Idoj de Orfeo/III/Ĉapitro Tria

(p. 287-296)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

==Tria Ĉapitro==

Mikelo — En la veturilejo de la doktoro — La stomako de trinkulo — La cirka knabo — Neatendita kliento — Transformiĝo de malpura cigano en belegan knabon.

Vesperiĝis. Teodoro dormis, Maria sidis kun la doktoredzino en la kuirejo ĉe la tablo, kie ambaŭ flikis ŝtrumpojn, kaj la doktoro estis en la laborejo. Li sidis sur angulo de sia seĝo ĉe la skribotablo kaj ekzamenis kelkajn tranĉiletojn kaj ĥirurgiilojn. Flanke de li staris lia veturigisto Mikelo, vera giganto kun stultega vizaĝo.

Mikelo estis sesdekjara viro, kiu jam dudek jarojn servis la doktoron. Li estis en ĉio la malo de sia mastro: Neniam Mikelo ekkoleris, nek ekkoleretis, neniam li marŝis rapide; ĉiam li estis kaj restis la sama kvieta Mikelo, kiun nenio ajn povis ŝanĝi, malkvietigi aŭ kortuŝi; tamen li estis bona kaj honesta viro. Mikelo vivis sian trankvilan ekzistadon, laborante kviete por servi sian mastron kiun li obeadis en ĉio, kaj por prizorgi la ĉevalon kaj la veturilon.

La doktoro finis la ekzamenon de la tranĉiletoj, metis ilin kun la ceteraj ĥirurgiiloj en la kofreton kaj ekstarante diris:

—Mikelo, lumigu al mi.

—Kien, doktoro?

—Veturilejon.

Mikelo prenis lampeton (li faris tion tre singardeme, kvazaŭ li timus, ke lia giganta mano rompos ĝin tuj post ill unua ektuŝo) kaj iris per longaj, sed malrapidaj paŝoj al la nomita loko kaj lin sekvis kun rapidaj paŝetoj la doktoro, kiu kunportis la kofreton, sitelon kaj blankan viŝtukon.

—Malfermu la pordon de la cirka veturilo, Mikelo.

Mikelo obeis.

—Metu la lampon tien...—. La doktoro montris lokon en la veturilo apud la pordo, ĉe kiu li staris.

—Prenu la kadavron ĉe la piedoj kaj tirtrenu ĝin tien ĉi...; atentu la lampon, ne renversu ĝin! ... Bone!

Mikelo posteniris kaj la doktoro, staranta ekster la veturilo, disigis la du el la veturilo pendantajn krurojn de la kadavro kaj ekstaris inter ilin, tiam li metis la sitelon kaj la kofreton flanke de la kadavro, kaj malferminte la kofreton, li elprenis tondilon.

La lampo lumigis flave, sed sufiĉe klare la internon de la veturilo kaj la kadavron, kies grimacanta buŝon aspektis teruriga.

Mikelo vidis, ke la doktoro sternis la blankan tukon sur la kapon de la mortinta viro.

—Kial li faras tion?— pensis Mikelo; —tiu kadavro ja ne timigos min—, kaj indiferente li rigardis kaj atendis pacience tion, kio estis okazonta; li tamen jam divenis, kion estis faronta lia mastro.

La doktoro debutonumis la veŝton de la mortinto kaj tratranĉis lian ĉemizon, tiel ke liaj brusto kaj ventro nudiĝis. Li palpetis ilin.

—Kia viro!— diris al si la doktoro. —Kia fortulo! ... domaĝe, ke li tiel ruinigis sian sanon; li povus vivi cent jarojn..., domaĝe! domaĝe!

Dirante tion, li prenis tranĉileton kaj faris profundan, longan tranĉaĵon en la ventro de la kadavro.

Mikelo kviete rigardis kaj vidis, ke la dekstra mano de lia mastro malaperis en la ventron kaj ke li elprenis el ĝi la stomakon.

—Kia stomako!— pensis la doktoro. Tiam li ekzamenis ĝin ĉiuflanke, tenis ĝin super la sitelo kaj farinte tranĉaĵon en la malsupra flanko de l' stomako, li lasis elflui la enhavon, tiam li turnis la eksteraĵon internen, metis la sitelon ekster la veturilon kaj komencis ekzameni la stomakon.

En tiu momento lia atento estis kaptata de obtuza tuso, venanta el la veturilo. Surprizite li aŭskultis, flustrante al si mem:

—Kio estas tio?

Mikelo ankaŭ estis aŭdinta le neatenditan tuson, sed li diris nenion; lin surprizis nenio.

Dua tuso aŭdiĝis.

—Ĉu vi aŭdis tion, Mikelo? ... Kio ĝi estas?— demandis la doktoro.

—Tuso—, kviete respondis Mikelo.

