Idoj de Orfeo/II/Ĉapitro Dua

(p. 188-203)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Dua Ĉapitro

Kian karakteron havas surdmutuloj — La gefarmistoj Klomp — Sinjorino Klomp fariĝas scivola — Malkovraĵo de sinjorino Klomp — Stranga interparolado de du virinoj — Kial rompiĝas la pipo de la pastro — La farmejo de Klomp — Stranga interbatalo kaj stranga bano — Kiel la farmistedzino rekvietigas Rika.

Preskaŭ ĉiuj surdmutuloj havas la saman karakteron. La plej multaj estas tre sentemaj por bonaj traktadoj kaj servemaj al ĉiuj, kiuj siaflanke sin montras indulgaj kaj amikaj al ili. Kontraŭe ili estas kapricaj kontraŭ personoj, kiuj ilin mokas, turmentetas aŭ malbone traktas, ien al tiuj mokantoj aŭ malbontraktantoj ili sin montras malservemaj, jen ili agas kontraŭ ili laŭ indiferenta maniero.

La edzino de Klomp, kiu havas senteman karakteron, sin montras ĉiam kompatema kaj intima al la muta servistino; precipe ĉar tiu ĉi estas diligenta, ne perdante sian tempon farante nenion, sed konstante laboradas, eĉ se aliaj servistinoj de tempo al tempo trovas okazon senbezone forĵeti sian tempon.

Matene Rika kutime de la dekdua ĝis la unua horo iras al sia dometo; la farmistedzino lasas ŝin iri, ĉar post kiam ŝi revenis, ŝi uzas tiel bone kaj diligente sian tempon, ke neniu el ĉiuj servistinoj ŝin superas. Rika laboris jam tiom da jaroj ĉe Klomp, ke neniu bezonas montri al ŝi, kion ŝi devas fari. Kiam la melkado estas okazinta, la mutulino per si mem ĉiam scias, kiun novan laboron ŝi povas komenci, kaj se kelkfoje ŝi ne tuj scias kion fari, kaj se ne komisioj estas farotaj, tiam ŝi nur rigardas sian mastrinon. Tiu bezonas nur unu mangeston por diri, kie ŝi povas trovi alian laboron. Neniu krom la farmistedzino ordonas al ŝi, ĉar la aliajn la mutulino tute ne atentas, eĉ ne la farmiston mem. Ŝi obeas al la farmistedzino volonte, ĉar ĉi tiu ĉiam estas amika. Rika sentas, ke ŝia mastrino ŝin komprenas kaj ŝi komprenas reciproke la mastrinon, por kiu, se bezonus, ŝi riskus sian vivon. Reciproka intimeco kaj amikeco unuigas tiujn du virinojn kaj pro tio la mutulino (eĉ ne aludante ĝin) restas en la sama farmejo, dum aliaj servistinoj ĉiujare je fiksita tempo antaŭ la monato majo devas esti redungataj.

Dum kelkaj tagoj la edzino de Klomp rimarkis, ke Rika kelkfoje interrompis sian laboron, kaj ke ŝi enpense rigardas sencele antaŭ sin, dum rideto glitas sur ŝia vizaĝo. Ŝi rimarkis ankaŭ, ke la mutulino pli rapide ol laŭkutime iras al sia dometo ne nur la tagmezon, sed ankaŭ vespere post la dumtaga laboro. Io eksterordinara sen ia dubo devas esti la kaŭzo de tio, kaj ĉar virinoj estas scivolaj, ankaŭ la mastrino de Rika estas tia, kaj ŝi decidas spionadi la servistinon.

Pasis nun semajno, de kiam la mutulino adoptis la infaneton, kaj estas la deka en la mateno. La lignoŝuoj ĵus laŭtakte disĵetas la sablajn nubetojn sur la vojeto kaj la duobla abelujo kun la blanka kufo sin direktas rapidmove al la vilaĝa spicisto, ĉar Rika devas fari komisiojn. La mastrino ŝin sekvas per la okuloj, ĝis kiam la stranga figuro tute malaperis; tiam laŭirante la vojeton el sablo, ŝi iras al la dometo, kies pordo (kiel ŝi jam multfoje vidis) estas ĉiam nefermita. Kiel granda estas ŝia surprizo, kiam ŝi vidas nun la pezan seruron, kiu al ŝi baras la enirejon de la dometo. Sinjorino Klomp ekkaptas, levas kaj ellasas la seruron, kiu kun laŭta bruo refalas sur la pordon.

