lerni ludi tion sur la fluto, kion ludis la orgeno de la karuselo?

—Eble, Moseo; vi povos klopodi.

—Mi klopodos—. Moseo refoje subfrakigas la fluton, tiam montrante la pendantan bastonon, li demandas al Pentman:

—Kio estas tio?

—Tio estas trapezo.

—Al kio servas trapezo?

—La arlekeno laboros sur ĝi.

—Ĉu laboros?— Moseo ne komprenas kiel oni povas "labori" sur tia bastono.

—Jes, vi tuj vidos, sed antaŭe okazos io alia.

—Kio?

La spicisto havas programon kaj li klarigas:

—Unue la direktoro rajdos sur sia ĉevalo, kiun li dancigos.

—Ĉu la ĉevalo povas danci!?

—Jes, kaj poste la arlekeno aperos kaj ludos intertempan amuzaĵon.

—Kio estas tio?

—Vi vidos, mi ne povas bone klarigi tion; kaj tiam eniros fraŭlino, kiu dancos sur tiu ŝnurego.

—Ĉu sur tiu ŝnuro?— Moseo ne kredas tion, kaj la spicisto klarigas plue:

—Jes, sed antaŭe oni streĉos la ŝnuron de tie al tie—, kaj li montras la lokojn.

—Kio okazos poste?

—Poste refoje okazos intertempa amuzaĵo kaj tiam sekvas tre bela numero, en kiu partoprenos kvar bestoj, kiuj rajdos unu sur la aliaj.

La spicisto volas daŭrigi la klarigadon kaj legi la tutan programon, sed lin interrompas la apero de la direktoro. Sur la ununura ĉevalo de la cirko li enrajdas, ekhaltas en la mezo de l' areno kaj la ĉevalo faras riverencon antaŭ "la estimata publiko"; post la riverenco la besto ekdancas gracie, dum la muziko ludas: "Sur la ondoj" de Straus.

Ĉiuj rigardantoj kun atento sekvas la belan beston per la okuloj, kaj ĉiuj estas ravitaj pro la graciaj paŝoj de la ĉevalo. Fine ĝi ĉirkaŭgalopas kelkajn fojojn kaj tiam malaperas, laŭte aplaŭdate de la rigardantoj.

La intertempa amuzaĵo, kiu nun sekvas, konsistas el kelkaj aersaltoj de la arlekeno kaj interparolado inter li kaj alia ludanto, kiun oni konas sub la nomo: "malsprita Aŭgusto".

Ili havas kompreneble grandan sukceson kaj apenaŭ ili foriris, kiam oni streĉas la ŝnuregon.

Moseo estas scivola, kiel oni povos danci sur ĝi kaj li etendas la kolon por pli bone vidi, La dancistino tuj poste aperas kun graciaj saltetoj kaj riverencetoj. La malsprita Aŭgusto volas helpi al ŝi suprensalti sur la ŝnuron, sed li agas tiel mallerte, ke la fraŭlino ĉiufoje devas resalti sur la sablon de la areno. Ĉiuj rigardantoj ridegas. Fine la arlekeno forpelas la mallertulon per longa bastono kaj per unu salto la fraŭlino staras sur la ŝnurego, kie ŝi ekdancas kun longa balancostango. Rapide ŝi kuras antaŭen, malantaŭen, sin rulas ĉirkaŭ si mem, reekstaras, refoje kuras kaj dorse returnen kuras, kaj fine forĵetante la balancostangon, ŝi saltetas antaŭen kaj returnen kun du flagetoj, kiujn ŝi svingadas super sia kapo.

Subite la arlekeno kaj la malsprita Aŭgusto revenas laŭte interdisputante pri la dancistino. La disputado estas tre amuziga kaj ĉiuj laŭtege ridas pro la demandoj kaj la respondoj, kiuj sin sekvas rapide. Intertempe la dancistino malaperas, kaj rapide engalopas la ĉevalo. La besto ĉirkaŭgalopas du fojojn kaj tiam eniras kaprino, kiu ekhaltas en la mezo de la areno. Vidante la kaprinon, la ĉevalo ekhaltas kaj atendas pacience, ĝis kiam ŝtuparo estas lokata de la sabla planko ĝis la vosto de la ĉevalo. La kaprino supreniras la ŝtuparon kaj ekstaras sur la ĉevaldorso. Post la kaprino enkuras hundo, kiu saltas sur la kaprinon kaj fine ensaltas sur la malantaŭaj piedoj simieto. Dum laŭtaj ridegoj de la publiko la simieto rampas sur la ĉevalon, de ĝi sur la kaprinon kaj poste sur la hundon. Gravmiene la direktoro, staranta en la mezo de la areno, faras sian riverencon, klaketas per la vipo kaj la ĉevalo ekpaŝas kaj fine galopas ĉirkaŭen kun la tri rajdantoj sur la dorso.

