Idoj de Orfeo/II/Ĉapitro Tria
Tria Ĉapitro
Kiel matenmanĝas la geedzoj Klomp — Vesteto por baptonto — Novaj vestoj — Rika eniras konstruaĵon, kie ŝi ĉeestas strangan por ŝi ceremonion — La viro, kiu tiras malsupren ŝnuregon — Moseo Landman kaj lia infaneco — La orgeno — Moseo, ido de Orfeo.
Kelkaj tagoj pasas kviete. Klomp, kiel ĉiuj Brejanoj kai Warfumanoj ekaŭdis pri la trovito de la surdmuta Rika. Kelkaj ne kredis, ke ŝi trovis la infanon kaj jam esploris inter si, kiu povus esti la patro de la knabeto. Kelkaj tamen, konantaj la mutulinon, kaj kiuj ŝin vidis ĉiutage, kredas al la vortoj de la pastro, per kies bonaj zorgoj la infano estis enskribata kiel trovito, sub la nomo Moseo. Li elektis tiun nomon, ĉar la knabeto, same kiel Moseo el la Biblio, estis trovita en kesteto, kaj ĉar la mutulino, kiam ŝi laŭ sia maniero klariĝis, kiel ŝi trovis sian Moseon, de tempo al tempo fingre montris Moseon sur la enkadrigita bildo.
Estas nun dimanĉo kaj la oka horo en la mateno. La geedzoj Klomp sidas kune ĉe la tablo kaj matenmanĝas. Li intertempe legas gazeton kaj ŝi enverŝas kafon kaj pretigas kelkajn infanvestetojn. Klomp, manĝante grandajn pecojn da pano kun fromaĝo, strabe rigardas trans la gazeton, kiun li tenas preskaŭ horizontale antaŭ si, kaj ekvidas la vestetojn. Li konjektas, ke ili estas por la infano de Rika, sed preskaŭ ne kuraĝas informiĝi pri tio. Li bolas pro retenata kolero, ĉar li malamas la mutulinon; kaj ĝenas lin, ke lia edzino tiel sin interesas pri la trovito. Sinjorino Klomp kviete trinkas sian kafon, manĝas sian buterpanon kaj de tempo al tempo daŭrigas aranĝi la vestetojn. Fine la farmisto jam ne povas regi sin kaj pro kolero enbuŝigas grandan pecon da pano. Ĝi preskaŭ sufokas lin; li tusas per ĉiuj fortoj kaj kiam fine li sukcesis engluti la pecegon, li estas ruĝa kiel ĉerizo. Li fintrinkas la tason da kafo kaj montrante per la gazeto la vestetojn, kiujn lia edzino kunfaldas, li demandas:
—Kio estas tio?
—Vestetoj.
—Tion mi vidas..., sed por kiu?
—Por Moseo.
—Por la trovito? ... Hm! ... Ĉu la mutulino mem ne povas prizorgi tiujn vestojn?
—Ŝi povas, sed mi volas surprizi ŝin.
—Surprizi!?
—Jes, la infano havas sufiĉajn vestojn, sed ili ne taŭgas por la ceremonio.
—Ceremonio!?
—Moseo kompreneble devas esti baptata kaj por tiu ceremonio li bezonas specialajn vestetojn.
—Nu! ... ĉu vi devas pretigi ilin?
—Mi ne devas, sed plaĉas al mi pretigi ilin, ĉar Rika ne komprenas, nek pri baptado, nek pri vestoj bezonataj por tiu baptado.
—Ĉi tiu infano devas esti baptata!?
—Memkompreneble! ... Ni loĝas en kristana vilaĝeto, kie ĉiuj infanoj estas dece baptataj. Kial do oni farus escepton kun Moseo?
—Jen io bela! ... Ĉu la parencoj de la mutulino ne povas zorgi pri ĝi?
—Sendube ili povos, sed mi ja povas ankaŭ, kaj la pastro petis al mi aranĝi ĉion.
—Hm! ... bela afero!
—Vi do ne kontraŭstaros?
Klomp, ne respondante al tiu demando, diras plue:
—Kiu certigas, ke la gepatroj de la infano estas kristanoj? ... Oni diris en la vilaĝo, ke li estas simila al juda infano.
—Eble li estas judo, sed tio ne malhelpas. Multaj judoj fariĝas kristanoj.
—Povas ankaŭ esti, ke li estas turko.
—Turko!?
