Idoj de Orfeo/V/Ĉapitro Kvara

(p. 501-510)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

==Kvara Capitro==

La ŝlosiloj — Subita forvojaĝo de Johano al...? kaj lia reveno kun interesa sciigo — Ĉu Kóvacs vere mortis? — Pri frenezulejo kaj flegatoj — Holman — Johano, la eksflegisto faras proponon al la resanigisto de frenezulejo — Refoje la Kol Nidrej de Max Bruch kaj kion ĝi efikas — Vekiĝo el stranga longdaura sonĝo — Patro kaj filoj.

Johano kaj Ivan tiamaniere farigis miaj gastoj. Ili ekhavis apartan ĉambron en "la Sep Preĝejoj de Romo", manĝis kun ni ĉe la sama tablo kaj ĉeestis ĉiujn koncertojn, kiujn ni donis en Kurhaŭs.

La tagon, post kiam Johano nin trovis, li alportis kaj donis al ĉiu el ni dum la tagmanĝado malgrandan libreton. Ili estis ŝlosiloj por studadi Esperanton; la mia estis en la rusa, tiu de Moseo Landman en la holanda kaj tiu de Stanislas Mareau en la pola lingvo.

—Studadu la ŝlosilon—, li diris,—kaj post unu semajno vi jam ne bezonos tradukanton dum via interparolado. Mi eĉ post tiu semajno rakontos al vi en Esperanto novaĵon, kiu tre vin surprizos—, kaj li ridetis tiel mistere, ke ni jam ne dubis pri liaj vortoj.

Kvar tagoj pasis, kaj kiam en la kvina ni kunvenis ĉe la matenmanĝado, ni trovis sur la tablo leteron de Johano, sciiganta, ke li dum du aŭ tri tagoj (tio dependus de cirkonstancoj) ne havos la plezuron manĝi kun ni, kaj ke li dum tiuj tagoj ne povus ĉeesti la koncertojn en Kurhaŭs, ĉar li nepre devos forlasi la urbon pro urĝaj aferoj. Post tiuj du aŭ tri tagoj li esperis reveni kun bona novaĵo. Ni rigardis nin kun surprizo. Kien li vojaĝis tiel subite kaj tiel mistere? Ni kun senpacienco atendis, kaj revenante el Scheveningen la duan tagon post nia meztaga koncerto, nia filozofo subite staris antaŭ ni sur la sojlo de nia ĉambro, kiun ni estis enirontaj. Ridetante li donis al ni la manon kaj per teatra gesto montris la neokupitajn seĝojn ĉirkaŭ la tablo en nia ĉambro. Maksimo Bjelski, kiu ne estis ĉeestinta la lastan koncerton kaj sidis leganta kaj atendanta nian revenon, ekstaris, sed pro nervemeco tiel frotadis al si la manojn (li ne estis farinta tion dum kelkaj tagoj, sed la atendota novaĵo refaligis lin en lian iaman kutimon), ke li tute malzorgis etendi al ni unu el ili por deziri al ni sian kutiman: "Estu bonvenaj, miaj amikoj!"

Ni eksidis, kaj Johano, daŭre ridetante, diris en Esperanto, por ke ni ĉiuj povu lin kompreni en la sama tempo:

—Miaj karaj, kiam mi promesis al vi, ke mi post unu aŭ du tagoj revenus kun bona novaĵo, tiam mi estis certa, ke mi plenumus mian promeson, ĉar mi antaŭvidis, ke mia vojaĝo al Brej portus fruktojn. Mi tien iris sola por serĉi la postsignojn de viro, kiu interesas vin en la plej alta grado. Mi vizitis la maljunan pastron kaj Rikan, la mutulinon, kaj mi trovis tion ĉi.

Dirinte tiujn vortojn, li eltiris paperujon el la poŝo, elprenis el ĝi portreton, kiun li jetis antaŭ ni sur la tablon:

—Jen!

Ni rigardis unue la portreton, tiam nin reciproke.

—Portreto de mia onklo, aŭ pli guste: de Kóvacs—, diris Moseo.

