Idoj de Orfeo/II/Ĉapitro Unua

(p. 175-187)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Unua Ĉapitro

Malgranda vilaĝeto — Fraŭlino, kiu ankoraŭ neniam parolis, sendube io stranga ĉe la ina sekso — Spicisto Pentman — Dometo, kiu nokte kaj tage restas neŝlosita — La stranga kesteto kaj kion ĝi enhavas — Kiel pensas mutulino — Kion ŝi faras, post kiam ŝi trovis "trezoron".

Kiu neniam vizitis la vilaĝeton Brej, geografie apartenantan al la vilaĝo Warfum en la norda parto de la holanda provinco Groningen, tiu tute ne povas imagi, kiel pentrinde bela estas tiu domareto.

Ĝi kuŝas ĉe la makadama vojo, kondukanta de la vilaĝo Baflo al Warfum, kaj konsistas el nur dudeko da dometoj, unu lernejo kaj bela malgranda preĝejo kun pinta tureto.

Laŭlonge de tiu vojo, kiu iras tra la domareto, sin trovas mallarĝaj longfoestoj, super kiuj estas ĵetitaj tabuloj, utilantaj kiel pontetoj. Irante de la vojo trans la tabulojn, oni atingas la dometojn, kiuj staras apartigitaj unu de alia, kaj ĉiun dometon ĉirkaŭas legomĝardeneto kun pinarboj.

En tiuj dometoj loĝas kamparanoj laborantaj ĉe la riĉaj farmistoj, kies farmejoj kuŝas tre malproksime de la vojo, tiel malproksime, ke oni ne vidas ilin pro la altaj arboj, kiuj ilin tute ĉirkaŭas.

Sablaj flankvojetoj, ankaŭ borderitaj de mallarĝaj lonĝfosetoj, kondukas al tiuj farmejoj, kaj nur tie kaj tie ĉi staras izolita dometo, kvazaŭ ĵetita tien laŭhazarde de kaprica giganto, kiu per tio volis interrompi la unutonecon de la riĉaj kampoj, kie kreskas aveno, sekalo, hordeo, pizoj, terpomoj kaj aliaj kreskaĵoj, kiuj povas prosperi nur en grasa fruktodona tero, kian oni vidas en la nordo de Groningen.

En unu el tiuj malmultaj izolitaj dometoj, proksime de bela kaj riĉa farmejo, loĝas Rika, la "mutulino".

Ordinare oni nomas ŝin per la lasta nomo, ĉar en la apudaj vilaĝoj, kien ŝi kelkfoje iras por fari komisiojn aŭ por viziti la gefratojn, estas multaj knabinoj kaj fraŭlinoj nomataj Rika, sed neniu el ili estas surdmuta, kiel ŝi.

Ofte la vilaĝanoj demandis unu la alian, kial la "mutulino" en sia juneco ne iris urbon por vizitadi tie la lernejon de la surdmutuloj, kaj la respondo estis ĉiam la sama: La gepatroj de Rika estis tro malriĉaj kaj bezonadis ŝin pro la junaj gefratoj; krom tio, la vilaĝa estraro, konsistanta el obeema cedema vilaĝestro kaj farmistoj, opiniis, ke tio estas tute superflua. Simpla servistino, tiel ili opiniis, ne bezonas lerni la skribarton, se tio kostas tiom da mono; sen tiu arto ŝi ja perlaboras sufiĉe por vivi, kaj la kaso de la vilaĝo bezonas tro multe por riparado de makadamaj vojoj, por pagi la salajron de la instruistoj, de la policano, de la tombisto kaj cetere. Rika sekve ne vizitadis la Instituton de la surdmutuloj kaj restadis hejme ĉe siaj gepatroj kaj gefratoj.

Rika estas tridekjara fraŭlino. Ŝiaj gepatroj, kiuj ne vivas plu, havis multajn infanojn kaj laboradis sur la kamparo de la mateno ĝis la vespero, kaj ĉar ŝi estis la plej aĝa el la infanoj, ŝi devis gardadi kaj flegadi siajn gefratojn. Tion ŝi faras kun plezuro, ĉar ŝi estas bonkora kaj tre amas infanojn. Unue mortis la patrino, kaj kiam kelkajn jarojn poste ŝi perdis la patron, la gefratoj jam servadis kiel servistoj kaj servistinoj ĉe farmistoj en Brej, Warfum kaj Uskvert, kaj la mutulino restis sola en la izolita dometo; la gefratoj lasis al ŝi la tutan heredaĵon de la patro, konsistantan el tiu dometo kaj kelkaj mebloj.