—Jes, turko... Ĉiuj turkoj havas nigrajn harojn kaj nigrajn okulojn.
—Tio ankaŭ ne malhelpas. Ĉiu povas fariĝi kristano, eĉ turko.
—Kaj kiam li devas esti baptata?
—Hodiaŭ.
—Hodiaŭ!?
Klomp forĵetas la gazeton kaj kun surprizo li rigardas sian edzinon.
—Hodiaŭ!?— li rediras. —Kial vi ne jam parolis pri tio?
—Ĉar antaŭ kelkaj tagoj vi petis al mi, ke mi jam neniam parolu pri Rika.
Klomp ekpromenas tien kaj reen en la ĉambro. Li pensas pri tio, ke li ĉiam iras preĝejon dimanĉe, ne el religiaj motivoj, sed por pasigi parton de la por li enuigaj dimanĉoj. Se li ankaŭ nun iros, li sidos preskaŭ vizaĝon kontraŭ vizaĝo kun Rika, ĉar lia preĝeja benko staras tuj antaŭ tiu, kie kutime sidas la gepatroj, kies infanoj devas esti baptataj. Li povus nun resti hejme, sed ne kuraĝas timante, ke oni mokos lin poste en la vilaĝa trinkejo, ĉar sendube lia malesto estus rimarkata kaj priparolata. Ĉiu ekaŭdis pri la renversita laktobarelo, kaj oni dirus, ke li ne venis en la preĝejon pro la mutulino.
Sinjorino Klomp divenas facile, ke ŝia edzo prefere ne irus nun al la preĝejo, nome por eviti Rika, sed ŝi tute ne aludas tion. Silentante ŝi prenas la vestetojn, ekstaras, vestas sin por eliri; tiam ŝi diras al Klomp:
—Vi ja ne devas ĉeesti la baptadon.
—Sed kion diros la farmistoj, se mi malestos? Ili diros: Klomp ne kuraĝis iri preĝejon pro la mutulino.
—Lasu ilin paroli.
—Mi dezirus, ke tiu malbeninda mutulino estu ĉe ĉiuj diabloj!
Sinjorino Klomp kapskuas, sed ne respondas al tiu deziro, ĉar ŝi konas sian edzon kaj ne volas inciti lian koleron. Trankvile ŝi do prenas la paketon kun la vestetoj sub la brakon kaj eliras.
La farmisto restas en la ĉambro; li staras kun disstarigitaj kruroj, kiuj ŝajnas pli multe esti kruroj de elefanto ol de viro; li sin klinas kaj postrigardas ŝin tra la fenestro.
Ŝi iras al Rika. Atinginte ŝian dometon, ŝi rigardas tra la vitraĵo de la fenestro kaj vidas, ke la mutulino suĉigas la knabeton. Rika tamen tuj rimarkas la mastrinon, ĉar ŝi rigardas post sin. Rideto ludas sur ŝia vizaĝo kaj fingre montrante la pordon ŝi petas la sinjorinon al si.
La farmistedzino eniras kaj montras la paketon.
Rika levas la brovojn supren kaj la kavetoj en ŝiaj vangoj pliprofundiĝas, ĉar ŝi divenas tuj, ke la mastrino volas surprizi ŝin.
Minuton poste ambaŭ sidas unu flanke de la alia, kaj dum la infano suĉas kaj laŭvice rigardas la virinojn, sinjorino Klomp malfermas la paketon, elprenas la vestetojn kaj pendigas ilin sur unu el siaj manoj, kiun ŝi levas alten por montri, kiel sidos la blanka kufeto, la blanka jupeto kaj cetere.
Rika admir-ekstariĝas kaj dankas la mastrinon per laŭtaj krioj kaj manpremo. Ŝi fingre montras la biblian Moseon por diri, ke ŝia Moseo estos tiel bela kiel tiu alia, kaj sinjorino Klomp kapklinas ridetante kvazaŭ por diri: Vi estas prava..., li estas tiel bela.
Moseo nun trinkis sufiĉe kaj li estas vestata per la novaj neĝblankaj vestetoj. La mastrino prenas lin sur la brakoj kaj ekstaras je kelkaj paŝoj por vidigi al la mutulino, kiel bele aspektas ŝia knabeto, kaj Rika kunfrapadas la manojn pro ĝojo kaj admiro. Ŝi volas repreni la infanon, sed sinjorino Klomp subite prezentas al ŝi alian paketon kaj geste diras:
—Malfermu! ... ĝi estas via.