Kvankam ĉi tiu numero de la programo havas en realo nenion rimarkindan por persono, kiu vidis prezentadojn en granda cirko, tiuj kvar bestoj-artistoj tamen kaŭzas la plej grandan admiron de vilaĝanoj, kiuj nur unu foje ĉiujare ĉeestas ion tian dum la kermeso. Estas do memkompreneble, ke la bestoj post tiu numero de la programo estas revokataj por akcepti siajn laŭrojn de la publiko.

Ankaŭ Rika partoprenas al la aplaŭdado. Ŝi kun intereso sekvas ĉiujn numerojn de la programo, ne nur pro la plezuro, kiun ili kaŭzas al ŝi mem, sed precipe pro Moseo, kiu kun ruĝaj vangoj sidas sur sia loko, jen rigardante la artistojn, jen aŭskultante la belan muzikon ĉe sia flanko.

Venas nun la vico de la gimnastikisto por "labori" sur la trapezo. Lin sekvas denove intertempa amuzaĵo de du arlekenoj kaj de la malsprita Aŭgusto.

Dum la lastaj numeroj la mutulino ekrimarkis, ke la malsprita Aŭgusto multfoje rigardas ŝin kaj Moseon, sed precipe la lastan. Ŝajnas al ŝi, ke tiu stranga viro intencas ion kun la knabo kaj ŝi jam ne perdas lin el la okuloj. Ŝi rimarkas, ke li parolas al la direktoro pri Moseo, kaj ke la direktoro siavice atente rigardas kaj okule ekzamenas ŝian knabon.

—Kion do ili intencas kun li?—, ŝi pensas.

—Eble ili trovas lin rimarkinda knabo—, ŝi pensas post kelka tempo. Momenton poste la malsprita Aŭgusto, ĉiam dirante ŝercaĵojn, kiuj laŭte ridigas la rigardantojn, eksidas post la spicisto, kaj dum la du arlekenoj duope kaptas la atenton de la rigardantoj, li mallaŭte diras al la spicisto:

—Diru foje, sinjoro, tiu knabo do ne estas via filo?

—Mia filo? ... Ho ne!

—Kies filo li estas?

—De la surdmuta virino, sidanta ĉe lia flanko.

—Ĉu li vere estas ŝia filo?

—Kial vi deziras scii tion?

—Tial, ke li tute ne similas ŝin, nek iun alian en la tuta vilaĝo. Ŝajnas al mi, ke li ne naskiĝis tie ĉi, kaj ke li estas eksterordinara knabo; kaj ni bezonas eksterordinaran knabon por helpi al ni.

—Ĉu por helpi al vi?

—Jes, knabon, kiu kunludas en la antaŭlasta numero. Ĉu si kaj li konsentos en tio?

—Mi ne scias; demandu do al Moseo mem, li eble volonte konsentos.

—Dankon!

Aŭgusto flustras kelkajn vortojn en la orelon de la knabo, kiu komence estas surprizita, sed poste ekridetas kaj kapjesas. La malsprita Aŭgusto iras for kaj lin sekvas per la okuloj la mutulino, kiu ne povas diveni, kion intencas tiu arlekeno, sed ĉar la knabo ŝajnas kontenta kaj ridetas ankoraŭ, ŝia malkonfido tuj malaperas; krom tio ŝi scias, ke ĉiuj homoj amas la knabon, ŝi do havos nenion por timi, kaj refoje ŝi kun scivolo atendas tion, kio estas okazonta sur la areno.

—Kion li flustris al vi, Moseo?— demandas la spicisto.

—Ĉu mi volas rajdi fojon sur la ĉevalo por amuzi la homojn.

—Ĉu vi povas rajdi?

—Mi multfoje rajdas sur la blankulo de Klomp.