La dometo estas simpla, malalta kaj malnova. Ĝin tute ĉirkaŭas hedero kovranta la kvar murojn tiel, ke oni vidas nur la kvin fenestretojn kaj la solan pordon. Ĝi staras sur kampo apud sable vojeto, kondukanta de la makadama vojo al la farmejo, kie ŝi servadas kiel melkistino kaj kuiristino por la geservistoj.

Enirante tra la sola pordo, antaŭ kiu kuŝas strateto el kvadrataj plataj ŝtonoj, oni venas en koridoron, lumigatan de nur unu fenestreto. En tiu koridoro, kiu estas la kvina parto de la konstruaĵeto, staras forprenebla ŝtuparo, per kiu oni povas supreniri al la subtegmentejo, kiu vintre utilas por gardadi torfojn. Kontraŭ la koridora fenestreto estas pordeto, tra kiu oni povas eniri la ununuran ĉambron. Malferminte ĝin, oni vidas rekte antaŭ si malnovmodan kamenkapuĉon kaj fajrolokon, de kiu super pendas je longa ĉeno kupra kaldrono, ĉe kies flanko staras brilanta fajroprenilo. Flanke de la kamenkapuĉo, sed iom pli malalte, estas du fenestretoj. Ĉe la dekstra endoma tabula vando oni vidas kvar pordetojn; post la du mezaj sin trovas la lito, post la du aliaj estas du ŝrankoj, unu por vestoj, alia por manĝilaro kaj ceteraj domaj necesaĵoj. Antaŭ ĉiu ŝrankpordo staras unu seĝo. Ĉe la maldekstra muro, antaŭ la du fenestroj sin trovas du pluaj seĝoj kaj inter la fenestroj pendas iom pli alte speguleto tiel malnova, ke oni nur kun peno povas vidi sin en ĝi, kaj antikva kolorita bildo, kiu prezentas la filinojn de Faraono, trovantaj sur Nilo la junan Moseon en naĝanta kesto.

En la mezo de la kahelplanko staras kvadrata tablo kovrita per ruĝa tuko.

Estas somero kaj la kvina horo en la mateno.

La mutulino ĵus leviĝis, sin lavis kaj sin vestis por eliri, ĉar la sesan ŝi devas esti ĉe la farmisto Klomp por melki la bovinojn.

Klomp estas farmisto laŭ ĉiuj signifoj de tiu vorto. En la provinco Groningen, "farmisto" signifas ne nur "kamparano", sed ankaŭ "aroganta, fiera, preskaŭ ĉiam malsprita homo", pensanta tamen, ke li estas tre spritega.

Kie ajn li estas, ĉu en sia farmejo, ĉu en la vilaĝo, ĉu en la urbo, ĉie li agas kaj kondutas, kvazaŭ li estus hejme, kaj kvazaŭ li estus ĉefulo kaj eminentulo, kiu rajtas ordonadi kaj komandadi. Fremduloj tamen havas ĉe li nenion por ordoni kaj komandi, kaj eĉ ne eniras en lian ĉiutagan ĉambron. Ili restas en la antaŭĉambro, en la kuirejo aŭ en la grenejo, se ili deziras paroli la farmiston, ĉar la familia ĉambro estas sanktejo, en kiun eniras nur alia farmisto aŭ eminentaj personoj, kiel ekzemple la notario, la predikisto kaj la doktoro de la vilaĝo.

Klomp estas kiel preskaŭ ĉiuj farmistoj en la provinco Groningen; eble li estas pli riĉa ol multaj el ili, sed ne malpli aroganta kaj fiera. lilomp opinias, ke li apartenas al ia "nobela" klaso, nome al la "farmista klaso", al la plej eminenta el ĉiuj klasoj. De la farmistoj (tiel li opinias) devenas ĉio, kio estas utila kaj necesa, kaj sekve ĉiuj nefarmistoj devas esti dankaj, ke la farmista klaso ekzistas, ĉar sen farmistoj ja ne estus produktata greno, nek terpomoj, nek hordeo kaj tiel plu. Kion (laŭ la opinio de Klomp) farus la vilaĝanoj kaj la urbanoj sen tiuj produktaĵoj? La bakisto ne povus baki panon, la bierfaristo ne povus fari bieron, la buĉisto ne povus buĉi kaj la forĝisto perlaborus tro malmulte, se farmistoj ne ekzistus; sekve: la farmista klaso estas sen kontraŭdiro la ĉefa el ĉiuj klasoj, kaj ĉe Klomp, ano de tiu klaso, laboradas Rika la mutulino, kies dometon ni ĵus eniris.