Rika komprenas, obeas kaj eltiras el ĝi blankan kufon, belan silkan mikskoloran antaŭtukon kaj paron da ŝuoj.
Ŝuojn Rika neniam portis kaj ŝi miras, refoje supren tirante la brovojn; tiam ŝi frapetadas per la fingro la ŝuojn kaj sin mem kaj demandis per tio:
—Ankaŭ miaj?
La mastrino kapklinas ridetante kaj geste diras:
—Almetu ilin!
Rika almetas ilin kaj feliĉe la novaj ŝuoj sidas bone. Kiel knabineto, kiu por la unua fojo surhavas novajn botetojn, tiel la mutulino admiras la ŝuojn kaj faras kelkajn paŝojn sur la kahelplankon. Tiam ŝi surmetas la kufon kaj la antaŭtukon kaj rigardas sin en la spegulo.
Estas nun proksimume la naŭa kaj duono. La farmistedzino signodonas, ke la mutulino sekvu ŝin eksteren, sed ĉi tiu restas staranta, ne sciante, kial eliri. La mastrino jam estas kun la infano en la koridoro kaj denove signodonas.
Rika, kiu fidas en ĉio la mastrinon, sekvas kaj ambaŭ eliras en la direkton de Brej.
Strangaj pensoj eniras la kapon de la mutulino: Kial ŝi devas iri kun la mastrino? ... Kien? ... Kial la infano ĉeestas? ...
Ili iras plue laŭ la sabla vojeto. La ŝuoj de Rika nun tute ne flanken ĵetas nubetojn el sablo, ĉar ili estas tre malpezaj, kaj estas al ŝi, kvazaŭ ŝi irus nudpiede. Ili atingas la makadaman vojon kaj Rika ekvidas, ke la paŝoj de la mastrino sin direktas al la mortintejo. Ili iras trans la mortintejon kaj en tiun turhavan konstruaĵon, kies internon la mutulino neniam vidis. Ŝi scias, ke la blankbarbulo multfoje eniris ĝin, sed kial ŝi ne scias, ĉar pri religio si komprenas absolute nenion. Tamen ĉar la blankbarbulo ĉiam estas afabla al ŝi, Rika plenkonfide sekvas la mastrinon tra la turpordo kaj trans la turplankon, faritan el grandaj bluaj kaheloj. Rika rigardas supren al la alta plafono, tra kiu pendas dikega ŝnuro ĝis la planko. La mastrino paŝas preter ln ŝnurego, eniras la preĝejon kaj la mutulino sekvas. Ŝi vidas plankon el gigantaj grizaj ŝtonegoj kun surskribaĵoj. En du vicoj staras flave pentritaj tre longaj benkoj. Ili preteriras ilin kaj ekhaltas preskaŭ tuj antaŭ granda bruna skulptita objekto el ligno, kiu estas simila al barelo kaj super kiu sin etendas kvadrata tabulo en horizontala pozicio, tenita per dika fera stango eliranta el la muro tuj apud la plafono. Ĉe ĉiu flanko de tiu barelo (Rika ne scias, ke tio estas la predikseĝo) staras nur la planko alta benko, formanta kune kun la du muroj triangulon. Al unu el tiuj benkoj iras la mastrino kaj la mutulino sekvas. Ambaŭ eksidas kaj Rika pacience, sed scivole atendas, kion ŝi devos fari en tiu benkplena ĉambrego, kies muroj kaj plafono estas neĝoblankaj. Antaŭ ŝi la turpordo staras nefermita, kaj la dika ŝnuro tieldire dividas ĝian kadron en du egalajn partojn. Subite viro, kiun ŝi konas kiel laboriston kaj kiu nun estas dimanĉe vestita, venas el la mortintejo; li ekhaltas sur la tura planko kaj ekkaptas la ŝnuregon, tiras ĝin ambaŭmane malsupren, sed tuj ellasas ĝin, post kio ĝi propramove supreniras. Apenaŭ ĝi supreniris, la laboristo denove tiras ĝin malsupren, kaj tiun al Rika nekompreneblan movadon li ripetas kelkajn fojojn. La mutulino kubute puŝetas la mastrinon kaj fingre montras la tirantan viron. Sinjorino Klomp, komprenante, ke la mutulino deziras ekscii, kion faras tiu viro, ridetas, sed, ĉar ŝi ne povas klarigi tion, ŝi metas la manon sur la buŝon por diri, ke en ĉi tiu konstruaĵo oni ne parolu. Rika komprenas, ke ŝi devas silenti kaj kviete ŝi sidas, jen rigardante Moseon, jen rigardante ĉirkaŭe. Rekte antaŭ ŝi, supre de la preĝeja enirejo pendas la orgeno, kies ladaj tuboj brilas kiel arĝento en la sunbrilo, kaj ŝi miras, kio do estas tiu stranga tubhava objekto, antaŭ kiu ĵus eksidis la sinjoro loĝanta en la domo proksime de la preĝejo. Rika ne scias, ke tiu viro estas orgenisto, ŝi tamen scias, ke li instruas al infanoj de la vilaĝeto, kaj ke li poste ankaŭ instruos Moseon.