—Ĉu vi ne timas defali de la ĉevalo?

—Ho, ne! ...— Li volas paroli plue, sed io nova estas komenciĝonta kaj li eksilentas, rigardante la lokon, kie eniras la artistoj kaj la bestoj. La direktoro ĵus eniris. Li salutas per la vipo la rigardantojn kaj diras, ke li havas la honoron anonci specialan numeron titolitan: "La misterplena rajdado", per kiu "la estimata publiko" spertos la mirindan fortecon de la hipnoto. —La hipnoto— tiel la direktoro diras plue, —havas la mirindan fortecon, ke ĝi povas fari por momento artiston el ĉiu ajn persono ĉeestanta la prezentadon, kondiĉe, ke la elektita persono plenvole konsentas submeti sin sen kontraŭstaro al la povo de la hipnoto. Tian personon ni trovis hodiaŭ en la bela knabo, sidanta sur la tria benko tie antaŭ mi, kaj mi petas lin, ke li malsupreniru en la arenon.

Moseo tamen restas sidanta, ne ĉar li timas, sed ĉar ĉiuj fikse rigardas lin. Fine la Spicisto diras al li:

—Nu, Moseo, iru do, ne timu, estas ja nur ŝerco.

Moseo ekstaras kaj antaŭ ol la mutulino konjektas, kio okazos, la knabo forlasis sian benkon kaj jam staras sur la areno.

Vidante ke Rika malkvietiĝas iom, la spicisto ridetante komprenigas al ŝi, ke ŝi ne timu, kaj ŝi restas kvieta sur sia sidloko.

La direktoro sidigas la knabon sur seĝon kaj donas signon al arlekeno; ĉi tiu foriras, sed revenas tuj kun juna fraŭlino, kiu ekstaras antaŭ Moseo. Ŝi demandas al li:

—Ĉu vi povas rajdi?

—Jes, mi povas.

—Ĉu vi povas rajdi staranta sur ĉevalo?

—Tion mi neniam faris.

—Sed ĉu vi volas?

Moseo ne scias kion respondi kaj silentas. Kelkaj personoj vokas:

—Diru "jes!"

—Jes!— diras Moseo.

—Bone—, diras la direktoro, —vi rajdos... Nun fikse rigardu la fraŭlinon en la okulojn.

Moseo rigardas la fraŭlinon, kiu kvazaŭ ĵetas al li plenmanojn da neekzistantaj objektoj. Ĉiufoje la knabo palpebrumas, ĉar ĉiufoje ŝajnas al li, ke ŝi kaptas en la aero ĉiuspecajn objektojn por ĵeti al li en la okulojn; li tamen ne timas, kvankam la fraŭlino fikse rigardas lin kun sulkigitaj brovoj. Fine ŝi diras ordone:

—Dormu!

Post tiu vorto Moseo estas tre surprizita, li jam ne ridetas, sed iom timetas. La fraŭlino nun malrapide paŝas dorse malantaŭen kaj signodonas al Moseo, ke li sekvu ŝin. La tuta publiko tre miras, ĉar la knabo ekstaras kaj sekvas la fraŭlinon, kiu sen interrompo rigardas lin fikse en la okulojn. Post tridek-kelkaj paŝoj ambaŭ malaperas kaj la areno estas malplena. Flustrado trakuras la cirkon, kelkaj rigardantoj pensas nur pri ŝercaĵo, aliaj tamen, kredantaj pri la forteco de la hipnoto, atendas ion seriozan. La muziko komencas mallaŭte ludi. Ĉiu kun scivoleco atendas tion, kio okazos. Oni scias, ke Moseo ne povas rajdi staranta sur la ĉevalo, spite tio[**] la hipnotistino promesis, ke li vere faros tion dank' al la forteco de la hipnoto. Post kiam la muziko ludis kelkajn minutojn, engalopas la ĉevalo sen rajdisto. La direktoro sin lokas en la mezo de la areno kaj klakas per la vipo por plirapidigi la beston. Apenaŭ ĝi faris tri aŭ kvar ĉirkaŭiradojn, kiam Moseo reaperas sen la hipnotistino. Lin sekvas Aŭgusto la malspritulo, kiu sin klinas kun kapo turnita al la galopanta ĉevalo. En tiu sintenado li restas staranta, rigardante post sin al Moseo. Ĉi tiu ekkuregas, saltas sur la dorson de la malspritulo, kaj ĝuste en tiu momento, kiam pretergalopas la ĉevalo, li per unu lerta saltego saltas de la dorso de Aŭgusto sur la ĉevalon. Ĉiuj estas mutaj de surprizo kaj oni aŭdas nur la muzikon kaj la spiregadon de la galopanta ĉevalo, sur kies dorso ĉiam staras la knabo, kiu kun serioza mieno rigardas rekte antaŭ sin trans la orelojn de la kvarpiedulo.