—Io mistera sin kaŝas sub tio—, pensas sinjorino Klomp kaj sin klinante super la vitraĵo de la fenestro flanke de la pordo, ŝi rigardas internen. Ŝi neniam vizitis la loĝantinon, sekve ŝi ne povas vidi, ĉu io ŝanĝiĝis en la sola ĉambreto; tamen ŝi esplore rigardas ĉiuloken, sed vidas nur unu tablon kaj kvar seĝojn, el kiuj unu estas kovrita per tuko. Nenio suspektinda trafas ŝiajn okulojn, tamen io sendube ŝanĝiĝis aŭ okazis en tiu ĉambro, ĉar alie ne estus necese fermi la dompordon per tiu seruro. La sinjorino ĉirkaŭiras la dometon, rigardas tra ĉiuj fenestroj, sed rimarkas nenion eksterordinaran. Ŝia virina instinkto tamen certigas al ŝi, ke la mutulino ne sen kaŭzo almetis tian seruron. Pripensante momenton, ŝi foriras.

Estas proksimume tagmezo, la sablaj nubetoj sin sekvas rapide sur la vojeto kaj la mutulino alproksimiĝas sian hejmon. Foriginte la seruron, ŝi eniras, metas la korbon en la koridoron kaj alpaŝas al la tuke kovrita seĝo. Ŝiaj brilantaj okuloj sin fiksas sur la knabeton. Li ridas kiel nur infano povas ridi. La mutulino ne aŭdas ĝin, ŝi vidas la ridadon kaj feliĉe rigardas la malgrandan Moseon kun amo kaj emocio. Ŝi balbutas kelkajn raŭkajn kriojn, kiuj tamen ne timigas la knabeton, ĉar li jam kutimis al ili kaj scias, ke post tiuj krioj sekvos la dolĉa lakto. Post kiam ŝi sufiĉe longe ĝuis la ridadon de la knabeto, ŝi elprenas lin el la kesteto, purigas lin, almetas puran vindotukon, kaj turninte la dorson de sia seĝo al la pordo, ŝi suĉigas la infanon. Subite ŝajnas al ŝi, kvazaŭ nigreta ombro sin ŝovas sur la vando antaŭ ŝi. Aliulo ne rimarkus tion, sed surdmutuloj rimarkas preskaŭ ĉion. Ŝi sin turnas, sed vidas nenion. Tuj poste la sama ombro reŝoviĝas, sed tuj malaperas. La mutulino refoje sin turnas, sed neniu staras ĉe la fenestro ekster la domo.

—Eble nubo preteriris—, ŝi pensas, kaj denove ŝi rigardas la suĉantan infanon.

Kiam li suĉtrinkis ĝissate, ŝi remetas lin en la kesteton, premas kison sur la anĝelan vizaĝon kaj staras en kurba sintenado, rigardante la etulon, ĝis kiam ŝia dorso doloras. Tiam ŝi turnas sin por eliri, ĉar estas kvarona horo antaŭ la unua. Sed apenaŭ la lignoŝuoj klaketis kvarfoje sur la kahelplanko, ŝi kun teruro ekhaltas, ĉar rekte antaŭ ŝi staras la famistedzino, kiu kun pala vizaĝo, kiu esprimas kompaton, surprizon kaj bedaŭron, baras al ŝi la elirejon de la ĉambro.

Terurekkrio eliras el inter la lipoj de la mutulino kaj mastrino kaj servistino sin rigardas. Neniu el ambaŭ scias, kion pensi, nek kion ekfari.

La servistino timas, ke ŝi perdos la infanon, ĉar oni malkovris lin; la mastrino ekpensas, ke la infano naskiĝis en ĉi tiu dometo kaj teruraj flankpensoj akompanas tiun konjekton. Ŝi tamen ne kondamnas la mutulinon, kiun ŝi ja devas konsideri kiel naivan senkulpan kreitaĵon.

La mastrino kiel unua rompas la mortan silenton, regantan en la ĉambro kaj ĝemdiras:

—Ho Dio, knabino, kion vi faris!?