Sub la orgeno kaj tra la nefermita pordo eniras en intertempoj viroj, virinoj kaj geknaboj. La viroj sidiĝas sur la dekstraj benkoj, kaj la virinoj kaj geknaboj sur la maldekstraj. Antaŭ ĉiu benko altiĝas la dorso de alia benko; sur tiu dorso sin trovas deklivaj tabuletoj, kiuj utilas por meti la psalmolibrojn.
Preskaŭ ĉiuj sidlokoj nun estas okupitaj, ĉar pro la baptado de la trovito eĉ ne unu el la ordinaraj vizitantoj volas malesti.
La du benkoj flanke de la predikseĝo estas turnitaj al ĉiuj aliaj, tiel ke Rika oportune povas vidi ĉiujn homojn eniri kaj eksidi. Fine eniras Klomp. Liaj pezaj ŝuoj sonas sur la tombŝtonoj en la preĝejo kaj rigardante nek dekstren, nek maldekstren, li eksidas en la benko antaŭ Rika kaj sia edzino. Klomp ŝajnigas ne vidi ilin. Laste eniras la pastro. Enirante li demetas la altan ĉapelon kaj gravmiene iras al la predika seĝo, ekhaltas tie, metas la ĉapelon antaŭ la vizaĝon kaj preĝas enpense. Tiam li supreniras la malaltan ŝtuparon, kondukantan en la "barelon" kaj ekstaras tie.
Rika miregas. —Kion la blankbarbulo faros tie?— ŝi pensas.
La pastro benas la aŭskultantaron, preĝas laŭtvoĉe, kaj poste ĉiuj kantas psalmon.
Rika vidas, ke ĉiuj malfermis libreton kaj movadas la lipojn. Ŝi rimarkas, ke ĉiuj sammaniere movadas ilin kaj ŝi konjektas el tio, ke ĉiuj legas la samajn vortojn, sed tre malrapide. Ŝi ne konscias, ke oni kantas kaj ke la orgeno ludas.
Post kiam ĉiuj ĉesis movadi la lipojn, la pastro sola faras tion; li predikas. La unua parto de la prediko daŭras duonan horon.
La predikisto havas strangan manieron de prediko; li laŭvice rigardas tra la du fenestroj flanke de la predikseĝo, kaj sur la skribitan predikaĵon antaŭ si, ĉar li ĉiam legas ĝin.
Klomp tute ne aŭskultas; li malbenas enpense la mutulinon, ŝian infanon kaj deziras, ke ili ambaŭ estu ĉe ĉiuj diabloj. Li ekmemoras la renversitan laktobarelon kaj la ridadon de la servistinoj, kaj li ekhontas kaj ekbolas pro interna kolero, sed en la preĝejo li ne povas eksplodigi tiun koleron. La antaŭ li sidanta servistinaĉo ĝenas lin kaj por eviti ŝiajn rigardojn, li ŝajnigas legi en la psalmolibro. Anstataŭ legi tamen, li kalkulas sian gajnon de la aveno, de la hordeo, de venditaj bovinoj kaj ĉevaloj kaj tiel plu. Lian kalkulon fine interrompis la pastro, kiu malsupreniras la ŝtup areton de la predikseĝo kaj ekstaras antaŭ la aŭskultantaro ĉe la baptopelvo. Samtempe sinjorino Klomp ekstaras, kaj sur la brakoj ŝi portas la infanon al la predikisto. Li surŝprucigas iom da akvo sur la vizaĝon de la infano kaj solene diras: —Moseo, mi vin baptas en la nomo de la Patro, de la Filo kaj de la Sankta Spirito; amen!