Kvankam Rika ne havas horloĝon, ŝi neniam venis tro malfrue en la farmejon. Ŝi mem estas kvazaŭ horloĝo, ĉion farante aŭtomate. Aŭtomate ŝi vekiĝas ĉiam la saman horon en la mateno kaj aŭtomate ŝi ĉiam alvenas ĉe sia laboro, precize la sesan horon. Dek minutojn antaŭ la sesa, ŝi ĉiam eliras el sia dometo, kies solan pordon ŝi fermas nur rigle, ĉar ŝtelistoj neniam forprenis ion. Ŝi ŝlosas ordinare nur unu el la ŝrankoj, en kiu ŝi gardas kelkan monon, perlaboritan dum la jaroj post kiam mortis la patro, kaj de kiam ŝi laboris en la farmejo.

Kiam ŝi laŭiras la sablan vojeton al la farmejo, ŝia korpo aspektas kiel du blue pentritaj abelujoj, unu sur la alia. Sub la malsupra aŭtomate moviĝas la piedoj, kiujn ĉiam kovras pezaj lignoŝuoj; ĉar lignoŝuojn ŝi portas vintre kaj somere. Sur la supra "abelujo" staras blanka kufo. Aŭtomate tiu stranga figuro de la mutulino iras antaŭen. Rika ne rigardas dekstren, nek maldekstren, nek posten, sed ĉiam antaŭen, kvazaŭ nur rekte antaŭ si estus la celo, kiun ŝi neniam devas perdi el la okuloj.

Kiam ŝin renkontas sur la vojo konato, ŝi aŭtomate kapklinas unu fojon, sed tre rapide por kiel eble plej baldaŭ repreni la antaŭan teniĝon.

Rika ridetas nur malofte, sed kiam ŝi ridetas, ŝi montras du vicojn de dentoj, pli blankaj ol perloj.

Ŝia vizaĝo estas bruniĝinta de la suno.

En la vilaĝoj oni diras, ke ŝi estas beleta fraŭlino, kaj rigardante ŝin en la vizaĝon, oni ne povas ne rimarki la bluajn okulojn, kiuj ĉiam brilas, kaj la plenajn vangojn kun kavetoj. Ŝia mentono estas belforma, kaj ĉar ŝi havas belan nazon, neniu povas diri, ke ŝi ne estas beleta. Ŝiaj haroj tamen faras strangan kontraston kun ŝia vizaĝo; fakte ili estas blondaj, sed ĉar ŝi tro ofte purigas ilin per akvo, ili iom post iom perdis la naturan koloron.

Rika neniam pensas pri tio ĉu ŝi estas bela aŭ melbela, ĉar tio al ŝi estas tute indiferenta. Kviete ŝi iras jam dum jaroj sian kutiman vojon, kaj kviete ŝi iros ĝin plue tiel longe kiel ŝi estos tia sama laborema mutulino, kia ŝin konas ĉiuj vilaĝanoj.

Post kiam la melkado kaj aliaj laboroj okazis, Riku kelkfoje devas iri al Warfum por aĉeti bezonaĵojn por la farmistedzino.

Ankaŭ ĉi tiun tagon post la melkado ŝi tien iras pro la sama motivo. Laŭkutime ŝi iras kun korbo pendanta sur ŝia brako, kai ni volas sekvi ŝin. Aŭtomate la du "abelujoj" kun la blanka kufo iras antaŭen kaj sin movas supren kaj malsupren laŭ tio, kiel la lignoŝuoj paŝetas antaŭen. La malmultaj preterpasantoj ŝin salutas ĝentile, kaj per sia kutima rapida kapklino ŝi respondas la salutojn. Post duona horo da tiu laŭtakta, sed rapida movado de la liguoŝuoj sur la makadama vojo, la mutulino atingas la vilaĝon kaj tuj sin direktas al la spicisto Pentman. Li staras post la butikotablo kaj salutas, kiam ŝi eniras. Laŭkutime ŝi montras dum sekundo la blankajn dentojn; la kavetoj en la vangoj pliprofundiĝas dum tiu sama sekundo, kaj post la rapida kapklino ŝi metas la korbon sur la tablon. La spicisto elprenas papereton kaj legas, kion bezonas la farmistedzino.