La mutulino ne aŭdas la parolojn, sed ŝi konscias, ke la mastrino juĝas nejuste pri ŝia konduto. Ŝi volas komprenigi, ke la infano ne naskiĝis al ŝi, kaj kiel li envenis en ŝian dometon. Ŝi fingre montras Moseon sur la enkadrigita bildo, prenas la kesteton, starigas ĝin sur la tablon kaj faras gestojn por montri, ke fremdulo enportis la kesteton; tiam ŝi frapetas kelkajn fojojn per la montrofingro sur sian bruston, skuadas la kapon, kvazaŭ por diri:

—Li ne estas mia, mi trovis lin sur la tablo en tiu ĉi kesteto, same kiel tiuj virinoj sur la bildo trovas tiun infanon en kesteto sur la akvo.

La farmistedzino komprenas malbone la gestojn de sia servistino, ŝi prenas la knabeton sur la brakon kaj admiras lian belan kapeton kun la brunaj, preskaŭ nigraj okuloj kaj samkoloraj haroj; tiam ŝi metas lin sur siajn genuojn kaj pripensante la strangegan okazon, ŝi rigardas antaŭ sin.

Rika staras senmove kaj pensas: —Ĉu oni forprenos lin de mi?— Tiam ŝi tuŝas la brakon de la sinjorino. Ĉi tiu rigardas ŝin. Rika refoje frapetas al si la bruston komprenigante: —Li ne estas mia—; tiam ŝi metas la fingron sur sian buŝon, etendas brakon en la direkto de la farmejo kvazaŭ por diri, ke la mastrino pri la infano ne parolu al Klomp. La sinjorino, kiu bone konas sian edzon, decidas, ke ŝi provizore ne parolos al li pri tio, ĉar li jam ne tolerus la mutulinon en la farmejo, kiam li ekscius, ke ŝi havas infanon, kaj ŝi kapneas; tiam ŝi ekstaras por foriri.

Estas nun preskaŭ la unua horo, kaj Rika starigas la kesteton sur la seĝon flanke de la fajroloko, ekkaptas la korbon kaj sekvas sian mastrinon eksteren. Tie ŝi ŝlosas la pordon kaj kuratingas sur la vojeto la farmistedzinon, kiu direktas siajn paŝojn al Brej. Haltigante ŝin per la brako, ŝi refoje fingre montras la farmejon kaj frapetas al si la buŝon.

—Ne!— diras la sinjorino, kapskuante, —Ne! mi ne parolos!

Rika ridetas, rekvietiĝas kaj ŝiaj lignoŝuoj turnas la kalkanumojn al la mastrino, kiu iras plue al la domareto, dum la mutulino rapidas al la farmejo.

Sinjorino Klomp dume iras malrapide plue, pensante ke ŝi do konjektis prave, ke io eksterordinara okazis en la ŝlosita dometo. Ŝi enprofundiĝas en pensojn. —Ĉu Rika naskis tiun infaneton? Sed tio ja estas neebla; ŝi neniam havis interrilatojn kun viroj, kaj eĉ se ŝi havus interrilatojn, ŝi estas honestulino... Sed senhontulo povus delogi kaj trompi ŝin..., tamen ankaŭ tio estas neverŝajna...; Rika neniam malsaniĝis, alvenis ĉiutage al sia laboro kaj forrestis nur dum la libera semajno, kaj en tiu semajno la knabeto jam de longe estis naskita, ĉar li havis almenaŭ tri monatojn...— Cento da tiaj pensoj trairas ŝian kapon, fine ŝi diras al si:

—Sed ni ne povas ĉiam kaŝi la infanon, la homoj fine ekscios pri tio...

Irante plue ŝi atingas la domareton kaj la preĝejon kun la malalta pinta turo. Ĝi staras meze de la alte lokita enterigejo inter tomboŝtonoj kaj tombofostoj, indikantaj la nomojn de la sub si ripozantaj mortintoj. Krucojn oni ne vidas tie, ĉar la loĝantoj de Brej apartenas al la protestanta religio.