La mutulino sidas kun etendita kolo kaj rigardas; ŝi tamen ne komprenas tion, kio okazas, sedkonscias, ke la tuta soleno fariĝas en honoro de la infano, kaj ŝi estas kortuŝata kaj ellasas du grandajn larmojn. Ŝi nun scias, kial la mastrino tiel bele vestis ŝin kaj ŝian knabeton, kaj kiam la mastrino returnas sin kun la baptita Moseo kaj eksidas refoje ĉe sia flanko, la mutulino kaptas ŝian manon kaj premas ĝin.
Ambaŭ estas feliĉaj, pli feliĉaj ol Klomp, kiu en realo hontas, ĉar lia edzino tiel publike sin okupas kun tia ordinara servistino kaj kun tia bubaĉo, kiu eble estas nur judo aŭ turko, kaj li ĝojas, kiam la dua parto de la prediko estas finita kaj ke li povos reiri hejmen por fordormi kelkajn pluajn horojn de la enuiga dimanĉo.
Ne nur Rika miras dum la ceremonio, sed ĉiuj aliaj vizitantoj miris: Rika pro la honoro, farita al la knabeto kaj la aliaj pro tio, ke Klomp dum la predikado ne dormis kiel laŭkutime.
Moseo, kies familia nomo estas Landman, ĉar la mutulino sin nomas tiel, Moseo estas sana knabeto. Li kreskadas tieldire kiel brasiko, manĝadas kiel lupo, kaj jam ne suĉas lakton. Lia stomako estas tia, ke li povas manĝkonsumi ĉion, kaj ĉion li manĝas kun admirinda apetito. Neniam li malsanas, neniam li ploras, ĉar li estas ĉiam kontenta.
Li estas nun kvinjara kaj regule akompanas la mutulinon al la farmejo, kie li sin amuzas en la ĝardeno kun la kokinoj, aŭ sur la herbejon, kie li ludas kun la ŝafidoj.
Ĉiuj loĝantoj de Brej kaj Warfum konas Moseon, kaj ĉiuj trovas lin belega knabo, ĉar belega li estas. Neniam oni vidis pli belajn krispajn harojn ol tiujn de Moseo; neniu knabo iam havis pli belajn, pli nigrajn kaj pli honestajn okulojn, pli rektan nazon kaj pli belan buŝon ul Moseo.
Kiam la mutulino iras al Pentman, ĉiam Moseo akompanas ŝin kaj ĉiam la spicisto prezentas al li kuketon aŭ ligon, kiun la knabo memkompreneble tuj formanĝas kun apetito.
Rika scias, ke li povas aŭdi kaj paroli kaj ke li havas en la oreloj tiun mirindan senton, kiu al ŝi mankas, kaj ŝi estas feliĉa pro tio.
Kun miro ŝi rigardas lin, kiam li same kiel la spicisto movadas la lipojn, se li volas komprenigi ion al lia Moseo povas kuri kiel leporo, ĉar de sia juna aĝo li lernis movadi la piedojn en vigla maniero; Rika ĉiam iras rapide sekve por ne postresti, li estas devigata rapidigi ilin, ĉar ili estas pli mallongaj ol tiuj de la "patrino".
Kiam Rika iras kun Moseo, kiun ŝi preskaŭ ĉiam tenas ĉe la mano, ĉiuj preterpasantoj postrigardas ilin, kaj ĉiuj (nur ne Klomp), sentas admiron kaj respekton por la servistino, kiu kiel vera patrino sin dediĉas al fremda infano, kiun ŝi amas kiel propran filon.
Instinkte ŝi scias, ke la homoj ŝin estimas pro la trovito, kaj ŝi fieriĝas pro tio.
Moseo konas ĉiujn flankvojetojn de Brej kaj povas salti trans multajn longfosojn. Kelkfoje li saltas en unu el ili kaj rehejmiĝas malseka kiel akvorato, sed Rika ne koleras pro tio. En tiuj okazoj ŝi surmetas al li sekajn vestojn, la malsekajn ŝi purigas, sed neniam ŝi punas la knabon, ŝi eĉ ne sulkigas la frunton, kiam Moseo venas hejmen post tia malsukcesinta salto, ĉar li estas ŝia karulo, kaj ĉio, kion li faras, estas bone farita. Li tamen ne estas trodorlotita knabo, sed ĉiam la samhumora, kontenta, feliĉa bubeto, amata de ciuj, nur ne de Klomp. Ĉi tiu ununura malamiko tamen ne kuraĝas montri sian malamon, sekve li evitas lin same kiel li evitas la mutulinon.