Pli ol milfoje la mutulino venis en ĉi tiun butikon, kaj ĉiam la spicisto elprenis tian papereton kaj leginte ĝin, enmetis sukeron, sapon, oleon kaj cetere. La mutulino instinkte konscias, ke tia papereto kvazaŭ parolas kaj ke la viro komprenas la desegnaĵojn starantajn sur ĝi, sed ŝi jam ne miras pri tio. Instinkte ŝi ankaŭ konscias, ke ĉiuj homoj (nur ne ŝi mem) per movadoj de la buŝo povoscias kompreni sin reciproke, kaj ankaŭ pri tio ŝi jam ne miras, sed estas io alia, kio naskas ŝian miron multfoje, nome ke homoj movas la lipojn kaj per tio parolas kun aliaj homoj, kiuj estas en alia ĉambro. Fine ŝi tamen konsciis, ke tia interkompreniĝado okazas pere de organo, troviĝanta interne de la oreloj, ĉar ĉiuj hundoj, katoj kaj ĉevaloj ekmovetas la orelojn, kiam la homoj parolas al ili. Kelkfoje ŝi bedaŭris, ke al ŝi mankas tiu organo, sed jam de longe ŝi rezignaciis kaj ŝin kontentigis la penso, ke ŝi povoscias kompreni multajn movadojn de la buŝo.

La korbo nun estas plena kaj Rika forlasas la butkon por returni sin al la farmejo de Klomp kaj tuj poste la lignoŝuoj tuŝadas laŭtakte la straton de la vilaĝo, poste la makadaman vojon kaj fine la sablon de la flankvojeto kondukanta al la farmejo.

La farmisto Klomp okaze vidas alproksimiĝi la mutan servistinon, kiu ĉe ĉiu paŝo postlasas sian postsignon, nome nubeton el sablo, kiun ŝia lignoŝuo ĵetas flanken.

Klomp, kiu rigardas la geservistojn kiel necesan malbonaĵon, kaj toleras ilin en sia domo kaj sur siaj kampoj nur por laboradi, staras nun en la mezo de la sabla vojeto, kun la manoj en la poŝoj.

La mutulino preterpasas lin kun rapida kapklino, sed ne montrante la blankajn dentojn, ĉar ŝi ne amas la farmiston, sentante, ke li siaflanke tute ne estimas kaj eĉ ne ŝatas ŝin. Klomp resalutas kun preskaŭ nevidebla mangesto, refoje enposĝigas la manon kaj ekmarŝas kelkajn paŝojn sur la vojeto. Tiam li iras trans tabulon, kiu kuŝas de la vojeto ĝis unu el la kampoj, kaj iras tie plue per longaj malgraciaj paŝoj por esplori, ĉu ĉio estas en ordo, nome: ĉu la "necesa malbonaĵo" diligente laboras sur la kamparo. Intertempe li kalkulas, kiom li perlaboros tiun someron per siaj fruktoj, tute ne plu pensante pri la mutulino, kiu eniras lian farmojn por laboradi ĝis la vespero.—

La liberajn horojn, kiuj restas al Rika, ŝi uzis por kudri siajn vestojn kaj triki siajn ŝtrumpojn; tiel pasis por ŝi jaro post jaro. Tiel pasas ankaŭ ĉi tiu somero kaj alproksimiĝas nova sezono kun novaj monatoj ĝis refoje venos la monato majo.

En tiu monato ĉiuj servistoj kaj servistinoj ĝuas liberan semajnon kaj ordinare faras nenion krom amuziĝi en la vilaĝaj trinkejoj aŭ en la urbo, kien ili iras por elspezi tiom da mono, ke post la sepa tago restas al ili preskaŭ nenio.

Rika neniam partoprenis al tio, ĉar ŝi estas surdmuta; ŝi pasigas tiujn liberajn tagojn en sia dometo, purigante ĝin de la subtegmentejo ĝis la kahelplanko, kaj se restas kelkaj tagoj, ŝi vizitas siajn fratojn kaj fratinojn, loĝantajn en la apudaj vilaĝoj.