Post la enterigejo staras en bela ĝardeno la blanke pentrita domo de la predikisto. Mallarĝa vojeto iras de la tombejo al la ĝardeno kaj la predikisto promenas tie kun libro en la mano kaj longa argila tabakpipo en la buŝo. Li estas viro de meza kresko, ankoraŭ fraŭlo kaj ĉiam nigre vestita. Li havas nebelan aspekton, ĉar lia malsupra makzelo staras tro multe antaŭen, sed por kaŝi tiun malbelaĵon, li portas barbon, kiu kovras ne nur la mentonon ĝis la lipo, sed ankaŭ la vangojn. Lia barbo, same kiel liaj kraniharoj estas tute blankaj, ĉar li estas jam sesdekjara viro. Li estas miopa, kaj rigardante per la grizaj okuloj personojn, kun kiuj li parolas, li ĉiam sulkigas la frunton, imagante, ke tiam li pli klare povas vidi.

Jam tridek jarojn li loĝas en la domareto Brej kaj ne volonte forlasus ĝin, ĉar li kutimis al ĝi kaj al la blanka domo, kie li loĝas kun maljuna mastrumistino kaj juna servistino. Li konas ĉiujn homojn de la ĉirkaŭaĵo kaj la junajn li ĉiujn baptis. Kvankam li ne estas elokventa paroladisto (li kutimas legadi siajn predikojn) oni tre ŝatas lin pro liaj bonaj moroj kaj pro la amika, preskaŭ intima maniero, per kiu li kondutas kun la Brejanoj. Li estas la konsilanto de ĉiuj kaj tre ŝatas, ke oni venas al li por peti lian konsilon.

Ekvidante virinon eniri la tombejon, li sulkigas la frunton, prenas la pipon el la buŝo kaj fikse rigardas ŝin. Komence li ne povas distingi, kiu laŭiras la vojeton el konkoj, kiu ĉirkaŭas la tombejon kaj la sulkoj pliprofundiĝas. Nur post kiam la virino faris kelkajn paŝojn sur la al la ĝardeno kondukanta vojeto, li kredas, ke ŝi estas sinjorino Klomp, kaj sulkigante la frunton plej eble profunde, li estas certa, ke ŝi estas tiu sinjorino.

—Estas neordinara tempo por promenado—, pensas li, kaj sensulkiginte la frunton, li iras al ŝi renkonte kaj salutas amike.

—Bonan tagon, pastro!— diras sinjorino Klomp kaj ŝi plue laŭiras la vojeton kondukantan al la ĝardeno. La pastro, por akompani ŝin, devas sin turni; li sin turnas kaj ili promenas unu flanke de la alia. Strabe la pastro rigardas la sinjorinon kaj spite al sia miopeco li rimarkas, ke ŝi venas por priparoli ion neordinaran, tamen tuj rigardante antaŭ sin, li diras:

—Bela vetero hodiaŭ, sinjorino.

—Tre bela, pastro.

—Eĉ pli bela ol hieraŭ.

—Jes.

—Mi tamen antaŭsentas pluvon.

—Ĉu vi antaŭsentas tion?

—Jes, miaj kaloj doloras, kaj tiam ĉiam ekpluvos. Ili promenas plue.

Refoje li strabe rigardas ŝin kaj dum dekono da sekundo lia frunto sulkiĝas; tiam li tuŝas per la pipo belan rozn, kiun ili ĵus estas preterpaŝontaj, kaj li diras plue:

—Pro miaj rozoj mi esperas, ke miaj kaloj doloru ankoraŭ pli multe, ĉar ili bezonas akvon..., la rozoj memkompreneble.

La sinjorino ne respondas, sed tusetas du aŭ tri fojojn; ŝajnas kvazaŭ kelkaj vortoj volas eliri el ŝia gorĝo, sed subite renkontas barilon; la tusetoj tamen ne forigas tiun barilon kaj ŝi promenas plue.

Ili nun estas en la mezo de la ĝardeno; rekte antaŭ ili sin trovas la nefermita pordo de la pastrejo, kaj la smjorino alpaŝas al ĝi, dirante:

—Pastro, mi bezonas vian konsilon.

Rapida rideto plilarĝigas la barbon de la predikisto, ĉar li jam rimarkis, ke liaj miopaj okuloj divenis ĝuste.

—Ho, se mi povoscias doni ĝin, sinjorino, mi estos je via dispono.

Li pipe montras la nefermitan pordon kaj la sinjorino transiras la sojlon. La pastro ŝin sekvas kaj ambaŭ staras en la larĝa koridoro. La antaŭĉambra pordo staras ankaŭ nefermita, kaj denove la longa pipo montras al la sinjorino, ke ŝi estas invitata eniri.

