Idoj de Orfeo/III/Ĉapitro Dua

(p. 282-286)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

==Dua Ĉapitro==

La Ora Serpento — Pri iu, kiu vidas sovaĝajn bestojn — Morto de burleskulo — Pri cirka veturilo kaj ĝia enhavo.

Malmultajn minutojn malproksime de la doktora loĝejo staris en flankstrateto la drinkejo "Ora Serpento" de Majer. Ĝi estis drinkejo vizitata nur de laboristoj, kiuj povis aĉeti tie grandan glason da biero aŭ glaseton da brando por ses pfenigoj. Preskaŭ ĉiuminute en la tago, jam post la sepa en la mateno ĝis malfrue en la nokto, sin trovadis en tiu "Ora Serpento" vizitantoj.

En la tempo, pri kiu ni parolas, regis en la "Serpento" la plej granda malordo imagebla. Kelkaj seĝoj estis renversitaj same kiel unu tablo; multaj glasoj, kelkaj el ili rompiĝintaj, kuŝis dise sur la planko, kaj ĉe la muroj kaj antaŭ la bufedo staris deko da klientoj, dum ĉiusekunde eniris aliaj, logataj de neordinara bruo, kiun la preterpasantoj sur la stratoj povis aŭdi en la "Serpento". En la mezo de tiu ĥaoso de glaspecetoj, biero, brando kaj renversitaj mebloj staris du fortaj laboriste vestitaj viroj, kiuj retenis trian viron, kiu kondutis kiel frenezulo kaj piedfrapadis ĉiuflanken. Mortepala, kun ŝaŭmkovritaj lipoj, la okuloj plenaj je sango, li blekis kiel sovaĝa bruto. Per la forto de la frenezeco li klopodis liberigi sin el la manoj de la viroj, kiuj tenis lin per unuigitaj fortoj. Liaj malordigitaj haroj disfalis sur lian frunton, kaj liaj vestoj estis preskaŭ disŝiritaj en ĉifonojn. Subite li staris kvazaŭ alnajlita al la planko, la okuloj elstaris el li akapo kaj seninterrompe li fikse rigardis al angulo de la drinkejo, dum tremado trakuris lian tutan korpon. Per raŭka voĉo li kriis:

—For de tie! ... Tiu malbenita besto estas atakonta min... Tordu al ĝi la kolon, por ke ĝi min ne ataku! ... Mortbatu ĝin do! ... Ĝi venas! ĝi venas! ...

—Tenu lin firme!— kriis unu el la du viroj al sia kunulo, kiu tute kiel li, nur kun penego povis reteni la brakojn de la furiozanto.

—Rekvietiĝu do!— li diris al la piedbatanto. —Vi nur imagas tion, tie ne sidas besto.

—Jen! ... Jen! ... Rigardu! ... Ĉu vi ĝin ne vidas!? ... Jen la bruto refoje estas saltonta al mi! ... Retenu ĝin, la malbenitan bruton, ĝi estas rabia!— kaj la viro piedfrapadis kvazaŭ li volus defendi sin kontraŭ la besto de sia imago. La ĉeestantoj scivolaj parolis intermikse:

—Li estas nur ebria—, diris unu.

—Kio fariĝis?— demandis virino, kiu, enirinte, ekstaris kun etendita kolo post la aliaj rigardantoj, klopodante vidi trans iliajn ŝultrojn.

—Frenezulo, kiun atakis la nervoj—, grimacridis unu el la aro.

—Tio lin mortigos—, diris terurite unu el la antaŭe starantoj al sia malantaŭulo.

—Oj, ne timu tion, li rekonsciiĝos baldaŭ—, respondis alia.

—Irigu do iun por venigi kuraciston—, diris unu el la viroj, kiuj tenis la ebriulon. —Rigardu do, mi ne povas plu lin reteni.

La malordo ĉiuminute pligrandiĝis. Kelkaj virinoj laŭte timekkriis kaj tra tio sonis basa voĉo de viro, kiu vokis:

—Eksilentu do!

—Mortigo!— subite ekkriis unu el la du viroj, kiam la furiozulo kun neatendita ektiro liberigis sian dekstran manon kaj per ĝi ekpremis al li la gorĝon.

La virinoj volis forkuri, sed ne povis returni sin pro la homamaso, kiu iom post iom plenigis la drinkejon.

—Mortigo! ... Helpon...!— stertoris la atakito, al kiu la fera mano de la ebriulo pli kaj pli fermpremis la gorĝon.

Subite silentiĝis la blekado; la manoj de la furiozulo senfortiĝis, li ne plu kontraŭstaris, lia kapo kliniĝis antaŭen kaj dum profunda ĝemego siblante, sed laŭte eliĝis el lia brusto, li falis kiel sako sur la plankon.