—Jes, diris Johano, ridetante mistere,—gi estas ja portreto de Kóvacs.

Sekvis mallonga silento, tiam li diris plue:

—Mi tuj vin kondukos al Kóvacs, sed nur vin—. Li fingre montris Moseon, Jafeton kaj min.—Ĉar Ivan kaj sinjoro Bjelski ne povos nin akompani en ĉi tiu cirkonstanco. Ili bonvolos resti en la hotelo, ĝis kiam ni revenos—. Tiam sin turnante al Moseo, li diris plue:

—Vi kunportu la violonĉelon.

—Ĉu vi kondukos nin al Kóvacs!?—ekkriis Moseo.—Kóvacs ja mortis.

—Li mortis kaj tamen li vivas; sekvu min.

Ni ne sciis, kion li intencas, sed li ne lasis al ni la tempon peti klarigon, ĉar li jam eliris la ĉambron. Ni lin sekvis, ne sciante, ĉu li perdis la prudenton, aŭ ĉu li estas mokonta nin. Ni laŭiris la longan Wagen-straton, tiam iris maldekstren laŭ la Vlamingstrato, poste laŭ kelkaj aliaj mallongaj stratetoj, alvenis fine en Slykeinde, kie nia kondukanto ekhaltis antaŭ griza konstruaĵo, kies fenestroj estis provizitaj de dikaj feraj stangoj.

—Ĉu tio estas malliberejo?—flustris al mi Moseo.

—Ĝi estas frenezulejo—, respondis Johano, kiu estis aŭdinta la demandon de la Brejano.

—Ĉu ni devas eniri ĝin?—mi demandis kun surprizo.

—Jes—, respondis lakone Johano, kaj li sonorigis.

—Ĉu Kóvacs estas en ĉi tiu konstruaĵo!?—mi diris.

—Mi nun ne havas la tempon doni klarigojn; havu paciencon dum nur duona horo kaj vi komprenos ĉion.

La pordo malfermiĝis, kaj en ĝia kadro staris pordisto. Apenaŭ li ekvidis Johanon, li ekkriis:

—Kara ĉielo, jen nia eksflegisto—, kaj ili premis al si reciproke la manon.

—Jes, tio estas mi kun tri amikoj. Ĉu la doktoro jam alvenis?

—Ne ankoraŭ, sed li estas tuj venonta.

—Mi deziras paroli al li, ĉu ni povas atendi en la atendejo?

—Certe, eniru, mi petas.

Ni sekvis la pordiston tra longa marmora koridoro, ĉe kies ambaŭ flankoj troviĝis multaj pordoj, surhavantaj numerojn. Malferminte la numeron dek, li enirigis nin. Ni eksidis sur longa benko kaj atendis tion, kio okazus. Multaj strangaj pensoj eniris mian kapon, ĉar mi ne sciis, kion pensi pri ĉio tio ĉi. La onklo de Moseo ja mortis kaj ripozis sur la mortintejo en Brej, kion do ni povus havi por fari en ĉi tiu frenezulejo? Neordinaraj sonoj aŭdiĝis de malproksime; krioj kvazaŭ de sovaĝaj bestoj, tirtonaj ridadoj, kaj eĉ kantadoj de la malfeliĉaj flegatoj konfuze penetris ĝis la loko, kie ni atendis. Fine la pordo malfermiĝis kaj eniris la doktoro. Li ridetis afable, kiam li ekvidis Johanon. Strange! Ŝajnis refoje al mi, ke ĉiuj homoj, kiuj lin renkontis, estas liaj intimaj amikoj, kaj ke ĉiuj ĉiam iras renkonte al li kun ridetanta vizaĝo.

—Doktoro—, diris Johano,—mi venas kun tri amikoj, kiuj sin interesadas pri Holman.

—Ah!

—Jes—, kaj prezentante nin, li diris: Sinjoroj Landman, Mareau kaj Romeskaŭ. Ili havas, kiel vi aŭdas, tre malsamajn nomojn, sed.... eble vi vidas ion rimarkindan, rigardante ilin.