Ŝi eniras kaj la trian fojon la pastro uzas sian pipon... nome por montri seĝon. Ambaŭ sidiĝas.

Sinjorino Klomp rigardas esplore ĉirkaŭe kaj la pastro, spite al sia miopeco rimarkas, kion tio signifas. Li ekstaras kaj fermas la pordon kaj sidiĝinte denove, li diras:

—Mi estas je via dispono, sinjorino Klomp.

—Mi unue havas ion por informiĝi, pastro... hm! ... hm! ... ... Ĉu ĉiuj naskitaj infanoj devas esti enskribataj?

—Jen tre stranga demando—, pensas la pastro, kiu ne klare komprenas, kaj li respondas al tiu stranga demando per la vortoj:

—Kompreneble mi enskribas ĉiujn naskitajn infanojn, post kiam mi baptis ilin.

—Jes, memkompreneble, sed mi ne aludas la preĝejan registron, sed tiun de la komunum-estraro.

La pastro ne povas ne sulkigi tre profunde la frunton kaj la sinjorino, rimarkante la surprizon de la pastro, diras plue:

—Ĉu vi scias, post kiom da tagoj nove naskitaj infanoj devas esti enskribataj?

—Post dudek kvar horoj... sed...

—Jes, pastro, mia demando estas iom stranga, sed antaŭ ol klarigi ĝin, mi dezirus ekscii, ĉu malplenumo de tiu devo estas leĝe punata.

—En realo, jes.

—Ĉu severe?

—Tio dependos de la motivoj de la malplenumo.

—Supozu, pastro, ke malobeanto ne scias, ke tiu devo ekzistas.

—Sed, ni ja ne povas supozi, ke tiaj homoj sin trovas tie ĉi.

—Tamen supozu momenton.

—Nu, tiaokaze la puno ne estus tre severa..., sed mi ne kom...

—Kaj vi ne povas kompreni, kial mi informiĝas pri tio. Mi do devas paroli pli klare, sed antaŭe vi permesu, ke mi faru alian demandon: —Kion vi opinias pri la fraŭlinoj de nia domareto?

—Kiom mi scias, ĉiuj estas honestaj kaj bonmoraj.

—Mi samopinias, sed honestulino povas esti delogata kaj trompata...

La pastro metas la pipon sur la tablon, sed tuj reprenas ĝin, kaj sin klinante antaŭen tiel, ke la pipo tuŝas lian ŝultron, li flustras...

—Ĉu unu el la filinoj de ĉi tiuj loĝantoj...?

—Okaze mi rimarkis, ke unu el ili havas tri- aŭ kvarmonatan infaneton... kiu ne estas enskribita.

—Tri- aŭ kvarmonatan infanon! ... Kiam vi rimarkis tion?

—Antaŭ duona horo.

La pastra vizaĝo ŝanĝiĝis. La sulkoj sur lia frunto pliprofundiĝis, kaj lia malsupra makzelo elstaras ankoraŭ pli multe ol kutime. La bona viro enprofundiĝas en pensojn, lia pipo traboradas la blankajn harojn sur lia kapo, kvazaŭ ĝi volas serĉi sur la kranio la solvon de la enigmo, kiu tiel subite okupas liajn meditojn.

—Kiu do povas esti tiu knabino?— li demandas al si. Li konas ĉiujn, vidas ilin preskaŭ ĉiutage, sed neniam li rimarkis ion suspektindan. Fine li flustras:

—Kiu ŝi estas?

—La mutulino.

—Rika!?— La serĉanta pipo jam ne serĉas sur la kranio inter la haroj de la pastro, sed falas el la mano de la konsternita viro, kaj kvar pecoj tintas sur la planko inter la piedoj de la du interparolantoj.

—Pardonu—! diris la sinjorino, ĉar mi ekterurigis vin.

—Ho, tio ja ne estas grava... ĝi estas nur argila pipo...

Sinjorino Klomp kolektas la pecojn kaj metas ilin singarde sur la tablon, tiam ŝi atendas por ekaŭdi, kion diros plue la pastro, sed li silentas ankoraŭ momenton, fine li diras:

—Tamen, estas ja neeble, ke la infano estas ŝia. Mi vidas ŝin preskaŭ ĉiutage.