La mutulino ekstaras, ĉar ŝi timas, ke la knabo falos, sed la direktoro vokas admone:

—Eksidu kaj silentu, alie la hipnoto ne efikas.

Pentman kvietigas la terurigitan mutulinon, kiu restas sur sia sidloko, daŭre sekvante la knabon per la okuloj.

La ĉevalo galopadas kaj galopadas, dum la direktoro klakadas per la vipo. Trankvile Moseo staras sur la ĉevalo, kvazaŭ liaj piedoj estus najlitaj sur la dorso de la besto. Jen li demetas sian kitelon kaj ĵetas ĝin sur la arenon, jen li demetas la pantalonon kaj la lignajn ŝuojn, kaj minuton poste la knabo ŝanĝiĝis en la plej belan rajdiston, kiun oni iam vidis en cirko. Vestita per flava orbrodita trikoto, sub kiu lia bela korpo plene sin montras, la knabo similas princon el fabelo. Liaj nigraj harbukloj flirtadas ĉirkaŭ lia kapo, kaj liaj okuloj brilas kiel neniam antaŭe. Ĉiam fiksante la rigardon antaŭ sin, li staras gracie kaj tiel oportune sur la besto, kvazaŭ li jam dum jaroj estus cirka rajdisto. Neniu povas kompreni, kiel estas eble, ke tia juna knabo, kiu neniam staris sur ĉevalo, sed nur de tempo al tempo rajdis sidante kaj sub la gardo de plenkreska servisto, tiel subite aperis kiel sperta rajdisto. Sendube io mistera sin devas kaŝi sub tio, sed neniu el la publiko povas klarigi ĝin; tamen neniu dubas pri la memeco de la knabo, ĉiuj lin konas tro bone por dubi pri tio. Ĉiam la ĉevalo rapidas ĉirkaŭe, dum la direktoro klakadas per la vipo. La mutulino rigardas la malgrandan rajdiston, kvazaŭ ŝi sonĝus; ŝi klare vidas, ke li estas ŝia Moseo, ĉar nur li havas tiajn trajtojn, tiajn harojn kaj tiajn okulojn, tamen ŝi demandas al si kiel li akiris la lertecon por tiel rajdi...

Sed la vipo klakadas kaj la ĉevalo daŭrigas sian galopadon.

Jen aperas denove la hipnotistino. Ŝi havas du brulantajn torĉojn en la manoj kaj ĵetas ilin al la knabo, kiu ekkaptas ilin kaj ekbalancas kun ili, ĝis kiam ili preskaŭ estis forbruliĝintaj. Tiam ŝi prenas fajfilon kaj ankaŭ ĵetas ĝin supren al la manoj de la knabo; li ek kaptas ĝin kaj fajfas belan melodion kaj fine ŝi ekstaras sur seĝo, alte tenas ringegon kaj la knabo saltas tra ĝin. Post ĉiu salto liaj piedoj gracie retuŝas la dorson de la ĉevalo, ili nek hezitas, nek faras unu malbonan paŝon aŭ movon. La malspritulo fine ĵetas al la knabo ŝnuron kaj li salte ludas per ĝi. Post du aŭ tri minutoj, dum la galopado iom post iom malrapidiĝas, li forĵetas la ŝnuron kaj la ĉevalo ekhaltas. Laŭtaj krioj de admiro resonas tra la cirko, Moseo desaltas de la ĉevalo, sidiĝas refoje sur la seĝo kaj la fraŭlino, tuŝante lian frunton, diras: — Vekiĝu!