Estas io, kio tre surprizas Rika. Kelkfoje la knabo iras al Brej kaj eksidas sur la planko de la nefermita turo kaj kun dispartigitaj lipoj fikse rigardas antaŭ sin al la malbela ruĝa muro, kvazaŭ li aŭskultus ion misteran sin trovantan post ĝi en la preĝejo.
Multfoje, precipe en sabato je la dekdua horo, kiam ŝi ne trovas la knabon en la dometo, ŝi iras al la turo kaj tiam li sidas tie sur la malvarmaj kaheloj kaj aŭskultadas.
La orgenisto, kiu ordinare sabate ekzercas la psalmojn, ludotajn en la posta tago dum la diservo, ankaŭ multfoje, forlasante la preĝejon, rimarkas tie la sidantan knabon kaj ĉiam li diras al si:
—Li amas muzikon.
Moseo estas jam tro granda knabo por dormi en la kesteto, sekve Rika aĉetis forporteblan liteton, kiu staras flanke de la ŝia, kaj la kesteto kun la misterplena skribaĵo, kiun neniu povosciis deĉifri, staras nun en la subtegmentejo.
Kaj Moseo kreskas... kreskadas.
Monatoj pasas, Moseo fariĝis sesjara kaj devas vizitadi la lernejon de Brej. Rika scias nun, ke la viro, kiu sidis antaŭ la orgeno, kiam la knabo estis baptata, instruadas infanojn, kaj ŝi volas, ke Moseo lernas skribi kaj legi, ĉar ĉiuj homoj povoscias tion, nur ne ŝi mem.
Moseo konas la vojon al la lernejo kaj fidele vizitadas ĝin. Li amas lerni, kio tre surprizas la instruiston, kiu ĉiam opiniadis, ke tia sovaĝa knabo, kiu nur saltetis trans longfosojn, nur grimpadis sur arbojn, ne amas sidadi kviete sur lerneja benko por aŭskultadi la instruiston kaj por skribadi kaj legadi.
La instruisto sin trompis tamen, ĉar la knabo diligente lernadas kaj ĉiam aŭskultas atente, kiam li rakontas pri kio ajn.
Post unu jaro la knabo povoscias iom legi kaj skribi kaj donace ekhavis ardezon kun bela grifelo kiel rekompencon de diligenteco, kaj Rika fieriĝas ankoraŭ pli multe pro sia adoptita filo.
Dimanĉe, kiam la orgenisto ne ludas, Moseo sidas ĉe la tablo kaj Rika rigardas kun profundaj kavetoj en la vangoj, kiel li manuzas la grifelon kaj kiel lerte li legas en bildolibreto. Ŝi deziras, ke li posedu multajn tiajn librojn kaj ĉiusemajne ŝi aĉetas unu po[**] dek cendoj ĉe la libristo de Warfum, kaj Moseo kun ĝojo rigardas la belajn bildojn kaj legas la sub ili starantajn presitajn vortojn.
La instruisto jam sciigis pli ol unu fojon al la pastro, ke Moseo estas la plej bona lernanto el lia klaso kaj la pastro, ride plilarĝigante la blankan barbon, ĉiufoje respondis al tio:
—Mi neniam dubis, ke li fariĝos bona lernanto; nur rigardu al li en la okulojn, kaj vi ne povas ne rimarki tion.
—Sed—, tiel ĉiam diras plue la instruisto, —li plej amas la orgenon.
De post la tempo, kiam la orgenisto eksciis, ke Moseo amas la muzikon, la knabo regule akompanas lin sur la orgenejon, ne nur sabate, sed ankaŭ dimanĉe dum la diservo.
Moseo ĉiam sidadas senmove, kiam la sonoj de l' orgeno movas lian animon kaj ĉiam kun miro li rigardas la libron, en kiu la ludanto kvazaŭ legas, kion li ludas. Moseo fine konscias, ke oni legas la muzikon same kiel rakonteton, kaj la deziro lin kaptas ankaŭ lerni tiun arton. Li petas, ke la orgenisto instruu al li pri tiuj nigraj punktoj en la kvin vicoj da rektaj linioj, kaj lia deziro estas plenumata.
Refoje jaro pasas kaj Moseo, kiu faris jam grandajn progresojn en legado kaj skribado, ankaŭ lernis la nomojn de la notoj kaj tiel komencis studadi la unuajn elementojn de la muziko.