—Mi ankaŭ pensis tion, sed ŝi havas infaneton, mi ĝin vidis antaŭ duona horo—, kaj la sinjorino rakontas detale ĉion, kion ŝi spertis en la dometo de la mutulino.

La frunto de la pastro subite sensulkiĝas kaj rideto refoje plilarĝiĝas lian barbon; tiam li diras:

—Nu, povas ja esti, ke ŝi trovis la infanon.

—Sur la tablo?

—Jes, kial ne? ... la pordo, kiel vi diris, estis ĝis antaŭ kelkaj tagoj ĉiam nefermita, kaj nekonata persono eble eniris kaj postlasis la kesteton kun la infano... Ĉiuokaze mi esploros tion kaj parolos kun la vilaĝestro, por ke la infano povu esti enskribata. Mi klopodos, ke laŭleĝa persekuto estos evitata.

—Sed kiel trovi pruvojn, ĉu la infaneto estas ŝia aŭ ne? Rika ne povas paroli.

—Estos malfacile; sed mi ekzamenos la kesteton, eble ĝi havigos al mi la fadenon, laŭ kiu mi povos eliri el ĉi tiu labirinto.

Sinjorino Klomp ĝemas. Ŝi kompatas la mutulinon kaj estus tre feliĉa ne nur, se la pastro pruvus, ke la infano estas trovito, sed ankaŭ, se Rika ne renkontus malagrablaĵojn.

Ŝi ekstaras, dankas la pastron kaj eliras. La pastro akompanas ŝin ĝis la makadama vojo; tiam li donas al ŝi la manon kaj post saluto ili disiras; la pastro al sia domo por pripensadi tiun strangan aferon kaj la sinjorino iras al la farmejo.


Intertempe Rika estas laboranta en la laktejo. Ŝi staras nun ĉe alta laktobarelo, el kiu ŝi forigas la ĵus faritan buteron. Per ambaŭ manoj ŝi ĉerpas la naĝantan buteron el la barelo kaj metas ĝin en argilan poton. De tempo al tempo ŝi interrompas tiun laboron kaj staras kun premitaj lipoj kaj rigardas sencele antaŭ sin, pensante pri la infano kaj pri la mastrino, kiu malkovris la sekreton; kaj ŝi estas malkvieta.

Klomp, kiu preskaŭ neniam sin okupas pri la buterfarado, okaze preteriras la laktejon kaj rigardas internen. Li tuj rimarkas, ke ĉio ne marŝas bone, ĉar unu el la servistinoj ne laboras, sed staras ĉe la laktobarelo, farante nenion kaj rigardante antaŭ sin. Li restas staranta ekstere kaj atendas por vidi, ĉu ŝi eklaboros. La mutulino eklaboras, sed nur mallongan tempon, ĉar jen ŝi denove faras nenion. Klomp ĝojas, ke li venis kaj ke ĝuste en tiu tempo ĉio ne marŝas bone. Li eniras la laktejon, sed la mutulino ne atentas lin; kun premitaj lipoj ŝi staras ĉe la barelo farante nenion. Klomp staras kun la manoj en la poŝoj kaj ne eltiras ilin. Fikse rigardante la mutulinon, li paŝas al ŝi per kvar longaj pezaj paŝoj, kaj per la kubuto tuŝegas ŝin. Rika rigardas lin, sed tuj poste jam tute ne atentante la farmiston, ŝi reprenas sian antaŭan sintenadon. Klomp ruĝiĝas pro indigno, atendas minuton por vidi, ĉu ŝi komencos labori, sed vidante, ke la tuŝego restis sen rezulto, li la duan fojon ŝin tuŝegas, sed pli forte. La mutulino estas surprizita, ĉar ŝi ne komprenas, kion intencas la farmisto. Ŝi turnas al li la dorson, sed ne eklaboras.

Du aliaj servistinoj, ankaŭ laborantaj en la laktejo, ekhaltis por vidi tion, kio okazos, ĉar ili konas la mutulinon kaj scias, ke ŝi obeas nur al la mastrino.

—Eklaboru!— krias Klomp al ili. La servistinoj obeas, sed retenas kun peno mokan rideton. Rika tamen ne obeas kaj Klomp por la tria fojo puŝegas ŝin kubute. La mutulino sin turnas al li kaj minace rigardas la farmiston, kies kolero ekflamis. Li montras kubute la barelon kaj krias: —Laboru!