Refoje venis tia libera semajno, kaj puriginte sian dometon, ŝi iris al Uskvert, al frato, kiu loĝas tie kun sia familio. Ŝi foriris tien tute ne ŝlosinte la pordon de sia dometo, ĉar tiu pordo estas senserura; neniam oni forŝtelis ion el la dometo, kaj ŝi tute ne pensas pri tio, ke ŝtelisto eniros por forpreni la meblojn dum ŝia malesto.

Du tagojn poste, en la mateno ŝi refoje forlasas sian fraton per returni sin al sia dometo. Aŭtomate kiel ĉiam ŝi laŭiras la makadamian vojon de Uskvert al Warfum. En Warfum ŝi aĉetas lanon ĉe butikisto, kie ŝi kutime ankaŭ aĉetas aliajn bezonaĵojn por triki kaj kudri, kaj duonan horon poste ŝi staras sur la ŝtona strateto antaŭ la pordo de sia dometo. Ŝi malfermas ĝin, levante la riglilon, eniras, trairas la koridoreton ĝis la ĉambra pordo kaj subite ekhaltas. Tiu pordo estas fermita, kaj ŝi ne fermis ĝin, kiam antaŭ du tagoj ŝi forlasis la ĉambron.

Ŝi pripensas pri tio laŭ sia maniero, ne per vortoj, sed per imagoj. Enpense ŝi vidas iun eniri kaj eliri la dometon, sed kiu eniris kaj eliris? ... Kial oni eniris kaj eliris? ... Ŝi kaptas la ringon, pendantan sur la pordo kaj hezitas, ĉu ŝi eniros aŭ ne. Enpense ŝi vidas personon en la ĉambro kaj ŝi ellasas la ringon, per kiu ŝi estas levonta la riglilon, pripensas momenton kaj eliras la koridoreton eksterdomen por rigardi tra la fenestro, ĉu vere iu estas en la ĉambro. Ŝi klinas sin por enrigardi trans la vitraĵon, kiu kovras la malsupran parton de la fenestro. Neniu enestas, sed sur la tablo staras bruna kesteto. Larĝe Rika malfermas la okulojn kaj stranga sono eliras el ŝia buŝo. Ŝi ne timas, ĉar kesteto ne povas fari malbonon, sed estas al ŝi enigmo, kiel la kesteto venis tien... kaj kio do enestas? ... Ŝi rigardas ĉirkaŭe por vidi, ĉu eble persono ie staras, kiu enporas la kesteton, sed la sabla vojeto estas senhoma same kiel la kamparo. Enpense ŝi vidas la farmistedzinon, kiu enportis la kesteton por surprizi sian servistinon, kaj vidigante por momento la blankajn dentojn, la mutulino forlasas la fenestron kaj eniras la dometon. Ŝi turnas la ringon de la ĉambra pordo, la riglilo sin levas kaj per du longaj paŝoj, kiuj klaksonas sur la kahelplanko, ŝi staras antaŭ la stranga surprizaĵo. La kovrilo estas nek najle-, nek ŝnurefermita, sed staras tiel, ke ŝi povas vidi parton de la enhavo, nome blankan tolaĵon. Rika ekpensas pri sia lito kaj image vidas novajn litkovrilojn kaj singarde ŝi forŝovas la kestkovrilon. Subite ŝi puŝas ĝin tiel forte, ke ĝi falas sur la plankon. Ŝi ne aŭdas la bruon, kiun ŝi per tio kaŭzis, sed rigardas kun larĝe malfermitaj okuloj en la kesteton, ĉar tie kuŝas, duone kovrita per tola tuko, mirinde bela infaneto. Ŝi ne kredas al siaj okuloj kaj staras momenton rigardante la "suprizaĵon", ne sciante, kion pensi aŭ fari. Ŝi paliĝas kaj la neatendita surprizo tiel ektuŝas ŝin, ke ŝi devas apogi sin kontraŭ la tablo, ĉar ŝiaj kruroj ektremas kaj tiu sama stranga sono, kiun nur mutulo povas aŭdigi, eliras refoje el ŝia gorĝo, sed baldaŭ ŝi regas sin. La falanta kovrilo vekis la infaneton, kiu nun per grandaj brunaj okuloj rigardas la mutulinon. Rideto ludas sur la buŝeto de la infano, kiu kuŝas tie kiel anĝeleto.