La doktoro rigardis nin kaj la esprimo de lia vizaĝo tuj diris, kiel li estis frapata de surprizo.

—Trinaskitoj?

—Vi trafis, doktoro, kaj al kiu ili estas similaj?

—Al Holman, sen kontraŭdiro.

—Vi trafis refoje, doktoro; ili estas tre similaj al Holman.... Kiel nun sanas Holman?—li demandis rapide, kvazaŭ por eviti demandojn de la doktoro, kiu rigardis nin kun ĉiam pligrandiĝanta surprizo.

La doktoro responde altigis la ŝultrojn, kaj oni scias, kion tio signifas.

—Li memoras absolute nenion—, li tiam diris.

Mi tion atendis—, diris Johano,—mi flegadis lin sufiĉe longe por scii, ke mi devas tion atendi; tamen li estas resanigebla, mi opinias. Ne estas nun vizita horo, sed vi ja permesos, ke ni iru al li.

La doktoro sen dubo estus rifuzinta tion al kiu ajn, ĉar li ne volonte deflankiĝis de la regularo de la instituto. Sed Johano ne estis "kiu ajn"; li estis viro kun speciala karaktero, li estis tute alia ol ĉiuj ceteraj homoj; al Johano neniu rifuzis, kion li petis, kaj ankaŭ la doktoro ne povis rifuzi; li tamen pripensis momenton antaŭ ol diri:

—Nu, mi plenumos vian deziron.

—Dankon; ĉu ni povos vidi lin en via oficejo?

—Ĉu ne en la granda salono de la vizitantoj?

—Prefere en via oficejo, vi vidos kial.

—Nu do, sekvu min tien.

Ni laŭiris la marmoran koridoron kaj eniris en salonegon, kiun ni devis tute trairi por atingi la oficejon de la doktoro. Ni iris laŭlonge de du vicoj de litoj. Sur ĉiu kuŝis aŭ sidis malsana frenezulo. Estis la unua fojo en mia vivo, ke mi vizitis tian salonon, kaj neniam mi forgesos la impreson, kiun al mi faris la malfeliĉaj frenezuloj. Kvankam ni marŝis sufiĉe rapide, min trafis tuj la rigardoj de kelkaj flegatoj. Unu el ili laŭte ekridegis, sed lia ridado ŝajnis raŭkaj krioj de sovaĝa bruto. Dua malsanulo sidis kun papera sako plena je prunoj, kiujn antaŭe al li estis doninta vizitanto, eble filo aŭ alia parenco, kaj li manĝegis tiel manĝavide, ke li englutis eĉ la kernojn. Tria disputadis laŭte kun sia najbaro, kiun li minacis per la pugnigita mano. Kvara (juna knabo kun pala vizaĝo kaj ruĝetaj haroj) ploradis, eligante ĝemkriojn, sed larmojn li ne faligis. Kvina ekkriis al ni "Oni ne volas min enterigi, oni ne volas min enterigi!!"—Alia interparolis kun imagebla persono, li rigardis daŭre al la plafono de la salonego kaj faris strangajn gestojn per ambaŭ manoj. Alia kantis melodion el opero. Alia estis elironta sian liton, kaj flegisto nur kun peno lin retenis. Alia flutis, balancante la kapon kaj movante la montrofingron tien kaj reen laŭ la takto de la melodio, kiun li flutis. Alia fikse rigardadis antaŭ sin kaj sidis kvazaŭ li estus ŝtoniĝinta. Mi ĝojis, kiam fine la pordo de la salonego fermiĝis post ni. Ni nun estis en la oficejo de la doktoro. La pensado tuj vidi Kóvacson, tiel okupadis min, ke mi tute ne atentis, kiel la oficejo aspektis; mi memoras nur, ke en angulo staris granda faldebla ŝirmilo, tiel granda kaj alta, ke kvin personoj povus stari post ĝi ne estante vidataj. Johano montris tiun ŝirmilon dirante:—Tion mi bezonas—, kaj li forŝovis ĝin antaŭ angulon de la oficejo, tiel ke la apartigita loko formis malluman triangulan ĉambreton, enireblan laŭ unu flanko de la ŝirmilo. Tiam li lokis segon en la apartigitan ĉambreton kaj diris al Moseo:

—Eksidu tie kaj pretigu por ludi sur via violonĉelo.