Rika, anstataŭ obei, metas ambaŭ manojn sur siajn koksojn kaj mokincitante rigardas la farmiston rekte en la okulojn.

Subpremata rido eksonas post Klomp kaj la servistinoj sin turnas por ne vidigi la mokantajn, ridantajn vizaĝojn.

Klomp furioziĝas tiagrade, ke li jam ne povas regi sin. Li elpoŝigas unu manon kaj batas la mutulinon sur la vangon.

Kun raŭka terura ekkrio la batita kaptas apud si starantan balailon kaj puŝas ĝin en la vizaĝon de la farmisto. Lia ĉapo defalas de lia kapo kaj laŭtaj ridegoj de la servistinoj aŭdiĝas post li. Li nun elpoŝigas la duan manon por refoje bati la mutulinon, sed ĉi tiu alte levas la balailon, kiu per mirinda rapideco tuj refalas sur la kranion de ŝia atakanto. La farmisto kriegas kaj blasfemas kiel ebria homo kaj estas ĵetonta sin sur la mutulinon, sed ŝi kuras post la barelon. Klomp volas ekkapti ŝin, sed refoje la balailo sin levas. La farmisto sin kurbigas por eviti la baton, sed faletas sur la glataj kaheloj de la laktejo; anstataŭ kapti la mutulinon, li kaptas la bareltabulojn, la barelo ŝanceliĝas, renversiĝas kaj rulas sur la falintan farmiston, sur kiun surverŝiĝas la tuta blanka enhavo de la barelo. Kiel fiŝo en ŝlimajo Klomp baraktas sur la planko. Li ekstaras kaj la buterlakto fluadas el ĉiuj liaj vestoj. Li denove volas ataki la mutulinon, sed ŝi staras antaŭ li kiel vundita tigrino kaj svingadas la balailon kun tiom da lerteco, ke la farmisto ektimas kaj paŝas posten.

Ĝuste en tiu momento eniras la farmistedzino.

Tuj divenante tion, kio okazis, ĉar ŝi konas la karakterojn de la gebatalantoj, ŝi iras kviete al Rika, skuas la kapon kiel signo de malaprobo kaj sen peno prenas la balailon, kiun ŝi metas teren; tiam ŝi kaptas ŝian manon kaj sin direktas al la apuda kuirejo.

Rika, sekvas kiel ŝafido. La farmistedzino prenas ambaŭ manojn de sia servistino kaj refoje skuante la kapon, ŝi duone riproĉe, duone malĝoje rigardas en la okulojn de la mutulino. Ĉi tiu ektremetas, falas sur la genuojn kaj kaŝante la vizaĝon sur la antaŭtuko de sia mastrino, laŭte ekkriploras pro eksciteco kaj nervemeco. Tuta ŝia korpo skuiĝas. La farmistedzino karesas al ŝi la kapon kaj levas ŝian vizaĝon, kiu banas en larmoj. Iom post iom Rika rekvietiĝas, fine ekstaras kaj ambaŭ iras en la laktejon, kie la du servistinoj purigas la kahelplankon. Iliaj vizaĝoj estas ankoraŭ ruĝaj pro ridado. Ili scias, ke la mutulino atendas ordonojn nur de la mastrino, sed ili ne estis atendintaj, ke ŝi tiel kuraĝe repagus unu solan vangfrapon de la farmisto, tiom pli, ĉar li estas vera giganto kaj dekfoje pli forta ol Rika. Ili kun ĝojo vidis, ke la farmisto, post kiam lia edzino forkondukis Rika, foriris el la laktejo, eĉ ne rigardante post si, kaj tiel malseka de la blanka bano, ke li lasis longajn striojn da buterlakto post si de la loko de l' batalo ĝis la antaŭdoma pordo, tra kiu li malaperas por almeti sekajn vestojn. La servistinoj fine haltigas la ridadojn. Ili scias, ke Klomp, kiu en realo estas malkuraĝulo, jam ne revenos por esplori, ĉu ĉio marŝas bone en la laktejo.

Rika reprenas sian laboron kaj la farmistedzino sin turnas al la servistinoj por informiĝi pri la kaŭzo de la stranga bapto, kiun ĵus ekhavis ŝia edzo kaj ili detale ĉion rakontas de la komenco ĝis la fino.