La doktoro metis la stomakon en la sitelon, kovris la nudan parton de la kadavron kaj refoje aŭskultis. Post la pordetoj en la veturila fundo io moviĝis. Io knaris, la pordetoj ĵete malfermiĝis, kaj inter ili en malluma litŝranko ekaperis la kapo de knabo.

—Tio estas knabo—, kviete diris Mikelo.

La konsternita doktoro staris inter la pendantaj kruroj de la kadavro kaj rigardis al la knabo, kvazaŭ li vidus fantomon.

—Ĉielo, kie mi estas?— demandis la knabo per malforta voĉo.

—Ĉe doktoro Stuthejm—, kviete respondis Mikelo.

—Ĉe doktoro? Kio okazis kun patro?

—Mortis—, same kviete respondis Mikelo.

—Eksilentu, malsaĝulo!— ekkriis la doktoro, turnante sin al la veturigisto.

—Ĉu li mortis!?— demandis la knabo. Li faris tiun demandon laŭ maniero, kiu montris, ke la sciigo lin ne malkvietigis; ŝajnis eĉ, ke la respondo de Mikelo liberigis la knabon de peza ŝarĝo.

—Ĉu vi dormis tie?— informiĝis la doktoro.

—Jes, sinjoro, feliĉe mi dormis, ĉar mi ne povis dormi dum tri tagoj.

—Ĉu vi estas malsana?

—Mia kruro rompiĝis kaj mi suferis pro febro.

—Kiam rompiĝis via kruro?

—Antaŭ kvar tagoj.

—Mikelo, reŝovu la kadavron sub la tablon—, ordonis la doktoro.

Mikelo kviete rampis en la veturilon kaj obeis la ordonon, tiam li same kviete lasis sin gliti sur la ŝtonan plankon de la veturilejo kaj kviete atendis novajn ordonojn.

—Helpu al mi eniri[**] la veturilon—, diris la doktoro, —portu la sitelon kaj la kofreton en mian laborejon kaj revenu tuj, sed rapidu. Mikelo helpis kaj foriris kun la nomitaj objektoj. La veturilo skuiĝis, kiam la dika doktoro trairis ĝin, kaj li ne rimarkis, ke unu el liaj piedoj fortiris la tukon de la kadavro. Venante antau la malfermitajn pordetojn, li vidis, ke la knabo sidas sur mizera, malpura litaĉo. Liaj karbenigraj okuloj brilis kiel fajro, kiam ili sin fiksis sur la dikulon, kiu eksidis sur malalta sendorsa seĝo tuj apud la litaĉo.

—Mi bedaŭras, mia infano—, diris la doktoro, —sed mi devas sciigi al vi, ke via patro mortis.

La knabo dum momento rigardis al la parolinto, tiam li diris malrapide kaj nelaŭte:

—Nu, li ja ne batos min plu.

—Ĉu li vin batis!?— La doktoro ekkoleris.

—Jes, precipe en la lastaj tagoj.

—Kial!?

—Ĉar mia kruro rompiĝis.

—Tio tamen ne okazis per via kulpo?

—Li diris, ke mi estas kulpa, ĉar mi falis pro nesingardemo.

—Ĉu vi falis el la veturilo?

—Mi falis de trapezo..., mi estas gimnastikisto, sed ĉar mi ne povis plu labori pro mia rompiĝinta kruro, la direktoro min eksigis.

—Kiu direktoro?

—De la cirko.

—Via patro tamen povus labori.

—Li!? ... Li jam ne laboris, ... nur ebriiĝis.

—Ĉu li jam longe estas trinkulo?

—Jes, sinjoro, li ĉiam estis ebria, kaj se li ne estis tia, tiam li dormis... aŭ min batis—. La knabo eksilentis dum momento, tiam li diris plue:

—Sed tion li ne povas plu.

La doktoro prenis la manon de l' knabo por palpi al li la pulson.

—Kiel vi sentas vin nun?— demandis li.

—Iom pli bone, sed mi soifas.

La doktoro rigardis post sin por vidi, ĉu la veturigisto estas revenanta, sed Mikelo ne estis tie.

—Kie estas Apolo?— demandis la knabo.

—Apolo!?

—La ĉevalo.

—Ho; ĝi staras en la ĉevalejo ĉe la mia.

En la veturilejo sonis la pezaj paŝoj de la revenanta servisto.

—Mikelo, venu ĉi tien!— ordonis la doktoro.

Mikelo obeis kaj refoje la veturilo skuiĝis sub la pezaj piedoj de la giganto.

—Montru al mi vian rompiĝintan kruron, mia knabo,—diris la doktoro.

La knabo malrapide aperigis la kruron el sub la litotuko, kaj dum la doktoro ĝin ekzamenis, li forprenis la bandaĝon kaj diris:

—Kiu almetis tiun bandaĝon?