Moseo obeis kaj Johano diris al la doktoro:

—Doktoro, mi petas: venigu Holmanon kaj sidigu lin ĉe la pordo, ni kvarope kaŝos nin post la sirmilo. Vi restu ĉe Holman. Tuj post kiam li estas sidanta, vi diru al li nur ĉi tiujn vortojn:

Aŭskultu kaj rememoru!

La resanigisto kapskuante, kvazaŭ por montri, ke li rigardas la okazontaĵon kiel nuran malsaĝaĵon, eliris kaj ni starigis nin post la ŝirmilo.

—Atentu—, diris Johano al Moseo,—kiam mi flustros al vi: "ludu!" tiam tuj ludu Kol Nidrej de Max Bruch.

Post kelkaj minutoj la doktoro revenis kun alia persono, kiun ni ne vidis pro la ŝirmilo. —Eksidu, mia amiko—, diris la doktoro, kaj tuj poste li diris plue:—Nun aŭskultu kaj rememoru!

—Ludu!—flustris Johano.

Moseo ekludis. Kian impreson do povas fari bela muziko al preskaŭ ĉiuj homoj, eĉ al frenezuloj! La krioj el la apuda salonego, kiuj ĝis tiu momento seninterrompe penetris ĝis la plej multaj apartamentoj de la frenezulejo, iom post iom ĉesis. Estis, kvazaŭ la konstruaĵo subite fariĝis senhoma; oni aŭdis nur la ravajn triladojn de la violonĉelo. Kian efikon la "Kol Nidrej" faris al la flegato sidanta ĉe la pordo de la oficejo, ni ne povis vidi, sed mi estis tiel scivola, ke mi jam ne povis regi min. Mi eltiris la oran pinglon el la kravato de mia taga ĉemizo kaj faris trueton en la ŝirmilo, sufiĉe grandan por vidi ĉion, kio okazis ĉe la alia flanko. Mi rigardis tra ĝi. Jen ĉe la pordo sidis griziĝinta viro kun longaj buklaj haroj kaj lipharoj. Li sidis senmove kaj rigardis la ŝirmilon. Komence liaj trajtoj ŝajnis kvazaŭ skulptitaj el marmoro, ĉar eĉ la plej malgranda ŝanĝo ne estis rimarkebla sur ili.. Iom post iom tamen la buŝo malfermiĝis, la dikaj grizaj brovoj tiriĝis supren kvazaŭ de surprizo kaj la manoj de la viro konvulsie premis la apogilojn de la sego; ŝajnis, ke li estas tuj salte leviĝonta. Li tamen ne leviĝis, sed aŭskultadis la muzikon. Dume Moseo ludis kaj ludis, ravante ĉiujn per sia instrumento Jen subite la grizulo palpis al si la frunton, liaj trajtoj ŝanĝiĝis pli kaj pli, lia tuta eksteraĵo montris klare, ke io eksterordinara kaptis lian animon. Lia vizago diris: Mi ekmemoras tion..., mi ekmemoras tion.

Kaj Moseo ludadis plue... La flegato rigardis la doktoron; ŝajnis, kvazaŭ li estus demandonta ion, sed antaŭ ol la doktoro povis respondi aŭ demandi ion mem, subite Johano ekkriis lautvoĉe:

—Kóvacs!!... Kóvacs!!

—Kóvacs?—flustris la grizulo, kaj li ekstaris, sed tuj refalis sur la seĝon.

—Kóvacs!... Kóvacs!!—refoje ekkriis Johano.

—Kiu min vokas?—flustris germane la viro.

—Unu el viaj filoj!—respondis samlingve Johano.