—Mi ja konjektis, ke li ŝin batis—, ŝi diris, kaj vidante ke Rika laboras, ŝi kviete iras al la familia ĉambro, kie ŝi trovas Klomp. Li almetis jam alian pantalonon kaj staras antaŭ la spegulo por kombi al si la harojn ankoraŭ malsekajn pro la akvo, per kiu li purigis ilin. Vidante eniri sian edzinon, li iom hontas, sed ĉar lia fiereco estas vundita kaj li estas ankoraŭ en kolera humoro, li diras kun voĉo tremetanta:

—Mi forpelos tiun malbenitan mutulinon!

Kviete sinjorino Klomp respondas:

—Vi ne rajtas forpeli ŝin.

—Ĉu mi ne rajtas? ... Ŝi spertos tion!

—Vi ne rajtas, ĉar vi ŝin batis.

—Kiu diris tion? ... Ĉu la servistinoj babilis al vi?

—Neniu bezonis elbabili tion; ŝia vango estis ruĝa pro la bato.

Klomp ektimetas kaj diras:

—Mi tamen preskaŭ ne tuŝis ŝin.

—Vi ne pensis pri tio, ke mano tiel forta kiel via, ĉiam tuŝas tro forte.

—Sed ŝi ne laboris kaj ne obeis, kiam mi ordonis al ŝi eklabori.

—Kiamaniere vi ordonis?

—Per mia kubuto.

—Vi ne rajtas tuŝi ŝin per la kubuto; vi estas malprava.

—Ho jes, kompreneble, mi malpravis; nur virinoj ĉiam pravas, eĉ se ili estas mizeraj servistinoj.

—Mi neniam tuŝas Rika, tamen ŝi ĉiam obeas al mi; ne estas necese komandi aŭ tuŝi ŝin per la kubuto, simpla rigardo sufiĉas.

—Sekve mi ne rajtas ordoni geservistojn, al kiuj mi pagas?

—Memkompreneble vi rajtas komandi, sed ne puŝante kaj batante. Estu de nun pli saĝa kaj jam ne okupu vin kun servistinoj. Sen viaj komandoj la laboro marŝas tre bone en la laktejo.

Klomp almetas veŝton, jakon kaj kaptante sian ĉapon, li foriras murmurante, sed dirante nenion plu. Li hontas, li estas humiligita, tamen li bolas pro kolero, sed li estas tro malkuraĝa por ĝin eksplodigi nun. Li iras sur la kampojn, eble tie li renkontos laboriston, kiu same kiel Rika ne laboras kaj li promesas al si, ke li sur tiun sentaŭgulon libere ellasos sian ĝis nun retenitan koleron. Liaj dikaj piedoj malgracie paŝon post paŝo portas lin plue, dum la pezaj ŝuoj dispecigas la argilpecojn sur la kampo, kvazaŭ ĉiu el tiuj pecoj kaŝus en si surdmutan servistinon. Li rigardas ĉirkaŭe, sed... ĉio marŝas bone, ĉar sur la kampoj la laboristoj laboras diligente, kaj fine por serĉi distradon, li saltas trans la foson sur la makadaman vojon, kaj laŭiras ĝin ĝis la vilaĝo, kie li en trinkejo trovas konsilon ĉe kelkaj glasetoj da brando.

Rika dume laboradas sen interrompo, ne pro la farmisto, kiu ŝin insultis, sed pro la mildaj rigardoj de lia edzino.

Rika sentas pli ol iam antaŭe, ke Klomp estas aroganta stulta diablo, kiu ŝin malamas, sed ŝi ne timas lian malamon. Ŝi sentas ankaŭ, ke la mastrino estas anĝelo, kiu komprenas, estimas kaj ŝatas ŝin, kaj helpos al ŝi ne nur kontraŭ tiu diablo, sed ankaŭ por protekti la infaneton, kaj feliĉa rideto naskiĝas sur ŝia vizaĝo. La kavetoj en la vangoj dum momento pliprofundiĝas kaj jam ne pensante pri la survango, nek pri la farmisto, ŝi enpense kaj image vidas la knabeton en sia dometo, kaj ŝi daŭrigas sian laboron, feliĉa, ke la horo alproksimiĝas, kiam ŝi povos rapidi hejmen por suĉigi kaj varti lin.