—Mia patro.

—Ĉu li ne venigis kuraciston?

—Ne, sinjoro.

—Kial ne?— demandis plue la doktoro, ruĝiĝante pro kolero.

—Ĉar tio kostus tro multe.

—Estas honto!— ekkriis kun indigno la doktoro, kaj li palpadis la kruron, kiu estis ŝvelinta en terura maniero.

—Ĉu tio doloras al vi?

La knabo mordis al si la lipojn pro doloro, tiam li respondis:

—Jes, sinjoro.

—Kompreneble; la osto rompiĝis kaj via patro ne vokis ĥirurgon por reĝustigi ĝin... Rigardu, la kruro estas tute blua, preskaŭ nigra. ... Ĉu vi estas dolortima?

La knabo, pensante pri la multaj batoj, kiujn al li jam donis lia patro, respondis:

—Mi kredas ke ne, sinjoro.

—Nu, ni vidos; mi devos denove rompi la oston por poste reĝustigi ĝin, sen tio vi perdos la kruron.

—Ĉu la kruron?

—Certe, sed mi esperas, ke ĝi estos resanigebla; mi faros mian eblon—, kaj sin direktante al Mikelo, li diris plue:

—Mikelo, portu lin zorge kaj singarde en la salonon kaj metu lin sur la kanapon; mi lumigos.

Mikelo prenis la knabon sur la brakojn, kiel li prenus plumon, kaj post kiam li malsupreniris la veturilon, la doktoro lin sekvis.

La knabo ĵetis unu solan rigardon sur la korpon sub la tablo.

La mortinto kuŝis sur la dorso, la nigraj, sed jam griziĝintaj haroj senorde dispendis sur la flava frunto, ĉar ĉapo aŭ ĉapelo malestis; lia buŝo estis larĝe malfermita, kvazaŭ li oscedus kaj la ŝvelinta lango elstaris kiel malpura blankiĝinta viandpeco sur la dentoj de la malsupra makzelo; la vitrecaj ruĝaj okuloj fikse rigardis supren al la tabla tabulo super li. Kun abomeno la knabo deturnis la vizaĝon por eviti la teruran vidaĵon.

—Li tamen neniam plu min batos—, li pensis, kaj konsciante, ke li mem estas nun ĉe bonaj homoj, li sin premis al la veturigisto, kiu kun zorgo portis lin al la veturilo, tra la atendejo kaj koridoro en la salonon, kie li metis lin sur la kanapon. La doktoro marŝetadis post ili kun la lampo, kiun li starigis sur tableton apud la kanapo; tiam li fermis la pordon kaj genufleksis antaŭ sia nova paciento, kies malsanan kruron li refoje, sed pli atente rigardadis kaj pripalpadis.

—Tenu lin ĉe la ŝultroj, Mikelo—. Dirante tion, li okulumis al la giganto, kiu, tuj komprenante lin, ekkaptis la ŝultrojn de la knabo tiel, ke ĉi tiu neeble povis plu sin movi. La doktoro ambaŭmane ĉirkaŭprenis la kruron kaj kunpremante la lipojn, li per unu fortega ekskuego ĝin rompis.

La knabo ne estis montrinta timon al doloro; lia volo, ne montri timon estis tamen malpli forta ol la doloro, kiun al li kaŭzis la ekskuego de la ĥirurgo, ĉar dum liaj trajtoj en terura maniero kuntiriĝis, li eligis penetrantan ekkrion de doloro, tiel penetrantan kaj laŭtan, ke ĝi ekvekis ĉiujn eĥojn en la domo. Ĝi estis tuj sekvata de du aliaj pli mallaŭtaj ekkrioj el la kuirejo.

—Kvietiĝu, knabo..., jam finiĝis—, diris la doktoro, kiu kore kompatis la suferanton, —nun kuŝu kviete, mi denove bandaĝos, kaj ĉio espereble fariĝos bona.— Grandaj larmoj rulis sur la vangoj de la kompatinda knabo. Mikelo, kiu ne plu tenis lin, staris apude kiel kolono el salo, kvazaŭ nenio eksterordinara estus okazinta; li tiel kutimiĝis al tiaj ekkrioj, ĉar li ĉiam helpis, kiam lia mastro operaciis, ke li jam ne ilin atentis.

La doktoro almetis la novan bandaĝon kaj preskaŭ estis fininta tiun laboron, kiam tre malrapide la pordo malfermiĝis kaj enrigardis du kapoj, unu super la alia.

—Kio okazis?— demandis mallaute la doktoredzino.

—Kruro rompiĝis—, kviete respondis Mikelo.

—Ĉi tie!?

—Jes.

—Ni ektimis pro la ekkrio, precipe ĉar ni ĝin aŭdis tie ĉi kaj ne en la laborejo; ni pensis ke...