—Filoj!?...—. Denove li palpis al si la frunton, tiam li diris:

—Mia Dio!... Mi ekmemoras!... Mi ekmemoras! Sed kiel la knabo povas voki min?

—Tri knabojn vi havas!

—Mia Dio... jes..., ili estas tri... Sed kio do estas ĉio tio ĉi?... Kie mi estas?... Ĉu mi sonĝis?... Miaj infanoj ja estas...

—Ili estas tie ĉi Davido, Hugo kaj Stanislas!

—Jes, tiel ili sin nomas,... mi nun rememoras—. Kaj sin turnante al la doktoro staranta ĉe lia flanko, li diris plue:

—Sinjoro, klarigu do al mi... Kion signifas tio ĉi?.. Kiu parolis al mi? Kion oni faris al mi?... Kie mi estas? kaj kiu vi estas?

Johano ŝovis flanken la ŝirmilon kaj diris:

—Vi estas en Hago, sinjoro Kóvacs. kaj viaj filoj venis tien ĉi por iri kun vi de urbo al urbo por doni kun vi tiajn koncertojn, kiajn vi mem donis sola antaŭ multaj jaroj.

—Sed kie estas miaj infanoj, kaj kiel do ili povus...

Li eksilentis subite, vidante nin. Io, li ne sciis kio, diris al li, ke ni estas tiuj infanoj, sed tiel li ne povis prezenti ilin al si; li ja imagis, ke ili estas ankoraŭ suĉinfanoj kaj ne junaj homoj, ĉar pli ol dudek jaroj pasis al li kvazaŭ en unu sola nokto plena je misteraj, neklarigeblaj okazintaĵoj. Tiu nokto nun pasis kaj kun ĝi la mistera sonĝo. Antaŭ dudek jaroj li perdis sian memoron; li eĉ jam ne sciis, kiel li sin nomis, ke li havis edzinon kaj infanojn, sed aŭdante tiel subite la "Kol Nidrej", kiun li tiel ofte ludis mem antaŭ la ravata publiko, tiam lia memoro vekiĝis iom post iom, kaj tuj post kiam li aŭdis sian forgesitan nomon kaj tiujn de la tri knaboj, tiam la nubo, pezanta kiel densa vualo sur lia frunto, subite forŝovigis, kaj ĉio fariĝis al li klara. Sed nun alia misteraĵo sin prezentis al li. Kiel li venis tien ĉi? Per tremanta voco li turnis sin denove al la doktoro:

—Sinjoro, ĉu mi sonĝis ĉiujn tiujn jarojn?

La doktoro estis respondonta, sed Johano interrompis lin, dirante:

—Sinjoro Kóvacs, mi klarigos ĉion al vi poste. Sciu jam nun, ke vi perdis vian memoron en Parizo la 3-an de Aprilo 1896-a. Vi malaperis post tiu tago kun du el viaj filoj. De tiu tempo pasis du dek jaroj; vi estas nun en Hago, vi retrovis vian memoron kaj viajn infanojn, la ceteron vi sciigos baldaŭ.

Kóvacs malfermis la brakojn, ekkriante:—Miaj filoj!!—kaj ni ĵetis nin sur lian kolon.

—Kaj Madeleno?—li diris, post kiam li ĉirkaŭbrakis nin.

—Via edzino?—demandis Johano.

—Jes, kie si estas?

—Ĉion, kio rilatas ŝin, vi sciiĝos post kelkaj tagoj.

La doktoro, kiu ĉeestis tiun neordinaran resanigon de unu el siaj flegatoj, staris kelkan tempon rigardante Johanon, kvazaŭ li. ne kredus al siaj okuloj kaj oreloj; tiam li demandis subite:

—Sed Johano kiu en realo vi estas?.. Mi ĝis nun rigardis vin kiel ordinaran flegiston de malsanuloj, sed ŝajnas al mi.....

La eksflegisto sin klinis ĝis la oreloj de la resanigisto kaj flustris kelkajn al ni neaŭdeblajn vortojn, tiam li iris for, tute ne atendante, kiun efikon faris lia sciigo, kaj ni sekvis lin.