Strangaj pensoj kaj imagoj amasiĝas en la kapo de Rika.

—Kiel venis tien tiu infano? ... Kial oni ĝin metis tie sur la tablon? ... Ĉu ĝi estas donaco? ... Ĉu oni venos por repreni ĝin?

La infano ridas kaj sen timo rigardas la mutulinon. Ŝi forprenas la tolaĵon, metas ĝin flanke de la kesteto kaj jen la infaneto estas simila al la malgranda Moseo en la kesteto sur la akvo de Nilo. Antaŭ Moseo staras belaj fraŭlinoj, belaj princinoj kun ventumiloj en la mano, kaj ili estas prenontaj Moseon el la kesteto, naĝanta sur la akvo inter la altaj kanoj. Antaŭ ĉi tiu bruna kesteto sur la tablo staras la mutulino, kiu vole-nevole rigardas la bildon sur la muro, kaj ankaŭ ŝi estas elprenonta sian Moseon.

—Kiel longe li kuŝis en ĝi? ... Ŝi pripensas pri tio, sed subite alia ekpenso ŝin frapas.

—Ĉu la infano soifas aŭ malsatas? ... Eble ne, ĉar ĝi ne ploras, sed ridas.

—Ĉu ĝi estas pura kaj seka?

Rika scias sperte, ke multaj infanoj kelkfoje ne ploras, kiam ili estas malsekaj, kvankam estas necese, ke ili estu puraj kaj kuŝu en sekaj vindotukoj.

Ŝi prenas la infaneton sur la brakon kaj ridas al ĝi; la infaneto malfermas la buŝon kaj movetas la lipojn. Rika scias, ke ĝi eligas sonojn, sed ŝi ne aŭdas ilin. Ŝi tamen ĝojas, ke la etulo ridas, kaj ŝi premas ĝin al sia koro, dum larmoj rulas al ŝi sur la vangoj pro emocio... Ŝi pensas memore al siaj gefratoj, kiam ili estis tiel malgrandaj kiel ĉi tiu infaneto... Ŝi remetas la etulon en la kesteton, pretigas varmetan akvon kaj forigas la vindotukon. Tion saman ŝi faris pli ol milfoje, kiam la gefratoj estis suĉinfanoj, kaj ŝi estas lertulino en tiu laboro. La infano (ŝi nun vidas) estas belforma knabeto. Ŝi purigas lin kaj ekpensas pri vindotukoj, laktobotelo kaj aliaj necesaĵoj kaj pri tio, kion ŝi devos fari kun la knabeto, kiu estas tiel bela kaj dolĉa. Image ŝi vidas malriĉajn gepatrojn kun multaj infanoj, tiom multaj , ke ili ne sufiĉe bone povas nutri ĉiujn. Image ŝi vidas plue, ke la patro metas ĉi tiun knabeton en la kesteton kaj alportas lin en ŝian dometon, ĉar ŝi estas lerta vartistino kaj havas sufiĉan monon kaj tempon por prizorgi la etulon.

—Ĉu ŝi devas gardi lin?

Kiam ŝi denove rigardis la knabeton, ĉi tiu ridas refoje kaj Rika sin klinas super li, kisas lin kaj ekpensas:

—Mi gardos, flegos kaj mi amos lin.

Sed jen alia ekpenso:

—Ĉu oni forprenos de ŝi la etulon?

Ŝi malkvietiĝas; oni propravole donacis al ŝi la knabeton, ŝi volas gardi lin sekrete, por ke neniu povu lin forpreni. Ŝi ekstaras por serĉi lokon, kien ŝi povas plej bone meti la kesteton tiel, ke neniu de ekstere povas vidi ĝin. Flanke de la kamenkapuĉo estas sufiĉa loko por starigi seĝon, kaj sur tiun seĝon ŝi povus meti la kesteton, kiun ŝi uzos kiel lian liteton. Stariginte la seĝon kun la kesteto tien, ŝi eliras kaj rigardas tra la fenestroj por esplori, ĉu el tie enrigardanto povas rimarki ŝian etulon. Ŝi tuj reiras hejmen, turnas la dorson de la seĝo al la fajroloko, pendigas tukon sur la apogilon, kaj refoje eliras por esplore rigardi. Ŝi estas kontenta, ĉar ŝi vidas nur la tukon. Enirante la duan fojon, ŝi estas kaptata de la ekpenso, ke oni povas forŝteli la knabeton dum ŝia forestado kaj tuj ŝi decidas havigi al si seruron por ĉiam ŝlosi la pordon, kiam ŝi devus lasi la infanon sola. Sed tiun seruron ŝi volas posedi kiel eble plej baldaŭ. Ŝi metas la kesteton sur la liton, fermas la litopordojn kaj eliras por senprokraste aĉeti la seruron, ĉar jam post kelkaj tagoj ŝi regule devos esti eksterdome por laboradi ĉe Klomp... Ŝi eliras.