Ankoraŭ kelkajn fojojn tremis lia korpo, la okuloj elstaris sangaj el la kapo, la lango blue ŝvelinta pendis sur la malsupra lipo, la naztruoj plilarĝiĝis momenton kaj tuj poste kuntiriĝis, donante al la nazo la karakterizan pintan formon, kiu estas la antaŭsigino de la morto. Ĉiuj trajtoj malstreĉiĝis, la okuloj rompiĝis, stertorante li elspiris la lastan spiron kaj flaveblanka koloro sin etendis sur lia vizaĝo, dum lia korpo sterniĝis sur la planko kaj poste restis kuŝanta senmove.

La ĉirkaŭstarantoj pli kaj pli moviĝis antaŭen kun retenita spiro. Stranga estis la kontrasto de la subita morta silento, kiu regis en la drinkejo, kontraŭ la ĵusa terura bruego.

La drinkejestro, kiu dum longa tempo faris sian eblon kaj sukcesis kvietigi la homojn, fine eliris por rigardi, ĉu la kuracisto venas; li ne bezonis atendi longe, ĉar la marŝetanta dikventrulo atingis lian domon en la momento, kiam lia nova paciento sterniĝis. Ĉe la alveno de la doktoro la homoj tuj faris lokon, por ke li povu ekzameni la mortantan viron. Li sin klinis kun peno super li, aŭskultis atente, ĉu li spiras ankoraŭ, tuŝis lian bruston kaj gravmiene diris:

—Li mortis—, tiam sin turnante al Majer, li demandis:

—Kio okazis kun tiu viro? ... Ĉu vi donis al li tiom da brando? Li mortis pro deliro.

—Li eniris mian drinkejon antaŭ unu horo, doktoro, kaj ŝajne li tiam ne estis ebria. Li trinkis nur du glasojn kaj tiam subite ekkondutis tiel strange, ke ŝajnis al mi, ke li perdis la prudenton. Li parolis sensencaĵojn, iris tien kaj reen en la drinkejo kaj postulis trian glason da brando, kiun mi tamen rifuzis doni al li. Tiam li ekkoleris kaj tirinte tranĉilon el la poŝo, li jam estis atakonta min, sed feliĉe tiuj du viroj retenis lin. La atako de deliro fariĝis pli kaj pli forta, ĝis kiam li falis kaj mortis.

La doktoro aŭskultis tion kun atento, ĉiam rigardante la mortinton.

—Kiu li estas?— li demandis post momento.

—Mi kredas, ke li estas burleskulo aŭ rajdisto de cirko, ĉar li alvenis en urbo en cirka veturilo.

—Kie staras nun tiu veturilo?

—Sur la strato, proksime de mia domo.

—Ĉu li ne havas kunvojaĝanton?

—Mi kredas, ke ne, ĉar li petis al strata bubo gardi dum momento la ĉevalon.

—Hm!— La doktoro eksilentis, pripensis la aferon kaj tiam demandis plue:

—Sed kion ni nun devos fari kun la mortinto?

—Mi ne scias; ĉiuokaze li ne povos resti en la "Serpento".

—Kompreneble, li ne povos..., oni devos transporti lin ien..., sed kien?

—Neniu konsentos akcepti ĉe si tian malvivulon; sed oni povos transporti lin al la mansanulejo, kaj...

La doktoro denove ekpripensis. Subite ideo envenis en lian kapon, kaj li diris:

—Portu lin en la veturilon kaj veturu[**] lin en mian veturilejon; mi skribos al la urbestro kaj aranĝos ĉion.

La du viroj, kiuj antaŭe retenis la delirulon, sekvate de ĉiuj ĉirkaŭstarantoj portis la kadavron al la veturilo.

La pordo estis malfermita; neniu estis interne, oni vidis nur kelkajn malpurajn meblojn kaj ĉe la posta interna flanko du pordetojn de fermita ŝranko. Sub la tablo, staranta ĉe unu flanko sub fenestreto, kuŝis speco de matraco; tie sekve estis la lito de la mortinta viro.

—Metu lin tien—, ordonis la doktoro, montrante la matracon, kaj refermu la pordon de la veturilo.

La viroj obeis.

—Nun antaŭen al mia domo—, ordonis plue la doktoro.

La bubo, kiu ĝis tiam tenis la bridon de la ĉevalo, ekmarŝis, tirante la kapon de la besto, kaj dek minutojn poste la veturilo kun la kadavro staris en la veturilejo de la resanigisto; la homoj, kiuj scivole sekvis ĝis tie, disiris, ĉiu sian vojon, kaj baldaŭ nenio sur la strato montris, kia terura dramo ĵus finiĝis en la urbo Posen.