—Maria—, tiel interrompis la doktoro, —alportu tuj pelvon kun akvo, kaj sapon kun pura viŝtuko.

La kapoj malaperis kaj la doktoro, eksidinte ĉe la knabo, demandis:

—Kiel vi nun sentas vin?

—Pli bone, sinjoro; mi dankas.

—Kiel estas via nomo?

—Stanislas.

—Kaj via familia nomo?

Stanislas pripensis, tiam li respondis:

—Sur la afiŝoj de la cirko, mia nomo estas Stanislas Mareau*).[Elparolu: Maró.]

—Stanislas Mareau!? ... Tio estas stranga, ĉar Stanislas estas pola, kaj Mareau estas franca nomo... Ĉu vi estas Polo?

—Mi ne scias, sinjoro.

—Kiun lingvon parolis via patro?

—Ordinare li parolis kun mi pole, sed ni ambaŭ povas paroli germane, ĉar ni ofte vojaĝis en Germanujo.

—Ĉu via patro neniam laboris en la cirko?

—Li laboris tie, kiam mi estis ankoraŭ tre juna; li tiam estis gimnastikisto, sed post kiam li instruis al mi, mi sola laboris.

—Kaj li faris nenion?

—Li nur drinkis kaj...

La knabo eksilentis, ĉar eniris Maria kun akvo, sapo kaj viŝtuko. Ŝi rigardis al Stanislas scivole kaj ekridetis al li.

—Pretigu buljonon—, ordonis la doktoro, kaj Maria eliris por obei.

—Nu, kion li faris ankoraŭ?— demandis la doktoro.

—Li min batis.

—Estas honto!— diris la ĥirurgo ruĝiĝante, ĉar li denove ekkoleris; tiam li komencis lavi la malpuran vizaĝon de Stanislas.

—Kombilon, MIkelo!— li ordonis post momento.

La veturigisto foriris kaj revenis tuj kun kombilo. La haroj de la knabo tamen estis en tia malordo, ke ili disstaris kiel nigra balailo de araneaĵoj.

—Mi mem prefere aranĝos miajn harojn—, diris la knabo. —Mi ne kombis ilin dum kelkaj tagoj, kaj ili tro interimplikiĝis.

Mikelo donis al li la kombilon, kaj Stanislas tiel lerte aranĝis siajn harojn, ke post kelka tempo lia kapo estis kovrita per la plej belegaj nigraj bukloj, kiujn oni povus imagi.

La doktoro kaj Mikelo rigardis silentante; ili ambaŭ miris, (Mikelo la unuan fojon en tuta jaro) pro la metamorfozo, kiun ricevis la kapo de la knabo. El malpura cigano en kelkaj minutoj fariĝis tia bela knabo, kian iam vidis nek la doktoro, nek lia veturigisto.

En tiu momento revenis Maria kun buljono. Ŝi kun videbla surprizo rigardis al Stanislas, dubante ĉu li estas la sama malpurulo de antaŭe, kaj doninte al li la buljonon, ŝi reiris al la kuirejo kaj diris al la doktoredzino, kiu refoje laboradis: —Ho, sinjorino, kia bela knabo! ... ankoraŭ pli bela ol la anĝeloj sur la preĝejaj pentraĵoj; kaj okuloj!! ... pli nigraj ol la karboj en nia karbujo.

Stanislas intertempe trinkis avide la buljonon, ĉar li estis malsata kaj soifa.

—Lanan litkovrilon kaj kusenon, Mikelo!

Mikelo foriris.

—Nun kuŝiĝu kviete—, diris la doktoro al Stanislas, —kaj movu la malsanan piedon kiel eble plej malmulte.

Mikelo baldaŭ revenis, la doktoro metis la kusenon sub la kapon de la knabo kaj kovris lin per la lana litokovrilo; tiam li ridetis kaj diris:

—Ĉu vi povus dormi tie ĉi?

—Ho jes, sinjoro, ... mi dankas al vi.

La lastajn vortojn la knabo pro emocio kaj dankemo preskaŭ ne povis eldiri. La doktoro tion rimarkis, kaj frapetante la palajn vangojn de la malsanulo, li diris:

—Nu, mia knabo, estu kuraĝa kaj senzorga... dormu bone!

Li marŝetadis for kun Mikelo kaj fermis la pordon; tiam sin direktante al la laborejo, li prenis la lampon, kaj dum la veturigisto iris dormi, la doktoro eksidis sur la angulo de sia seĝo kaj pasigis almenaŭ unu plenan horon por funde ekzameni la stomakon de la mortinto.

Kaj ĉi tiu kuŝis sen movo sub la tablo en la cirka veturilo, atendante kun grimacanta vizaĝo la ĉerkon, kiu por ĉiam forportos lin el ĉi tiu mondo, kie postrestis neniu por lin priplori.