Tiam ambaŭ forlasas la arenon kaj fariĝas paŭzo, dum komenciĝas laŭtega interparolado de la rigardantoj, kiuj priparolas inter si la fortecon de la hipnoto. Kelkaj dubas pri la artaj procedoj, en kiuj la knabo perdis sian propran volon kaj obeis aŭtomate al la fraŭlino, kiu hipnotigis lin; ili kredas, ke la rigardantoj sub influo de mistera imago kredis vidi la rajdantan knabon. Aliaj kontraŭe opinias, ke pupo, speco de aŭtomato staris sur la ĉevalo anstataŭ Moseo.

La leganto de tiu ĉi rakonto mem kredos, opiniante same kiel kelkaj rigardantoj de la cirko, ke mistero sin kaŝas sub ĉio, kio rilatas la strangan rajdadon, kaj li pravas: Vere io mistera sin kaŝas sub tio, sed ne estas ankoraŭ tempo forpreni la tukon, per kiu ni kaŝas tiun misteraĵon. Iom post iom en ĉi tiu libro alproksimiĝas la ĉapitro, en kiu la verkisto propravole fortiros tiun tukon kaj tiam ĉiu spertos, ke la okazo estas tre ordinara.

Kio ajn estas: Moseo estas la heroo de la tago kaj lia nomo flugas de buŝo al buŝo, kaj kiam li fine reaperas sur la areno, li estas salutata per laŭtaj krioj kaj aplaŭdoj. Kviete, kvazaŭ nenio eksterordinara estus okazinta, li eksidas sur sia benko, kaj Rika ĝojas, ke li revenis sen rompitaj kruroj, sed sana kiel antaŭe. Ŝi kaptas lian brakon kaj per larĝe malfermitaj okuloj, supren levita fingro kaj skuanta kapo komprenigas al li jam ne partopreni tiajn plendanĝerajn akrobataĵojn.

Moseo komprenas nenion pri la al li montritaj aplaŭdoj, kaj kiam la spicisto demandas al li, ĉu li estas laca, la knabo kviete respondas:

—Kial?

—Pro la rajdado.

— Kia rajdado?

—Vi ja rajdis!

La fraŭlino promesis al mi, ke mi rajdu, sed mi tute ne rajdis.

Pentman ne estas surprizita pro la respondoj de la knabo; li ja scias, ke la dorminto neniam memoras, kion li faris dum la hipnota dormo, sed almenaŭ Moseo devus esti laca post tiom da saltoj kaj saltegoj; tamen li havas eĉ ne unu malsekan haron sur la kapo.

—Kion vi faris ekster la areno?— plue demandas la spicisto.

—Ŝi kondukis min en malluman ĉambreton, kaj tie mi sidis longan tempon; krom tio mi faris tute nenion.

Pentman pensas pri la hipnota dormo kaj ridetas. Aliaj personoj, sidantaj antaŭ kaj malantaŭ la knabo, volas kontentigi sian scivolecon pri la mistera rajdado kaj jam multaj demandoj direktiĝas al Moseo, sed li ne povas respondi ilin, ĉar ĉiuj parolas samtempe; li sekve altigas la ŝultrojn, ridetas, sed silentas, tiom pli, ĉar la paŭzo finiĝas kaj la pantomimo komenciĝas. Oni nun ludas "Arlekeno kaj Arĝentino". La pantomimo estas akompanata de dolĉa muziko, kiu tre plaĉas al Moseo, kaj fine la vilaĝa turo sonigas la sesan horon, kaj la prezentado estas finita.

Moseo kaj la mutulino iras hejmen, ĉar ili vidis sufiĉe.

Tiun vesperon la tuta vilaĝo parolas pri la rajdado de Moseo kaj ĉiuj provas trovi la solvon de la mistero, kiu okazis en la cirko; kaj la mutulino tiun nokton sonĝas, ke refoje la knabo faras la samajn arlekenaĵojn kaj ke li rompas al si ambaŭ krurojn. Kun raŭkaj ekkrioj ŝi vekiĝas, sed kiam ŝi vidas flanke de sia lito la dormantan Moseon (kies belan kapon plene lumigas la enrigardanta luno), la kavetoj en ŝiaj vangoj pliprofundiĝas, kaj feliĉa ŝi reendormiĝas.

Kaj Moseo mem? Li dormas, tute ne pensante plu pri la okazintaĵo en la cirko; sed li sonĝas, ke li povas ludi sur la fluto, sur la violono, kaj ke ĉiuj admiras lian ludadon.