Aŭtomate, sed pli rapide ol alitempe, la lignoŝuoj disĵetas la sablajn nubetojn kaj scivole la malmultaj homoj, kiujn ŝi renkontas survoje, rigardas posten al la mutulino kaj ekmiras pro la rapideco, kun kiu ŝi kontraŭ sia kutimo sin direktas al la vilaĝo.

Veninte tien, ŝi iras al forĝisto kaj fingre montras seruron kun ŝlosilo kaj du ferajn krampojn. Ŝi aĉetas ilin tuj pagante. Forlasinte la forĝiston, kiu miras pro la tuja pagado, ĉar Klomp pagas nur unu fojon ĉiujare, kion li bezonis dum tiu tempo, la mutulino eniras butikon por aĉeti botelon por suĉinfano kaj aliajn bezonaĵojn por la etulo. La butikisto komence ne komprenas, kion ŝi deziras, sed esplorrigardinte, ŝi fingre montras kion ŝi volas aĉeti, kaj la viro miras, ĉar la farmistedzino ne havas infanojn; sed Rika ne atentas lian miron kaj post kapklino ŝi forlasas la butikon.

Reveninte al sia domo, ŝi per la lignoŝuo enbatas unu krampon en la pordokadron kaj la alian en la pordon tiel, ke la kurbaĵoj preskaŭ sin tuŝas por trairigi la seruron. Esplorinte poste, ke la krampoj sidas fortike, ŝi eniras kaj prenas la kesteton de la lito kaj metas ĝin sur la seĝon ĉe la fajroloko. La knabeto dormas kviete. Rika eliras, ŝlosas la pordon, kaj aŭtomate, sed rapide la du lignoŝuoj disĵetas la sablajn nubetojn sur la vojeto, ĝis kiam ŝi malaperas en la farmejo por preni lakton. Tiun lakton ŝi prenas en la laktejo kaj enpoŝiginte la plenan botelon, kiun neniu povas vidi, ĉar la plej malsupra abelujo estas tiel larĝa, ke ŝi povus sen peno kaj nerimarkite kaŝi sub ĝi dek botelojn.

Reveninte hejmen, ŝi prenas unu alumeton el alumetujo kaj metas ĝin sur la kamenkapuĉon, ĉar ŝi volas poste pagi la prenitan lakton, kaj ne povosciante legi aŭ skribi por noti la botelojn, ŝi post kelkaj tagoj kalkulus per la alumetoj, kion ŝi ŝuldos al Klomp.

Ŝi nun boligas iom da lakto por doni al la knabeto, kiam li vekiĝos.

Kviete ŝi eksidas ĉe la kesteto, sen interrompo rigardante la anĝeleton, kiun la sorto tiel subite kaj mistere lokis sur ŝian vojon.

Ŝiaj vangoj estas pli ruĝaj ol kutime, ŝiaj okuloj brilas pli hele ol iam antaŭe. Amplene ŝi admiras la belan estaĵon, kies patrino ŝi volas esti kaj por kiu ŝi volas laboradi ĝis kiam li fariĝos bela plenkreska junulo. Ho, kiom da pensadoj kaj imagoj atakas la mutulinon! Inter ili estas nur unu, kiu maltrankviligas ŝin: La patro povus reveni por repostuli la knabeton, sed se li revenas, ŝi volas peti, ke li cedu lin al ŝi, ĉar ŝi povas labori por li kaj prizorgi lin, kaj tion ŝi volas.

Minutoj pasas..., horoj pasas kaj jam ekvesperiĝas, sed la mutulino sidas kviete kun interplektitaj manoj kaj atendas pacience por suĉigi sian adoptiton por la unua fojo.